Enciclopeditis
Mi ne scias, ĉu Vi jam aŭdis pri «enciclopeditis»? Eble tiuj, kiuj nun aŭdas ĝin unuafoje, pensas, ke al niaj multaj malsanoj akompaniĝis nova epidemio por turmenti la homaron.
Ne. Enciklopedito estas jam tre malnova malsano. Ĝian esencon povas eble plej bone proksimi la vorto: «litertoksiĝo», kiun kaŭzas precipe la enciklopedioj. La simptomaron de la malsano mi povas plej precize ilustri per mia propra kazo.
*
Mi estas malnova estimanto de la sciencoj. Hieraŭ mi aĉetis tre saĝan fizikan libron. Hejmenveninte mi elprenis el mia aktujo kaj foliumadis ĝin. Mia edzino ekvidis kaj evoluiĝis inter ni jena dialogo:
— Ĉu denove vi alportis libron? Ĉu ĝi estas almenaŭ bona?
— Tre bona kaj interesa.
— Mi jam nun ridas. Mi jam konas viajn «interesaĵojn».
— Nu, ĝi estas signifplena verko. «La polarizado de la lumo».
Ŝi miris.
— Ho! Vere interesa! Ĉu vere, la poloj jam pafas tiom multajn kosmoraketojn al la Luno?
Nun mi ekmiris.
— Ĉu?... Kiel?...
— Nu, por koloniigi la Lunon per poloj oni bezonas multegajn kosmoraketojn.
Mi ne ridetis. (Hejme mi ne kuraĝas), nur klarigadis:
— Polarizi estas alia afero, mia Koro. Ĝi signifas: ebenigi la lumvibradon.
— Kiel gladi la lumon?
— Per reflektiloj.
Ŝi mansvingis:
— Jes. Ĉiuj niaj librobretoj estas plenaj per tiaspecaj prefektilaĵoj.
— Ne prefektilo, mia Koro, sed reflektilo.
— Lasu min! Mi volas diri nur, ke vi plenigas ĉiujn bretojn per tiaspecaj treplektaĵoj, anstataŭ hejmenporti iaspecan valoran libron.
— Kion kompreni sub «valora libro»?
— Tian, kian hieraŭ donis al mi Elza.
— Kaj kia estis tio?
— Ruĝa.
— Ĉu ruĝa? Ĝi vere devas esti tre bela. Kaj la titolon ĉu vi ne malkaŝus?
— Titolo? Mi jam ne memoras, sed en ĝi estas iaspeca «printempo».
— Kiu verkis?
— Ĉu mi sciu? Mi ne kutimas legi la nomon. Kiome mi fariĝus pli saĝa, se mi ekscias, ke ĝin skribis, — ni supozu, — iu Barnabo de Nepomuk? Min interesas la libro mem.
— Kaj ĉu vi jam legis iom el ĝi?
— Nun mi legas la finon.
— Ĉu jam la finon?
— Ankoraŭ la finon.
— Kial «ankoraŭ»?
— Ĉar la komencon mi jam legis hieraŭ. Nun mi legas la finon kaj morgaŭ mi komencos la mezon.
— Hm. Kaj tiel estas pli oportune?
— Nu, kial ne? Kial mi ekscitiĝu pri la problemo, ĉu Kazimiro povos pardoni al Rozalinda, aŭ ne? Mi prefere ellegas la finon kaj posttagmeze ni trankvile povos iri kun Elza por viziti gesinjorojn Halmi.
— Kie ili loĝas?
— Kiel mi sciu?
— Ĉu vi ne scias, kien vi iros?
— Hodiaŭ ne.
— Kiel kompreni «hodiaŭ ne»?
— Hieraŭ nomiĝis «Kokino-strato», sed vi scias, ke nuntempe ĉiutage estas rebaptataj kelkaj stratoj. Mi ne komprenas, kial oni ne povas doni konstantajn nomojn al la stratoj. Tiajn nomojn, kiujn oni neniam devos modifi.
— Pri kiaj nomoj vi pensas?
— Ekzemple: «Nuna ministroprezidanto-strato». Ĉi tiu estus ĉiam aktuala, aŭ: «Feliĉa nuno-placo», aŭ: «Fineniatingis-kajo».
— Kaj kie situas tiu Kokino-strato?
— Vidalvide al la Maŭzoleo de Helenaj Artoj.
— Kial «maŭzoleo»? Muzeo, kara, muzeo!
— Ĉu ĝi estas ankaŭ rebaptita?
— Ne, Koreto. La kolektaĵo de artaĵoj ĉiam estis nomita muzeo, sed vi konfuzas kun la vorto maŭzoleo, kiu estas la nomo de tre malnova tombkonstruaĵo, en kiu kuŝis reĝo, pri kiu ĝi ricevis la nomon.
— Reĝo? Kiu reĝo?
— Kiu?... Nu, tion mi jam forgesis. Eble li nomiĝis Mauzol? Aŭ lia edzino nomiĝis Maŭzola?... Nome, la edzino konstruigis... Tuj mi legos en la enciklopedio...
— Nu, min ne interesas tiu maŭzaĵo. Mi surtabligas la tagmanĝon.
Ŝi iris al la kuirejo kaj mi prenis la enciklopedion.
Nu, ni malfermu la literon mo! Mi legas: «Majoliko», «Makako», «Makart Hans».
— Hm! Li estis interesa homo. Famega pentristo en sia epoko.
El la artikolo mi ekscias, ke li vivis en Vieno, furoris, kiel virtuozo de la pompaj koloroj, sed lia valoro tuj post la morto eklipsiĝis.
Sed ho! Ne tion mi serĉis! Sed kion nu?... Jes! Maŭzoleo!
Mi plufoliumas. Jen, ĉi tie estas: «Makimono». Ej, kiaspeca mono ĝi estas? Aŭ kimono? Mi legas, kaj ekscias, ke ĝi estas japana pentraĵo sur longa silkrubando. Ĉe la fino de la artikolo estas: «vidu: ĉina kaj japana arto».
Sed tio estas en alia volumo. Jen, la volumo «Cemento — Dosiero»! Mi malfermas. «Cerealoj, Cervo, Ciklono, Chamberlain». Ho, li estis angla politikisto, fama pro lia ombrelo. Sed kiom multaj Chamberlain-oj estis! Huston Stewart, Joseph Austen, Neville. Jen, vere li estis Neville!
Sed ni ne disipu la tempon! Kion mi serĉis?... Jes! Ĉina arto!
Mi foliumas.
Kiaspecaj skaraboj estas ĉi tiuj? Ho, «Cimoj». Jen tiu estas longa kiel alumeto kaj tamen ĝi estas cimo! Mi ne sciis. «Ĝian ekstermon vidu sub DDT-pulvoro» — diras la artikolo. Nu, ni vidu la DDT-on!
Kiom stranga maŝino estas ĉi tiu? Subskribite: «Ĉokoladmaŝino». Interese. Similas al la presmaŝino.
Subite mi aŭdas la voĉon de mia edzino.
— Lasu jam kaj veni manĝi!
— Tuj, Koreto. Uni minuton! — mi respondas.
Nur konfuze briletas en mia kapo, ke mi serĉis ion en la enciklopedio por ŝi. Sed kion?... Jen! Mi jam scias! DDT!... Sed tamen ne!
Sed kion do?... Fine mi rememoras: «ĉina arto»!
Sed kial ŝi bezonas la ĉinan arton?... Mi jam scias! Ŝi intencas aĉeti tapiŝon. Verŝajne tial mi intencis serĉi. Sed kial ĝuste ĉinan tapiŝon? Ni serĉu rekte la titolon «Orientaj tapiŝoj»! Sed jam ni neniokaze flankenvojiĝu kaj perdu la tempon!
Per granda animforto mi foliumas al la titolvorto kaj tie mi legas, ke la persan tapiŝarton ni konas ekde la dinastio «Safida» kaj dum la sekvintaj epokoj influis ĝin multaj eksteraj motivaĵoj, venintaj el Ĉinio kaj el Italio. Mi ekkonas la teksmetodon de la turkaj kaj hindaj tapiŝoj.
Do, ni legu la «Hinda arto»-n!
Mi prenas la volumon «Gurdo — Horacio» kaj sub titolo »Ĝardeno» mi ekscias la diferencon inter la geometria kaj natureca ĝardenoj. Menciita estas la ĝardeno en Versailles. Do, mi pluiras al litero vo, sed ĉe titolo «Varti» min ekkaptas la bildo de renesanca lulilo, do, mi trairas al «Renesanco». Memkompreneble mi haltas ĉe «Porcelano», kiu min atentigas pri «Bötger». Mi reiras al bo, sed sub «Dupont» min surprizas, ke tiun nomon havis tridek unu famuloj. La dekoka estis mebloplanisto, do, mi trafoliumas al «Meblo», sed ĉe la urboplano de Melbourne mi haltas kaj prenas la unuan volumon por serĉi Aŭstralion. Ĉe «Apsido» mi fariĝas scivolema pri la astronomio, tamen mi stumblas en la vorto «Argano», ĉe la bildo de altega levmaŝino. Do, mi foliumas al «Ferlatiso».
Intertempe mallumiĝas, mi intencas bruligi lampon, sed kiam mi ekstaras, ekbriletas en mia cerbo, ke mi per iaspeca celo malfermis la enciklopedion. Pale eĉ lumetas, ke mi intencis ion serĉi al mia edzino, sed mi neniel povas memori, kion.
Eh! Ni lasu! Prefere mi ventolas mian kapon. Mi trairas al la alia ĉambro. Mia edzino jam denove estas hejme kaj ŝi diskutas kun Elza pri la prezaltiĝo de la ovoj. Laŭ Elza ĝin kaŭzas, ke la ovo estas sezona artiklo kaj nun la kokinoj ne ovumas. Sed mia edzino kontraŭdiras, kial do ili tamen ovumas por du forintoj?
Sed kiam mi enpaŝas, ŝi rompas la diskuton:
— Nu, vi sentaŭgulo, ĉu vi fine vekiĝis? Mi ne faras apartan surtabligon! Kiu ne venas ĝustatempe, manĝu nur maŭzoleon!
— Hop! Jen! Do: maŭzoleo! Mi rekuras, malfermas la enciklopedion ĉe litero mo. Eĉ mencii superfluas, ke mi ekhaltas ĉe «Medici», poste mi tralegas la militiron de Jeanne d'Arc, trakuras la titolvortojn «Kanari-aj Insuloj». Sed ĉe la vorto «Kukurborabotilo» mi jam forte dormemiĝas.
Kioma horo povas esti?
— Kiel do? Nur la dua? Sed jam estas mallume! Kaj la horloĝo funkcias.
Mi ekscias la teruran realon: dua horo post noktmezo!
Rapide enlitiĝi! Sed kion mi volis serĉi? Lumetas, ke al mia edzino mi intencis ion. Sed kion?
Ne gravas! Morgaŭ mi demandos kaj elserĉos.
Piedpinte mi trapalpadas al la dormoĉambro kaj senvestiĝas. Feliĉe, la stratlampo enĵetas ioman lumeton kaj mi povas eviti, ke mi stumble falu sur ŝin. Eĉ pensi estas terure la rezultojn! Mi eksentas, ke mia kapo turmente doloras kaj eĉ pli kruele mi malsatas. Sed eĉ al la kuirejo mi ne kuraĝas iri. Kion ŝi diros morgaŭ, se ŝi ekvidus, ke mi taŭzaĉis la manĝaĵon, kiam ni ne kunmanĝis. Malsati estas pli tolereble.
Fine mi sukcesas enlitiĝi sen familia katastrofo.
Nu, karaj Gesinjoroj, ĉi tio estas la «enciclopeditis». La kapdoloro kaj akuta malsatsento estas nur akcesoraj simptomoj. Krom ĉi tiu la malsanulo perdas la vidon, aŭdon kaj memorkapablon. Li vidas nur la literojn. Kaj por la infekto sufiĉas la enpenetro de unosola tilolvorto en la cerbon. Tie ĝi tuj komencas multobliĝi per dividiĝo: ĝi naskas du titolvortojn, poste fariĝas kvar, ok, ktp. Laŭ potencprogresio, tute ĝis la kompleta senfortiĝo de la malsanulo.
Ĝi havas unusolan profilaktikan antidoton: ne rigardu en enciklopedion!
Se vi ion ne konas, tio estas ankoraŭ la malpli granda malbono. Sed se vi malfermas la enciklopedion, vi ekscios, kiel ekstermi la kulojn, kioma Henriko aŭ Ludoviko franca reĝo diris, ke «vintre estas malvarme, somere varme», vi ekscios, kiom da semaforoj kaj kiom da barbiroj troviĝas en Meksikio kaj kiom da semaforoj havas unu barbiro. Vi ekkonos la edziĝan ceremonion de la Haŭ-Haŭ negrotribo kaj la matematikan formulon de la hiperbolo. Ĉion vi ekscios, nur sole unu ne: tion, pro kio vi malfermis la enciklopedion.
(1966)