Kristalaj floroj sur la vitro
de trafrostinta brua tram'.
Obskurajn stratojn regas vintro,
la koron krude ronĝas am'.
Arĝenta prujno kovras dratojn.
Ni tremas pro mistera fort'.
Aŭror' aŭguras sortobatojn.
Futur' neklaras – ĉu ĝis mort'
ĝi daŭros – aŭ post jaro krevos,
forbrulos pro tro febra ard'?
Sed certe mi espere revos,
ke nin preteros nigra tard'.
Prudenton for! Person' matura
nin malaprobos laŭ raci',
sed por surprizo aventura
ni risku per reputaci'!
De primaver' malfruas starto,
la urbon farbas morna griz'...
Rakontu pri amor' en marto
nur tiu raŭka improviz'.
|