Honorigo

— Yel Palva! — laŭtlegis la notario.

Palva, vestite nur en kalsono, enpaŝis. Transdonis sian rekrutalvokan leteron. Siajn suprajn vestojn metis sur seĝon.

La kuracisto esplore rigardis la korpon de Palva. Ties okulojn kaŝis per siaj manplatoj, poste li forprenis la manojn, observante la refleksojn.

— Ĉu vi ne estas miopa? — li demandis.

— Tute ne! — protestis Palva. — Mi legas ĉiam sen okulvitroj.

— Ĉu vi legas multe?

— Absolute ne! Mia profesio okupas min per tute aliaj laboroj.

— Mi atentigas vin, ke misinformi la rekrutkomisionon estas komunum-ofenda ago. Hodiaŭ, kiam la friponaj malamikoj de la homaro minacas per finpereo ĉies feliĉon, la patrio bezonas bravajn, batalemajn soldatojn.

Palva ankoraŭ ne estis starigita antaŭ la tubon de la falsometro, do li respondis senemocie.

— Se mi estos honorigata per soldatiĝo, mi plenumos mian ornamplenan honoron per la plej granda entuziasmo, sed tamen mi devas rimarki, ke mi sentas min tute sana.

Nun li estis starigita en la rentgenaparaton. La aparato susuris, la kuracisto atente observadis la ekranon.

— Nu, — li kontraŭĵetis triumfe, — tiu ĉi koro tamen ne estas nomebla tute sana!

— Kio do! — protestis Palva. — Mi loĝas sur la sepa etaĝo kaj mi neniam atendas lifton. Mi laboras en la albuminfabriko numero 112 eĉ hodiaŭ pezan korplaboron.

— Tio estas nur via persona aserto.

La komisionestro interdiris:

— Ni devas ebligi al la kandidato pruvi sian aserton. Ĉu vi havas dokumentojn?

Palva paŝis al siaj vestoj, elpoŝigis kaj transdonis peceton da papero. La komisionestro tralegis, iom meditadis, kaj ekdiris al la kuracisto:

— Ceteraĵo?

— Ne estas ceteraj rimarkindaĵoj.

— Do, li vidiĝas sufiĉe fortika homo. Ne verŝajnas iaspeca malsano. Nu, bonvolu enskribi, — li turniĝis al la notario, — ke li estas korpe netaŭga por militservo. Sekvos la spirita rekrutado!

Palva estis starigita antaŭ tabulon. Vidalvide al li, la tubo de la falsometro, direktita al li.

La profesoro funkciigis la aparaton, la tubo komencis fosforeski.

— Jen la kreto, — diris la profesoro. — Bonvolu skribi la formulon de la rotacia parasfero en kazo de hiperbole rapidiĝaj protonoj.

Palva alpaŝis la tabulon kaj komencis skribi:

rot y =

Poste li ekhaltis.

— Nu? — demandis la profesoro. — Kion vi intencas kun tiu rotacio? Ĉar io rondiras, ĝia formulo ne nepre komenciĝas per «rot». Mi petas, skribu la matriksojn!

— Tiujn mi ne scias.

La signallampo de la falsometro akre ekfulmis, okazigante ĝeneralan ridon.

— Do, vi tre bone scias, — respondis la profesoro. — Jes, antaŭ cent jaroj, ĉirkaŭ 1950, oni ankoraŭ povis mensogi sendanĝere, sed hodiaŭ la aparato jam malkaŝas la mensogulon. Kiom da mensogpocento? — li demandis la aparatiston.

— Naŭdeksep, — li legis el la bendo.

La profesoro paŝis al Palva kaj metis la manon sur lian ŝultron.

— Vi estas spirite taŭga, kara amiko. — La armeo bezonas soldatojn, kiuj ne estas sufiĉe fortaj por la peza laboro de la civila lando, sed kiuj taŭgas al la altaj spiritaj pretendoj de la militado. Vane vi provus eskapi, vi taŭgas. Soldatiĝi estas granda kaj bela honorigo, kiun ni ĉiuj akceptas ĝojplene kaj danke.

Nun li subite ekpensis, ke li eble staras en la radio-kampo de la aparato. Ektime li alrigardis, sed jam malfrue. La lampo ekbrilis.

Rapide li forpaŝis kaj la lampo estingiĝis. La komisionuloj restis ŝajne senemociaj, ili kondutis, kvazaŭ ili nenion estus rimarkintaj. Eĉ Palva ne kuraĝis rideti. Li nur deklaris:

— Se mi estos honorigata per soldatiĝo, mi plenumos mian ornaman devon per la sama ĝojo, kiel vi, profesoro.

La lampo restis senluma.

Nun sekvis mallonga diskuto. La civillanda komisaro ne volis transcedi Palvan.

— Jam nun ni povas plenumi niajn taskojn nur la plej malfacile, — li diris. — La kandidato estas forta homo. Li purigas la bestejojn, portas la sterkon. Tia forta homo devas resti en sia profesio.

La profesoro, aŭdante la vortojn, pleniĝis per envio. Lia unika filo antaŭ unu monato heromortis.

— Malnobla laboro, — li diris per kolertremanta voĉo. — Kaj tia eminenta homo aŭdacis sekreti pri siaj kapabloj, kiam li povus esti honorigata!

La civillanda komisaro denove ekprovis reteni Palvan sed la komisionestro finis:

— Mi fermas la diskuton. La kandidaton ni honorigas per soldatiĝo. Mi petas la notarion enskribi la nomon de Yel Palva en la ornamalbumon de la rajtigitaj al gloro. Li rajtas aniĝi al la grupo «Pacamo».

*

Vespere li rendevuis kun Minda en la parko.

— Nu? — ŝi demandis ekscitite. — Kio okazis, Yel?

— Mi estas honorigita.

Minda senforte falsidiĝis sur la benkon.

— Kaj al kiu grupo vi estis direktita?

— Al la «Pacamo»

— Ne parolu rebuse! Mi jam scias, ke la grupo «Mizerikordo» manipulas per la ALFA-ĵetmaŝinoj, per kiuj ili kripligas la irison de la okuloj, blindigante la malamikajn soldatojn, la grupo «Bonkoreco» direktas la ultrason-maŝinojn por disfaligi la ĉelon de la histoj de la korpo, sed kion signifas «Pacamo»?

— Tiu estas la grupo de la sekvatoroj.

— La satanoj! — ekkriis Minda. — Tiu estas la plej danĝera.

— Nu, jes. Neniu intencas ekstermi la civilularon de la malamiko, ĉar la celo de la milito estas ĝuste konkeri subjugitajn laborantojn. Kaj kiel la ŝtatestroj profitus el tio, se ili jam komence neniigus la vivantan produkt-materialon? Tial estis eltrovita la sekvatoro, por ke ni ekstermu nur la militistan elitaron de la malamiko. La palpatoroj esploras la individuajn ondolongojn de la malamikaj militestroj, poste ni ekirigas la sekvatoran raketon, kiu alvenante disfaligas la ganglionojn ĝuste de la nervaro de la celitulo.

— Sed la malamiko ĝuste pro tio atakas plej forte la sekvatoristojn.

— Tute ne mirinde. Ankaŭ ili scias, ke tiu ĉi estas la plej danĝera militilo kontraŭ la militestroj, kaj ĝi bezonas la plej grandan scion. La nunan militon batalas nur sciencistoj kontraŭ sciencistoj. Sanan, fortan kaj stultan homon oni ne ŝoldatigas.

— Do, ili nun forrabas vin de mi!

— Ankoraŭ necerte. Nun jam ne troviĝas frontoj. La atakoj estas direktataj el la interna lando kontraŭ la interno de la alia lando, eĉ tie nur kontraŭ militistaj celoj por ne disrompi la konkerotajn urbojn, fabrikojn kaj laboristaron. Oni atakas nur la militajn nodaĵojn, kiuj estas dissemitaj en la tuta lando, zorge apartigite de la produktado, kaj vi nepre scias, ke ĝuste apud ni troviĝas unu el la nodaĵoj. Eble mi posteniĝos tie.

— Eble! Eble! — mansvingis dolore Minda. — Kiel tio utilus al mi? Mi jam esperis travivi nian junecon unu apud la alia. En via sesdekjara aĝo oni forportu vin, ĝis tiam ni povus vivi bele.

— Ho, jes. La sesdekjara homo estas korpe malforta, por genero jam apenaŭ taŭga, li ne povas plenumi la civillandan fortostreĉon, sed aliflanke li havas vastajn spertojn, multon li scias. Por sidi, kalkuli, observi la aparatojn, eksperimenti en la laboratorioj li estas tre taŭga, do li estas la plej uzebla materialo por militservo.

Minda senpacience interdiris:

— Ho Yel, Yel, kial vi trompis min?

— Ĉu mi? Ĉu vin? Sed Minda, mia dolĉa Minda!

— Jes, vi! Ĝuste vi! Kiomfoje mi diris al vi, kiam vi amindumis al mi, ke mi deziras nur sanan kaj stultan viron! Ĉu mi ekamu lin kaj ili forrabu lin de mi? Vi ĵuris, ke vi estas stulta kiel kukurbo, kaj mi kredis al vi. Mi ekamis vin, kaj jen — nun alvenis via mortkondamno, kio estas same ankaŭ mia morto. Ho Yel, kial vi trompis min?

Plorsingulte ŝi kliniĝis sur lian ŝultron. Li tenere karesis ŝian kapon.

— Mi ne trompis vin, anĝeleto. Mi certigas vin, ke mi plenforte klopodis en la lernejo por nenion ellerni. Se nur tiu damnita falsometro ne estus eltrovita!

— Ne, Yel, mi jam nenion kredas al vi, — plorsingultis la knabino. — Se vi estus stulta, kial ili povis pruvi, ke vi scias? Ĉar korpe vi estas forta, mi ja scias tion. Preskaŭ vi premrompas min, se vi brakumas.

— Bone vi scias, koreto mia, ke jam en la lernejo ne eblas tute nelerni. Ankaŭ tie estas falsometro. Se mi diras: «Mi lernis, sed mi ne scias», la aparato tuj signalas, la lampo ekbrulas, kaj la profesoro tuj donas la «elkoran apogadon»: duhora dentdoloro en la dento-nerv-enradianta kamero. Ho Minda, kiomfoje mi sidis en tiu! Lastfoje mi ricevis jam triagradan dentdoloron kiel elkoran apogadon, ke mi jam hurlis pro la inferaj turmentoj kaj mi petegis indulgon. Je tiaj okazoj mi decidis, ke mi ĉiam lernos bone, ĉar mi jam ne havis kuraĝon por nelerni.

— Satanaj ekzekutistoj!

— Ne malbenu la profesorojn, ho Minda. Ankaŭ ili raportas antaŭ falsometro al la direktoro, kaj se ili dirus, ke «la nelernintojn mi laŭregule apogis», kvankam ili ne punis la nelernintojn, tiam la falsometro eklumus, kaj vi scias, ke ili estas eĉ pli severe punataj. Kaj la direktoro estas same kontrolata, kiel ĉiu homo sube, supre, kaj pli supre, tute ĝis la Plejamata Ŝtatpatro. Li estas la sola, kiu dependas de neniu, kaj en kies manoj koncentriĝas ĉiu suferigo...

Yel subite eksilentis kaj ektime li ĉirkaŭrigardis, sed Minda furioze interkriis:

— Jes, diru nur la veron! Suferigo! Jes, suferigo! Ĉiam nur suferigo! Ne silentigu min! - ŝi diris, vidante, ke Yel time klopodas ŝian kapon tiri al sia brusto. — Ĉi tie ne estas mikrofono, kaj por mi estas jam tutegale, eĉ, se mi estos portata sur ŝtiparon! Kial ni nomus ankaŭ inter ni la suferigon «elkora apogado» kaj «amika helpo»?

Yel klopodis flankenigi la diskuton.

— Do, post la dentdoloroj mi jam devis iom lerni la lecionojn.

— Do, vi tamen lernis! — diris Minda riproĉe. Denove ŝi ekploris. Yel elprenis poŝtukon el la retikulo de Minda kaj sekigis ŝiajn okulojn.

— Ne ploru, kara! Ĉi tio estas pli dolora sufero por mi, ol ĉiaspeca elkora apogo. Mi ĵuras, ke mi provis ĉion eblan por ke mi lernu sed ne sciu, ke ili ne povu min disigi de vi. Ne nur por via intereso, sed por mia feliĉo. Tiu estas vi mem. Mia feliĉo!

Minda levis sian kapon kaj ekridetis tra la larmoj. Ŝi donis aerfacilan kiseton sur lian okulon.

— Ho, mia eta pseŭdostultulo! Kiel do tamen vi ellernis la lecionojn?

— Mi ĵuras al vi, Minda, — kaj mi bedaŭras, ke nun ni ne ĉehavas falsometron por kredigi miajn vortojn — do mi ĵuras al vi, ke mi provis ĉion eblan ankaŭ post la dentdoloroj. Lernante la lecionojn mi klopodis ĉiam pensi pri vi. Anime mi ĉiam estas kune kun vi, sed dum lecionlerno mi klopodis per ĉiuj miaj nervofibroj kroĉiĝi al vi, por ke mi ne komprenu la legataĵon. Tiamaniere mi povis diri trankvile al la profesoro: «Mi lernis, sed mi ne scias». Pli poste, dum la lecionlernado mi eĉ kalkulis mute, en mia kapo: «Unu-du-tri-kvar-kvin...» Sed tiu ĉi metodo jam estis iom perfortita, kaj dum la raporto la lampo iom ekbriletis. Do, la kalkuladon mi ne daŭrigis. Pensi pri vi ĉiam estas facile kaj tio sufiĉis. Dum la ekzameno mi estis reĵetita kaj mi fariĝis purigisto en la albumin-fabriko. Multaj miaj enviantoj preskaŭ krevis.

— Sed kiel vi tamen sciis dum la rekrutigo?

— Ĉar mi havas damnite malbonan cerbon. Vane mi klopodas nescii, io tamen engluiĝas. Tiun formulon, kiun ili demandis pri la rotacia parasfero, mi legis ĝuste post terura dentdoloro. Tiam mi estis frakasita, mortsuferigita. Mi jam povis pensi pri nenio, mi ne povis jam sufiĉe nelerni, kaj tiel, iamaniere la formulo tamen ŝoviĝis en mian kapon.

— Kaj ili demandis ĝuste tion! Kian fatalon vi havas, mia kompatinda Yel!

— Mi devas konstati, ke miaj kvalitoj iom post iom degeneriĝas. Kiel ajn mi klopodas mallerni, tamen multaj engluiĝas en mian kapon, kaj mi jam ne povas sufiĉe perfekte forgesi. Certe miaj kapabloj malperfektiĝis.

— Kompatinda mia Yel! Kaj depost kiam vi rimarkis tion?

— Antaŭ du jaroj. Kaj depost tiam mi eĉ pli admiras vin anĝeleto, ĉar vi ne havas tiaspecajn malperfektaĵojn. Ho Minda! — li ekkriis, — mi scias, ke vi jam malrespektas min, sed tamen vi ne forpelu min! Mi ne eltenas la vivon sen vi!

La knabino mole sin alpremetis.

— Kiel vi imagas, mia trezoreto? Mi ekamis vin kaj mi ne povas jam vin forlasi.

Post longa silentado Yel ekparolis:

— Se almenaŭ mi estus ĉe la grupo «Humanismo»

— Kio estas tio?

— Tie estas la radiiloj, kiuj ĵetas la stultigajn radiojn al la malamiko. Foje, — kvazaŭ mi farus tute hazarde — mi saltus en la radifaskon. Sed ĝi estas jam severe gardita kaj jam tute ne utila.

— Kial?

— Okazis, ke ankaŭ la maŝinistoj mem ensaltis, por esti eligotaj el la armeo. Fine la ŝtato superruzis ilin kaj planigis tiaspecajn maŝinojn, kiujn eĉ stultaj homoj povas direkti kaj nun ili uzas nur stultulojn. Por tiuj ĉi nenion utilas la ensalto.

— Do, nenia eskapo! Yel, mia kara Yel, almenaŭ ni mortu kune!

— Mi pensadis multe pri tio, mia. Fine do, ĉiu cerbumas pri tio. Sed kiel morti? Vi nenie ricevas rapid-efikan venenon, ja ĉio estas en la manoj de la Plejamata Ŝtatpatro. Kuirgaso jam delonge ne estas. Malrapidaj venenoj valoras nenion, ĉar se vi iutage ne venas en vian laborejon, la personradaro tuj palpserĉas vin, vi estos trovata kaj sanigota. Riveren-salti? La personradaro ankaŭ tie trovos vin kaj vi ja scias, ke oni povas revivigi eĉ la tritagan droninton. La etaĝaj fenestroj jam ne estas malfermeblaj, la ventoladon faras la kondicionatoro kaj la ŝtalvitron de la fenestroj vi ne povas rompi eĉ per sieĝa trabego. La ŝtuparejo estas tiom malvasta, ke vi ne havas spacon por desalti. Pafilo jam delonge ne estas. Ĉu la tranĉilo? Se vi trapikas vian koron mem, vi ricevas motoran korprotezon kaj artefaritan sangon, por ke vi pluvivu kriple, kaj vi rezultigos, ke vi estos soldatigata, kiel kriplulo. Ĉu elektra frapo? Tiu nur svenigas, sed oni revivigas vin, por ke ili poste havigu al vi la plej teruran elkoran apogon pro la krimo de mortdizerto.

Kelkajn minutojn ili ambaŭ profundiĝis en malgajan silenton. Poste Yel daŭrigis:

— Ja estas precize organizita la Gardistaro de la Feliĉa Sano! La popolleĝo de la Vivdevo preskaŭ tute ekstermis la antaŭe disvastiĝintajn mortdizertojn.

Minda ekĝemis.

— Do, estas nenia rifuĝo!

— Sed estos, mia kara! Vi nepre scias la proverbon: «Ili tamen ne povas nin novnaski». Kiom ajn multe ni suferas, tamen ni havas sume nur unusolan vivon, kiu foje tamen finiĝos kaj kiom ajn multe valoras por ili la homo, foje tamen ili perdas lin. Sed almenaŭ dum ni amu unu la alian. Ĉi tiun senton ili neniel povas forrabi.

— Jes, vi pravas. Yel, ni estas esence tre riĉaj, ĉar ni amas. Amu ni unu la alian, Yel, tiom pli, ĉar morgaŭ fariĝos ĝojtago.

Yel dolore demandis:

— Do, morgaŭ mi ne vidos vin?

— Bedaŭrinde, estos ĝojtago en nia laborejo. Ni devos eniri je la sesa matene, labori ĝis la dudeka horo vespere, kaj ni devas plenumi kvardekkvin-pocentan superprodukton. Tiom ni devis oferproponi. Post la dudeka, ĝis la dudektria horo okazos ĝojkunveno, dum kiu mi devas celebri la ceremonion de la Popolfeliĉo, kaj mi estis honorigita por prelegi la laŭdon de la Plejamata Ŝtatpatro. Sed ne ektimu, mi jam verkis la apoteozon, por ke mi nun estu tute via. Venu, trezoreto!

— Ni iru,kara. Sed sekigu viajn okulojn por ne montri larmojn. Kaj hejme vi ne forgesu laŭtediri la formulon: «Egemifeliĉas-ho-plejamata-patromia», ĉar tie jam troviĝas mikrofono kaj telefoto.

Ili ekstaris kaj ekiris tra la «Vivulaliberfeliĉahomsocieto»-strato al ilia komuna litejo.

(1963)