Parto II, Ĉapitro 4

Montanelli predikas en Florenco


Monsinjoro Montanelli venis Florencon la unuan semajnon de oktobro. Lia vizito okazigis rimarkeblan entuziasmon en la urbo. Li estis fama predikisto kaj reprezentanto de reformado de la katolika eklezio. La tuta loĝantaro atendis vortojn de Montanelli pri amo kaj paco, kiuj elkuracos afliktojn de Italio. Nomumo de kardinalo Gizzi kiel ŝtata sekretario anstataŭ malamata por ĉiuj Lambruĉini tre pliigis publikan ekstazon. Ĝuste Montanelli estis tiu persono, kiu kapablis daŭrigi entuziasmon. Lia senriproĉa privata vivo estis tre rara fenomeno inter ceteraj katolikaj klerikoj, kio multe altiris al li simpation de la popolo, kiu jam kutimiĝis rigardi ĉantaĝon, fraŭdon kaj misreputaciajn intrigojn kiel preskaŭ nepraj akcesoroj por la kariero de prelato. Krome li havis reale grandan talenton de predikisto, belsonan voĉon kaj magnetizantan individuecon, kiuj kune garantiis al li senŝanĝe ĉiean sukceson.

Grassini, kiel kutime, streĉis ĉiun nervon, por gastigi la alvenintan eminentulon en sian domon. Sed li permanente fiaskis: ĉiujn invitojn Montanelli ĝentile, sed decide, rifuzis pro malbona farto kaj tempomanko.

— Geedzoj Grassini similas ĉiovorajn kreitojn! — malestime diris Martini al Gemo trapasante kun ŝi placon de Signoria unu helan kaj malvarman dimanĉan matenon. — Ĉu vi rimarkis, kiel li servile riverencis, kiam preterveturis kaleŝo de la kardinalo? Al ili egalas, kio estas la homo, gravas, ke li estas fame konata. En mia vivo mi neniam renkontis tiujn ĉasistojn por eminentuloj. Antaŭnelonge, aŭguste estis Ojstro kaj nun — Montanelli. Mi esperas, ke al lia eminenta moŝto plaĉas tia atento. Li ĝin spertas kune kun tuta amaso de aventuraĉuloj.

Ili aŭskultis predikon de Montanelli en la granda katedralo, kiun plenigis homamaso. Zorgante pri farto de Gemo kaj por preventi ŝiani kapdoloron, Martini persvadis ŝin foriri ĝis finiĝo de la meso. Lin ĝojigis la unua sunplena mateno okazinta post oftaj pluvegoj, tial li proponis al ŝi promeni laŭlonge de verdaj montetoj apud San-Nikolo [San Niccolo].

— Ne, — ŝi diris, — mi volonte promenos, se vi havas tempon, sed en malan flankon. Iru ni al la ponto trans Arno, laŭ kiu Montanelli veturos post la meso. Mi, samkiel Grassini, volas vidi la eminentulon.

— Sed vi ĵus lin vidis.

— El malproksime. En la katedralo estis tia interpuŝo, ke mi sukcesis vidi nur lian dorson. Nun necesas kiel eble pli proksimiĝi al la ponto por pririgardi lin bone. Li enhoteliĝis en Lung`Arno.

— Kial vi subite ekinteresiĝis pri Montanelli? Antaŭe vi estis indiferenta pri eminentaj predikistoj.

— Min hodiaŭ ankaŭ interesas ne predikisto, sed homo. Mi volas vidi, kiel li ŝanĝiĝis de post kiam mi vidis lin lastan fojon.

— Kiam tio okazis?

— Du tagojn post morto de Arturo.

Martini ekrigardis ŝin kun maltrankvilo. Ili iris al la ponto kaj Gemo rigardis akvon per nenion vidantaj okuloj, kio ĉiam timigis lin.

— Gemo, karega, — diris li post paŭzo, — ĉu tiu trista historio obsedos vin la tutan vivon? Ni ĉiuj ofte eraris, kiam ni estis deksepjaraj.

— Sed ne ĉiu el ni deksepjaraj mortigis sian plej intiman amikon, — respondis ŝi per laca voĉo kaj metis siajn brakojn sur balustradon de la ponto.

Martini silentiĝis, ĉar li ne kuraĝis interparoli kun ŝi, kiam ŝin regis tia humoro.

— Mi ne povas vidi akvon sen rememoroj, — daŭrigis Gemo levante siajn okulojn kaj aldonis poste kun nervoza tremado: Iru ni, Cezaro, ĉi tie estas malvarme.

Ili silente trapasis la ponton kaj turnis sin al la kajo. Post kelkaj minutoj Gemo reparolis: — Kian belsonan voĉon Montanelli posedas! Ĝi havas ion, kio forestas en ĉia alia homa voĉo. Mi supozas, ke en ĝi troviĝas sekreto de lia influo.

— Jes, lia voĉo estas mirinda, — konsentis Martini, kiu ekĝojis, ke subjekto de la konversacio ŝanĝiĝis, ĉar li volis distri Gemon de malagrablaj rememoroj sugestitaj de la rivero. — Krom lia unika voĉo, mi antaŭe neniam aŭskultis pli bonan predikiston. Sed mi opinias, ke sekreto de influo de Montanelli troviĝas pli profunde: en lia senriproĉa vivo, kiu multe diferencigas lin de ceteraj prelatoj. Malcerta estas tio, ke iu indikos alian klerikan altrangulon en la tuta Italio, krom papo mem, kiu havas saman senmakulan reputacion. Mi nun rememoras, ke la pasintan jaron mi vizitis Romanjon, kiu estas eparĥio de Montanelli, kie mi vidis rigorajn montanojn atendintajn lin sub pluvo, nur por rigardi lin kaj tuŝi lian veston. Ili respektas Montanelli kvazaŭ sanktulon, kaj tio multon signifas, ĉar en Romanjo oni ne ŝatas klerikojn. Mi diris al unu olda kamparano, tipa kontrabandisto, ke ŝajne loka loĝantaro estas tre lojala al sia episkopo, kaj li respondis al mi tiel: "Ni ne ŝatas episkopojn, ĉar ili ĉiuj mensogas. Ni amas monsinjoron Montanelli, ĉar li ne trompas nin kaj ĉiam estas justa".

— Mi scivolemas, — diris Gemo kvazaŭ meditante aŭdeble, — ĉu li scias realan rilaton de la popolo al li?

— Mi opinias, jes. Ĉu vi dubas, ke tio ĉi estas malvero?

— Jes, malvero.

— De kie vi povas scii tion ĉi?

— Li mem diris al mi.

— LI diris al vi? Montanelli? Gemo, kiam tio okazis?

Ŝi demetis harojn de la frunto kaj turnis sin al li. Ili ambaŭ haltis. Martini apogis sin sur balustrado kaj Gemo malrapide ion desegnis per ombrelo sur ŝtonoj.

— Cezaro, ni estas malnovaj geamikoj, sed mi neniam rakontis al vi tion, kio fakte okazis kun Arturo.

— Karega! Rakontu al mi nenion, — haste interrompis ŝin Martini. — Mi ĉion scias.

— De Ĝiovano?

— Jes, li rakontis al mi pri Arturo antaŭ iom da tempo ĝis sia morto, unu nokton, kiam mi estis sidanta apud lia lito... Gemo, karega, ĉar la temo vole-nevole aperis, do mi preferas diri al vi tutan veron... Li diris, ke vin permanente turmentas rememoroj pri tiu tragedio kaj petis min esti amiko al vi kaj peni distri vin de malfacilaj pensoj. Kaj mi okazigis ĉion, laŭ miaj kapabloj, kvankam, ŝajne, sensukcese.

— Mi tion scias, — respondis li mallaŭte kaj levis siajn okulojn momente. — Mi fartus malbone sen via amikeco... Ĉu ion parolis Ĝiovano pri monsinjoro Montanelli tiam?

— Ne. Mi eĉ nenion sciis, ke Montanelli iel rilatas al tiu ĉi evento. Li rakontis al mi nur pri denunco kaj...

— Kaj pri tio, ke mi vangofrapis Arturon, post kio li dronigis sin, ĉu ne? Bone, nun mi rakontos al vi pri Montanelli.

Ili returniĝis al la ponto, trans kiu veturos kaleŝo de la kardinalo. Gemo komencis sian rakonton rigarde akvon de la rivero: — Montanelli estis tiam kanoniko kaj rektoro de la teologia seminario en Piso. Li instruis al Arturo filozofion kaj ĉiel helpis eniĝi al li en la universitaton de Sapienza. Ili ambaŭ tre amis unu la alian kaj tre similis amantojn, anstataŭ instruisto kaj studento. Arturo eĉ adoris grundon, laŭ kiu pasis piedoj de Montanelli. Mi memoras, ke li unufojon diris al mi, ke li dronos sin, se li perdos sian padre. Tiel li ĉiam nomis Montanelli. Nu, pri denunco vi estas informita... Sekvan tagon mia patro kaj Burton-vicfratoj de Arturo, kiuj ambaŭ estas abomenaj personoj, la tutan tagon serĉis lian kadavron en la rivero. Samtempe mi troviĝis en mia ĉambro kaj bedaŭris pri mia fiago...

Kelkajn sekundojn Gemo silentis.

— Malfrue vespere la ĉambron venis mia patro kaj diris: "Gemo, mia knabino, bonvolu descendi. Alvenis iu homo, kiu bezonas vidi vin". Ni descendis en la gastoĉambron. Tie troviĝis studento, membro de nia grupo. Pala kaj tremanta li rakontis al mi pri la dua letero de Ĝiovano, en kiu malliberuloj sciigas informon, ricevitan de la provoso, pri pastro Kardi, kiu lerte ellogis agnoskon de Arturo dum la konfeso. Mi rememoras, ke la studento diris al mi: "Estas nur sola konsolo — ni nun scias, ke Arturo ne estis kulpa". La patro tenis miajn brakojn por kvietigi min. Tiam li ankoraŭ ne sciis pri la vangofrapo. Mi revenis mian ĉambron kaj la tutan nokton ne sukcesis ekdormi. Sekvan matenon la patro kaj ambaŭ fratoj Burton revenis la havenon kun espero trovi la kadavron.

—Ĉu oni ĝin ne trovis?

— Ne trovis. Supozeble ĝin kaptis la maro, sed ili ne ĉesigis serĉadon. Kiam mi estis en mia ĉambro, venis subite servistino kaj diris: " Ĵus alvenis iu sacerdoto, kiu informiĝis pri via patro. Mi diris, ke li estas en la haveno. Tuj li foriris". Mi konjektis, ke li estas Montanelli, kaj elkuris tra malantaŭa enirejo en ĝardenon, kie mi lin atingis ĉe pordeto. Kiam mi diris al li: "Patro Montanelli, mi bezonas interparoli kun vi", li haltis kaj silente ekrigardis min. Aĥ, Cezaro, se vi povus vidi tiam lian vizaĝon! Mi ne sukcesis forgesi tiun mienon dum longaj monatoj! Mi diris al li jenon: "Mi estas filino de doktoro Ŭoren. Mi mem mortigis Arturon". Mi rakontis al li ĉion, kiam li estis staranta, kvazaŭ ŝtona, kaj aŭskultanta min. Fine li diris: "Kvietiĝu, mia filino, mortigis Arturon ne vi, sed mi. Mi kaŝis de li veron, sed li malkovris ĝin". Li diris jenon kaj haste forlasis la ĝardenon aldoninte plu nenion.

— Kaj poste?

— Mi ne scias, kio okazis poste kun li. Tiun vesperon mi aŭdis, ke lin atakis paroksismo sur strato, kiu situis proksime de la haveno, kaj lin oni enigis en iun konstruaĵon. Plu mi nenion scias. Mia patro faris ĉion laŭ liaj kapabloj. Post kiam mi rakontis al li tutan okazon, li ĉesigis sian kuracan praktikon kaj forveturigis min en Anglion, kie nenio povus refreŝigi miajn rememorojn pri la pasinteco... Li maltrankviliĝis pri mia stato kaj timis, ke mi ankaŭ povis dronigi min, ĉar ŝajne mi tiam tion intencis okazigi. Kiam malkovriĝis kancero de mia patro, mi baldaŭ refortiĝis, ĉar flegi lin povis neniu krom mi. Post lia morto mi zorgis pri ĉiuj miaj etaj gefratoj, ĝis kiam mia pli aĝa frato prenis ilin al si. Poste alvenis Ĝiovano. La unuan tempon mi ne kuraĝis renkonti lin, ĉar inter ni estis la timiga rememoro. Li ofte akuzis sin pro sia kulpo — letero, kiun li skribis en la prizono. Sed mi pensas, ke ĝuste nia kuna malĝojo interamikis nin.

Martini ekridetis kaj skuis la kapon.

— Povas esti, de via flanko tio okazis tiel, — diris li, — sed decido de Ĝiovano aperis tuj post la unua rendevuo kun vi. Mi memoras lian revenon en Milanon post lia vojaĝo al Livorno. Li estis revanta pri vi kaj tiom multe rakontis pri belega anglino Gemo, ke apenaŭ ne lacigis min. Mi eĉ pensis, ke malamos vin... Aĥ! Jen la kardinalo alveturis!

La kaleŝo transveturis laŭ la ponto kaj haltis ĉe granda konstruaĵo sur kajo Lung`Arno. En ĝi sidis Montanelli, apoginte sin sur kusenoj. Li probable tre laciĝis, ĉar li ne rimarkis entuziasman homamasiĝon alvenintan por vidi lin. Inspiro, lumiginta lian vizaĝon en la katedralo, velkis, kaj nun sub hela sunlumo ĝi havis videblajn sulketojn aperintajn pro multaj zorgoj kaj okupoj. Kiam li lasis la kaleŝon kaj per peza, oldula irmaniero komencis suprenleviĝi laŭ ŝtuparo, Gemo turniĝis kaj malrapide ekpaŝis al la ponto. Ŝi kvazaŭ akceptis sur sin estingiĝintan, senesperan mienon de Montanelli. Martini silente paŝis apude.

— Mi ofte pensis pri tio, — reparolis ŝi, — kiun veron li kaŝis de Arturo? Kaj iufoje en mian kapon venis...

— Kio?

—Ŝajne tio aspektas strange... sed inter ili ambaŭ estas eksterordinara simileco...

— Inter kiu?

— Inter Arturo kaj Montanelli. Kaj ne nur mi sola tion rimarkis. Ankaŭ inter anoj de la familio estis io mistera. Sinjorino Burton, patrino de Arturo, estis unu el plej ĉarmaj virinoj, kiujn mi konis. Ŝiaj spiriteca rigardo kaj karaktero, ŝajnas al mi, tre similis la samajn de Arturo. Ŝi ĉiam aspektis timiĝinta, kvazaŭ detektita krimulino. Edzino de ŝia duonfilo turmentis ŝin kvazaŭ hundon. Arturo mem tute ne similis tiujn vulgarajn Burton-anojn... Infanece, certe, oni akceptas ĉion kiel aksiomo, sed poste mi komencis dubi, ke Arturo estas reala Burton.

—Ĉu eble li ion eksciis pri la patrino, kio estis kaŭzo de lia memmortigo, sed ne fiago de Kardi? — diris Martini penante iel ajn konsoli Gemon.

Sed ŝi nege balancis la kapon: — Se vi vidus lian vizaĝon tiaman, Cezaro, vi tiel ne parolus. Konjektoj pri Montanelli evidente estas veraj, se ili estas kredeblaj... Tamen mi faris tion, kion mi faris.

Kelkajn minutojn ili iris silente.

— Mia kara, — ekparolis finfine Martini, — se ni havus almenaŭ plej malgrandan eblecon por ŝanĝi tion, kio jam okazis, tiam ekzistus senco por mediti pri malnovaj misoj. Sed ili estas nekorekteblaj, tial mortintoj funebru mortintojn. La evento estas terura. Sed cetere la kompatinda junulo estas ŝajne pli feliĉa ol la aliaj, kiuj turmentiĝas en prizonoj aŭ en ekzilo. Ni devas pri ili pensi. Ni ne rajtas fordoni ĉiujn niajn pensojn por mortintoj. Rememoru, kion skribis via amata poeto Ŝeli [Shelley]: "Pasinteco por morto, estonteco por mi". Prenu ĝin, dume ĝi estas via, kaj pensu ne pri malbonaĵoj, kiujn vi okazigis, sed pri bono, kiun vi ankoraŭ povas realigi.

Forgesiĝinte Martini kaptis brakon de Gemo, sed tuj liberigis ĝin, ĉar malfronte aperis malvarma ronronanta voĉo.

— Monsinjoro Montan-n-nelli, — diris lactenetra voĉo — posedas ĉiujn bonfarojn, mia kara doktoro, pri kiuj vi parolis. Li estas eĉ tro bona por nia peka mondo, do lin sekvas ĝentile translokigi en la alian. Mi estas certa, ke tie li ankaŭ okazigos grandan sensacion, saman, kiel sur la tero. En la ĉielo, evidente, estas m-m-multaj spiritoj, kiuj ankoraŭ n-n-neniam vidis tiun raraĵon, kiel honesta kardinalo. Kiel estas sciate, spiritoj tre ŝatas ĉion novan...

— De kie vi tion scias? — aŭdiĝis voĉo de d-ro Rikardo, kiu entenis preskaŭ nekaŝitan malkontenton.

— El Sankta Skribo, mia kara sinjoro. Laŭ Evangelio eĉ plej respektinda spirito preferas k-k-kapricajn aliancojn. Honesto kaj kardinalo, laŭ mia opinio, estas tre bizara konekso, kiu havas same malagrablan guston, kiel salikoko kaj glicirizo... Aĥ, sinjoro Martini kaj sinjorino Bolo! Kiel estas bone post pluvo, ĉu ne? Ĉu vi ankaŭ aŭskultis n-n-novan Savonarola [12]?

Martini rapide turniĝis. Ojstro kun cigaro en la buŝo kaj kun forceja floro en la butontruo, etendis al li sian sveltan manon kovritan per glacea ganto. Nun, kiam la suno gaje lumigis liajn elegantajn ŝuojn kaj ridetantan vizaĝon, li ŝajnis al Martini ne tiel malbela, sed pli malmodesta ol kutime. Ili manpremis: unu afable, la alia fiere. Tiun minuton Rikardo ekkriis: — Sinjorino Bolo svenas!

Laŭ vizaĝo de Gemo, sur kiu kuŝis ombro de la ĉapelo, etendiĝis paleco kaj rubandoj, kunligitaj ĉe la gorĝo, pulsis takte de batado de la koro.

— Mi veturos hejmen, — diris ŝi per malforta voĉo.

Oni alvokis ĉaron kaj Martini eksidis kune kun Gemo por akompani ŝin ĝis ŝia domo. Ojstro ordigante ŝian kapoton, kiu pendiĝis sur rado, ekrigardis fikse Gemon, post kio Martini rimarkis, ke ŝi retiriĝis de Ojstro kun terura mieno.

— Kio okazis kun vi? — demandis li angle, post ilia forveturo. — Kion diris al vi tiu kanajlo?

— Nenion, Cezaro. Tio ne estas lia kulpo.. Mi ektimis.

— Kion vi ektimis?

— Jes!.. Al mi ekŝajnis, ke...

Gemo mankovris la okulojn kaj Martini atendis ŝian rekonsciiĝon. Finfine ŝia vizaĝo reiĝis naturkolora.

— Vi estis tute prava, — turniĝinte al li, diris Gemo per sia kutima voĉo, — malbone kaj senutile rigardi la teruran pasintecon. Tio ĉi tre nervozigas kaj provokas neeblan imagon. NENIAM parolu ni pri tio, Cezaro, alie mi komencos serĉi fantastan similecon kun Arturo en ĉiu ajn. Tio ĉi estas kvazaŭ halucino aŭ koŝmaro aperinta dum taglumo. Ĝuste tiam, kiam tiu malaminda dando proksimiĝis al ni, ŝajnis al mi, ke li estas Arturo.