Напрасные слова(Д. Тухманов – Л. Рубальская)Плесните колдовства в хрустальный мрак бокала. В расплавленных свечах мерцают зеркала. Напрасные слова я выдохну устало. Уже погас очаг, ты новый не зажгла. Напрасные слова – виньетка ложной сути. Напрасные слова – нетрудно говорю. Напрасные слова – уж вы не обессудьте. Напрасные слова, я скоро догорю. У вашего крыльца не вздрогнет колокольчик, Не спутает следов мой торопливый шаг. Вы первый миг конца понять мне не позвольте, Судьбу напрасных слов не торопясь решать. Придумайте сюжет о нежности и лете, Где смятая трава и запах васильков. Рассыпанным драже закатятся столетья. Напрасные слова – напрасная любовь. |
tradukis Valentin Melnikov:La vortoj sen signif'En lumo de kandel' speguloj brile helas. Sur fundo de pokal' ekŝaŭmu via sorĉ'. La vortojn sen signif' mi lace elanhelas. Estingis flamon vi, ne brulas nia torĉ'. La vortoj sen signif' vinjetas falsan decon. La vortoj sen signif' – facilas la eldir'. La vortoj sen signif' – pardonu la vantecon, La vortoj sen signif', finbrulas mia spir'. Jam apud via dom' tintilo ne eksonos, de hasta mia ir' ne implikiĝos spur'. Ekeston de la fin' mi senti ne bezonos – De l' vortoj sen signif' fatalas la aŭgur'. Suĝeton verku pri tenero kaj somero, kun mola herbo kaj odoro de cejan'. Jarcentoj ŝutas sin kaj tremas ĉiu ero. La vortoj sen signif', la amo iĝis van'. tradukis Marija Koĉetkova:Vanaj vortojPokalo el kristal' vin per mallumo miras... Pro flamo de kandel' trembrilas la spegul'. La vanajn vortojn vi kun lasta sent' elspiras, en la kamena cindr' vivetas fajra brul'. Esencon de malver' ornamas vanaj vortoj, neglekta fajna trajt' de ĉies ironi... Per vanaj vortoj vi ne juĝu niajn sortojn. Pro vorta miskompren' finbrulos baldaŭ mi! Kaj milda sonoril' ĉe via sojl' ne tremu, la fremdajn spurojn mi ne miksu en la kort'. Komencon de la fin' mi daŭre ne komprenu, ne riveliĝu plu destin' de vana vort'. Pripensu ion pri kareso kaj somero, en kiu regis nin arom' de foliar'. Kutima vana am', simila al monero, samkiel vana vort' perdiĝos en miljar'. |