| 
Do
 
Mi kvindekjaras jam. Do tempas pesiAtingojn de l’ pasinta vivo-part’.
 Ĉu faris mi sufiĉe por progresi?
 Ĉu venis al kontento kaj bonfart’?
 Laŭ iuj, en la viv’ nur mono rolas.
 Sed mon-abund’ ne gvidas al feliĉ’:
 Ju pli vi havas, des pli multe volas,
 Kaj des pli vin timigas ruiniĝ’.
 Jen foje oni trafe etikedas:
 Similas al peniso hom-stultec’:
 Duono de l’ homaro ĝin posedas,
 Sed ĝin elmontri estas ja maldec’.
 Kaj estas ĉefa riĉ’, valora tre —
 La saĝ’. Mi tion diras re kaj re.
 
 
Re
 
Kaj tamen mankas plena harmoni’.Ja ŝajne — ripetiĝas histori’:
 Ordonas la ŝtatestroj blinde kredi,
 Raci’ al religio devas cedi.
 Makabra mezepok’ reproksimiĝas,
 Por civiliz’ neklaras la futur’.
 Pensem’ kaj saĝo tute malprestiĝas...
 Ĉu venkos lum’ racia, ĉu obskur’?..
 Se estas jen ripeto — do probablas
 Post mezepoko nova renesanc’,
 Al civilizo — por pluvivo ŝanc’.
 Sci’ estas forto! Venki ĝi kapablas
 Eĉ kontraŭ la stultec-epidemi’...
 Do tamen restas la esper’ en mi.
 
 
Mi
 
Jen tia estas mi maldelikata —Ne cent dolaroj, ne por ĉies plaĉ’.
 Konstante mi per diro senkompata
 Stultulon nomas ĝuste: stultulaĉ’.
 Malami eblas min — sed ne ignori.
 Ne celas mi komplezi al filistr’,
 Kaj ne klopodos mi por lia distr’:
 Sen tio multas taskoj por labori.
 Insultas min fiuloj, sed ja gravas
 Nur opinio de saĝul’-koleg’.
 Malmultas ni kontraŭ senpensa greg’,
 Sed donas fortojn scio, ke ni pravas.
 Neglektu klaĉojn de malica vol’,
 Se ŝajnas ke suferas mi en sol’.
 
 
Sol
 
«Poeto sen popol’» — ĉiama sorto,Por mi konscie elektita stat’.
 Do neglektindas ajna moka vorto
 De certa «intelekt-majoritat’».
 (Ne laŭ nivel’ — laŭ nombro oni klasas:
 Stultuloj en la mondo plej amasas!)
 De l’ saĝ’ antikva pravas la skrupul’:
 Prefere sola, ol kun sentaŭgul’.
 Jes, ne facilas indajn homojn trovi
 Por amikeco kaj por vera am’,
 Sed ili estas! Mi delonge jam
 Feliĉas... En konvenaj lokoj do vi
 Mem agu same — vi sukcesos ja,
 Se saĝas. Nun, ĉu pli konkrete? La...
 
 
La
 
Kontentas mi. Serenas la humor’Pro firma saĝo kaj feliĉ’ gefila
 Kaj eta nep’. Agrablas rememor’
 Pri intelekta lud’ kun venko brila.
 Inspiro kaj persisto — kaj laŭ plano
 Por bono de publik’ aperis jam
 Traduko de plej fama versromano,
 Kompleta histori’ de moskva tram’...
 Gazeta intervju’, parol’ radia,
 Prognozoj trafaj, indaj je atent’;
 Kaj artikolo enciklopedia
 Legeblos ankaŭ post duonjarcent’.
 Ja tamen, por ne fanfaroni tro,
 Mi ion faris por la mondo. Do...
 
 |