Apendico

Teoria akordigismo329

(La teorio pri valoro de s-ro Tugan-Baranovskij)

«Viroj kiuj ankoraŭ pretendis sciencan gravecon kaj volis esti pli ol nuraj sofistoj kaj sikofantoj de la regantaj klasoj, provis harmoniigi la ekonomion de la kapitalo kun la nun jam ne ignoreblaj postuloj de la proletaro. Pro tio senspirita sinkretismo...»330
K. Markso

Tiu rapida evoluo, kiun trairis la eksaj «laŭleĝaj marksistoj» de la 90-aj jaroj, esprimas tre difinitan tendencon: formiĝon de la liberal-burĝa ideologio en ties kontraŭeco ne nur al la ideologio de popolemismo, malamika al kapitalismo, sed ankaŭ en kontraŭeco al la ideologio de la revolucia proletaro, t. e. al marksismo. Tiu unueca tendenco, kiel ĉiu socia fenomeno, estis tamen kompleksa fenomeno. Ne ĉiuj portantoj de la «nova» burĝa ideologio disvolviĝis kun sama rapideco «de marksismo al ideismo». En furioza vetrajdado al «novaj mejloŝtonoj» iuj el ili jam antaŭlonge atingis la premian foston kaj fiere rigardas al la postrestintoj, aliaj jam tute proksimas al la celo; triaj lamas malproksime malantaŭe. El ĉi tiu vidpunkto, estas tre interese rigardi apartajn partoprenantojn de ĉi tiu konkurso. Jen antaŭ vi «eksa marksisto» S. Bulgakov, profesoro pri politika ekonomio, al kiu sufiĉas nur surmeti sutanon, por iĝi tipa «klera pastro», kredanta je diabloj kaj ĉio «mistera». Apud li estas alia eksa marksisto kaj same kristano, kiu ŝatas paroli (ĉiu havas siajn proprajn inklinojn!) pri «Afrodito de la tero» kaj «Afrodito de la ĉielo» — s-ro N. Berdjajev. Iom flanke staras la senkompara Petro Struve, la peza artilerio de la kadet-oktobrista dokteco. Ĉiuj ĉi respektindaj personoj rompis kun sia pasinteco por ĉiam; ili firme sidas sur siaj novaj lokoj kaj ne deziras havi ajnan rilaton al siaj «pekoj de juneco»; ili iras antaŭen sen ajnaj kompromisaj interkonsentoj, — tiuj kavaliroj de la rusia kapitalismo. Kaj jen, tre malantaŭe, sed kun klara intenco atingi siajn kolegojn, kuras per malgrandaj paŝoj ankoraŭ unu eksa marksisto kaj nuna konsilisto de fabrikposedantoj, profesoro Tugan-Baranovskij; li pli malfrue ol la ceteraj komencis balbuti pri kristanismo; li ankoraŭ ne palpebrumas al la denuncisto de «Nova tempo» V. Rozanov; li ankoraŭ plu flirtas kun marksismo, pro kio iuj naivuloj opinias lin preskaŭ «ruĝa». Unuvorte, tio estas «akordigisto». Li ne kuraĝas registri sin tute kaj malkaŝe kiel malamikon de la proletaro kaj de ties teorio; li preferas nur «purigi marksismon de nesciencaj elementoj», kiel li mem diras. Kaj ĝuste per tio li povas trompi, ĝuste en tio estas la plej malutila flanko de lia teoria agado. Li ne volas simple «malakcepti» la laboran teorion, li penas «akordigi» ĝin kun la teorio de Böhm-Bawerk, tiu klasika esprimanto de burĝaj streboj. La leganto nun vidos, kiaj estas rezultoj de la penoj de Tugan-Baranovskij en la kampo de la centra problemo de tuta politika ekonomio — en la kampo de teorio pri valoro.

I. «Formulo» de s-ro Tugan

S-ro Tugan-Baranovskij laŭdas, antaŭ ĉio, s-ron Böhm-Bawerk. «La granda merito de la nova teorio (t. e. de la teorio de aŭstraj ekonomikistoj. N. B.) estas, ke ĝi promesas por ĉiam fini la disputojn pri valoro, donante kompletan (!) kaj ĝisfundan (!!) klarigon al ĉiuj fenomenoj de la pritaksa procezo, deirante de unu baza principo»331 — tia estas la «takso» de la nova skolo fare de s-ro Tugan.

Kaj en alia loko: «La teorio de marĝena utileco por ĉiam restos fundamento de la instruo pri valoro, — ĝi povas esti kompletigita kaj ŝanĝita en detaloj en estonteco, sed ĝiaj bazaj ideoj konsistigas κτῆμα εἰς ἀεί (eternan posedaĵon) de la ekonomia scienco»332.

«Eterna posedaĵo de scienco» — tio sonas fiere! Tamen, en la realo tiu «posedaĵo» aspektas sufiĉe mizere, sed ni dume ne kontraŭdiru al s-ro Tugan kaj penu unue transdoni lian «unuigan platformon».

Laŭ la instruo de la subtenantoj de la aŭstra skolo, valoro de aĵo estas determinata de ties marĝena utileco. Tiu marĝena utileco dependas siavice de kvanto de varoj de donita speco. Ju ili pli multas, des pli «saturita» estas la postulo, des malpli prema estas la bezono, des pli malalte falas marĝena utileco de la bonaĵo. Do la aŭstra skolo finas sian analizon prenante kiel donitan certan mason, certan kvanton de taksataj bonaĵoj. S-ro Tugan-Baranovskij tute racie starigas sekvan demandon: kio do determinas ĉi tiun kvanton de bonaĵoj? Laŭ opinio de Tugan-Baranovskij, kvanto de bonaĵoj dependas de «ekonomia plano», do de iu aŭ alia distribuo de homa laboro inter diversaj produktadaj branĉoj. Kaj en ellaboro de tiu ekonomia plano «decidan rolon» ludas labora kosto.

«Marĝena utileco — utileco de la lastaj unuoj de ĉiu speco de produkto, — diras nia aŭtoro, — varias depende de ampleksoj de produktado. Ni povas malaltigi aŭ altigi la marĝenan utilecon per vastigo aŭ redukto de produktado. Male, la labora kosto de unuo de produkto estas io objektive donita, nedependa de nia volo. El tio rezultas, ke ĉe ellaboro de ekonomia plano la determinanta faktoro devas esti la labora kosto, kaj la determinata — la marĝena utileco. Parolante per matematika lingvaĵo, la marĝena utileco devas esti funkcio de la laborkosto»333.

Kia do estas rilato inter marĝena utileco de bonaĵoj kaj ties labora kosto? S-ro Tugan rezonas jene. Ni supozu, ke ni havas du produktadajn branĉojn A kaj B. Racia ekonomia plano postulas tiam tian distribuon de laboro inter tiuj du branĉoj, ke utilo ricevata en la labora procezo en la lasta unuo de tempo estu samnivela en ambaŭ branĉoj334. Sen tiu ekvilibro racia plano, t. e. ricevo de sumo de utilo, estas nepensebla, ĉar se ekzemple en la lasta horo en la produktado de A eblas akiri sumon de utileco, esprimata per nombro 10, kaj en la produktado de B tiu utilo estos esprimata nur per nombro 5, tiam, evidente, estas pli profite ne produkti la bonaĵon B kaj la tempon elspezi por produktado de A. Kaj se laborkosto de produktoj estas malsama, sed utilo ricevata en la lasta tempunuo estas sama, tiam el tio sekvas, ke «utileco de la lastaj unuoj de ĉiu speco de libere reprodukteblaj produktoj — ilia marĝena utileco — devas esti inverse proporcia al relativa kvanto de tiuj produktoj, produktataj dum unuo de labortempo, alivorte, devas esti rekte proporcia al la laborkosto de tiuj produktoj»335.

Tia, laŭ Tugan-Baranovskij, estas la dependo inter la marĝena utileco kaj la absoluta labora kosto de produkto. Ĉi tie estas nenia loko por ajna kontraŭdiro; male, regas plena idilio:

«Ambaŭ teorioj, — skribas s-ro Tugan, — laŭ la kutima opinio reciproke ekskluzivaj, efektive estas en plena harmonio unu kun la alia. Ambaŭ teorioj esploras malsamajn flankojn de la sama mastruma procezo de taksado. La teorio de marĝena utileco klarigis la subjektivajn, la labora teorio — la objektivajn faktorojn de ekonomia valoro»336.

Do tute ne temas pri kontraŭeco de la du teorioj, kaj la subtenantoj de la teorio de marĝena utileco devas doni la manon al la subtenantoj de la «labora» teorio. Tiel, almenaŭ, asertas Tugan-Baranovskij. Ni esperas tamen montri, ke la agnosko de tiuj ĉi bonaj najbaraj rilatoj baziĝas sur tre naiva kompreno (t. e. sur nekompreno) de ambaŭ teorioj: kaj de la teorio de laborvaloro, kaj de la teorio de marĝena utileco. Sed antaŭ ol transiri al la «ĉefa eraro» de s-ro Tugan, ni faru kelkajn kritikajn rimarkojn pri la teorio de laborvaloro «en lumo de la instruo» de nia paciganto. Ĉe tio malkaŝiĝos kelkaj kuriozaj trajtoj de la pensado de Tugan, kies malkovro siavice lumigas la akordigan pozicion de sinjoro profesoro.

II. La «logiko» de Tugan

El la supre prezentita por ĉiu racia homo estas deviga sekva konkludo337. Ĉar valoroj (subjektivaj valoroj determinataj de marĝena utileco de bonaĵo) estas proporciaj al laboraj kostoj kaj ĉar tiuj valoroj estas la bazo de prezoj, eblas diri, ke la bazo de prezoj estas, nome, la labora kosto. Efektive, se laborkosto kaj marĝena utileco estas ligitaj per tia forta kaj difinita ligo, kiel rekta proporcieco, tiam estas klare, ke en analizo ni povas libere anstataŭigi unu grandon per la alia. Ĉi tiu vidpunkto estos por ni vere deviga, se ni, kiel Tugan, deklaros, ke «la determinanta faktoro devas esti la labora kosto, kaj la determinata — la marĝena utileco»338. Estas klare, ke, rezonante tiel, ni havas vicon: prezo — marĝena utileco — labora kosto. La labora kosto estas ligita ĉi tie kun la subjektiva valoro kaj, sekve, kun prezo. Ĉi tiu cirkonstanco permesas al s-ro Tugan-Baranovskij skribi eĉ, ke:

«De certa vidpunkto... la labor-teorio de takso estas ekonomia teorio de valoro precipe, dum la teorio de marĝena utileco estas ĝeneral-psiĥologia, sed ne speciale ekonomia teorio pri takso»339.

Do, la labora kosto determinas la marĝenan utilecon, kiu siavice determinas la prezon; alivorte, la labora kosto estas la fina bazo de la prezo. Bonege. Ni foliumas ses paĝojn kaj renkontas jenan «kritikon de Markso».

«Anstataŭ teorio de labora kosto Markso donis teorion de absoluta labora valoro...».

«En sia fama kritiko de la III-a volumo de „La kapitalo“ Sombart340 penis defendi la laboran teorion de valoro de Markso, interpretinte ĝin kiel teorion de labora kosto. Sub labora valoro li komprenas „grandon de socia produktiveco de laboro“. Sed se estas tiel, tiam por kio nomi la laboran elspezon „valoro“ kaj per tio elvoki imagon, ke laborelspezo estas la bazo de la prezo, de la interŝanĝaj rilatoj de produktoj (kio evidente estas malĝusta), sed ne agnoski memstaran ekzistorajton de du malsamaj kategorioj — de valoro kaj de kosto»341.

S-ro Tugan-Baranovsij demandas, ĉu estas ĝuste, ke labora valoro devas esti interpretata en la senco de socia labora kosto342. Tute ĝuste. Sed ne estas ĝusta ĉio, kio sekvas ĉe Tugan poste. Li tiel absorbiĝis de kritiko, ke komencas kritiki ne nur Markson, sed ankaŭ sin mem. Kiel ni vidis supre, el la asertoj de Tugan sekvas, ke la labora kosto estas la bazo de la prezo. Sed nun evidentiĝas, ke tio estas «evidente malĝusta» opinio. Kion diri, bona «kritiko»! Kion do ni kredu? Ĉu tion, kio estis skribita antaŭe, aŭ tion, kio estis skribita post ses paĝoj? Ĉiukaze, neordinara klareco de penso! Kia fera logiko! Eble, la leganto dubas pri firmeco de la lasta el la cititaj «pensoj» de s-ro Tugan-Baranovskij? Tiam ni donos ankoraŭ unu citaĵon:

«La labora valoro de Markso, esence, estas nenio alia, ol labora kosto. Sed la eraro de Markso estas ne terminologia. Markso ne nur nomis la socie necesan laboron de produktado valoro de varo, sed ĉiam strebis redukti interŝanĝajn rilatojn al la laboro... Nur tute disŝirinte la nociojn de valoro kaj kosto, ni povas konstrui logike ĝustan kaj konformantan al faktoj teorion de valoro kaj kosto»343.

Aŭ jen ankoraŭ unu loko:

«La eraro de Markso konsistis... en tio, ke li ne komprenis memstaran signifon de tiu kategorio (t. e. kategorio de kosto. N. B) kaj penis ligi ĝin kun teorio de prezo, ĝuste pro kio li nomis la laboran elspezon valoro, sed ne kosto»344.

Povas esti neniaj duboj. Tugan-Baranovskij forgesis, kiel li mem «ligis» la laboran koston kun la valoro kaj la prezo, kaj klopodas nun pri disŝiro de tiu krima ligo. La logiko, vere, mirigas.

Kaj nun — unu demando. Se la kategorio de kosto estas tiom memstara, ke estas morta peko (laŭ Tugan «de la dua maniero») meti ĝin en la supre indikitan ligon, tiam kie estas ekonomia signifo de tiu kategorio? S-ro Tugan diras, vere, ke ĝi estas «grandega» (vd. p. 55), sed krom «etika babilado», kiun ne eblas preni serioze, ni trovas absolute nenion.

Nun ni povas transiri al la «ĉefa eraro» de Tugan. Estas ne mirinde, ke kun lia kapablo konfuzi kaj «akordigi» plej kontraŭdirajn tezojn, ni devos vidi en lia «formulo» denove nenion alian, krom plena konfuzo.

III. La ĉefa eraro de s-ro Tugan

Ĝis nun ni akceptis sen kritiko la formulon de Tugan-Baranovskij pri la proporcieco de laboraj kostoj kaj marĝenaj utilecoj. Ĉi tie ni provos elmontri la teorian senutilecon de tiu ĉi fama formulo. Por fari tion, ni devas unue informi la leganton pri la vidpunkto de Tugan-Baranovskij al politika ekonomio ĝenerale kaj, sekve, ankaŭ al ĉiaj «formuloj», la vidpunkto, kun kiu ankaŭ ni plene konsentas. Ni tre respektas sinjoron profesoron, kaj tial ni petos lin mem eldiri ĉi tiun, kiel estis notite supre, absolute ĝustan vidpunkton.

«Tio, kio distingas la ekonomian sciencon de aliaj sociaj sciencoj — trovo de sistemo de kaŭzaj leĝoj de ekonomiaj fenomenoj — estas kaŭzita, ĝuste, de la karakterizaj trajtoj de ĝia moderna studobjekto — libera interŝanĝa ekonomio... Ekzistas kompleta bazo por agnoski, ke la sorto de politika ekonomio, kiel siaspeca scienco pri kaŭzaj rilatoj de ekonomiaj fenomenoj, estas proksime ligita kun la moderna nacia ekonomio. Kune kun tiu ĝi aperis kaj disvolviĝis kaj kune kun tiu ĝi devas forlasi la scenejon»345.

Ĉi tie estas klare dirite, ke politika ekonomio studas interŝanĝan ekonomion kaj, speciale, la ekonomion kapitalisman. De tiu ĉi vidpunkto ni aliros la formulon de Tugan. Kiel ni scias, li trovas proporciecon inter marĝenaj utilecoj kaj laboraj kostoj. Ni komencu de la lasta parto de la formulo, de la laborkostoj. Laŭ la opinio de s-ro Tugan-Baranovskij, la labora kosto determinas la ekonomian planon. Sed tiu «ekonomia plano», pri kiu parolas nia aŭtoro, estas kategorio de individua mastrumaĵo kaj cetere natura mastrumaĵo, kiu produktas por si mem plej diversajn «bonaĵojn». Vere, se ni prenos modernan individuan mastrumaĵon, do kapitalisman entreprenon, tiam ni ne trovos tie, antaŭ ĉio, iun «ekonomian planon» en la senco de Tugan pro tiu simpla kialo, ke fabrika produktado estas specialigita produktado, kie ne necesas distribui tempon inter pluraj «branĉoj»: ĉiu mastrumaĵo produktas nur unu produkton. Krome, la kategorio de labora kosto tute ne interesas la subjekton de kapitalisma entrepreno, ĉar li ne «laboras» mem, sed «laboras» kun helpo de dungitaj laboristoj kaj produktadrimedoj aĉetitaj sur la merkato. Tiel, se ni eĉ povas paroli pri labora kosto, tiam ĉi-lasta estas pensebla por la moderna produktadmaniero (kaj ĝuste ĝin studas politika ekonomio) ekskluzive kiel socia kategorio, do io aplikebla nur al la kompleta socia tuto, sed ne al apartaj mastrumaĵoj, konsistigantaj tiun ĉi socian tuton. Ĝuste tiel konstruis Markso sian koncepton pri laborvaloro. Ĉu lia teorio estas ĝusta aŭ malĝusta, tio estas senrilata demando. Ni pensas, ke ĝi estas ĝusta, s-ro Tugan-Baranovskij opinias, ke ĝi ne estas ĝusta. Sed ĉiukaze Markso estis klare komprenanta, ke la kategorio de labora kosto, kiel kategorio de individua mastrumaĵo, estas absurdaĵo, sensencaĵo, kaj ke nur tiam ĝi ekhavas signifon, kiam oni parolas pri ĝi kiel pri certa socia kategorio. Nun aperas demando pri marĝena utileco — la dua membro de la formulo de s-ro Tugan-Baranovskij. Marĝena utileco, laŭ difino de ĉiuj teoriistoj, kiuj subtenas ĝin, estas nenio alia ol «signifo» de bonaĵo por bonfarto de la «ekonomia subjekto»; tio estas certa takso, supozanta konscian kalkulon. Estas kompreneble, ke la kategorio de marĝena utileco havas sencon nur kiel kategorio de individua mastrumaĵo kaj, inverse, ĝi ne povas rekte ludi iun rolon (eĉ el la vidpunkto de siaj subtenantoj), se ni celas la tutan socian ekonomion. Ĉi-lasta tute ne «taksas» kiel aparta mastro, ĉar ĝi estas spontanee disvolviĝanta sistemo, kies reguleco havas specialan karakterizaĵon. Tiamaniere, se marĝena utileco havas ian signifon, tiam nur kiel kategorio de individua mastrumaĵo.

Kiel ni scias, s-ro Tugan-Baranovskij trovas proporciecon inter marĝena utileco kaj labora kosto de bonaĵo. Tamen laboran koston eblas kompreni en du manieroj: kiel socian kategorion (tia kompreno estas nepra, se ni traktas kapitalisman ekonomion) kaj kiel individuan kategorion. Estas tute klare, ke laboran koston en la unua senco ne eblas rekte ligi kun marĝena utileco: tio estas du grandoj, kiuj principe ne povas havi ion komunan, ĉar ili kuŝas en tute malsamaj ebenoj. Aserti, ke unu grando, kiu ĝenerale troveblas nur en la sfero de individua mastrumado, estas proporcia al alia, kiu troveblas nur en la sfero de socia mastrumado, estas vere la samo kiel inokuli variolon al telegrafaj fostoj. Tiamaniere, ĝusta kompreno de la teorio de laborvaloro venigas al konkludo, ke ekzistas kompleta kontraŭdiro inter ĝi kaj la teorio de marĝena utileco. Restas «kombini» kun marĝena utileco la absurdan nocion de laborkosto kiel kategorio de individua mastrumado, kion faras s-ro Tugan. Pro tio lia teorio kompreneble ne iĝas pli bona: ĝi suferas kruelegan kraŝon tuj kiam ni komparas ĝin kun la kapitalisma realo. Rezultas, ĝenerale, la sama historio, kiel kun la reprezentantoj de la aŭstra skolo. La afero iras relative glate dum ni moviĝas en la sfero de interesoj de mastrumanta Robinsono kaj intence aŭ neintence detenas nin de la kapitalismaj rilatoj. Sed tuj kiam ni proksimiĝas al tiuj rilatoj, kiujn politika ekonomio estas alvokita klarigi (Tugan mem agnoskas tion), la tuta teorio dispolviĝas.

Ni venas al la fino. Sed ni deziras fari ankoraŭ unu malgrandan rimarkon. La tuta «teorio» de s-ro Tugan koncernas mastrumaĵojn, kiuj produktas produktojn. Tio bone distingas ĝin disde puraj Grenznützler-oj [marĝenutiluloj], kiuj ŝajne forgesas, ke varoj estas ne «donaco de la ĉielo», sed produktoj de produktado. Tugan-Baranovskij trovas sian «proporciecon» ĝuste por tiaj mastrumaĵoj. Tio estas tre bona. Ni rigardu ankoraŭ, kion diras pri ili s-ro Tugan en alia parto de sia libro.

«Ni devas, — konsilas tiu ĉi doktulo, — teni nin ĉe tiuj realaj ekonomiaj rilatoj, en kiuj estas konstruataj la prezoj en la moderna kapitalisma ekonomio. Ni ne devas supozi, kiel tion faras, ekzemple, Böhm-Bawerk, ke vendanto de certa produkto bezonas mem sian propran varon kaj pretas konservi ĝin ĉe si por sia propra konsumo, se oni proponas al li tro malaltan prezon por la varo»346.

Kaj tio estas prava. Kaj ĉi tie estas paŝo antaŭen kompare kun la teoriistoj de marĝena utileco, tieldire, de plej pura akvo. Sed... sed kiel fartos la teorio de Tugan mem, se liaj produktantaj mastrumaĵoj ne taksos siajn produktojn laŭ utileco (t. e. laŭ marĝena utileco)? Efektive, por ke ekzistu la fama proporcieco, necesas, ke ekzistu tiuj grandoj, inter kiuj tiu ĉi proporcieco estas trovata. Ni vidis supre, ke la situacio kun labora kosto estas tre malbona. Kaj nun s-ro Tugan mem, en sia tuta kritika brilo, deklaras, ke takso laŭ marĝena utileco en kondiĉoj de kapitalismo (aŭ simpla vara ekonomio) por vendantoj estas plena sensencaĵo.

Ni analizis la teorion de s-ro Tugan, ne tuŝante ĝustecon de unu el ĝiaj konsistigaj partoj — de la teorio de marĝena utileco, prenita per si mem. Sed tamen ĝi tute ne estas defendita de nia teoriulo. Tio estas tre kurioza fakto. Serĉante novajn vojojn, la rusia burĝaro mirinde «kritike» rilatas al Markso; sed al la kapitalisma scienca ideologio de la Okcidento ili rilatas kun preskaŭ religia admiro. Ĉi tiu cirkonstanco ree montras la veran naturon de tiuj «novaj ideoj en ekonomiko», pri predikado de kiuj okupiĝas s-roj Tugan-Baranovskij, Bulgakov, von Struve kun tutti quanti [ĉiuj ceteraj (it.)].








329. Ĉi tiu artikolo estis verkita siatempe por marksisma revuo «Klerigo». Ĝi estas analizo de la eklektika teorio, de la «koalicia principo» en la teorio pri valoro. Kiel tian ni aldonas ĝin al nia laboraĵo. Estas memkompreneble, ke iuj lokoj de la artikolo, kiuj ne rilatas rekte al la logika flanko de la teorio de Tugan, malnoviĝis. La eventoj grandparte devancis ilin. Ni tamen lasas ĉion en la originala formo, des pli ke io el la antaŭvidita laŭvorte realiĝis (ekzemple, la monaĥiĝo de s-ro S. Bulgakov), kaj s-ro Tugan mem sukcesis esti ministro de kontraŭrevolucia registaro. Estas kurioze, ke pri ekzercoj à la [en maniero de (fr.)] Tugan okupiĝas ankaŭ P. P. Maslov.
330. K. Markso, «La kapitalo», vol. I, postparolo al la dua eldono. MAS, p. 26. (trad.)
331. Tugan-Baranovskij, «Fundamentoj de politika ekonomio». 2-a eld., SPb. 1911, p. 40.
332. Sl., p. 55.
333. L. c., 47.
334. Pli precize, ĝi devas esti la sama en limeso, marĝene.
335. L. c., 47, la kursivo estas de la aŭtoro.
336. Sl., p. 49.
337. Por eviti miskomprenojn ni opinias necese fari rezervon: dume ni lasas sen kritiko la terminologion de s-ro Tugan kaj metas en la vortojn «valoro» kaj «kosto» ĝuste tiun enhavon, kiun metas li mem.
338. Sl., 47.
339. Sl., 50. La kursivo estas nia. N. B.
340. S-ro Tugan-Baranovskij celas artikolon de Sombart: «Zur Kritik des ökonomischen Systems von Karl Marx» en Braun's Archiv (B. VII).
341. «Fundamentoj», p. 58.
342. Ni diras: «socia». Nun tiu aldono por ni ne gravas. Sed kiel ni vidos sube, ĝi estas tre esenca.
343. Sl., 69. La lasta kursivo estas nia. N. B.
344. Sl., 70. Cetere, ni notu unu punkton, kiu ne havas rektan rilaton al la afero. S-ro T.-B. ne komprenas (vd. pp. 68 kaj 69) signifon de ŝanĝvaloro (Tauschwert) de Markso. Ni volonte klarigos. Dum analizo Markso iam bezonas supozi, ke varoj vendiĝas laŭ kostoj (valoroj). Tiukaze rilatumo de kostoj ĝuste estos la ŝanĝvaloro. Kogna signifo de tiu nocio konsistas en tio, ke ĝi diras al ni ne pri absoluta, sed pri relativa grando.
345. «Fundamentoj», p. 17.
346. «Fundamentoj», pp. 212–213.