Valentin Melnikov

* * *

Pro kio ĉiuj homoj suspiras kun angor'
ĉe lignofajro sub la nokt-ĉielo?
Jen steloj falas suben, fajreroj strebas sor
por ekbruligo de mankanta stelo.
Kaj pasas la somero. Nur hela rememor'
postrestas pri ferio en fabelo.

        Jen antaŭ mi printempe surteren falis plum',
        perdita de sovaĝa anasino.
        Ja ĝi pri foraj landoj rakonti povus nun,
        pri ŝtormoj, kiujn venkis la obstino,
        pri idoj samkoloraj kiel la ora sun',
        kaj pri ĉasista paf' super ravino.

Kaj foje en aŭtuno la manon tuŝis frid' –
jen al mi falis la stelet'-neĝero.
Sed ĝi pro varma spiro degelis kun rapid' –
ĉu ĝi similas min laŭ karaktero?
Ĝi iĝis pura larmo. Pri kio nur? Laŭ vid',
verŝajne, – pri polu' de l' atmosfero.

        Aŭtune dum promeno en parko ŝatas mi
        foliojn kapti, kiuj falas lante.
        Kaj kato mia havas inklinon ĝis mani' –
        dormemajn muŝojn kaptas ĝi konstante.
        Nu kio do pli bonas, laŭ via opini'? –
        pripensu kaj respondu, ne ridante.

Ja tia do ekzistas regulo por konstant':
dum tuta viv' sur nin faladas io,
jen sinkas sur la kapon, jen trafas al la pland' –
kvazaŭ averto por la subkonscio.
Ĉu bono aŭ malbono pli multas? – jen demand',
ne eblas ĝin respondi per racio.

        Ni vivas malgraŭ ĉio. Modestas la bezon',
        dezirojn vantajn ni facile bridas,
        se ie en la mondo ekzistas la person',
        al kiu ni sentime ĉiam fidas,
        kaj kiu nin zorgeme protektas de malbon',
        kaj kiu kun ni bonon disdividas.