AKTO DUA

Malgranda ĉambro en hotelo. Lito, tablo, valizo, malplena botelo, botoj, broso por vestoj, k.t.p.

Sceno I.

OSIP, sola.

Osip, kuŝas sur la lito de la sinjoro. — Diablo prenu, mi tiel volas manĝi, kaj en la ventro estas tia krakado, kvazaŭ tuta regimento ekblovus trumpetojn. Nu, ni ne atingos la hejmon, tion mi vidas! Kion vi konsilos fari? Estas jam la dua monato de kiam ni elveturis el Peterburgo! Li tradandis en la vojo la monon, mia kara; nun li sidas kaj subtiris la voston kaj ne flamiĝas. Kaj estus sufiĉe, tute sufiĉe da mono por la vojaĝo; sed ne, vi vidas, oni devas en ĉiu urbo sin montri! (Imitante.) «He, Osip, iru serĉi ĉambron pli bonan, kaj tagmanĝon mendu la plej bonan: mi ne povas manĝi malbonan tagmanĝon, mi bezonas pli bonan tagmanĝon.» Nu, se li almenaŭ estus io valora, sed li ja estas simpla «registreto»! Faras konatecon kun traveturanto, poste tuj venas kartetoj. — Nu, jen li atingis! Ha, tedis tia vivo! Mi certigas vin, en la vilaĝo estas pli bone: almenaŭ publikaĵo ne ekzistas, kaj ankaŭ da zorgaĵo ne tiom multe: prenu al vi virinon kaj kuŝu la tutan vivon apud la forno kaj manĝu kukojn. Nu, kiu disputos, kompreneble, se preni la veron, la vivo en Peterburgo estas la plej bona. Se nur estus mono, la vivo tie estas delikata kaj politika: teatroj, hundoj por vi dancas, kaj ĉio, kion vi volas. Ĉiu parolas en artifika delikateco, preskaŭ tute kiel nobeloj; vi iras al la bazaro — la komercistoj al vi krias: «estimata»; vi bezonas transveturi per ŝipeto — vi sidiĝas apude de oficisto; vi volas kompanion — iru en la butiketon: tie kavaliro rakontos al vi pri tendaroj kaj raportos al vi, kion ĉiu stelo signifas en la ĉielo; nu, vi ĉion vidas, kiel sur la manplato. Maljunulino-oficiredzino entrafas, iafoje ĉambristino enmontriĝas tia... fu, fu, fu! (Ridetas kaj skuas la kapon.) Galanteria kondutado, diablo prenu! Neĝentilan vorton vi neniam aŭdas: neniu diras al vi «ci». Se tedis al vi iri — vi prenas veturilon, kaj vi sidas kiel sinjoro, kaj se vi ne volas pagi — bone: ĉiu domo havas trapasan pordegon, kaj vi tiel enflugas, ke nenia diablo vin trovos. Nur unu afero estas malbona: unu fojon vi manĝas en plej brilanta maniero, kaj alian fojon vi povas preskaŭ krevi de malsato, kiel ekzemple nun. Kaj en ĉio nur li estas kulpa. Kion vi faros kun li? La patreto alsendas monon, li anstataŭ ĝin teni iom pli forte — li, atendu, li komencas tuj diboĉi: veturas en kaleŝoj, ĉiun tagon aĉetas al si bileton por la teatro, kaj poste — apenaŭ pasis semajno, — jen li jam sendas al la bazaro de malnovaĵoj vendi novan frakon. Iafoje li tradiboĉas ĉion, ĝis la lasta ĉemizo, tiel ke sur li restas nur surtuteto kaj palteto... Vere, mi ĵuras al vi! Kaj la drapo estas tiel grava, angla! ĉirkaŭ cent-kvindek rublojn la sola frako kostas, kaj en la bazaro li ĝin forblovas por dudeko da rubloj; kaj pri la pantalonoj eĉ ne parolu — ili iras por nenio. Kaj kial? ĉar per afero li sin ne okupas. Anstataŭ iri al ofico, li — ho ve! li promenadas sur la bulvardoj, ludas kartojn. Ha, se tion ĉi ekscius la maljuna sinjoro! Li ne atentus, ke vi estas oficisto, sed, levinte la ĉemizeton, li tiel enŝutus al vi, ke vi kvar tagojn gratus la haŭton. Se vi volas servi, tiam servu. Jen nun la hotelisto diris: «Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa». Nu, kaj se ni ne pagos? (Kun ĝemo.) Ha, mia Dio, almenaŭ ian simplan brasikaĵon! Ŝajnas al mi, ke mi nun formanĝus la tutan mondon! Oni frapas; certe ĝi estas li. (Rapide desaltas de la lito.)

Sceno II.

OSIP kaj ĤLESTAKOV.

Ĥlestakov. — Jen, prenu ĝin. (Fordonas la ĉapon kaj kanon.) Ha, vi denove ruliĝadis sur la lito?

Osip. — Kial do mi ruliĝadus? Ĉu mi neniam vidis liton, efektive?

Ĥlestakov. — Vi mensogas, vi ruliĝadis; vi vidas, ĝi tuta estas malordigita!

Osip. — Sed por kio mi ĝin bezonas? Ĉu mi ne scias, kio estas lito? Mi havas piedojn: mi povas stari. Por kio mi bezonas vian liton?

Ĥlestakov, paŝadas en la ĉambro. — Rigardu, ĉu tie en la saketo ne troviĝas iom da tabako?

Osip. — Nu, de kie do povus troviĝi tabako? Antaŭ tri tagoj vi la lastan elfumis.

Ĥlestakov, paŝadas kaj diversmaniere premadas siajn lipojn; fine li diras per laŭta kaj decida voĉo. — Aŭskultu... he, Osip!

Osip. — Kion vi ordonas?

Ĥlestakov, per laŭta, sed ne tiel decida voĉo. — Vi iru tien.

Osip. — Kien?

Ĥlestakov, per voĉo tute ne decida kaj ne laŭta, tre proksima al petado. — Malsupren, en la manĝejon... tie diru... ke oni donu al mi tagmanĝi.

Osip. — Nu, ne, mi eĉ iri ne volas.

Ĥlestakov. — Kiel vi kuraĝas, malsaĝulo?

Osip. — Nu tiel; tute egale, se mi eĉ iros, nenio el tio ĉi estos. La mastro diris, ke li plu ne donos tagmanĝi.

Ĥlestakov. — Kiel li povas permesi al si ne doni? Jen ankaŭ sensencaĵo!

Osip. — Li ankoraŭ diras, mi iros al la urbestro; jam la trian semajnon via sinjoro monon ne pagas. Vi, li diras, kun via sinjoro, estas friponoj, kaj via sinjoro estas trompisto. Ni, li diras, ni vidis tiajn vagistojn kaj malnoblulojn.

Ĥlestakov. — Kaj vi, bruto, jam ĝojas, ke vi povas ĉion tion ĉi ripeti al mi.

Osip. — Li diras: «Tiamaniere ĉiu alveturos, loĝos, faros ŝuldojn, kaj poste vi lin eĉ elpeli ne povos? Mi, — li diras, — ŝercojn ne faros, mi rekte iros kun plendo, por ke oni prenu lin en la policejon kaj tuj en la malliberejon.»

Ĥlestakov. — Nu, nu malsaĝulo, ĉesu! Iru, iru, diru al li. Tia kruda besto!

Osip. — Jam pli bone mi vokos al vi la mastron mem.

Ĥlestakov. — Por kio do la mastron? Vi iru, mem diru.

Osip. — Sed kredu al mi, sinjoro...

Ĥlestakov. — Nu, iru, diablo vin prenu! voku la mastron. (Osip foriras.)

Sceno III.

ĤLESTAKOV, sola.

Ĥlestakov. — Terure kiel mi volas manĝi! Mi faris malgrandan promenadon, mi pensis: eble pasos la apetito; — ne, la diablo prenu, ĝi ne pasas. Jes, se en Penzo mi ne estus diboĉinta, estus sufiĉe da mono por alveturi ĝis la hejmo. La infanteria kapitano forte min forkis: mirinde lerte li, kanajlo, manovras la kartojn. Ne pli ol kvaronon da horo li sidis — kaj li faris min tute nuda. Kaj tamen mi terure dezirus ekbatali kun li ankoraŭ unu fojon. Sed mi ne havis okazon. Kia abomena urbeto! En la fruktaj butikoj oni nenion donas kredite. Tio ĉi jam estas simple malnobla. (Li fajfas antaŭe el Roberto-Diablo, poste «Ne kudru, patrino, al mi», kaj fine — ian senordan miksaĵon.) Neniu volas veni.

Sceno IV.

ĤLESTAKOV, OSIP kaj restoracia SERVANTO.

Servanto. — La mastro ordonis demandi, kion vi deziras.

Ĥlestakov. — Bonan lagon, mia kara! Nu kiel, ĉu vi estas sana?

Servanto. — Dank' al Dio.

Ĥlestakov. — Nu, kio, kiel estas ĉe vi en la hotelo, ĉu ĉio bone iras?

Servanto. — Jes, dank' al Dio, ĉio iras bone,

Ĥlestakov. — Estas multe da traveturantoj?

Servanto. — Jes, sufiĉe.

Ĥlestakov. — Aŭdu, mia kara, oni tie ĝis nun ne alportas al mi la tagmanĝon, — mi petas, rapidigu, ke ili iom pli viglu, ĉar vidu, mi tuj post la tagmanĝo devas min okupi per io.

Servanto. — Sed la mastro diris, ke li plu ne donos. Eĉ jes, li hodiaŭ volis iri plendi al la urbestro.

Ĥlestakov. — Nu, kial jam plendi? Juĝu mem, mia kara, kiel do? Mi ja bezonas manĝi. Alie mi povas tute maldikiĝi. Mi tre volas manĝi: mi diras tion ĉi sen ŝerco.

Servanto. — Jes. Li diris: «Mi ne donos al li tagmanĝi, ĝis li pagos al mi por la antaŭa.» Simple tia estis lia respondo.

Ĥlestakov. — Sed vi prudentigu lin, konvinku lin.

Servanto. — Sed kion do diri al li?

Ĥlestakov. — Vi klarigu al li serioze, ke mi bezonas manĝi. La mono estas alia afero... Li pensas, ke se por li, malklerulo, ne estas malfeliĉo, se li unu tagon ne manĝos, tial ankaŭ por aliaj tio sama. Jen interese!

Servanto. — Se vi volas, mi diros.

Sceno V.

Ĥlestakov, sola.

Ĥlestakov. — Estas tamen malbone, se li absolute nenion donos manĝi. Mi tiel volas manĝi, kiel mi ankoraŭ neniam volis. Eble el la vestoj ion forkomerci? Vendi ekzemple la pantalonon? Ne, jam pli bone estas iom malsati, sed veni hejmen en Peterburga kostumo. Estas domaĝe, ke Joĥim ne donis lue kaleŝon; estus bone, diablo ĝin prenu, veni hejmen en kaleŝo, alruliĝi tiel en diabla maniero al ia najbaro-bienhavanto rekte al la perono, kun lanternoj, kaj Osipon havi malantaŭe vestitan per livreo. Nu, mi prezentas al mi, kiel ĉiuj ektumultus! «Kiu li estas, kio ĝi estas?» Kaj la lakeo eniras (Sin rektigante kaj prezentante lakeon): «Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov el Peterburgo, vi ordonas akcepti?» Ili, kampaj simpluloj, eĉ ne scias, kion signifas «vi ordonas akcepti». Ĉe ili, se alveturas ia dika bienhavanto, li simple sin puŝas, la urso, rekte en la salonon... Al ia beleta filineto mi alirus: «Fraŭlino, kiel mi...» (Frotas la manojn kaj salutstrekas per la piedo.) Fi! (Kraĉas.) Eĉ naŭzas, tiel forte mi volas manĝi.

Sceno VI.

ĤLESTAKOV, OSIP, poste la SERVANTO

Ĥlestakov. — Nu, kio?

Osip. — Oni alportas la tagmanĝon.

Ĥlestakov, aplaŭdas kaj saltetas sur la seĝo. — Oni portas! oni portas! oni portas!

Servanto, kun teleroj kaj telertuko. — La mastro donas jam la lastan fojon.

Ĥlestakov. — Nu, la mastro, la mastro... Mi ridas pri via mastro! Kio tie estas?

Servanto. — Supo kaj rostaĵo.

Ĥlestakov. — Kiel, nur du manĝoj?

Servanto. — Nur du.

Ĥlestakov. — Jen kia absurdo! Mi tion ĉi ne akceptas. Vi diru al li: kio tio ĉi efektive estas! ... Estas tro malmulte.

Servanto. — Ne, la mastro diras, ke estas ankoraŭ tro multe.

Ĥlestakov. — Kaj saŭco, kial ne estas?

Servanto. — Saŭcon ni ne havas.

Ĥlestakov. — Kial do vi ne havas? Mi mem vidis, pasante preter la kuirejo, tie multe estis kuirata. Kaj en la manĝoĉambro hodiaŭ matene du iaj mallongaj homoj manĝis salmon kaj ankoraŭ multe da alia.

Servanto. — Nu, cetere, ni havas kaj tamen ne havas.

Ĥlestakov. — Kiel vi ne havas?

Servanto. — Nu, simple, ni ne havas.

Ĥlestakov. — Kaj salmo, kaj fiŝo, kaj kotletoj?

Servanto. — Nu, ili estas por personoj pli gravaj.

Ĥlestakov. — Ha vi, malsaĝulo!

Servanto. — Jes.

Ĥlestakov. — Vi, porkido abomena ... Kial do ili manĝas kaj mi ne manĝas? Kial do, diablo vin prenu, mi ne povas ankaŭ? Ĉu ili ne estas tiaj samaj vojaĝantoj kiel mi?

Servanto. — Kompreneble, ne tiaj.

Ĥlestakov. — Kiaj do?

Servanto. — Ordinaraj, kiel oni devas! Ili — konata afero — ili pagas monon.

Ĥlestakov. — Mi kun vi, malsaĝulo, ne volas, paroli, (Enverŝas la supon kaj manĝas.) Kia supo ĝi estas? Vi simple akvon enverŝis en la tason: nenian guston ĝi havas, ĝi nur malbonodoras. Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian.

Servanto. — Ni prenos. La mastro diris: «Se vi ne volas, oni ne bezonas.»

Ĥlestakov, defendante la manĝon per la mano. — Nu, nu, nu ... lasu, malsaĝulo! Vi kutimis havi aferon kun aliaj: mi, mia kara, ne estas tiaspeca! Kun mi, mi ne konsilas... (Manĝas.) Mia Dio, kia supo! (Manĝas plue.) Mi pensas, ke ankoraŭ neniu homo en la mondo iam manĝis tian supon: iaj plumoj naĝas anstataŭ graso. (Li tranĉas la kokinon.) Aj, aj, aj, kia kokino! Donu la rostaĵon! Tie restis iom da supo, Osip, prenu al vi. (Li tranĉas la rostaĵon.) Kia rostaĵo ĝi estas? Tio ĉi ne estas rostaĵo.

Servanto. — Kio do ĝi estas?

Ĥlestakov. — La diablo ĝin scias, kio ĝi estas, nur ne rostaĵo. Ĝi estas hakilo, rostita anstataŭ viando. (Li manĝas.) Friponoj, kanajloj! per kio ili nutras? Eĉ la makzeloj ekdoloros, kiam vi manĝos unu tian pecon. (Fosas per la fingro en la dentoj.) Malnobluloj! Tute kiel ligna ŝelo — per nenio oni ĝin povas eltiri; eĉ la dentoj nigriĝos post tiuj ĉi manĝoj. Friponoj! (Viŝas la buŝon per la telertuko.) Plu nenio estas?

Servanto. — Ne.

Ĥlestakov. — Kanajloj! Malnobluloj! Kaj eĉ nenia saŭco aŭ kukaĵo! Sentaŭguloj! Ili nur prirabas la vojaĝantojn.

(La servanto deprenas de la tablo kaj forportas la telerojn kune kun Osip.)

Sceno VII.

ĤLESTAKOV, poste OSIP.

Ĥlestakov. — Vere, kvazaŭ mi tute ne manĝus, mi nur ricevis pli grandan apetiton. Se mi havus kelke da kopekoj, mi sendus al la bazaro, por aĉeti almenaŭ paneton.

Osip, eniras. — Tie alveturis ial la urbestro, li informiĝas kaj demandas pri vi.

Ĥlestakov, ektiminte. — Jen vi havas! Kia kanajlo estas la mastro, jam li plendis! Kio estos, se li efektive fortrenos min en la malliberejon? Nu, kion fari? Se en nobla maniero, mi eble senproteste ... ne, ne, mi ne volas. Tie en la urbo sin trenas oficiroj kaj popolamaso, kaj mi ĝuste tie faris al mi gravan mienon kaj palpebrumis kun ia filino de komercisto ... Ne, mi ne volas ... Kaj kion li pensas? Kiel li kuraĝas, efektive? Kio mi estas por li, ĉu komercisto aŭ metiisto? (Faras al si kuraĝon kaj rektiĝas.) Sed mi rekte diros al li: «Kiel vi kuraĝas? Kian rajton vi havas? Kiel vi ...» (Ĉe la pordo ekmoviĝas la anso; Ĥlestakov paliĝas kaj kuntiriĝas.)

Sceno VIII.

ĤLESTAKOV, la URBESTRO kaj DOBĈINSKIJ. La urbestro, enirinte haltas. Ambaŭ timigite rigardas en la daŭro de kelkaj minuioj unu la alian per larĝe malfermitaj okuloj.

Urbestro, iom trankviliĝinte kaj streĉinte la manojn laŭlonge de la femuroj. — Mi havas la honoron saluti!

Ĥlestakov, salutas. — Bonan tagon.

Urbestro. — Pardonu.

Ĥlestakov. — Ne malhelpas.

Urbestro. — Kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj kaj al ĉiuj noblaj homoj estu nenia premado.

Ĥlestakov, komence iom balbutas, sed en la fino parolas laŭte. — Sed kion fari? ... Mi ne estas kulpa ... Mi vere ... mi pagos ... Oni sendos al mi el la vilaĝo. (Bobĉinskij enrigardas tra la pordo.) Li pli estas kulpa: viandon li donas al mi tiel malmolan kiel trabo; kaj la supo — la diablo scias, kion li tien enverŝis, mi devis elĵeti ĝin tra la fenestro. Li turmentas min per malsato tutajn tagojn ... la teo tiel stranga: havas la odoron de fiŝo, ne de teo. Por kio do mi... Jen interese!

Urbestro, ektimante. — Pardonu, mi vere ne estas kulpa. En la bazaro ĉe mi la viando ĉiam estas bona. Alveturigas ĝin ĥolmogoraj komercistoj, homoj sobraj kaj de bona konduto. Mi jam ne scias, de kie li prenas tian. Kaj se io ne estas en ordo, tiam ... Permesu al mi proponi al vi transiĝi kun mi en alian loĝejon.

Ĥlestakov. — Ne, mi ne volas! Mi scias, kion signifas «en alian loĝejon»: tio estas — en malliberejon. Sed kian rajton vi havas? Sed kiel vi kuraĝas? Jen mi ... Mi servas en Peterburgo ... (Faras al si kuraĝon.) Mi, mi, mi ...

Urbestro, al si mem. — Ho, sankta mia Dio, kia kolero! Li ĉion eksciis, ĉion rakontis la malbenitaj komercistoj!

Ĥlestakov, montrante sin kuraĝa. — Sed venu vi eĉ kun via tuta helpantaro — mi ne iros. Mi skribos rekte al la ministro! (Frapas per la pugno sur la tablon.) Kion vi pensas? Kion vi pensas?

Urbestro, streĉinte sin kaj tremante per la tuta korpo. — Indulgu min, ne pereigu! edzino, malgrandaj infanoj ... ne malfeliĉigu homon.

Ĥlestakov. — Ne, mi ne volas. Jen ankoraŭ! Kio ĝi min interesas? Pro tio, ke vi havas edzinon kaj infanojn, mi devas iri en malliberejon, jen bele! (Bobĉinskij enrigardas tra la pordo kaj timigite sin kaŝas.) Ne, mi humile vin dankas, mi ne volas.

Urbestro, tremante. — Pro nesperteco, per Dio, pro nesperteco. Nesufiĉeco de la havo ... Mem volu juĝi: la ofica salajro ne sufiĉas eĉ por teo kaj sukero. Kaj se estis iaj subaĉetoj, kredu, ke nur la plej bagatelaj: io por la tablo aŭ por vesta garnituro. Kaj koncerne la suboficiran vidvinon, kiu okupas sin per komercado, kaj pri kiu oni diras, ke mi ŝin vergis, tio ĉi estas kalumnio, per Dio, kalumnio. Tion ĉi elpensis miaj malamikoj; ili estas tiaj homoj, ke ili estas pretaj fari atencon kontraŭ mia vivo.

Ĥlestakov. — Sed kio? ili min tute ne interesas ... (meditante.) Mi tamen ne scias, por kio vi parolas pri malamikoj aŭ pri ia suboficira vidvino ... Suboficira edzino estas tute alia afero, sed min vi ne havas la rajton vergi, tre malproksime estas ĝis tio ... Jen ankoraŭ! Vidu, kia li estas! Mi pagos, mi pagos la monon, sed nun mi ne havas. Ĝuste tial mi tie ĉi sidas, ke mi eĉ kopekon ne havas.

Urbestro, al si mem. — Ho, rafinita peco! Jen, kien li ĵetis! Kian nebulon li ellasis! Orientiĝu, kiu volas! Oni ne scias eĉ de kia flanko aliri. Nu, sed mi jam provos, kiel ajn ĝi iros! Kio estos, tio estos, mi provos trafe-maltrafe. (Laŭte.) Se vi efektive havas mankon de mono aŭ de io alia, mi estas preta servi tuj. Mia devo estas helpi la traveturantojn.

Ĥlestakov. — Donu, donu al mi prunte! Mi tuj kvitiĝos kun la mastro de la restoracio. Mi bezonus nur ĉirkaŭ ducent rublojn, aŭ povus esti, eĉ malpli.

Urbestro, donante al li paperetojn. — Ĝuste ducent rubloj, vi eĉ ne bezonas kalkuli.

Ĥlestakov, prenante la monon. — Mi humile vin dankas. Mi tuj sendos ĝin al vi el la vilaĝo... Mi ĉion faras subite ... Mi vidas, vi estas nobla homo. Nun estas alia afero.

Urbestro, al si mem. — Nu, dank' al Dio! la monon li prenis. Ŝajnas al mi, ke la afero nun iros en ordo. Kaj mi lerte, anstataŭ ducent rubloj, enŝovis al li kvarcent.

Ĥlestakov. — He, Osip! (Osip eniras.) Voku ĉi tien la restoracian servanton. (Al la urbestro kaj Dobĉinskij.) Sed kial do vi staras? Estu afablaj, sidiĝu. (Al Dobĉinskij.) Sidiĝu, mi humile vin petas.

Urbestro. — Ne malhelpas, ni ankaŭ tiel povas stari.

Ĥlestakov. — Estu afablaj, sidiĝu. Mi vidas nun perfekte la senkaŝecon de via karaklero kaj vian bonkorecon; kaj antaŭe, mi konfesas, mi jam pensis, ke vi venis por min... (Al Dobĉinskij.) Sidiĝu! (La urbestro kaj Dobĉinskij sidiĝas. Bobĉinskij enrigardas tra la pordo kaj subaŭskultas.)

Urbestro, al si mem. — Oni devas esti pli kuraĝa. Li volas, ke oni vidu en li inkogniton. Bone, ni ankaŭ ŝajnigu nin malsaĝaj: ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas. (Laŭte.) Ni, promenante pro oficaj aferoj jen kun Pjotr Ivanoviĉ Dobĉinskij, ĉi tiea bienhavanto, eniris intence en la hotelon, por rigardi, ĉu la traveturantoj estas bone zorgataj, ĉar mi estas ne tia, kiel alia urbestro, kiun nenio interesas; sed mi, krom la ofica devo, ankoraŭ pro kristana homamo volas, ke al ĉiu mortemulo estu farata bona akcepto, — kaj jen, kvazaŭ rekompence, la okazo alportis al mi tian agrablan konatiĝon.

Ĥlestakov. Mi mem ankaŭ estas tre ĝoja. Sen vi mi konfesas, mi longe tie ĉi sidus: mi tute ne sciis, per kio pagi.

Urbestro, al si mem. — Jes, rakontu! ne sciis, per kio pagi! (Laŭte.) Ĉu mi povas kuraĝi demandi vin: kien kaj al kiaj lokoj vi havas la afablecon veturi?

Ĥlestakov. — Mi veturas en la Saratovan gubernion, en mian propran vilaĝon.

Urbestro, al si mem, kun vizaĝo ironia. — En la Saratovan gubernion! Ha! Kaj li eĉ ne ruĝiĝas! Ho, kun li oni devas esti singarda! (Laŭte.) Bonan aferon vi afable entreprenis. Jen ekzemple koncerne la vojon: oni diras, de unu flanko, ke ekzistas malagrablaĵoj pro neakurata ricevado de ĉevaloj, kaj tamen de la dua flanko oni havas ja amuzon por la saĝo. Vi ja, mi pensas, veturas pli pro propra plezuro?

Ĥlestakov. — Ne, la patro min postulas. La maljunulo ekkoleris, ke mi ĝis nun nenion atingis per mia servado en Peterburgo. Li pensas, ke jen apenaŭ vi alveturis, oni tuj donas al vi la Vladimiran ordenon en la butontruon. Ne, mi sendus lin mem puŝiĝadi en la kancelario.

Urbestro, al si mem. — Mi petas rigardi, kiajn kuglojn li fandas! Eĉ la maljunan patron altrenis! (Laŭte.) Kaj por longa tempo vi afable veturas!

Ĥlestakov. — Vere, mi ne scias. Mia patro, la maljuna tedulo, estas ja obstina kaj malsaĝa, kiel trabo. Mi rekte diros al li: kiel vi volas, sed mi ne povas vivi sen Peterburgo. Kial do, efektive, mi devas pereigi mian vivon kun kampuloj? Nun la bezonoj estas aliaj; mia animo avidas klerecon.

Urbestro, al si mem. — Bravege li ligis la fadenon! Mensogas, mensogas — kaj nenie ĝi ŝiriĝas! Kaj ja tia seneksteraĵa, malalta, ŝajnas, ke per la ungo oni povus lin dispremi. Tamen atendu! Vi elbabilos. Mi jam devigos vin rakonti pli multe! (Laŭte.) Tute juste vi afable diris: Kion oni povas fari en dezerta loko? Jen ekzemple ĉi tie: vi eĉ en la nokto ne dormas, vi klopodas pro la patrujo, ŝparas nenian laboron, kaj rekompenco — kiu scias, ĉu ĝi, iam venos. (Ĉirkaŭrigardas per la okulo la ĉambron.) Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi ĉambro estas iom malseka?

Ĥlestakov. — Abomena ĉambro, kaj cimoj tiaj, kiajn mi nenie vidis: ili mordas kiel hundoj.

Urbestro. — Nu, rigardu, tia klera gasto, kaj li suferas de kiu? de iaj sentaŭgaj cimoj, kiuj eĉ naskiĝi en la mondon ne devus! Ŝajnas al mi, ke estas eĉ mallume en tiu ĉi ĉambro?

Ĥlestakov. — Jes, tute mallume. La mastro faris al si la kutimon ne doni kandelojn. Iafoje oni volas ion fari, iom legi, aŭ venas la fantazio ion verki — mi ne povas: estas mallume, mallume.

Urbestro. — Ĉu mi devas kuraĝi vin peti ... sed ne, mi ne estas inda.

Ĥlestakov. — Kion do?

Urbestro. — Ne, ne! mi ne estas inda, ne inda!

Ĥlestakov. — Sed kion do?

Urbestro. — Mi kuraĝus ... Ĉe mi en la domo estas por vi bela ĉambro, luma, trankvila ... Sed ne, mi sentas mem, ĝi estus jam tro granda honoro ... Ne koleru — per Dio, nur pro simpleco de mia koro mi tion ĉi proponis.

Ĥlestakov. — Kontraŭe, mi konsentas, mi akceptas kun plezuro. Al mi estas multe pli agrable en privata domo, ol en tiu ĉi drinkejo.

Urbestro. — Kaj mi, ha kiel mi estos ĝoja! Kaj kiel forte nun ĝojiĝos mia edzino! Mi jam havas tian karakleron: gastameco de la plej frua infaneco, precipe se la gasto estas klera homo. Ne pensu, ke mi eble diras tion ĉi pro flatado; ne, mi havas tiun ĉi malvirton, mi esprimas min el la profundeco de mia koro.

Ĥlestakov. — Mi humile vin dankas. Mi mem ankaŭ — mi ne amas homojn duvizaĝajn. Al mi tre plaĉas via senkaŝeco kaj bonkoreco, kaj mi, mi konfesas, nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon, estimon kaj sindonecon.

Sceno IX.

La SAMAJ kaj la restoracia SERVANTO, akompanata de OSIP. Bobĉinskij enrigardas tra la pordo.

Servanto. — Sinjoro min vokis?

Ĥlestakov. — Jes; donu la kalkulon.

Servanto. — Mi jam antaŭ nelonge donis al vi la duan kalkulon.

Ĥlestakov. — Mi jam ne memoras viajn malsaĝajn kalkulojn. Diru, kiom tie estas?

Servanto. — La unuan tagon vi afable postulis tagmanĝon, la duan tagon vi manĝetis nur salmon kaj poste vi ĉion prenadis jam kredite.

Ĥlestakov. — Malsaĝulo! ankoraŭ komencis elkalkuladi. Sume kiom mi ŝuldas?

Urbestro. — Sed vi havu la bonecon ne zorgi, li atendos. (Al la servanto.) For, kanajlo, oni sendos al vi.

Ĥlestakov. — Efektive, tio ĉi ankaŭ estas vera. (Kaŝas la monon. La servanto foriras. Tra la pordo enrigardas Bobĉinskij.)

Sceno X.

URBESTRO, ĤLESTAKOV, DOBĈINSKIJ, poste BOBĈINSKIJ.

Urbestro. — Ĉu vi ne deziros trarigardi nun kelkajn instituciojn en nia urbo, nome la filantropiajn kaj aliajn?

Ĥlestakov. — Kaj kio tie estas?

Urbestro. — Nu, simple, rigardu, kia ĉe ni estas la irado de la aferoj ... Kia ordo ...

Ĥlestakov. — Kun granda plezuro, mi estas preta. (Bobĉinskij enmetas la kapon tra la pordo.)

Urbestro. — Ankaŭ, se estas via deziro, de tie en la distriktan lernejon, rigardi la ordon, en kiu ĉe ni estas instruataj la sciencoj.

Ĥlestakov. — Mi konsentas, mi konsentas.

Urbestro. — Poste, se vi deziras, vi vizitos la punlaborejon kaj la urbajn malliberejojn — vi rigardos, kiel ĉe ni oni tenas la krimulojn.

Ĥlestakov. — Sed por kio do la malliberejojn? Jam pli bone ni rigardos la instituciojn filantropiajn.

Urbestro. — Kiel vi deziras. Kiel vi intencas, ĉu en via kaleŝo aŭ kune kun mi en droŝko?

Ĥlestakov. — Nu, mi preferas veturi kun vi en droŝko.

Urbestro, al Dobĉinskij. — Nu, Pjotr Ivanoviĉ, por vi nun ne estas loko.

Dobĉinskij. — Ne malhelpas. Mi iros simple.

Urbestro, mallaŭte al Dobĉinskij. — Aŭdu: vi ekkuru, sed rapide, per ĉiuj fortoj, kaj forportu du skribetojn: unu — en la kadukulejon, al Zemlanika, kaj la duan — al mia edzino. (Al Ĥlestakov.) Ĉu mi povas kuraĝi peti vian permeson skribi ĉe via alesto linieton al mia edzino, ke ŝi prepariĝu al akcepto de la estiminda gasto?

Ĥlestakov. — Sed por kio? ... Cetere, tie ĉi estas inko, nur paperon ... mi ne scias ... Eble sur tiu ĉi kalkulo?

Urbestro. — Mi tie ĉi skribos (Li skribas kaj samtempe parolas al si mem.) Nu, ni rigardu, kiel iros la afero post la «friŝtiko» kaj post la botelo-ventrulo! Ni havas gubernian madejron: ĝi ne imponas per eksteraĵo, sed eĉ elefanton ĝi renversos. Mi volus nur ekscii, kio li estas, kaj en kia mezuro oni devas lin timi. (Fininte la skribadon, li donas la paperon al Dobĉinskij, kiu iras al la pordo, sed en tiu ĉi minuto la pordo debatiĝas kaj Bobĉinskij, kiu subaŭskultadis post ĝi, flugas kune kun ĝi sur la scenejon. Ĉiuj ekkrias. Bobĉinskij sin levas.)

Ĥlestakov. — Ha, ĉu vi ne kontuziĝis ie?

Bobĉinskij. — Nenio, nenio, tute sen ia kontuzo, nur sur la nazo malgranda bataĵo! Mi kuros al Ĥristian Ivanoviĉ: li havas tian plastron, ĉio tuj pasos.

Urbestro, farante riproĉan signon al Bobĉinskij, diras al Ĥlestakov, invitante lin iri. — Nenio grava, sinjoro. Mi petas vin humile, havu la bonecon! Kaj al via servanto mi diros, ke li transportu la valizon. (Al Osip.) Mia bona, vi transportu ĉion al mi, al la urbestro — ĉiu al vi montros. Mi petas humile! (Lasas antaŭeniri Ĥlestakovon kaj sekvas post li, sed, returniĝinte, diras riproĉe al Bobĉinskij.) Ha, bona vi estas! Vi ne povis trovi alian lokon por fali! Kaj etendiĝis, kiel la diablo scias kio. (Foriras; post li iras Bobĉinskij. La kurteno falas.)