Kantas la ensemblo "Inspiro"


Titolo daŭro amplekso  
Karteta dometo 2.16 1.1 Mb teksto
Dimanĉo 3.15 1.6 Mb teksto
Kvazaŭ sonĝo 2.00 1.0 Mb teksto
La destin' 4.40 2.3 Mb teksto
Jalta 1.45 0.9 Mb teksto
Maja nokto 3.25 1.7 Mb teksto
Al komencantoj 3.22 1.6 Mb teksto
Fermita urbo 4.30 2.3 Mb teksto
Ĉe kafotablo 1.55 0.9 Mb teksto
Homo por mi 1.52 0.9 Mb teksto
Mia kara amik' 3.20 1.6 Mb teksto
Letero 2.03 1.0 Mb teksto
Din – don 2.32 1.2 Mb teksto
Poltavio 1.48 0.9 Mb teksto
Fantazi' 4.05 2.0 Mb teksto
Nokto ploras 3.50 1.8 Mb teksto
Lulkanto 2.05 1.0 Mb teksto
Januaro 2.10 1.1 Mb teksto
Ni renkontiĝos2.20 1.1 Mb teksto


[Supren!] Karteta dometo [<<<] [>>>]
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka
 
Kie mirakle bluetas mont',
Kie el tero fluas la font',
Tie karteta staras domet',
Kaj tie vivas kune: kviet',
Plumo, inkujo, kudrilo, faden'.
Novaj fabeloj kaj olda kamen',
Amikaj kantoj, freŝakvo en tin',
Kaj ankaŭ mi en fin'.
Se, mia frato, trafos vin plag',
Se pelos vin nebula tag',
Frapu la pordon kaj knaros ĝi,
Tuj malfermiĝos, kaj scios vi pri:
Plumo, inkujo, kudrilo, faden'.
Novaj fabeloj kaj olda kamen',
Amikaj kantoj, freŝakvo en tin',
Kaj ankaŭ mi en fin'.
Degelas tempo, degelas stel',
kaj vivo ŝajnas nur bagatel'.
Foriras homo, poste la nom'.
Restas nur mia karteta dom':
Plumo, inkujo, kudrilo, faden'.
Novaj fabeloj kaj olda kamen',
Amikaj kantoj, freŝakvo en tin',
Kaj ankaŭ mi en fin'.

 
[Supren!] Dimanĉo [<<<] [>>>]
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka
 
Morgaŭ estos la dimanĉo,
Min atendas voj'.
Ĉiun finon de semajn'
Renkontas mi kun ĝoj'.
Kun ĝoj' preparas ĉion
Por la vojaĝ',
Kun ĝojo direktiĝas
Al vilaĝ'.
Aŭ per aŭto, aŭ per trajno,
Aŭ piede mi
De la urbo vagabondas –
Vokas sun-radi'.
Tra kampoj mi vagadas
Al riveret',
Ĉe kiu min atendas
La kviet'.
Freŝa akvo, densa ombro,
Malrapida flu',
Mola herbo, altaj kverkoj
Kaj ĉiela blu'.
La vento kantas supre,
Min logas ĝi.
En vojon vokas
Venta simfoni'.
Morgaŭ estos la dimanĉo,
Min atendas voj'.
Ĉiun finon de semajn'
Renkontas mi kun ĝoj'.
Kun ĝoj' preparas ĉion
Por la vojaĝ',
Kun ĝojo direktiĝas
Al vilaĝ'.
Kun ĝojo kantas vento,
Min vokas ĝi.
En vojon vokas
Venta simfoni'.

 
[Supren!] Kvazaŭ sonĝo [<<<] [>>>]
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka
 
Viaj ĉarmaj trajtoj,
Sincera rido, sincera rid'...
Kvazaŭ dormas mi,
Kvazaŭ sonĝas mi,
Kvazaŭ kunas ni:
Estas kune ni. Kune ni.
Ree apud mi – vi.
Mi ne havas forton
Forgesi vin.
Jes, forgesi vin.
Sed nur ĉarma sonĝo
Ne lasas min –
Vivas ĝi en mi:
Estas kune ni. Kune ni.
Ree apud mi – vi.
Ve, foriris tempo de nia amo,
De la fabel'.
Kaj nun solas mi
Kiel lupa splen'
En la homa fel'.
Estas kune ni. Kune ni.
Ree apud mi – vi.

 
[Supren!] La destin' [<<<] [>>>]
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka
 
La destin'...
Kompatu, dioj, prenu ĝin!
Homa sin'
Enhavas sentojn nure kvin.
Ne, ĝis la fin'
Ĉiu rutin' fremdas min.

Dum nigra splen',
Aŭ ŝtorma vent' – male,
Amikoj cent'
Ne lasos min vani.
Firma uni'
De proksimaj al ni.
Ne timas mi,
Min timigas neni'.
Vide al Ter' alpremos mi koron –
Mia amik', ĉu pulsas ĝi fore?
Dorna voj' –
De l'trompoj kaj mensogoj ĉen'.
Kaj malĝoj'...
Sed mi ja tion volis mem.
Por frata rond' –
Mia kant', mia fort'.
Kaj en la kant' –
Mia logo kaj sort'.
Ho, mia ĝoj' kaj la malĝoj' kanta.
Dum vivovoj' mem venkos mi vanton.

 
[Supren!] Jalta [<<<] [>>>]
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka
 
Tra fenestro la...
La suno, plej brilanta mara suno
Karesas min.
Mi venas al Jalta.
La tendara tag'...
La maro, blua maro,
Tiom longe atendata.
Mi feliĉas vidi vin, amata.
Tra fenestro la...
La festa ven' espera.
Leĝere nefinanta fonto ĉiela.
Vere – gastama tero.
Mi ne forgesos vin...
Neniam mi forgesos vin,
Ĉar amis vin,
Jalta.

 
[Supren!] Maja nokto [<<<] [>>>]
muziko – A. Gvozdirev, vortoj – G. Deŝkin
 
Arĝenta luno brilas
Dormanta super val'.
Kaj en ĝardeno trilas
Mallaŭte najtingal'.
Trankvilo kaj silento.
Mi sidas en ĝarden.
Al mi alblovas vento
Odoron de jasmen'.
Ho, bela nokto maja.
Ho, flora bonodor'.
En mia kor' malgaja
Sopiro iras for'.
Kaj sidas mi ravita
Per ĉarmo de printemp'.
Al kor' elturmentita
Alvenis bela tent'.
Min jam plenigas fortoj,
Kaj vivi volas mi.
Mi povas venki l'sorton,
Batali kontraŭ ĝi.
Arĝenta luno brilas
Dormanta super val'.
Kaj en ĝardeno trilas
Mallaŭte najtingal'.

 
[Supren!] Al komencantoj [<<<] [>>>]
muziko – V. Soroka, vortoj – A. Belov
 
A, B, C, Ĉ, D, E...
A, B, C, Ĉ, D, E...
La unuan lecionon
Jam komencis kursgvidanto,
Komencantoj lin aŭskultas
Kun tre granda interes'.

Flanke sidas prezidanto –
Nia kara prezidanto,
Kaj rigardas komencantojn
Kun espero kaj kares'.
Komencantoj, komencantoj,
Bone lernu Esperanton,
Kaj akiros vi amikojn
En la land' Esperantuj'.
Ni ja iam ankaŭ estis
Nur timemaj komencantoj.
Sed malfortaj ni ne estis –
Tiam junaj estis ni.

Kaj ĝis nun ni ŝatas kantojn,
Tiujn la plej belajn kantojn.
La unua leciono
Ŝajnas rava simfoni'.
Komencantoj, komencantoj,
Bone lernu Esperanton,
Kaj akiros vi amikojn
En la land' Esperantuj'.
Baldaŭ iĝos vi la samaj
Spertaj gesamideanoj,
Kaj la vasta verda mondo
Estos via por ĉiam'.

Plivastiĝu nia rondo,
Plimultiĝu niaj vicoj.
Por fidelaj geamikoj
Esperanto estu am'.
Komencantoj, komencantoj,
Bone lernu Esperanton,
Kaj akiros vi amikojn
En la land' Esperantuj'.
A, B, C, Ĉ, D, E...
A, B, C, Ĉ, D, E...

 
[Supren!] Fermita urbo [<<<] [>>>]
muziko – A. Gvozdirev, vortoj – V. Soroka
 
La fermita urbo loganta
Estas vi por mi.
Kiel ĉarma, kiel floranta
Suna imperi'.

Bela, kiel papilio
Dum la varmsomer' –
La fermita urbo de l'tener'.
La fermita urbo loganta
Estas vi por mi.
Kiel festa, kiel kantanta
Gaja sunradi'.

Aŭ dum tago, aŭ vespere
Mi rimarkias, ke
Mi sinĝenas vin malfermi, ve!
En la sonĝoj nur
Ne timas hom' malfermi sin.
Nur en sonĝ' konfesas l'kor':
Mi amas vin!
La fermita urbo loganta
Estas vi por mi.
Pli engima, pli ol la vanto,
Pli ol simpati'.

Pulsas sango, l' kap' turniĝas,
Ekhaltiĝas temp',
Dum tra l' koro paŝas la printemp'.
La fermita urbo loganta
Estas vi por mi.
Koro dronas en la fluanta
Arda fantazi':

Ĉu l' kor' portus al rivero,
Aŭ, ve, al metro',
Se nur mi similus al hero'?
La fermita urbo loganta
Estas vi por mi.

 
[Supren!] Ĉe kafotablo [<<<] [>>>]
muziko – A. Gvozdirev, vortoj – W. Liebig
 
Venu nun, samideanoj,
Regu harmoni'.
Plenkreskuloj kaj infanoj,
Kolektiĝu ni.

Ĉirkaŭante tablon
Montru la kapablon
Manĝi, trinki kaj konvinki
Korojn sen ebri'.

Jam delonge en la koro
Malsategis ni.
Al la bela festa horo
Celis, batis ĝi.

Bona estas kafo,
Akvo en karafo,
Teo varma estas ĉarma,
Ĉu konsentas vi?

Sed plej grava,
Ĉefa parto –
Cel' de nia kor',
Tamen estas la bonfarto
De la san-labor'.

Por la nia granda,
Granda Esperanto.
Vivu, vivu Esperanto,
Vivu en la kor'!

 
[Supren!] Homo por mi [<<<] [>>>]
muziko – M. Korotj, vortoj – M. Korotj
 
En akvujo de l'ĉielo
Naĝas nubo – blanka velo:
Ja vi estas homo por mi!
Flugas inter kronaj retoj
Sunradiaj leporetoj:
Ja vi estas homo por mi!
Lignofajro dum vespero –
Opinio de fajrero:
Ke vi estas homo por mi!
Kuras flamo tra lignaro,
Kantas, dancas je gitaro:
Ke vi estas homo por mi!
Vagabondas pluvaj strioj,
Ter' kovriĝas per folioj:
Flugas malproksimen avi'.
Ne ekzistas jam demandoj
Krom la sola, la plej granda:
Ĉu vi estas homo por mi?

 
[Supren!] Mia kara amik' [<<<] [>>>]
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka
 
Mia kara amik',
Mia vera amik',
Kion farus mi mem,
Se nur vi lasus min?
Ja sen vi
Estas malgaje...
Al mateno kun am'
Venas mi por renkont'.
Kiam ros' en la herb',
Kaj profunda silent' –
Ĉirkaŭ ni.
Ho, silent' de mateniĝ',
Estas vi ora!
Por la ros', por silent',
Por infana ridet'
Devas ni fari, ke
En la mond' ne bruegu milit'.
Ho, mia voĉ',
Estu vi tondr',
Estu vi tondro.
Se vi estas amik',
Pense kune kun mi,
Tiam nun kiel mi
Ne silentu, sed kantu kun mi.
Kaj nia kant',
Estos plej ĉarma.

 
[Supren!] Letero [<<<] [>>>]
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka
 
Facile tuŝas plumo la paperon
De l' letero.
Mi skribas longe,
Ĝis finiĝas la krajono kaj kajero:
Pri la tendaro
Ĉe bordo de la mar'.
Pri ĝia karo,
Simila al la ...
Mallaŭta via voĉo,
Ho, mia belulino,
Kara!
Ĉe la fenestro sidas mi,
Rememoriĝas kvazaŭ sonĝ' tendaro nia.
Mi skribas nokte, ĝis laciĝas miaj manoj,
Kara mia.
Pri suna tero,
Ĉe bordo de la mar'.
Pri la somero,
Varmega kiel ...
Dum tiu ĉarma nokto
Unua via kiso...
Kiso.

Pri la tendaro
Ĉe bordo de la mar'.
Pri ĝia karo,
Simila al la ...
Mallaŭta via voĉo,
Ho, mia belulino,
La kvina!

 
[Supren!] Din – don [<<<] [>>>]
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka
 
Din-din-don – horloĝo frapas,
Balanciĝas la pendolo,
Montriloj kuras,
Dentradoj turnas
Unu la alian.

Din-din-don – min vokas tempo,
Sed mi jam lacas tre,
Ho, lacas mi
Pro tia vant',
Kaj volas kuri
Ien ĉiam.

Din-din-don, min kaptis tempo,
Sed mi ne kantas jam.

 
[Supren!] Poltavio [<<<] [>>>]
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka
 
Ho, Poltavio, bela mia,
Via popolo melodia.
Se mi nur foje aŭdus vin,
Mi estus feliĉa senfine.
Viaj ĉarmaj kantistinoj.
Viaj belaj kantoj!
Ho, Poltavio, revoj miaj,
Verdaj stratetoj simpatiaj.
Se mi nur foje vidus vin,
Mi estus feliĉa senfine.
Viaj domoj kaj uzinoj,
Viaj vastaj kampoj!
Ho, mia stelo, Poltavio,
Via ĉartmeta harmonio.
Sen vi ne povas vivi mi,
Sen viaj ĉieloj kaj riveroj,
Viaj kantoj dum vesperoj,
Viaj sunsubiroj!

 
[Supren!] Fantazi' [<<<] [>>>]
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka
 
Fantazi'.
Fanta-Fantazio.

Atendu iomete ĝis nun,
Atendu, vi atendu, vi atendu,
Mi rakontos la sekreton al vi,
Rakontos pri mirakloj la homa Fantazio.
De kie ĝi aperis?
Ho, kiel interese!
Certe, ne onklo en ĉapelo
Alportas fantazion
En vina botelo.
Aperos ĝi dum alvok' al hom'.
Do kial vi atendu, vi atendu?
Ĝi aperos, nur vi kredu al mi,
Mi kantos la miraklojn de la homa Fantazio.
Fantazi'.
Fanta-Fantazio.
Mia kara Malvino, Pierro kaj Buratino,
Avineto Tortilo, kaj sinjor' Karabas-Barabas.
Fantazi'.
Fanta-Fantazio.
Ĉu vi aŭdas, kiel sonas
La fabela melodio?
Violono kaj la fluto
Ludas homan fantazion.

 
[Supren!] Nokto ploras [<<<] [>>>]
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka
 
Mi ne plendas al la sorto – vi ne pensu.
Plendi pri feliĉ' apenaŭ estas senco.
Kiel varme via bela voĉo sonas.
Kaj surstrate ploras nokto – nokto ploras.

Morgaŭ sidos vi en trajno, sed hodiaŭ...
Ĉirkaŭprenu min pli forte por adiaŭ.
En okuloj viaj bluaj mi ja dronas.
Kaj surstrate ploras nokto – nokto ploras.

Restas preskaŭ jam neniom ĝis mateno.
Kaj l'aŭroro ŝiros inter ni fadenon.
Nian solan nokton ĉiam mi memoros.
En fenestron batas pluvo – nokto ploras.

 
[Supren!] Lulkanto [<<<] [>>>]
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka
 
Mia fil',
Tago dormas jam, do ĉiuj devas dormi nun.
Mia fil',
Jam birdetoj ĉiuj mutas, kaj briletas lun'.
Nur la venteto,
Tuŝas foliojn.
Mia fileto,
Dormu en lito.
Via sonĝ' –
Estu ĝi por vi plej bona tempo sen ĉagren'.
Lampiret' –
Sonĝu – ĝi aliros vin
Kaj kantos ĝis maten'.
Nur la venteto,
Tuŝas foliojn.
Mia fileto,
Dormu en lito.

 
[Supren!] Januaro [<<<] [>>>]
muziko – V. Soroka, vortoj – G. Kolosov
 
Sonĝe traŝutas abio kaj pin'
Neĝan dormemon.
Blankas fenestroj kaj blankas en bril'
Lago sen ĝenoj.
Jam ne elstaras el neĝa kostum'
Ĉaro timema.
Tamen leviĝas al nokta mallum'
Suna reveno.

 
[Supren!] Ni renkontiĝos [<<<] [>>>]
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka
 
Post multaj jaroj renkontiĝos ni,
Kiam ĉi tempo estos histori',
Kiam la nunaj tagoj pasos for.
Do, kion fari... Sed ne plendas mia kor'.

Ni renkontiĝos en amika rond',
Kaj rememoroj – kiel varma ond'.
Kaj niaj kantoj sonos ĝis aŭror',
Niaj tendaraj kantoj – ĝojo kaj dolor'.

Vento kruela ne disigos nin.
Ja en batalo venkas la obstin'.
Ja geamikoj en la tuta mond'
Estas plej vera en la vivo firma font'.

Ni renkontiĝos dum feliĉa temp',
Fruaj hirundoj venos kun printemp',
Suno unua kaj unua flor'
Novan inspiron vekos en amika kor'.

Ni renkontiĝos en amika rond',
Ni renkontiĝos dum feliĉa temp',
Ni renkontiĝos...

Al la supro de la paĝo

Enkomputiligo de muziko kaj tekstoj: Sergej Verŝinin
HTML-aranĝo: Jurij Finkel