Dek-tria leciono
90. Korelativa tabelo.
|
i |
|
91. Kio, kiu, kia.
La serio kun la finaĵo -o (io, kio, tio, ĉio, nenio) estas veraj substantivoj (same kiel libro, lampo): Tio estas bildo. Fino bona, ĉio bona. Nenio nova sub la suno. Io premas mian koron.
Same kiel oni ne povas senceremonie apudmeti du substantivojn (ekz. «domo patro»), same oni ne povas ankaŭ la io-vortojn apudmeti al substantivoj: ili estas uzeblaj nur memstare, anstataŭ substantivoj. Sekve la esprimo «Kion libron vi legas?» estas erara.
Kun substantivoj estas uzeblaj la ia-vortoj (ia, kia, tia, ĉia, nenia) kaj iu-vortoj (iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu): Kian libron vi legas? Mi legas interesan (dikan, novan, Esperantan) libron. Kiun libron vi legas? Mi legas biblion. Kiel la respondoj montras, kia libro kaj kiu libro ne estas egalaj: demandante per kiA, oni volas ekscii la ecojn (kvalitojn), demandante per kiU, oni volas ekscii la nomon.
Tiun ĉi diferencon inter la ia- kaj iu- vortoj oni devas bone atenti, ĉar de ili dependas la senco de la frazo: KiAn malsanon li havas? Li havas gravan malsanon. KiUn malsanon li havas? Li havas ftizon. TiA homo (kia li estas) ne estas fidinda. TiU homo (kiu tie staras) ne estas fidinda. Ŝi ne fumis ĉiUjn cigaredojn (t. e. kelkajn ŝi restigis). Ŝi ne fumas ĉiAjn (ĉiaspecajn) cigaredojn, sed nur la plej bonajn.
Rimarko: La io-vortoj estas uzataj nur ununombre: Per kio (ne «kioj») iras la homoj? Per la piedoj.
92. Kunmetado kaj derivado.
Nian ĉiutagan panon donu al ni hodiaŭ. Li renkontis ŝin ĉiutage sur la strato. En la mondo ekzistas ĉiaspecaj (ĉiuspecaj, ĉiaj) homoj. Tiamaniere (= tiel) oni ne povas sukcesi. Tiutempe (= tiam) Esperanto estis ankoraŭ tute nekonata. Iufoje (iafoje, kelkiam) oni povas amuzi sin iomete. Kiomfoje mi jam diris al vi! La tiamaj (= tiutempaj) homoj estis tute aliaj ol la nunaj. Li estas dorlotita pro la ĉiamaj sukcesoj. Ili renovigis sian iaman amikecon. Antaŭ la vojaĝo al iu fremda urbo sciigu la tieajn esperantistojn pri via alveno. Kioma horo estas nun? La kasisto eksiĝis pro diversaj kialoj (= kaŭzoj). La brulo (= incendio) tute neniigis la domon. La tiamuloj povas rakonti interesajn historiojn pri tio.
93. Rilataj vortoj.
Por kunligi kaj rilatigi frazojn oni povas uzi nur la k-vortojn (kiu, kio, kia...): Tio, kion vi tie vidas, estas verŝajne ŝipo. La libro, kiu kuŝas sur la tablo, estas verda. Tia nebulo, kian ni hodiaŭ havas, estas vera Londona nebulo. Mi ne scias, kien ŝi iris. Ĉu li diris, kiam li revenos? Nun vi vidas, kiel oni kaptas fiŝojn.
Same kiel oni ne povas diri «Kion libron vi legas?» (vidu § 91), oni ne povas diri ankaŭ «La libro, kio kuŝas sur la tablo», ĉar la io-vortojn oni ne povas ja apudmeti al substantivoj. Devas esti: La libro, kiU kuŝas sur la tablo. La akcidento, pri kiU mi legis en la gazeto, okazis en Sovet-Unio. La papero, kiUn ni uzas, estas tre maldika. La fraŭlinoj, kiUj sidas tie, estas iom konataj al mi.
Sed kial en la frazo La papero, kiun mi uzas, estas maldika la vorto kiuN estas akuzativa, dum la vorto papero, al kiu ĝi rilatas, estas nominativa? Ĉu ne devus esti: «La papero, kiu mi uzas»? La afero estas tia, ke tie ĉi temas fakte pri du frazoj:
- la papero estas maldika kaj
- kiun mi uzas.
En la unua, ĉefa frazo, la papero estas subjekto, en la dua, komplementa frazo, mi estas subjekto kaj kiun estas rekta objekto de la transitiva verbo uzas. Tial ĝi havas la finaĵon: -n. Alia ekzemplo: Mi ne konas la viroN, kiu staras sur la strato. Tie ĉi viroN estas rekta objekto de la transitiva verbo: konas kaj kiu estas subjekto de la komplementa frazo: kiu staras sur la strato. Sed nombre kiu devas kompreneble en ambaŭ okazoj akordi kun sia ĉefvorto: La viroJ, kiuJn mi vidis, estis blindaJ. Mi ne konas la ViroJn, kiuJ staras sur la strato.
Ekzemploj: La aŭtomobilo, kiu staras antaŭ la hotelo, apartenas al mia kuzo. La lingvo, kiuN ni lernas, nomiĝas Esperanto. Ĉu vi volas vidi la filmon, kiuN oni nun prezentas en «La ruĝa muelejo»? Neniu ŝatas homojn, kiuJ tro multe fanfaronas. Se mi havus multe da mono, mi aĉetus ĉiujn librojn, kiuJN mi vidis en la montrofenestro de la librovendejo.
94. Ĉi.
La vorteto ĉi indikas proksimecon kaj estas uzata kun la montraj vortoj, laŭplaĉe post aŭ antaŭ ili: tie – ĉi tie, tie ĉi; tien – ĉi tien, tien ĉi; tiu – ĉi tiu, tiu ĉi; tio – ĉi tio, tio ĉi. Kun tial, tiel, ties kaj tion ĝi estas uzata tre malofte. Kunigi ĝin per streketo kun ĝia ĉefvorto («ĉi-tie, tien-ĉi»), kiel kelkaj faras, estas nenecese kaj nerekomendinde. Sed ĉe la derivado tio estas necesa kaj tiam ĉi devas trovigi ĉiam antaŭ sia ĉefvorto: La ĉi-tiea (ne «tie-ĉia»!) Esperantasocieto estas jam kvinjara.
En adverbaj kaj adjektivaj kunmetaĵoj oni eliminas tiu kaj tio kaj uzas ĉi tute solan: Ĉi-jare («ĉi-tiu-jare» estus ja tro longa kaj peza!) la rikolto estis eksterordinare bona. Anstataŭ ĉi-jare oni povas diri: en ĉi tiu jaro aŭ: ĉi tiun jaron kaj anstataŭ ĉi-jara rikolto = la rikolto de ĉi tiu jaro. Plue: ĉi-kune (= kun tio ĉi), ĉi-sube (= ĉi tie sube), k.t.p.
Oni povas renkonti ankaŭ tiajn formojn kiel «ĉi-libro, ĉi-homo» k.t.p., sed ili ne estas imitindaj, almenaŭ ne en prozo.
95. Ajn.
Ajn estas uzata kutime kun la demandaj vortoj kaj havas la saman signifon kiel egale, indiferente: Oni ne povas fidi kiun ajn (egale kiun, indiferente kiun). Venu kiam ajn (egale kiam, indiferente kiam). Ne skribu kiel ajn, sed zorge kaj pripensite.
Kelkfoje ajn estas uzata ankaŭ kun aliaj tabelvortoj (ie ajn = kie ajn, iam ajn = kiam ajn k.t.p.) kaj eĉ tute memstare: Ajna knabo (= kiu ajn, kia ajn knabo) povas tion imiti.
Ajn devas troviĝi ĉiam post sia ĉefvorto, neniam antaŭ ĝi.
96. Komparado.
1. Egaleco estas esprimata per: tiel – ktel, same – kiel, egale – kiel, tiom – kiom aŭ tute simple per kiel: Karpatoj ne estas tiel altaj kiel (tiom altaj kiom) Alpoj. Mi estas same aĝa kiel vi (= samaĝa kun vi). Mi ŝatas lin tiom kiom ŝin. Ŝi estis ruĝa kiel kankro. Weissmüller naĝas rapide kiel fiŝo. La lastaj du frazoj estas fakte mallongigitaj: Ŝi estis tiel ruĝa kiel kankro. Tiel rapide kiel fiŝo.
2. Pli alta grado (komparativo) estas esprimata per pli – ol (malpli alta per malpli – ol): Alpoj estas pli altaj ol Karpatoj. Printempe 1934 en Laponujo estis foje pli varme ol samtempe en Egipto. El du malbonaĵoj oni elektas ĉiam la malpli grandan.
3. Plej alta grado (superlativo) estas esprimata per plej (plej malalta grado per malplej): Elefanto estas plej granda el la bestoj. New York (aŭ Nov-Jorko) estas la plej granda urbo en la mondo. Plej grave estas, ke homoj pensu logike. Ilia malplej aĝa (= plej juna) filino nomiĝas Helve.
Kun plej oni ofte uzas difinan artikolon, eĉ tiam, kiam sen plej oni ĝin ne uzus: New York estas granda urbo. New York estas la plej granda urbo.
Rimarko: Pli kaj plej estas memstaraj vortoj kaj estas skribataj aparte de siaj ĉefvortoj: ne «plialta» aŭ «pli-alta» kaj «plejalta» aŭ «plej-alta», sed ĉiam pli alta kaj plej alta. Sed ĉe la derivado oni devas kunskribi ilin kun iliaj ĉefvortoj: plialtigi, plibonigi, plejkarulo.
97. Kiel kaj kvazaŭ.
Li kantas kiel Caruso (Karuzo) signifas, ke li kantas en tia maniero (= tiel) kiel Caruso aŭ ke li kantas sub la nomo Caruso. Li kantas kvazaŭ Caruso signifas, ke li kantas tiel kvazaŭ li estus Caruso, dum fakte li tio ne estas. Kiel frato vi devas helpi min (= estante mia frato; ĉar vi estas mia frato)! Ni estas ja kvazaŭ fratoj (= efektive ni ne estas fratoj, sed ni havas tian interrilaton kian fratoj kutime havas). Li faris kvazaŭsciencan paroladon (= fakte la parolado scienca ne estis, sed ĝi nur aspektis tia). En la praktiko la diferenco ofte tamen ne ludas ian rolon kaj pro sia mallongeco kiel ĉiam estas preferinda.
Post kvazaŭ la verbo havas kutime la finaĵon -us: Li kuris, kvazaŭ fantomoj persekutus lin. La knabo skiis, kvazaŭ li estus naskiĝinta (aŭ naskiĝis) sur skioj. Ili preparis sin, kvazaŭ ili intencus veturi al la norda poluso. Li aspektis, kvazaŭ li neniam antaŭe estus vidinta (aŭ vidis) ion similan.
98. Pli kaj plu.
La diferenco inter pli kaj plu estas tio, ke pli montras pli altan gradon kaj plu indikas daŭron: Mi ne deziras pli (multe) da kafo signifas, ke mi estas kontenta pri tio, kion mi jam ricevis. Mi ne deziras plu kafon = antaŭe mi deziris, sed nun mi ne plu deziras. La aeroplano leviĝis pli alten (ol ĝi antaŭe estis). La aeroplano leviĝis plu supren (= daŭrigis la supreniĝadon).
Plu estas uzata ankaŭ kun la finaĵo -e: Ni iru plue! Neces-okaze, kiam oni volas speciale akcenti direkton, oni uzas ĝin ankaŭ akuzative: Li iris kelkajn paŝojn plueN. Sed ankaŭ en tia okazo sufiĉas plej ofte la simpla plue, same kiel ankaŭ ĉe returne la akuzativo estas kutime superflua: Ĉe la stratangulo li rigardis returne.
Kelkfoje oni kunmetas plu kun verbo: Post mallonga halto ni pluiris (aŭ iris plu, iris plue).
99. Ankoraŭ, jam, plu.
Ankoraŭ havas du sencojn.
- aldone, ree, pli: Mi petas ankoraŭ unu tason da kafo. Mi intencas resti tie ĉi ankoraŭ kelkajn tagojn. Diru tion ankoraŭ unu fojon (aŭ ankoraŭfoje)! kaj
- ĝis nun: La prezentado ankoraŭ ne komenciĝis. Li ne estas ankoraŭ tie ĉi. La ĉambro ne estas ankoraŭ varma.
Jam: La prezentado jam komenciĝis. Li jam estas tie ĉi. La ĉambro estas jam varma.
Krom daŭrigo, kiun ni pritraktis en la antaŭa paragrafo, plu montras kun nea vorto ankaŭ ĉesigon de ago aŭ stato: Li ne estas plu tie ĉi. La ĉambro ne estas plu varma. Mi ne kredas plu vin.
Kelkaj uzas en ĉiuj tri okazoj jam: La infano ne jam (= ankoraŭ ne) ploras. La infano jam ploras. La infano jam ne ploras. Sed pli klare estas: La infano ankoraŭ ne ploras. La infano jam ploras. La infano plu ne ploras. Kelkaj lokigas la vorton ne ĉiam antaŭ plu: Mi ne plu kredas tion.
100. Ĉu kaj aŭ.
Ĉiu demando devas komenciĝi per iu demanda vorto el la serio kiu, kio..., aŭ per ĉu: Kiu faris tion? Ĉu vi komprenas? Oni ne povas diri «Vi komprenas?» aŭ «Komprenas vi?», ĉar tio ne impresas demande. Same estas pri nerektaj demandoj (vidu § 82 pri la nerekta modo): Mi ne scias, ĉu vi komprenas. Li demandis, ĉu mi havas tempon.
Aŭ havas du sencojn:
- alivorte: Praha aŭ Prago estas la ĉefurbo de Ceftoslovakio kaj
- unu el ili: Ĉu vi deziras teon aŭ kafon? Vespere mi legos aŭ skribos hejme.
Por pli akcenti la alternativon, oni uzas aŭ ... aŭ: Vespere mi aŭ legos aŭ skribos. Unu el ni devos cedi – aŭ mi aŭ vi.
Kelkaj erare uzas en tiu ĉi okazo «ĉu... ĉu» kaj «ĉu... aŭ»: «Unu el ni devos cedi, ĉu mi ĉu vi (ĉu mi aŭ vi)». Ĉu estas ja demanda vorto kaj estas uzebla nur ĉe demandoj, rektaj kaj nerektaj: Ĉu Praha estas bela? Kiu urbo estas pli bela, ĉu Praha aŭ Budapest? Ĉu vi deziras teon kun rumo aŭ citrono? Sed en la frazo «Unu el ni devas cedi, ĉu mi aŭ (ĉu) vi» ne troviĝas ja demando, kaj tial ĉu tie ne estas uzebla.