Parto I, Ĉapitro 4
Perfida konfeso
Arturo revenis hejmen kvazaŭ fluganta. Li estis absolute, sennube feliĉa. En la kunveno oni parolis pri preparo al armita ribelo. Gemo nun estas lia kamaradino kaj li amas ŝin. Ili kune agados kaj eĉ eble pereos por estonta respubliko. Floranta tempo de ilia espero venas kaj padre ekvidos tion kaj ekfidos.
Tamen sekvan matenon Arturo vekiĝis pli trankvila. Li rememoris, ke hodiaŭ Gemo forveturos al Livorno kaj padre al Romo. Januaro, februaro, marto — tri longaj monatoj restos ĝis Pasko. Tiam ŝajne Gemo spertos protestantan influon hejme (por Arturo la vortoj “Protestanto” kaj “Filistro” estis egalaj). Ne, Gemo neniam flirtos, koketos kaj fascinos turistojn kaj senharajn ŝipoposedantojn kiel ceteraj anglaj fraŭlinoj en Livorno; Gemo estas tute malsama. Tamen ŝi evidente estas tre malfeliĉa. Tia tre juna, sen geamikoj, ŝi supozeble sentas sin sola inter tiea pedanta publiko... Ho, se estus viva mia patrino!
Vespere li venis la seminarion kaj renkontis Montanelli, kiu konversaciis kun nova rektoro. Li aspektis lace kaj malkontente. Kiam li ekvidis Arturon, do li ne ekĝojis kiel kutime, sed lia vizaĝo iĝis pli tenebra.
— Jen tiu studento, pri kiu mi parolis, — streĉe diris Montanelli prezentante Arturon. — Mi anticipe dankas vian permeson por Arturo uzi la bibliotekon plu.
Patro Kardi, maljuna, bonaspekta sacerdoto tuj komencis interparoli kun Arturo pri la universitato Sapienza. Lia flua kaj senafekta prononco pruvis lian profundan konon de studenta vivo. Konversacio baldaŭ koncernis la universitatan regularon, kies severeco estis tre aktuala tiam. Arturon tre ĝojigis vidpunkto de la nova rektoro, kiu akre kritikis estraron de la universitato pro iliaj sensensaj kaj ĉikanaj limigoj, kiuj kolerigis studentaron.
— Mi havas grandan sperton pri edukado de junularo, — diris li. — Neniam necesas ion malpermesi al junularo sen sufiĉa rezono, jen estas mia regulo. Kelkaj junaj homoj povas okazigi multajn perturbojn, kiam oni ne respektas ties individuecojn. Ja plej obeema ĉevalo povas iufoje pranci, kiam oni tre ofte tiras bridrimenon.
Arturo mire kaj plene malkovris siajn okulojn. Li tute ne supozis, ke la nova rektoro estos protekti studentojn. Montanelli ne ĉeestis la konversacion, ŝajne pro foresto de intereso al ĝi. Li mienis tiel neesprimeble lace kaj senespere, ke patro Kardi subite diris: — Ŝajne mi tedis al vi, patro kanoniko. Pardonu mian babilecon. Mi tre interesiĝas pri tiu ĉi subjekto kaj iufoje forgesas, ke ĝi povas iun tedi.
— Male, mi ankaŭ tre interesiĝas pri ĝi.
Montanelli neniam povis aperigi stereotipan ĝentilecon kaj do Arturon malplaĉe agacis lia tono.
Kiam patro Kardi forlasis la ĉambron, Montanelli turnis sin al Arturo kaj ekrigardis lin kun tiu sama melankolia kaj zorgoplena mieno, kiu estis dum la tuta vespero sur lia vizaĝo.
— Arturo, mia kara knabo, — li ekparolis mallaŭte, — mi devas ion diri al vi.
Ŝajne li ricevis iun malagrablan informon, ekpensis Arturo rigardante marasman vizaĝon de Montanelli. Venis longa paŭzo.
— Ĉu al vi plaĉis la nova rektoro?— demandis subite Montanelli.
La demando estis tute neatendita, tiel Arturo ne tuj trovis konvenajn vortojn.
— Al mi? Al mi li tre plaĉis... Cetere mi ankoraŭ ne estas tute certa. Tion malfacile diri post la unua fojo.
Montanelli sidis frapante per fingroj apogbrakojn de fotelo, kion li ĉiam faris dum malfacilaj aŭ maltrankvilaj situacioj.
— Koncerne de mia veturo al Romo, — komencis li denove, — se vi oponas kaj deziras... Arturo, mi skribos, ke mi ne veturos.
— Padre! Sed Vatikano...
— Vatikano trovos iun alian. Mi sendos mian pardonpeton.
— Sed kial? Mi ne povas kompreni.
Montanelli tuŝis sian frunton permane.
— Mi maltrankviliĝas pri vi. Min turmentas penso, ke... Finfine mi ne tro bezonas veturi.
— Kaj kiel episkopeco?
— Aĥ, Arturo! Ĉu estos profito por mi, se mi akiros episkopecon kaj perdos...
Li subite silentiĝis. Arturo neniam vidis padre antaŭe tiom perpleksa.
— Mi nenion komprenas, — li diris. — padre, ĉu vi povas ekspliki pli difinite, kio vin maltrankviligas?
— Nenio. Simple min turmentas senlima timo. Diru al mi, ĉu vin minacas iu danĝero?
”Li ion aŭdis”, — Arturo pensis rememorante onidiron pri preparata ribelo. Sed la sekreto ne estis lia, sekve ne eblas ĝin malkovri, tial li respondis per jena demando: — Kia danĝero povas minaci min?
— Ne demandu min, sed rekte respondu! — Pro emocio voĉo de Montanelli iĝis preskaŭ arda. — Ĉu estas vi en danĝero? Mi ne volas scii viajn sekretojn. Diru al mi nur ĉi tion.
— Ni ĉiuj estas en diaj manoj, padre. Ĉio povas okazi. Tamen mi vidas neniun rezonon antaŭtimi iun danĝeron ĝis via reveno.
— Ĝis mia reveno... Aŭskultu, carino, Mi preferas, ke vi decidu. Mi bezonas neniujn viajn eksplikojn. Diru nur “Restu” kaj mi rifuzos de vojaĝo. Neniu ion perdos de tio, sed vi, mi estas certa, estos kune kun mi en sekureco.
Tia morbideco estis tute fremda por Montanelli, tial Arturo kun maltrankvilo diris: — padre, vi estas malsana. Vi devas veturi al Romo, ripozi tie profunde, por ke forlasu vin sendormeco kaj kapdoloroj.
— Tre bone, — abrupte interrompis lin Montanelli, kvazaŭ lin tedis tiu ĉi konversacio. — Morgaŭ mi forveturos per la unua poŝta ĉaro.
Arturo estis surprizita.
— Ĉu vi ŝajne volis ion diri al mi? — demandis li.
— Ne, ne, nenion plu, nenion gravan...
Lia mieno esprimis angoron kaj timon.
Kelkajn tagojn post forveturo de Montanelli Arturo venis bibliotekon de la seminario por preni libron kaj renkontis en ĝi patron Kardi.
— Aha, sinjoro Burton! — ekkriis la rektoro. — Ĝuste vin mi bezonas. Bonvolu iri al mi kaj helpi pri iu malfacila afero.
Li malkovris pordon de sia kabineto, en kiun Arturo venis kun kaŝita sento de antipatio. Al li ne plaĉis tio, ke la privatan ĉambron, sanktejon de padre nun okupas la alia homo.
— Mi estas terura libra vermo, — diris la rektoro. — Unue, post mia alveno ĉi tien, mi komencis ekzameni la bibliotekon. Ĝia enteno estas perfekta, tamen mi ne sukcesis kompreni sistemon, laŭ kiu oni ĉion katalogis.
— La katalogo ne estas plena. Multaj valoraj libroj estis aldonitaj al ĝi nur antaŭnelonge.
— Ĉu vi povas dum duonhoro ekspliki al mi dispozicion de libroj?
En la biblioteko Arturo detale ĉion eksplikis. Kiam li estis preparanta por foriro kaj jam prenis sian ĉapelon, la rektoro ridetante haltigis lin: — Ne, ne! Mi ne povas lasi vin tial rapide. Hodiaŭ estas sabato, do ĝis lunda mateno vi povas prokrasti vian studadon. Restu kaj vespermanĝu kune kun mi, des pli, ke nun jam estas malfrue kaj mi estas tute sola, tial min ĝojigos kompanio kun vi.
Lia maniero estis tiel senafekta kaj afabla, ke Arturo eksentis sin kun li tute libere. Post kelkaj bagatelaj frazoj la rektoro demandis Arturon, kiel longe li konas Montanelli.
— Ĉirkaŭ sep jaroj, — respondis Arturo. — Mi estis dekdujara, kiam li revenis el Ĉinio.
— Aĥ, jes! Tie li akiris reputacion de predikisto. Ĉu ekde tiam vi iĝis lia edukato?
— Li komencis instrui min unu jaron poste, kiam li unue konfesprenis min. Ekde mia eniro en la universitaton li instruis kromajn lernofakojn, kiuj ne estis en regula kurso. Li tre favoras al mi! Vi eĉ ne povas imagi!
— Mi volonte kredas tion. Li estas homo kun nobla kaj bela animo, kiun ne eblas ne admiri. Mi renkontis predikistojn, kiuj estis kune kun li en Ĉinio. Ili ne sukcesis trovi vortojn necesajn por glori liajn energion kaj kuraĝon okazintajn en malfacila tempo, lian senŝanĝan sindonemon. Vi devas danki fortunon pro tio, ke vin gvidas tiu ĉi eminenta viro. De li mi informiĝis pri tio, ke vi frue perdis gepatrojn.
— Jes, mia patro mortis dum mia infaneco kaj la patrino mortis antaŭ unu jaro.
— Ĉu vi havas gefratojn?
— Ne, nur vicfratojn... Sed ili jam maturiĝis, kiam mi estis infano.
— Probable vi spertis solecon dum via infaneco, tial nun vi tial valorigas bonkorecon de Montanelli. Interalie, ĉu vi havas konfesprenanton dum lia foresto?
— Mi volis peti pastrojn el Santa Katarino, se ili ne havas multajn pentantojn.
— Ĉu vi volas konfesi min?
Okuloj de Arturo plilarĝiĝis pro miro.
— Via pastra moŝto, certe, mi estos ĝoja, sed...
— Sed kutime rektoro de teologia seminario ne konfesprenas pentantojn. Ĉu ne? Vera informo. Tamen mi scias, ke kanoniko Montanelli multe vartis vin kaj, se mi ne eraras, li tre maltrankviliĝas pri via bonstato. Mi ankaŭ maltrankviliĝus, se okazus disiĝo kun mia favorata lernanto. Al li plaĉos tio, ke lia kolego zorgas pri via animo. Krome, filo mia, mi devas diri malkaŝe, ke vi tre plaĉas al mi kaj do mi estos ĝoja okazigi ian ajn helpon al vi, laŭ miaj kapabloj.
— Okaze mi, memkompreneble, estos tre dankema pro via gvidado.
— Tial venu al mi konfesi la sekvontan monaton. Bonege! Vi rajtas viziti min iun ajn vesperon, kiam vi estos libera, mia knabo.
Antaŭ Pasko oni oficiale anoncis, ke Montanelli iĝis episkopo de Brisigelo [Brisighella] situanta en Etruskaj Apeninoj. Li skribis al Arturo el Romo pri tio trankvile kaj senafekte, evidente lia depresio forpasis. «Venu al mi ĉiun ferion, — skribis li, — kaj mi promesas viziti Pison. Tiam niaj intervidiĝoj okazos, kvankam ne tiel ofte, kiel mi deziras».
D-ro Ŭoren invitis Arturon pasigi paskan feston kune kun li kaj lia familio, anstataŭ malnova domo, kiun plenigis ratoj kaj en kiu nun totale regis Julio. En leteron estis enmetita noteto, kiun Gemo skrapis per la infana skribmaniero kaj ankaŭ petis veturi al ili, se tio eblas. «Mi volus interparoli kun vi pri unu afero», skribis ŝi.
Ankaŭ vigligis Arturon flustrado inter studentoj pri iuj gravaj eventoj okazontaj post Pasko.
Ĉio ĉi tiel entuziasmigis Arturon, ke eĉ plej nekredeblaj aferoj, pri kiuj flustris studentoj, ŝajnis al li absolute realaj kaj atingeblaj dum sekvontaj du monatoj. Li decidis veturi hejmen ĵaŭdon de Pasiono kaj pasigi kelkajn tagojn tie, por ke rendevuo kun Gemo ne rompu lian solenan religian staton, kiun postulas la eklezio de siaj adeptoj dum tiu tempo. Vespere de merkredo li sciigis Gemon perletere pri sia alveno sekvontan lundon kaj kun paco en animo li venis dormoĉambron. Li genufleksis ĉe krucifikso. Morgaŭ matene patro Kardi promesis konfespreni lin, tial nun li devas longe kaj fervore preĝi, por prepari sin al paska komunio. Li genuis kun brakoj metitaj sur brusto kaj klinita kapo, rememoris tagon post tago dum la pasinta monato, ĉiujn siajn etajn pekojn — malpaciencon, koleremecon, senzorgecon, kiuj iomete makulis lian animan purecon. Krome Arturo nenion sukcesis rememori: ja kiam oni estas feliĉaj, neniuj pekoj aperas. Li faris signon de kruco, stariĝis kaj komencis senvestiĝi.
Kiam li disbutonumis ĉemizon, el sub ĝi falis paperpeco. Tio ĉi estis noteto de Gemo, kiun li portis la tutan tagon surbruste. Li prenis ĝin, disvolvis kaj kisis ĉarmajn fuŝskribaĵojn, poste li refaldis la paperpecon kaj rimarkis sur ĝia dorso alskribaĵon: «Nepre vizitu nin kiel eble plej baldaŭ; mi volas konatigi vin kun Bolo. Li restis ĉi tie kaj ni kune legas ĉiutage». Vizaĝo de Arturo iĝis ruĝa, kiam li estis leganta. Denove Bolo! Kion li rebezonas en Livorno? Kaj kial Gemo legas kune kun li? Ĉu li envultis ŝin per lia kontrabando? Jam en januaro, kiam okazis la kunveno, estis rimarkebla lia amo al Gemo. Tial li tiam parolis tiel verve! Nun li konstante estas kune kun ŝi kaj legas!
Arturo forĵetis la leteron kaj regenuis ĉe la krucifikso. Kaj tio ĉi estas la animo preparinta por absolvo, por paska sakramento, por paco kun dio, kun si mem kaj kun la tuta mondo! Fakte ĝi kapablas malnoble ĵaluzi kaj suspekti pro egoisma malamo eĉ kamaradon! Li kovris la vizaĝon per ambaŭ manoj en amara humiliĝo. Nur antaŭ kvin minutoj li revis pri martireco kaj nun li konscias pri siaj malindaj, malnoblaj pensoj!..
Ĵaŭdon matene Arturo venis seminarian kapelon kaj trafis tie patron Kardi solan. Antaŭ konfeso li preĝis kaj tuj ekparolis pri sia dubo:
— Patro mia, mi estas pekulo en ĵaluzo, kolero kaj malindaj pensoj pri la homo, kiu nenion malbonan faris por mi.
Patro Kardi bone komprenis la pentanton venintan al li, tial li mole diris: — Vi konfesis neplenan tuton, mia filo.
— Patro! La homon, al kiu mi spertas nekristanajn sentojn, mi devas precipe ami kaj honori.
— Ĉu vi havas sangoligilon?
— Ankoraŭ pli densan.
— Kio tamen kunligas vin ambaŭ, mia filo?
— Kamaradeco.
— Kia kamaradeco?
— En granda kaj sankta laboro.
Venis eta paŭzo.
— Ĉu via kolero al tiu... kamarado, via ĵaluzo al li aperis pro liaj pli gravaj sukcesoj en laboro ol la viaj?
— Parte... jes. Mi enviis liajn sperton, aŭtoritaton... Kaj mi pensis... mi timis, ke li forprenos koron de la fraŭlino, kiun mi amas.
— Ĉu la fraŭlino, kiun vi amas, estas filino de la sankta eklezio?
— Ne, ŝi estas protestantino.
— Herezulino?
Arturo multe afliktiĝis kaj pugnigis manojn.
— Jes, ŝi estas herezulino, — ripetis li. — Ni elkreskis kune. Niaj patrinoj estis amikinoj. Tial mi ... enviis lin, ĉar mi komprenis, ke li ankaŭ amas ŝin kaj ...
— Mia filo, — malrapide kaj grave diris patro Kardi post ioma silentado, — vi malkovris ne ĉion. En via animo troviĝas ankoraŭ iu ŝarĝo.
— Patro, mi...
Arturo hezitis kaj silentis. La konfesprenanto atendis.
— Mi enviis lin, ĉar organizacio «Juna Italio», kiun mi membras ...
— Ĉu?
— Komisiis al li laboron, kiun, mi esperis, mi farus... Mi opiniis, ke mi pli taŭgas por ĝi.
— Pri kio temas?
— Ricevo de libroj el vaporŝipoj... politikaj libroj por plua stokado en iu loko de la urbo.
— Ĉu tiun ĉi laboron oni komisiis al via rivalo?
— Al Bolo... Mi enviis lin.
— Ĉu li mem, de lia flanko, iel ajn kaŭzis vian malamon? Ĉu eble vi akuzas lin en neglekta realigo de tiu misio, kiun oni komisiis?
— Ne, patro, Bolo agis brave kaj sindone. Li estas vera patrioto, sekve mi devas ami kaj respekti lin.
Patro Kardi enpensiĝis.
— Filo mia, se vian animon lumigis nova lumo, se en ĝi naskiĝis revo pri granda laboro pro bono de viaj geamikoj, se vi esperas faciligi ŝarĝon de laciĝantoj kaj prematoj, do pripensu vian rilaton al tiu ĉi altvalora beno de dio. Ĉiun bonon li generas. Kaj vian venon en novan vivon ankaŭ li aperigis. Se vi trovis rimedon por ofero, trovis vojon kondukantan al paco, se vi amikiĝis kun amataj kamaradoj por doni liberigon al tiuj, kiuj turmentiĝas kaj kaŝe ploras do vi penu purigi vian animon de envio kaj pasio, por ke via koro iĝu altaro, en kiu ĉiam brulos sankta fajro. Memorigu al vi mem, ke tio ĉi estas sankta kaj granda afero, tial la koro, kiu akceptos ĝin, devas esti purigita de memamo. Tiu ĉi alvokiĝo, samkiel alvokiĝo de ekleziulo, ne dependas de amo al virino aŭ de efemera pasio. Ĝi estas PRO DIO KAJ POPOLO, NUN KAJ POR ĈIAM.
— Aĥ! — Arturo premis liajn manojn. Li apenaŭ ne ekploregis, kiam li aŭskultis la konatan devizon.
— Patro, vi donas al ni sankcion de la eklezio! Kristo estas sur nia flanko!
— Mia filo, — solene diris la sacerdoto, — Kristo forpelis monŝanĝistojn el templo, ĉar ĝi nomiĝas preĝejo kaj tiuj refaris el ĝi ejon por ŝtelistoj!