V. I. Lenin

Socialismo kaj religio

El la rusa tradukis Jurij Finkel



La moderna socio tuta estas konstruita sur ekspluatado de grandegaj amasoj de la laborista klaso fare de eta malplimulto de la loĝantaro, apartenanta al la klasoj de terposedantoj kaj kapitalistoj. Tiu socio estas sklavisma, ĉar la «liberaj» laboristoj, dum tuta sia vivo laborantaj por la kapitalo, «rajtas» nur je tiaj vivrimedoj, kiuj necesas por vivtenado de sklavoj, produktantaj profiton, por subtenado kaj eternigado de la kapitalisma sklaveco.

La ekonomia subpremado de laboristoj neeviteble kaŭzas kaj kreas ĉiajn specojn de subpremado politika, de socia humiligo, de krudigo kaj obskurigo de la spirita kaj morala vivo de la amasoj. La laboristoj povas akiri al si pli aŭ malpli grandan politikan liberecon por lukto por sia ekonomia emancipiĝo, sed nenia libereco savos ilin el mizero, senlaboreco kaj subpremado, ĝis estos renversita la potenco de la kapitalo. Religio estas unu el specoj de spirita jugo, kuŝanta ĉie sur la popolamasoj, premataj de eterna laborado por aliuloj, de mizero kaj izoleco. Senforteco de la ekspluatataj klasoj en batalo kontraŭ la ekspluatantoj same neeviteble kreas kredon je pli bona transtomba vivo, kiel senforteco de sovaĝulo en batalo kontraŭ la naturo kreas kredon je dioj, diabloj, mirakloj k. t. p. Tiun, kiu dum la tuta vivo laboras kaj mizeras, religio instruas pri obeemo kaj pacienco en la surtera vivo, konsolante per espero pri ĉiela rekompenco. Kaj tiujn, kiuj vivas per aliula laboro, religio instruas pri filantropa agado, proponante al ili tre malmultekostan pravigon por tuta ilia ekspluatista ekzistado kaj vendante kontraŭ modera prezo biletojn al ĉiela prospero. Religio estas opio de la popolo. Religio estas speco de spirita brandaĉo, en kiu la sklavoj de la kapitalo dronigas sian homan aspekton, siajn postulojn pri vivo, iom inda je homo.

Sed sklavo, konsciinta sian sklavecon kaj leviĝinta al lukto por sia emancipiĝo, jam duone ĉesas esti sklavo. La moderna konscia laboristo, edukita de la granda fabrika industrio, klerigita de la urba vivo, forĵetas de si kun malestimo religiajn antaŭjuĝojn, lasas la ĉielon al la popoj kaj burĝaj bigotoj, konkerante al si pli bonan vivon ĉi tie, sur la tero. La moderna proletaro ekstaras sur la flankon de socialismo, kiu varbas la sciencon al batalo kontraŭ la religia nebulo kaj liberigas la laboriston el la kredo je transtomba vivo per tio, ke ĝi unuigas lin por vera batalo por pli bona surtera vivo.

Religio devas esti deklarita privata afero — per tiuj vortoj oni kutime esprimas rilaton de socialistoj al religio. Sed la signifon de tiuj vortoj necesas precize difini, por ke ili ne povu kaŭzi ajnajn miskomprenojn. Ni postulas, ke religio estu privata afero rilate al la ŝtato, sed ni neniel povas opinii religion privata afero rilate al nia propra partio. La ŝtato devas esti indiferenta al religio, religiaj societoj ne devas esti ligitaj kun ŝtata potenco. Ĉiu devas esti tute libera konfesi ajnan religion aŭ agnoski nenian religion, t. e. esti ateisto, kia ordinare estas ĉia socialisto. Tute neniaj diferencoj inter civitanoj en iliaj rajtoj depende de religiaj kredoj estas allaseblaj. Ĉiaj eĉ mencioj pri tiu aŭ alia konfesio en oficialaj dokumentoj devas esti senkondiĉe forigitaj. Devas ekzisti nenia subvencio al ŝtata eklezio, nenia pago de ŝtata mono al ekleziaj kaj religiaj societoj, kiuj devas iĝi tute liberaj, nedependaj de la potenco asocioj de civitanoj-samideanoj. Nur plenumo ĝisfine de tiuj postuloj povas fini tiun malhonoran kaj malbenitan pasintecon, kiam la eklezio estis en servuta dependo de la ŝtato, kaj la rusaj civitanoj estis en servuta dependo de la ŝtata eklezio, kiam ekzistis kaj estis aplikataj mezepokaj, inkviziciaj leĝoj (ĝis nun restintaj en niaj kriminalaj kodoj kaj statutoj), persekutantaj pro kredo aŭ nekredo, perfortantaj la homan konsciencon, ligantaj oportunajn ŝtatajn oficojn kaj fiskajn enspezojn kun disdonado de tiu aŭ alia ŝtat-eklezia brandaĉo. Plena apartigo de la eklezio disde la ŝtato — jen tiu postulo, kiun metas la socialisma proletaro al la nuna ŝtato kaj al la nuna eklezio.

La rusa revolucio devas plenumi tiun postulon, kiel necesan konsistan parton de politika libereco. La rusa revolucio estas metita ĉi-rilate en speciale avantaĝajn kondiĉojn, ĉar la abomena formalismo de la polic-servutisma aŭtokratio kaŭzis malkontenton, ekscitecon kaj indignon eĉ en la klerika medio. Kiom ajn estis subpremita kaj malklera la rusa ortodokskristana klerikaro, sed eĉ ĝin nun vekis la tondro de la falo de la malnova, mezepoka ordo en Rusujo. Eĉ ĝi aliĝas al la postulo de libereco, protestas kontraŭ burokratismo kaj oficista formalismo, kontraŭ spionado por la polico, trudita al la «diaj servantoj». Ni, socialistoj, devas subteni tiun movadon, kondukante ĝis la fino la postulojn de honestaj kaj sinceraj homoj el la klerikaro, kaptante ilin je vortoj pri libero, postulante de ili, ke ili rompu decide ajnan ligon inter religio kaj la polico. Aŭ vi estas sinceraj, kaj tiam vi devas stari por plena apartigo de la eklezio disde la ŝtato kaj de la lernejo disde la eklezio, por plena kaj senkondiĉa deklaro de religio privata afero. Aŭ vi ne akceptas tiujn konsekvencajn postulojn de libereco, — kaj tiam, sekve, vi plu estas kaptitaj de la inkviziciaj tradicioj, tiam, sekve, vi plu uzas viajn oportunajn ŝtatajn oficojn kaj fiskajn enspezojn, tiam, sekve, vi ne kredas je la spirita forto de via armilaro, vi plu prenas koruptaĵojn de la ŝtata potenco, — tiam la konsciaj laboristoj de tuta Rusio deklaras al vi senkompatan militon.

Rilate al la partio de la socialisma proletaro religio ne estas privata afero. Nia partio estas asocio de konsciaj, antaŭenemaj batalantoj por emancipiĝo de la laborista klaso. Tia asocio ne povas kaj ne devas indiferente rilati al senkonscieco, malklereco aŭ obskuranteco en aspekto de religiaj kredoj. Ni postulas plenan apartigon de la eklezio disde la ŝtato, por batali kontraŭ la religia nebulo per pure idea kaj nure idea armilo, per nia gazetaro, per nia vorto. Sed ni fondis nian asocion, la RSDLP, interalie, ĝuste por tia batalo kontraŭ ĉia religia trompado de la laboristoj. Kaj por ni la idea batalo estas ne privata, sed tutpartia, tutproletara afero.

Se estas tiel, kial ni ne deklaras en nia programo, ke ni estas ateistoj? kial ni ne malpermesas al kristanoj kaj aliaj di-kredantoj aniĝi al nia partio?

Respondo al tiu ĉi demando devas klarigi tre gravan diferencon inter burĝ-demokratia kaj social-demokratia starigo de la demando pri religio.

Nia programo tuta estas konstruita sur la scienca, kaj ĉe tio ĝuste materiisma mondrigardo. Klarigo de nia programo necese inkludas tial ankaŭ klarigon de la veraj historiaj kaj ekonomiaj radikoj de la religia nebulo. Nia propagando necese inkludas ankaŭ la propagandon de ateismo; eldonado de la respektiva scienca literaturo, kiun strikte malpermesadis kaj persekutadis ĝis nun la aŭtokrati-servutisma ŝtata potenco, devas konsistigi nun unu el branĉoj de nia partia laboro. Ni devos nun, probable, sekvi la konsilon, kiun donis iam Engelso al la germanaj socialistoj: traduki kaj amase disvastigi la francan klerigan kaj ateisman literaturon de la XVIII-a jarcento.

Sed ni neniuokaze devas ĉe tio dekliniĝi al abstrakta, ideisma starigo de la religia demando «el la racio», ekster la klasbatalo, — kion nemalofte faras la radikalaj demokratoj el burĝaro. Estus absurdo pensi, ke en socio, bazita sur senfina subpremado kaj krudigado de la laboristaj amasoj, eblas per pure predika maniero dispeli religiajn antaŭjuĝojn. Estus burĝa limigiteco forgesi pri tio, ke la jugo de religio super la homaro estas nur produkto kaj reflekto de la ekonomia jugo ene de la socio. Per neniaj libroj kaj per nenia prediko eblas klerigi la proletaron, se ĝin ne klerigos ĝia propra batalo kontraŭ la malhelaj fortoj de kapitalismo. Unueco de tiu vere revolucia batalo de la subpremata klaso por kreo de surtera paradizo estas pli grava por ni, ol unueco de opinio de la proletoj pri paradizo ĉiela.

Jen kial ni ne deklaras kaj ne devas deklari en nia programo pri nia ateismo; jen kial ni ne malpermesas kaj ne devas malpermesi al proletoj, konservintaj iujn restaĵojn de malnovaj antaŭjuĝoj, proksimiĝon kun nia partio. Ni ĉiam predikos la sciencan mondrigardon, ni ĉiam bezonos lukti kontraŭ nekonsekvenceco de iaj «kristanoj», sed tio tute ne signifas, ke oni metu la religian demandon sur la unuan lokon, kiu tute ne apartenas al ĝi, ke oni allasu diserigi la fortojn de la vere revolucia, ekonomia kaj politika batalo pro triagradaj opinioj aŭ deliraĵoj, rapide perdantaj ajnan politikan signifon, rapide elĵetataj en rubujon de la iro mem de la ekonomia disvolviĝo.

La reakcia burĝaro ĉie zorgadis kaj ĉe ni komencas nun zorgi pri ekscitado de religia malamikeco, por fortiri en tiu direkto atenton de la amasoj for de la vere gravaj kaj fundamentaj ekonomiaj kaj politikaj demandoj, kiujn solvas nun la tutrusia proletaro, praktike unuiĝanta en sia revolucia batalo. Tiu reakcia politiko de diserigo de la proletaj fortoj, hodiaŭ manifestiĝanta precipe en pogromoj de la «Nigra cento»1, morgaŭ, eble, trovos ankaŭ iujn pli rafinitajn formojn. Ni, ĉiuokaze, kontraŭstarigos al ĝi trankvilan, firman kaj paciencan, fremdan al ajna ekscitado de duagradaj malkonsentoj, predikon de proleta solidareco kaj de la scienca mondrigardo.

La revolucia proletaro atingos tion, ke religio iĝu vere privata afero por la ŝtato. Kaj en tiu, purigita disde mezepoka ŝimo, politika ordo la proletaro faros vastan, malfermitan batalon por likvido de la ekonomia sklaveco, la vera fonto de la religia trompado de la homaro.


Ĵurnalo «Nova vivo» n-ro 28,
la 3-an de decembro 1905

1. «Nigra cento» — komuna nomo de reprezentantoj de ekstremdekstraj organizaĵoj en Rusio en 1905–1917, kiuj estis elpaŝantaj sub sloganoj de monarkismo kaj antisemitismo.