Parto III, Ĉapitro 7

Pafmortigo


Marde matene okazis la milita tribunalo, kiu daŭris ne longe, nur dudek minutojn, ĉar fakte ĝi estis simpla formalaĵo. La proceso ne bezonis multan tempon, ĉar forestis advokato. Kiel atestantoj ĝin pertoprenis la vunditaj spiono kaj la oficiro kune kun kelkaj soldatoj. Verdikto jam estis preparita kaj havis neoficialan konsenton de Montanelli, tial juĝistoj (kolonelo Ferrari, majoro de dragonoj kaj du oficiroj de la svisa gvardio) estis malmulte okupitaj. Oni tralegis aŭdeble la kondamnon, la atestantoj konfirmis depoziciojn, la verdikto estis subskribita kaj anoncita por la arestito kun konvena soleneco. Li aŭskultis ĝin silente kaj, kiam oni demandis lian lastan deziron laŭkutime, li  nur senpacience svingis la brakon. Sur lia brusto estis kaŝita la naztuko, kiun faligis Montanelli en lia kamero. Li ploris super ĝi kaj kisis ĝin la tutan nokton, kvazaŭ ĝi estis viva kreaĵo. Lia vizaĝo estis pala kaj senviva, sur la okuloj restis spuroj de larmoj. Vorto el la verdikto "pafmortigi" neniel efikis lin, nur liaj pupiloj iomete plilarĝiĝis.

—  Forkonduku la arestiton en lian kameron, — ordonis la komandanto, kiam ĉiuj formalaĵoj finiĝis, kaj la serĝento, apenaŭ detenante larmojn, tuŝis ŝultron de la senmova figuro. Ojstro iomete ektremis kaj turnis sin.

— Aĥ, jes. Mi forgesis, — li diris.

Sur vizaĝo de la kolonelo aperis io simila al kompato. Li estis nekruela homo laŭnature kaj iomete hontis siajn agojn okazintajn dum la pasinta monato. Tial nun, kiam lia celo estis atingita, li estis preta permesi malgrandajn koncesiojn.

— Vi ne estos rekatenita, — li diris rigardante la ŝvelintajn pojnojn de Ojstro. — Vi troviĝos en la sama kamero. — Kaj aldonis al sia nevo: — Kamero por mortkondamnitoj estas tro malseka kaj darka, tial mi opinias, ke sekvi formalaĵon ne necesas.

Li ektusis, ŝanĝis pozon de siaj piedoj kaj vokis la serĝenton, kiu jam estis forlasanta la ĉambron kune kun la arestito.

— Atendu, serĝento! Mi volas interparoli kun li.

Ojstro neniel reagis, kvazaŭ li nenion aŭdis.

— Se vi volas ion komuniki al viaj amikoj aŭ parencoj... Ĉu vi havas parencojn, mi supozas?

Respondo ne sekvis.

— Bone, meditu kaj diru al mi aŭ al la pastro. Mi promesas, ke transdona neglekto ne okazos. Cetere, pli bone komuniku vian mesaĝon al la pastro, kiu restos kune kun vi la tutan nokton. Se vi havas alian deziron...

Ojstro levis la okulojn: — Diru al la pastro, ke mi preferas resti sola. Mi havas neniujn amikojn kaj mesaĝojn.

— Tamen vi bezonas konfeson.

— Mi estas ateisto. Restigu min en paco.

Li diris ĉion kviete, sen defio kaj agaco, kaj malrapide daŭrigis sian pasadon. Ĉe la pordo li haltis.

— Mi forgesis, kolonelo. Okazigu unu vian favoron. Ordonu, ke miajn okulojn kaj manojn oni restigu liberaj. Mi staros kviete.    


* * *

Merkrede dum sunleviĝo oni alkondukis Ojstron en la prizonan korton. Lia lameco estis rimarkebla pli ol kutime: li malfacile moviĝis apoginte sin sur brakon de la serĝento. Sed mieno de laca obeo jam forlasis lian vizaĝon. Teruro, preminta lin en malplena silento, kaj sonĝoj pri mondo de ombroj, malaperis kune kun nokto generinta ĝin. Kiam la suno ekbrilis kaj li ekvidis siajn malamikojn, batalema spirito vekiĝis kaj lia timo svenis.

Ses karabenistoj prepariĝis por ekzekuto kaj staris kontraŭ la muro kovrita per hedero. Sur ĝiajn ruinojn Ojstro trafis dum sia malsukcesa eskapo. Soldatoj kun karabenoj apenaŭ detenis larmojn. Ilin timigis imago pri tio, ke ilin oni komisiis pafmortigi Ojstron. Tiu ĉi homo kun liaj spriteco, gaja kaj infekta rido, serena braveco, kiel sunradio lumigis iliajn monotonajn kaj sopirajn vivojn, tial tio, ke nun li devas akcepti morton el iliaj manoj, ŝajnis al ili kiel eklipso dum la sunplena tago.

Sub granda figujo en la korto lin atendis tombo. Ĝin elfosis nokte  nevolaj manoj kaj larmoj falis sur fosilon.  Kiam li estis preteriranta,  li ekrigardis en la nigran kavon kun rideto, ekvidis velkintan herbon kaj  longe enspiris, ĝuante per aromo de freŝa tero.

Apud la arbo la serĝento haltis. Ojstro ĉirkaŭrigardis kaj gaje demandis lin: — Ĉu mi devas stari ĉi tie, serĝento?

Tiu silente kapjesis. Kvazaŭ iu peco ŝtopis lian gorĝon kaj do li povis paroli nenion, kvankam pro tio dependus lia vivo. La korton venis ĉiuj: la komandanto kune kun lia nevo, la leŭtenanto de karabenistoj, kiu estris la ekzekuton, la kuracisto kaj la pastro. Ili elstariĝis antaŭen kun gravaj mienoj, por ne perdi senton de sia digno sub gajaj okuloj de Ojstro.

— Bonan matenon, sinjoroj! Aĥ, kaj via riverenco venis ĉi tien ankaŭ!

— Kiel vi fartas, kapitano? Nuna nia renkontiĝo estas por vi pli plezura, ol la antaŭa, ĉu ne? Mi vidas vian brakon pansitan, ĉar mi maltrafis tiam kaj ne sukcesis vin mortigi. Tiuj soldatoj hodiaŭ celos pli bone. Ĉu ne, bravuloj? — Li ekrigardis malserenajn vizaĝojn de karabenistoj. — Hodiaŭ oni ne bezonas bandaĝojn. Nu, kiel vi aspektas tiel malgaje? Estu viglaj kaj faru vian laboron lerte. Baldaŭ ĝi ofte okazos, tial praktiku nun kiel eble plej bone!

— Filo mia, — interrompis lin la pastro proksimiĝinte, kiam la aliaj deflankiĝis, por restigi ilin solaj, — post kelkaj minutoj vi prezentiĝos al via kreinto. Ne perdu restintan tempon por pento. Pripensu, mi petegas vin,  kiel vi mortos sen absolvo, kun viaj pekoj! Kiam vi estos staranta antaŭ via juĝo, tiam estos malfrue penti. Ĉu vi volas atingi lian majestan tronon kun ŝerco sur viaj lipoj?

— Kun ŝerco, via riverenco? Mi pensas, ke vi, sed ne mi, bezonas predikon antaŭ morto. Kiam ni potencos, tiam ni uzos kanonojn anstataŭ ses malnovaj karabenoj, kaj vi ekvidos nian ŝercon.

— VI uzos kanonojn! Ho, malfeliĉulo! Ĉu vi ne komprenas, ke vi staras sur rando de via terura tombo?

Ojstro ekrigardis trans sia ŝultro en la freŝan tombon.

— Kaj via r-r-riverenco opinias, ke, post kiam mi estos enmetita tien, min oni povas forgesi, ĉu ne?  Eĉ oni surmetos ŝtonon sur la tombon, por ke mi ne r-r-resurektu "post tri tagoj", ĉu ne? Ne timu, via riverenco! Mi ne rompu vian monopolion en malkaraj teatraĵoj.  Mi kuŝos pace kiel m-m-muso, ĝuste tie, kien oni min metos. Tamen NI uzos kanonojn!

— Ho, kompatema dio, — ekkriis la pastro, — indulgu tiun ĉi  homon!

— Amen! — tramurmuris la leŭtenanto de karabenistoj per basa voĉo. Samtempe la kolonelo kaj lia nevo pie faris signon de kruco.

Estis evidente, ke plua admono nenion efektos. La pastro rifuzis novan provon kaj, flustrante preĝojn, deflankiĝis. Kurta kaj simpla preparo estis farita senprokraste. Ojstro stariĝis en indikitan pozicion kaj momente ekrigardis ruĝa-flavajn radiojn de la leviĝanta suno. Li repetis ne kovri per rubando liajn okulojn kaj la kolonelo, rigardinte lin, malvolonte konsentis. Ambaŭ forgesis, kian influon sur soldatoj ili havas.

Ojstro ridetante ekrigardis karabenistojn kaj ties brakoj, tenantaj pafilojn, ektremis.

— Mi estas preta, — li diris.

Ekzekuto por la leŭtenanto estis la unua, tial li tre emociiĝis kaj, elstariĝinte antaŭen, ordonis: — Preparu... Celu... Pafu!

Ojstro iomete balanciĝis, sed ne falis. Unu kuglo lanĉita per tremanta brako vundis lian vangon kaj sango kovris la blankan kravaton. La alia trafis lian kruron super genuo. Kiam fumo malaperis, soldatoj ekvidis lin staranta kun rideto kaj viŝanta  sangon de sur lia vizaĝo per la kripligita mano.

— Maltrafa pafo, kamaradoj! — artikulaciis li kaj lia klara voĉo perpleksigis la malfeliĉajn soldatojn. — Provu ankoraŭfoje!

Ĝenerala ĝemado kaj murmurado pasis tra la spaliro de karabenistoj. Ĉiu el ili celis flanken kun sekreta espero, ke kuglo de najbaro mortigos la arestiton. Sed Ojstro staris kaj ridetis. La ekzekuto turniĝis en turmenta buĉado. Teruro penetris la soldatojn. Levinte karabenojn ili aŭskultis furiozajn sakraĵojn de la oficiroj kaj rigardis la homon, kiu restis viva post ilia pafado.

La komandanto minacis per sia pugno antaŭ ties vizaĝoj, kriis kaj mem starigis ilin en necesan pozicion. Li same iom demoraliziĝis kaj timis rigardi la homon starantan, kvazaŭ nenio okazis.  Tial li ektremis pro sono de moka voĉo, kiam Ojstro ekparolis: —  Vi estras trupon de novicoj, kolonelo. Mi ordonu pli bone. Nun, viroj! Vi, starantaj en la maldekstra alo, tenu viajn karabenojn pli alte! Ja vi tenas enmane pafilojn, sed ne patojn! Erektu vin! Nun, preparu... Celu...

— Pafu — ekkriis la kolonelo startinte antaŭen.

Estis netolereble, ke tiu ĉi homo komandis sian propran pafmortigon.

Aperis kelkaj disorganizitaj pafoj kaj soldatoj rompinte la spaliron, grupiĝis kaj ĉirkaŭrigardis per sovaĝaj okuloj. Unu el ili ne pafis. Li deĵetis sian karabenon, falis surteren kaj kriis: — Mi ne povas, ne povas!

Fumo malrapide difuziĝis en lumo de matenaj sunradioj. Ili ekvidis, ke Ojstro falis, sed li estas viva. Iom da tempo soldatoj kaj oficiroj estis kvazaŭ en katalepsio observante agonion.

Poste kuracisto kaj kolonelo proksimiĝis al li, ĉar li, apoginte sin sur unu genuo, leviĝis, ekrigardis soldatojn kaj reridetis.

— La dua mistrafo! Provu... denove, viroj... Se vi ne povas...

Li komencis balanciĝi kaj falis flanken sur herbon.

— Ĉu li mortis? — mallaŭte demandis la kolonelo.

La kuracisto genufleksis, metis la manon sur la sangokovritan ĉemizon kaj respondis: — Ŝajne, jes. Laŭdo al dio!

— Laŭdo al dio! — la kolonelo ripetis. — Finfine!

Lia nevo tuŝis lian brakon: — Onklo! Venis la kardinalo kaj volas eniri!

— Kio? Tio ne eblas! Mi ne permesas... Kial la gardo silentas?.. Via eminenco...

La pordegon oni malfermis kaj refermis. Montanelli eniris la korton rigardante rekte antaŭen per la okuloj, kiujn plenigis teruro.

— Via eminenco! Mi petegas vin, tiu ĉi vidaĵo estas ne por vi! La ekzekuto ĵus finiĝis..., la korpo ankoraŭ ne...

— Mi venis vidi lin, — Montanelli diris.

La kolonelon tiumomente ŝokis voĉo kaj aspekto de la kardinalo, kiu pasis kiel lunatiko.

— Ho, dio mia! — subite ekkriis unu el soldatoj kaj la komandanto haste turniĝis.

Efektive!

La sangokovrita korpo ekmoviĝis sur herbo. La kuracisto kliniĝis super la mortanto kaj metis lian kapon sur sian genuon.

— Faru haste!, — ekkriis li despere. — Vi sovaĝuloj, finmortigu lin pro dio! Ĉesigu liajn turmentojn!

Sango fluis inter liaj fingroj. Li malfacile tenis la konvulsian korpon kaj ĉirkaŭrigardis serĉante helpon. La pastro ankaŭ kliniĝis kaj almetis la krucifikson al lipoj de Ojstro.

—  Nome de patro kaj filo...

Ojstro iomete leviĝis de genuo de la kuracisto kaj per larĝe malfermitaj okuloj ekrigardis la krucifikson. Poste li malrapide en morta silento per la dekstra trapafita mano forpuŝis ĝin. Sur vizaĝo de Kristo restis sanga spuro.

— Padre... Ĉu via dio... nun satiĝis?

Lia kapo falis sur brakon de la kuracisto.


* * *

— Via eminenco!

Ĉar la kardinalo stuporis, do kolonelo Ferrari ripetis pli laŭte: — Via eminenco!

Montanelli ekvigliĝis: — Li mortis.

—  Jes, via eminenco. Mi proponas foriri. Ja tia terura vidaĵo...

— Li mortis, — ripetis Montanelli kaj ekrigardis vizaĝon de Ojstro. — Mi tuŝis lin, sed li mortis...

— Kion alian oni povas trovi, se la homon trafis almenaŭ ses kugloj? — fiere traflustris la leŭtenanto.

La kuracisto ankaŭ flustre diris: — Mi opinias, ke vido de sango emociis lin.

La komandanto firme prenis brakon de Montanelli: — Via eminenco, ne rigardu lin. Permesu al la pastro eskorti vin hejmen.

— Jes... Mi iros.

Li turniĝis malrapide de la sangokovrita korpo kaj ekiris for kune kun eskortintaj pastro kaj serĝento. Atinginte la pordegon li haltis, returniĝis kaj ĵetis malantaŭen lastan, nenion komprenantan rigardon.

— Li mortis... 


* * *

Post kelkaj horoj Markono vizitis vilaon starantan sur deklivo de la monteto, por diri al Martini, ke bezono en lia sinofero malaperis.

Ĉiuj preparoj por la dua provo liberigi Ojstron jam finiĝis, ĉar la nova plano estis sufiĉe pli simpla ol la antaŭa. Laŭ ĝi sekvan matenon, kiam procesio Corpus Domini pasos preter la fortresa murego, Martini elstariĝos kaj pafos vizaĝon de la komandanto. Post apero de tumulto dudek armitaj viroj atingos la prizonan pordegon, penetros la turon, devigos provoson malŝlosi la kameron, prenos Ojstron kaj pafos ĉiujn, kiuj estos rezistantaj. La dua trupo sur ĉevaloj kaŝos Ojstron en montaro.

Nur Gemo sciis nenion pri la plano. Laŭ volo de Martini.

— Ŝia koro ne eltenos novan fiaskon, — diris li.

Kiam la kontrabandisto atingis ĝardenan pordeton, Martini malfermis vitran pordon de verando kaj renkontis lin.

— Ĉu vi havas novaĵojn, Markono?

Anstataŭ respondo tiu demovis sian pajlan ĉapelon kun larĝaj randaĵoj sur la nukon.

Ambaŭ sidiĝis en la verando kaj silentis. Laŭ aspekto de la vizitanto Martini komprenis ĉion.

— Kiam tio okazis? — fine demandis li.

Lia propra voĉo ŝajnis al li malserena kaj marna, kiel la tuta mondo.

— Ĉi-matene, dum sunleviĝo. La serĝento informis min. Li ĉeestis kaj ĉion vidis.

Martini ekrigardis suben kaj demetis fadeneton aliĝintan al lia maniko. Vantaĵo de vantaĵoj, tio ĉi ankaŭ estas vantaĵo. Li supozis, ke pereos morgaŭ. Sed nun deziro de lia koro malaperis, samkiel sorĉa lando en la sunplena ĉielo, kiun kovras nokta obskuro. Li devas reveni en la enuan mondon, mondon de Grassini kaj Galli, al ĉifrado, verkado de pamfletoj, disputoj pri bagateloj inter kamaradoj, intrigoj de aŭstraj spionoj. Olda revolucia ronda cirkulado, kiu rezultigas koran enuon. En lia animo fariĝis malpleno, kiun nun nenio kaj neniu plenigos, ĉar Ojstro pereis.

Li ekaŭdis voĉon de Markono kaj mire levis la kapon, ja temo por interparolado forestis.

— Kion vi demandis?

— Mi demandis jenon, ĉu vi mem komunikos la novaĵon al ŝi ?

Vivo kaj la tuta teruro de vivo revenis sur vizaĝon de Martini.

— Kiel mi povas diri al ŝi? — ekkriis li. — Tiu ĉi sciigo tuj mortigos ŝin! Ho, kiel mi povas diri... Kiel?

Martini kovris la kapon permane. Baldaŭ li eksentis, ke la kontrabandisto ektremis. Li levis la kapon. Ĉe la pordo staris Gemo.

— Ĉu vi aŭdis, Cezaro? — ŝi diris. Ĉio finiĝis. Ili pafmortigis lin.