[Antaŭa parto] [Sekva parto] | [Enhavtabelo] |
IV. La surloka esploro
Koto, marĉoj, ŝmacantaj truoj de kavoj, putraj vaporoj, gasaj vezikoj, blu-bruna nebulo, kiu skrapas la gorĝon, — jen kio estas la loko de mia kurdlanda alplanediĝo, jen kien mi trafis post 249 jaroj, kiel indikas la nombrilo. Ĉirkaŭfluginte je granda distanco la brilantan lunon, kiu min iam tiel trompis, mi direktis min al la nordo, verdanta ĉe rando de la polusa neĝo, lasinte for malantaŭ la poŭpo grizan ekzantemon de urboj. Kiam mi unuafoje malleviĝis laŭ la ŝtupetaro, mi preskaŭ dronis en koto — humida, briletanta herba tapiŝo evidentiĝis kovrilo de marĉo. Ion pli kovritan de koto, ol la poŭpo de mia raketo, mi verŝajne ankoraŭ ne vidis. Pri bivako eĉ ne eblas pensi. Probable, mi devos elĉizi por mi pirogon, aŭ pli bone preni akvo-kotajn skiojn. Nokte — gluglado, plaŭdado, ŝmacado de marĉaj gasoj. Kaj kia fetoro! Mi ne devis tiel hasti.
La raketo poiomete sinkas en gluecan kaĉon. Mi kalkulis: ĝi dronos ĝis la pruo jam post semajno. Necesas komenci rapidan skoltadon. Sed kiel ĝin rapidigi en tiaj kondiĉoj? Ĉar la hieraŭa tago estis nula, mi atribuas al la hodiaŭa numeron unu. Mi revenis kotkovrita kiel cent diabloj, tamen vidis kurdlon. Nu, kun sama sukceso tio povus esti Kuerdlo aŭ QRDL. Estis tro malhele, eĉ en la vidkampo de noktovidilo, por kompreni. Monstra estaĵo. Ĝi preteradis min, preteradis kaj preteradis, kaj ne estis fino al tiu preterado, kvankam ĝi ĉiam trotis. Por ĝi koto ne gravas, ĝi ja havas krurojn kiel turoj. Mi taksis ĝin je kvarono de angla mejlo, aŭ, prefere, de mara mejlo — atentante akvecon de la teritorio. Do, mi vidis naturan kurdlon. Kurdloj ekzistas. Tio estas animaloj, sed ne iaj urbosaŭroj. Sed ĉu povas mia observo esti pruvo?
Ja ne povas mi preni kurdlon en la raketon. Necesas pensi. Morgaŭ estos sekva skoltado, ĉi-foje tage.
La dua tago
Sur tiu ĉi planedo okazas nekredeblaj aferoj. Pli ĝuste, abomenaj. Mi ankoraŭ ne trankviliĝis post la ŝoko. Mi per propraj okuloj vidis, kiel granda kurdlo aliris al la malpli granda — tio estis en ebena kampo, eĉ sufiĉe seka, kovrita per rufa herbeto, en kia sur la Tero ofte kreskas rufaj fungoj, — do, ĝi alkuris al tiu etulo, kiu trankvile paŝtiĝis, atente priflaris ĝin, kaj tiam la giganto vomis, kaj post tio la alia, malgranda, malleviĝis unue sur la antaŭajn, poste sur la malantaŭajn genuojn, precize kiel kamelo (pli granda ol baleno), formanĝis ĉion ĉi, lekis sin kaj ekhurlis. Kaj ekhurlis tiel sovaĝe, obtuze, raŭke kaj triste, tiel senespere kaj morne, kvazaŭ kriis tiuj ĉi eterne malserenaj vastaĵoj, — mi eĉ sentis froston sur la korpo, ankoraŭ troplenigita per abomeno. Tiam tiu, kiu estis pli granda, kaptis la genufleksitan je la orelo, kaj, forŝirinte ĝin per unu klako de la faŭko, komencis maĉi, regule ŝmacante kaj movante lipojn supren kaj malsupren, kiel bovino, ronĝanta junajn ŝosojn. Poste ĝi subronĝis al la etulo duan orelon, sed tuj elkraĉis, kvazaŭ ĝi ne plaĉis al ĝi. Tiam la etulo, alpremiĝinte al la tero, ekmoviĝis. Ĝi evidente naŭzis. La granda kaj la malgranda kurdloj, reciproke rigardante en siajn vitrecajn elorbitiĝintajn okulojn, ekgraŭlis tiel, ke miaj haroj ekstaris. Poste ili leviĝis, ekfosis la teron per la malantaŭaj piedoj kaj nehaste disiris en malsamaj direktoj. Kion tio povus signifi? Mi singarde proksimiĝis al la tretita loko, kun vere put-similaj kavoj — la spuroj de iliaj piedoj; iliaj piedoj larĝiĝas ĉe la kalkano, kaj ĉiu estas pli larĝa, ol malgranda dometo. El verdeta laget-granda flako silente, senbrue estis elrampantaj malaltaj, ĝibetiĝintaj estaĵoj, tute homsimilaj, dupiedaj, sed malantaŭe ĉiu el ili havis aldonan paron da etaj ekstremaĵoj, laŭ kiuj estis defluanta ne akvo, sed pli ĝuste likvaĵo, pri kies deveno mi preferis ne pensi. Ili evidente estis civilizitaj, ĉar havis vestojn, eĉ duklapajn, kun butonoj antaŭe kaj malantaŭe, kaj larĝajn rimenetojn — precize kiel ĉe raglano; kaj tiuj iliaj aldonaj apendicoj estis tute ne kruroj, sed baskoj de la vestaĵo, simila al frako, kudrita el du pecoj. Mi opiniis ilin piedoj, ĉar ili sakece disŝoviĝadis kaj regule balanciĝadis dum irado; sed poste iu el ili ŝovis tien la manon, kaj en ĝi aperis felsaketo, kiu tuj estis almetita al la buŝo. Do, tio estis poŝoj por manĝaĵo kaj trinkaĵo. De tempo al tempo trinkante el siaj felsaketoj, ili plukadis en la sakojn algojn, flosantajn en la flako, poste unu el ili, la pli alta, ion tuse kriis, ĉiuj viciĝis en longan spaliron, kaj de ie — mi havas nenian ideon, de kie — aperis skribotablo. Probable, faldebla, kaj iu portis ĝin sur la dorso, kiel dorsosakon. La plialtulo eksidis ĉe la tablo, kaj aperinta antaŭ miaj okuloj longa vico komencis malrapide moviĝi antaŭen; trairante antaŭ la sidanto — ia oficisto, mi jam ne dubis pri tio, — ĉiu laŭvice montradis al li blankan triangulon, premitan en la mano, ĉu legitimilon, ĉu simple karteton el densa papero aŭ plasto. La oficisto, sidiĝinta kun larĝe dismetitaj kaj fleksitaj malantaŭen genuoj, kun ĉiuj kondutis same: rigardadis al la karteto, poste al la vizaĝo de la kontrolato kaj fine rigardadis en malgrandan, sed tre dikan, malsekan, malpuran libron aŭ kajeron, movante la fingron laŭ paĝoj, kvazaŭ serĉis tie necesan numeron. Poste li prenadis la triangulon, metadis ĝin sur la tablon, frapadis ĝin per sigelilo kaj aŭdigadis abruptan tuson; kaj mi ne povis kompreni, kiel li povas fari ĉion samtempe: ja por foliumi la libron, necesis tria mano, kaj li, sendube, havis nur du, sed tiam mi rimarkis, ke li sidas ne sur seĝo, sed sur unu el siaj kunfratoj, kaj tiu, fleksiĝinte sub pezo de la oficisto, ĉiuminute subŝovas al li ian liston aŭ katalogon. Tio okazadis sufiĉe glate, sed mi jam ne plu sentis miajn piedojn pro starado en maloportuna pozo malantaŭ kotbulo; finfine la kontrolado finiĝis, la tablon kun falditaj piedoj oni metis sur ies dorson, ĉiuj viciĝis je trikolumna kolono kaj ekpaŝis rekte al la horizonto, tien, kie bluis densa arbaro. Mi dum tuta ĉi tempo sidis kliniĝinte, ne kuraĝante rektiĝi. Reveninte en la raketon, mi longe lavadis min, purigadis la veston, speciale la piedveston, kaj meditis pri la viditaĵo.
La tria tago
Mi fordonus multon por kompreni tion, kion mi hodiaŭ vidis. Mi deiris de la raketo je preskaŭ dek kvin marmejloj, tie lokoj estas multe pli sekaj, sed el situanta najbare marĉo super la tero tiriĝas grizaj strioj de nebulo. Unue mi renkontis solan virkurdlon — ĝi dormis sub la suno, kiu pendis ankoraŭ sufiĉe malalte. Probable, ĝi vidis malbonajn sonĝojn, ĉar ĝi terure raŭkis, kaj kiam ĝi suspiris, el ĝia duonmalfermita faŭko eliĝis vera kirlovento, disiganta humidajn vaporojn. La fetoro preskaŭ faligis min, tial mi faris ĉirkaŭiran manovron kaj aliris de la venta flanko, por fari kelkajn fotojn. Tion mi sukcesus plej bone, sed, ve, dum reŝargo la kasedoj falis en kavon, plenigitan ĝis la randoj per akvo kaj koto, — en la spuron de ĝiaj piedoj, sed mi ne kuraĝis plonĝi en tiun gluecan flakon. Tiu kurdlo estis vera koloso. De malproksime mi opiniis ĝin ia ŝipo, elĵetita de tempesto sur bordon, ĝis ekvidis, kiel larĝiĝas pro spirado ĝiaj flankoj. De ĝia dorso pendis pecoj de ŝanĝata felo. Granda parto de la vosto mankis. Poste en gvidlibro mi trovis priskribon de tiaj ekzempleroj — ili perdas la voston, ĉar mem ĝin ronĝas. Tia kurdlo, ordinare jam griziĝinta kaj serioze malsana je sklerozo, nomiĝas vostkalvulo. Kiel mi baldaŭ konvinkiĝis, la maljunulo estis loĝata. Mi fotadis ĝin el diversaj flankoj, registradis ĝiajn dormajn ĝemojn, kaj poste, malsatiĝinte, subtenis min per seka provianto, kiun mi prenis kun mi. Jam vesperiĝis, kiam en plu malfermita faŭko aperis lumoj. Do, kurdloj vere eligas fajron, pensis mi, pensante, ke tio estas memekflamiĝo; sed tio estis lanternoj de irantaj unu post alia estaĵoj, samaj, kiel la renkontitaj de mi hieraŭ. Tamen tiuj ĉi estis vestitaj iomete alie. Sur ili estis triangulaj ĉapeloj, iom senformiĝintaj pro malseko, kaj malgrandaj frakoj, ĉirkaŭzonitaj per diverskoloraj skarpoj. Sur la skarpoj io brilis, eble ordenoj aŭ medaloj, sed post ĉiu minuto iĝadis ĉiam pli malhele, kaj eĉ helpe de binoklo mi ne povis vidi pli bone el mia kaŝejo. Ĉi-okaze el la kurdlo elfalis tre multe da estaĵoj, preskaŭ du cent. Antaŭ miaj okuloj ili kuris renkonten unuj al aliaj, kvazaŭ atakante, sed anstataŭ batali, komencis rampi unuj sur aliajn, saltetante kaj fleksiĝante. Tio aspektis kiel akrobata programero; ili faris kvar centrojn de surrampado, kvar fostoj el kunkroĉiĝintaj estaĵoj tremis pro streĉo apud la dormanta giganto, kaj ĉiuj aliaj saltadis sur ilin kaj haste rampis supren, kvazaŭ decidinte, en kolektiva frenezo, konstrui el si mem ŝtuparon ĝis la ĉielo mem, vivan Babilonan turon; finfine el la pintoj de la kvar korpaj kolonoj ili komencis fari arkojn, kunvolvante manojn kaj piedojn, kaj tiam mi kvazaŭ sentis elektrobaton: mi komprenis, kion ili fakte estis farantaj. El la propraj korpoj ili kreis modelon de kurdlo! Sed tio tute ne estis frenezo, kaj se eĉ estis, do en ilia frenezo estis sia sistemo, ĉar unu el ili, pli granda, tute ĉirkaŭpendigita per skarpoj kaj insignoj, kriadis en megafonon; li evidente estris ilian peneman suprenrampadon. Rememorinte tion, kion mi legis en la biblioteko de MEA en la plej malnovaj raportoj pri ekspedicioj, mi decidis, ke la pseŭdokurdlo ekmoviĝos, kvankam samtempe mi konsciis, ke tio estas neebla fizike. Tiutempe leviĝis la luno, kaj kvankam mi ĝenerale ne simpatiis ĝin — ĝi rememorigis min pri la okazinta konfuzo, — nun ĝi helpis al mi per sia brilo. Sub la plena luno mi rigardadis la pseŭdokurdlon per nokta binoklo, ĝis trovis en ĝia konstruo interesajn detalojn. La ĉlakoj, montrantaj per si la piedojn, havis skarpojn sufiĉe mallarĝajn, de nedifinita malhela koloro — plej verŝajne, simple malpurajn. Tiuj, kiuj surrampis pli supre, portis skarpojn pli larĝajn kaj helajn, probable, flavajn aŭ hel-oranĝajn, kaj la ĉlakoj, kuŝintaj en la supro mem, montrante la skapolojn kaj la spinon, estis kruce zonitaj per du rubandoj, brilantaj tiel, kvazaŭ en ili estis enplektitaj arĝentaj fadenoj. Tamen, tiu viva konstruaĵo ne povis stari longe — la piedoj kaj la ventro ĉiam pli kaj pli rimarkeble tremis pro streĉo; sed ilia estro, aŭ dirigento, ĉirkaŭita de malgranda sekvantaro, plu ordone kriadis, kaj poste laŭ lia signo aperis trumpetistoj, kaj kun akompano de trumpetoj aŭdiĝis mallaŭtigita, sed tute distingebla kantado. La impreso estis neordinara kaj treege forta, kaj mi ne povis diveni, por kio entute ili bezonas ĉion ĉi. Kio estas tio: ĉu cirka programero, ĉu ŝtata ceremonio, ĉu milita parado aŭ, finfine, religia rito? Tamen, kun sama sukceso tio povus esti io tute alia, por kio ni eĉ nomon ne havas. De tempo al tempo iu el la aktoroj defaladis de la pseŭdokorpo kaj kaŝe, sur kvar piedoj forrampadis en mallumon, kvazaŭ ege honta aŭ timigita pro sia nevola dizerto. Tio daŭris dum duonhoro, aŭ eble eĉ pli, ĝis la kurdlo komencis poiomete vekiĝi. Tiam la kvarobla piramido momente disfalis, centoj da korpoj disflugis en diversajn direktojn, ektrumpetis la trumpetoj, kaj kvar spaliroj de ĉlakoj ekhastis al la oscedanta giganto, por en lumo de saltantaj lampoj malaperi en ĝia faŭko. Nubo ŝirmis la lunon, kaj mi, jam nemulte vidante, tamen sukcesis vidi, ke la urbomobilo iom post iom ekstaras unue sur la malantaŭajn, poste sur la antaŭajn piedojn, kaj solene ekvojaĝas. El ĝia ventro aŭdiĝis tiaj bruoj kaj tondroj, kvazaŭ ĝi suferis pro dispepsio. Mi estis revenanta al la raketo en mallumo, tute mirigita. Ja oni diras, ke jam ĉio okazis sub la suno, ke ne estas io nekomprenebla, se la leĝoj de la Naturo estas universalaj; tiuokaze kial do ili unue elrampis el tiu abomena maljunulaĉo, kaj poste enrampis reen? Kial tiom multe da ili penis provizore transformiĝi en kurdlon? Kio estis tio? Blufo? Deliro? Rito? Adaptiĝo? Ŝtataj interesoj? Genetika drivo? Polica ordono? Mia kapo estis krevanta, precipe pro sciavido. En la gvidlibro pri io simila ne estis eĉ vorto, ja ĝin verkis fakuloj, ne kredantaj, ke urbomobiloj povas esti kurdloj, vivaj kaj loĝataj samtempe. Tamen, mi jam komprenis, ke endas multe pli fidi al la propraj okuloj kaj oreloj, ol al la kunprenita literaturo.
La sesa tago
Mi mallonge indikas, kion mi hodiaŭ observis: A) kolizion de du urbosaŭroj; el unu elfalis preskaŭ tuta familio kun paralizita avo; B) atakon de kvar etuloj kontraŭ giganto; per kornopikado en malfortan lokon ili igis ĝin malhonore fuĝi; dum la fuĝo ĝi konvulsiis kaj eligis kurdlidon, kiu tuj kovriĝis per koto en flako, ektremis, prancis kaj gaje forkuris en arbaron, do ĉio ĉi aspektis kiel frata helpo de la etuloj al la glutito; C) promenantan kadavraĵon.
La lasta fenomeno meritas pli detalan priskribon. Ŝvitegante, mi estis pene trairanta altan scirparon inter du vicoj de nekrutaj montetoj, kaj sur fono de la ĉielo, sur pinto de unu el tiuj kalvaj montetaĉoj, mi rimarkis kurdlon. Ĝi ne altiris mian apartan atenton, — ĝi havis nenion specialan, kaj simple iris proksimume en la sama direkto, kiel mi, sed je preskaŭ mejla distanco de mi. Tamen, batalante kontraŭ scirparo, kroĉiĝanta al la dorsosako, la oksigena aparato, la kasedujoj kaj la fotilo, mi malpleje pensis pri tiu soleca koloso — pli pri tio, kiel mi eliru sur pli firman lokon; mi simple dronis en ŝlimo, kies fetoro, sendube, ĝis la morto mem akompanos miajn rememorojn pri tiu kvazaŭe altevoluinta planedo. Finfine, tute senfortiĝinte, mi haltis por restarigi la spiradon, kaj nur tiam la paŝanta fore antaŭe kurdlo ekŝajnis al mi iel stranga. Ĝi iris, tamen, sufiĉe glate, sed alie, ol tiuj, kiujn mi jam vidis. La kapon sur la longa kolo ĝi tenis rigide, kvazaŭ glutis bastonon, aŭ, pli probable, la falantan Pizan turon, la vosto treniĝis post ĝi kvazaŭ rompita, kaj la piedojn ĝi dismetadis larĝe kaj dum ĉiu paŝo kliniĝadis, fojfoje tiel forte, kvazaŭ tuj falos, sed lastmomente denove restarigadis la ekvilibron. Eble, ĝi estas malsana, ja ili ĉiuj ĉi tie perdas duonon de la vivo por eligi manĝitan, pensis mi kaj, viŝinte ŝviton de la frunto, ekiris pluen en la scirpojn — antaŭe en ili vidiĝis interspaco. Nun mi jam pli ofte rigardadis al la kurdlo kaj ne preterlasis la gravan momenton, kiam ĝi haltis — tiel abrupte, ke ĉiuj ĝiaj kvar piedoj disglitis, — kaj komencis fari plenan turnon malantaŭen, tre mallerte, implikiĝante en la propra vosto, kiu vere nur malhelpis al ĝi, kiel ŝtipo sub la piedoj. Turniĝinte, la kurdlo ree ekiris laŭ la sama vojo, laŭ kiu ĝi venis, kaj kiam ĝi stumbladis sur grundaj malglataĵoj, ĝia kapo saltetadis, kvazaŭ vere anstataŭ elasta vertebraro en ĝia kolo estis ŝtala trabo aŭ io simila. Nu, kian senvivan voston ĝi havas, pensis mi, kio kun ĝi okazis? Preninte el la ujo la binoklon, mi celigis ĝin al la giganto. Tiu estis balanciĝanta, kvazaŭ ŝipo dum forta flanka ondado, kaj inter ĝiaj skapoloj, en larĝa kalvaĵo de la felo — tie ĝi estis tute trivita, — vidiĝis io diverskolora kaj striita; fokusiginte la binoklon, mi ŝtoniĝis pro miro. Tie, sur la pinto mem de la kurdla spino, inter gigantaj traboj de la skapoloj, laborantaj dum marŝado, kelkaj ĉlakoj estis sunbanantaj sin sur kuŝejoj. Kiam mi celigis la binoklon al la kapo de tiu mirinda kurdlo, mia mirego transformiĝis en teruron: mi ekvidis kranion, elŝoviĝantan el sub putrinta felo, anstataŭ la okuloj oscedis nigraj kavoj, kaj tio, kion mi komence opiniis nefinmanĝita peco, branĉo kun folioj aŭ arbeto, pendanta el la kurdla buŝo, estis terura stumpo de la lango. Do, tio estis kadavro, sed ĝi moviĝis, kaj eĉ sufiĉe vigle; mi observadis ĝin longe, ĝis finfine vento ne portis al mi egalmezurajn sonojn, kaj subite mi rekonis en ili tamburon — aŭ ian alian muzikilon. En la kurdlo — ja kie ankoraŭ? — ludis orkestro. La kurdlo estis paŝanta laŭ batoj de tamburo, certe, surdigitaj, ja ili esis venantaj el la profundo de la ventro.
Reveninte al la bazejo, mi kun glaso da persika kompoto en la mano (kies rezervo jam finiĝis, bedaŭrinde) komencis kompili planon de agado. La raketo profundiĝis en la grundon je triono kaj ne plu dronis, tial mi povis resti ĉi tie plu, ja danke al la defenda koloro ĝi estas preskaŭ nevidebla; sed ŝajnis, ke plua restado en tiu ĉi loko nemulton donos al mi. Tial mi decidis fari ankoraŭ unu, lastan rekognoskon por kapti aborigenon, tamen, ne tute esperante sukceson: la kurdlandanoj ne aperadis solaj, kaj mi neniam renkontis taĉmenton kun malpli ol tridek ĉlakoj, kaj kun tia bando mi preferis ne komenci konversacion: la intuicio sufloris al mi, ke tio ne finiĝus bone. Sed mi ne tiom facile rezignas esplorajn projektojn, kies plenumeblo estas pagita per jarcentoj da glacia dormo, vera inversigebla morto; tial mi refortigis min kaj preparis noktan ekipaĵon, tio estas la noktovidilon, poŝlampon, nemalgrandan kvanton da ĉokolado, varmobotelon kun trinkaĵo, kaj krome tradukilon — modelon, se fidi al la firmaa katalogo, nekredeble oportunan, sed ne eblas diri, ke lanuge malpezan, se vi devas trairi densajn marĉajn arbustojn — ĝi pezis preskaŭ ok kilogramojn. Tamen tio estis la modelo por «unua kontakto», agordita, ŝajne, al dek ok alt- kaj malalt-kurdlandaj dialektoj, kaj se mi jam decidis riski vivon kaj sanon, do ĝi tute konvenis. Estas malfacile diri, kial, sed post leviĝo de la luno mi ekiris nord-okcidenten, tien, kie mi tage vidis la kadavron, paŝantan sur la kalvmontaro. Tamen mi, ŝajne, misvojiĝis, kvankam iris laŭ azimuto, ĉar mi trafis en arbodensejon, pri kiu mi povas diri nur tion, ke tie estis terura fetoro, kaj branĉoj vipadis mian vizaĝon, kaj se mi ne havus oksigenan maskon, kovrantan la okulojn, mi devus reveni senrezulte. Tamen mi sukcesis traŝoviĝi tra tiu ĝangalo kaj suriris iun solecan monteton, por ĉirkaŭrigardi sub lumo de plena luno.
Estis silento, super herbejoj sterniĝis nebulo, io ĉirpadis — kiel insekto, ne kiel birdo; kaj nur fore, preskaŭ ĉe la nigra horizonto, estis rimarkebla ia moviĝo. Mi rapidis al la noktovidilo — kaj jam pluran fojon dum mia estado ĉi tie, unue kun miro, kaj poste kun ĉiam pli granda timo mi rigardis al etendiĝinta sur tiuj marĉoj ĉeno de kurdloj, paŝantaj rekte al mi kiel distirita krescento; inter ili brileradis lumetoj — plej verŝajne, de lampoj en la manoj de piedirantaj ĉlakoj. Ial mi tuj decidis, ke tio estas ĉaspelado. Ĉu al mi aŭ ne al mi — pri tio mi ne pensis, tiaj nuancoj nun ne gravis. Necesis kaŝiĝi, kaj tre bone kaŝiĝi. La kurdloj ja iris paŝe, sed ilia paŝado egalas mian trotadon. Kaj la plej danĝeraj estis la piedirantoj kun lampoj, ja ili estis ne malpli lertaj, ol mi. Ĝis la antaŭaj restis nur iaj du mil paŝoj, aŭ eĉ eble malpli, do necesis aŭ tuj komenci retiriĝon, aŭ kuraĝi je renkonto — kun neantaŭdireblaj sekvoj. Dio scias kial speciale min terurigis la rememoro pri la kurdlano, sidanta kun sigelilo en la manoj sur la subulo.
Ĝuste tiu bildo kvazaŭ donis al mi flugilojn. Dum tiu nokto mi, probable, faris personan rekordon en kurado sur malglata grundo. Mi kuregis, falante kaj restariĝante, precize norden, kie estis finiĝanta la linio de la ĉaspelado, kalkulante ĉirkaŭiri ĝin laŭ granda arko kaj antaŭ la tagiĝo malaperi en scirpoj. Tion mi, feliĉe, malsukcesis. Mi diras «feliĉe» pro du kialoj: unue, mi preskaŭ certe ne sukcesus kaj trafus en «sakon», kaj, krom tio, ne renkontus la estaĵon, pri kiu mi agrable rememoras ankaŭ nun, kiel pri mia Vendredo. Mi eĉ ne sciis, ke mi kuras rekte al minita teritorio, krome prironĝita per malnovaj, disfalintaj ter-dometoj ĉe forputrintaj arbostumpoj, kaj ke ĝuste tio estas la sola vojo al saviĝo; astronaŭtiko, same kiel multaj aliaj metioj, krom inĝenieco postulas ankoraŭ iomete da fortuno.
Snufante kiel lokomotivo, mi kuregis per lastaj fortoj, kun timo liberigante la piedojn el sub iaj kurbaj, mukaj radikoj, estante tute certa, ke, se mi tordos la piedon, en tio estas nemulte da bono, kaj tiam la tero fendiĝis sub mi kaj mi falis en nigran kavon; ŝlima koto mildigis la baton, kaj preskaŭ sammomente en tiu mallumego mi kunpuŝiĝis kun ia estaĵo, kun estaĵo racia, kun aborigeno; kiam ni ambaŭ ekkriis pro neatenditeco — aŭ pro timo, — sub mia mano mi eksentis malsekiĝintan, pezan, krudan ŝtofon de lia vestaĵo. Jen la «unua kontakto»! Nek mi povis vidi lin, nek li min. Ni desaltis unu de la alia, kiel brogitaj. Probable li tuj fuĝus, kaj mi ĝin neniam plu vidus (pli ĝuste, tuŝus); li kaŝiĝadis en tiuj truoj delonge kaj konis ilin kiel proprajn poŝojn; tamen mia multjara sperto ne estis vana. Mi ŝaltis la tradukilon kaj diris, pli ĝuste raŭkis en la mikrofonon: «Ne fuĝu, fremda estaĵo, mi estas via amiko, mi venis de malproksime, sed kun bonaj intencoj kaj ne faros al vi malbonon». Ion tian, ĉar kun aliastranoj oni ne enprofundiĝu en detalojn; estas facile imagi, kion spertus altevoluinta luzano, kiu nokte elŝipiĝus, ekzemple, en Irano aŭ ankoraŭ ie en Azio: li povus opinii sin feliĉulo, se li pasigus duonjaron en prizono. Verdire, mi ne kalkulis je favora reago de la najbaro, kaj tio, ke li subite eksilentis, estis por mi agrabla surprizo. «Kiu vi estas?» — demandis mi singarde kaj aldonis, ke mi mem estas scienca esploristo kaj venis ĉi tien por esplori vivon de kurdloj. Li ne tuj liberiĝis de suspektoj, sed finfine cedis al miaj admonoj kaj palpis min, kontrolante, kian ekipaĵon mi havas sur mi; strange, li rekonis la noktovidilon, kvankam tian modelon li ne povis koni — ja ĝi estis japana.
Vorton post vorto, kun multaj miskomprenoj, ni tamen trovis komunan lingvon, kaj jen kion mi aŭdis de mia nokta kamarado. Li estis juna kaj promesplena kurdlanda sciencisto, absolute fidela al la Prezidanto, kaj egale al la ideo de politmobilo, tial la potencoj permesis al li daŭrigi lernadon en Luzanio. Post ĉiu semestro li revenadis hejmen, tio estas en sian kurdlon. Malfeliĉe, dum la lasta reveno li faris eraron kaj ricevis kvin jarojn da PuKo. Li ne apelaciis, ĉar apelacio, kiel atesto de speciala persisto pri eraroj, kaŭzas ordinare pliseverigon de verdikto. Mi nenion komprenis. La tradukilo funkciis senriproĉe, sed ĝi tradukadis vortojn, sed ne sociajn fenomenojn, starantajn malantaŭ ili. Ni sidis flanko ĉe flanko en nepenetrebla mallumo, sur arbostumpo, elstaranta el ŝlimo, kaj manĝis ĉokoladon, kiu tre plaĉis al li. Li rimarkis, ke ion similan li manĝis en Lulavito — en la universitato de tiu luzania urbo li laboris super disertaĵo pri astrofiziko. Malrapide kaj tolereme li klarigis al mi, en kio estis lia malfeliĉo. La kurdlanda gazetaro, vere, atingas Luzanion, sed «La voĉo de kurdlo», kiun li legadis regule, silentas pri ĉiuj malagrablaj faktoj; tial li ne sciis, ke en la patrujo jam estas nova Prezidanto, kaj la antaŭa kune kun tri aliaj Superestroj konsistigas tiel nomatan Bandon de la Kvar, aŭ KriGruKreMon (Kriman Grupaĉon de Kretenoj kaj Maliculoj). Apenaŭ li sukcesis krii ordinaran saluton «O-ku-ku!», per kiu oni salutas Observantojn kaj Kuratorojn de Kurdlando, dirante en ĝusta ordo iliajn titolojn, ordenojn kaj nomojn, li estis senprokraste arestita. Klarigoj ne helpis. Tamen, li sciis, ke ili neniam helpas. Li ricevis kvin jarojn da PuKo (Puna Kurdlo) kaj fuĝis el tie antaŭ du semajnoj. La kurdlo, el kiu li fuĝis, profitinte malatenton de gardistoj (ilia disciplino tute nuliĝis, diris li, ili preferas nur sunbaniĝi sur la spino), vere estas kadavro, kadavromobilo, aŭ kadavlero, kiel diras la prizonuloj, kiuj movas ĝin per propraj fortoj, kiel galeron. Tiam mi komencis rememori, ke mi legis pri io simila en la arkivo de MEA. Tamen mi demandis pri nenio — li parolu libere.
Estante sciencisto, eĉ astrofizikisto, la informon pri mia tera deveno li perceptis sen specialaj emocioj. Li, tamen, aŭdis pri la Tero kaj sciis, ke ĉe ni estas neniaj kurdloj, pro kio li kondolencis min. Mi unue decidis, ke tio estas amara sarkasmo, sed ne, li diris tute serioze. Estis interese, ke li neniun kulpigis pri sia sorto, ne plendis pri la verdikto kaj la punlaboro, kvankam plendis, ke oleon por lubrikado de artikoj la gardistoj preskaŭ tute forspekulacias, pro kio la spino preskaŭ krevas, kiam la monstraj ostoj ekmoviĝas, kaj grinco kaj knaro estas tiaj, ke eblas freneziĝi. Kio koncernas naciomobilismon, li plu estis por ĝi, firme kiel roko. Li nur opiniis, ke sendatajn eksterlanden stipendiulojn oni devas antaŭ reveno informi en la kurdlanda ambasadorejo; ĉu tio utilas por la ŝtato — igi talentulojn perdi tiom da jaroj en PuKo? Oni al neniu senkulpe rompu la karieron! En Luzanio, kredigis li min, estas multege da entuziastoj de politmobilismo, speciale inter studentoj kaj profesoroj. Ili tie simple velkas pro ĉiea feliĉo.
Ĉokolado aŭ io tia estas, certe, pli bona, ol brrbicio (supaĉo el putraj sfagnoj kaj algoj), sed apartajn faktojn ne eblas trakti izolite de la Tutaĵo. Mi singarde rimarkis, ke, se «La voĉo de kurdlo» donadus fidindajn informojn, do neniu riskus veni al tia fino, al kia venis li. Li mansvingis. Mi ne vidis tion, sed sentis, ja ni alpremiĝis unu al la alia sur tiu ĉi putra arbostumpo, saviĝante de penetra nokta humido. Sed tiam, diris li, necesus priskribi ankaŭ luzaniajn frandaĵojn, kaj la simpla popolo, freneziĝinte, amase fuĝus el kurdloj, kaj kio okazus kun la ideo de politmobilo? Ni supozu tion, rimarkis mi, do ĉu la mondo renversiĝus pro tio? Tiuj vortoj forte lin tuŝis. Kiel do, laŭtigis li la voĉon, cent kvindek jaroj da ideaj serĉadoj, malurbigado kaj naturigado de la socio, — ĉu ĉio ĉi devas iĝi vana nur tial, ke ie estas io pli bongusta ol brrbicio?
Por trankviligi lin, mi demandis pri la ĉaspelado. Li respondis per sia antaŭa, glata, iom malgaja voĉo, kaj la tradukilo knaris en mian orelon liajn vortojn. Nu certe, li sciis pri la ĉaspelado, ĝuste tial li kaŝiĝis ĉi tie, antaŭe tio estis politika trejnejo, li mem ĉi tie finis la kurson antaŭ tri jaroj, do ellernis la lokon ĝis lasta buleto. Li ankaŭ sciis, kiel trairi la minkampojn, ja li mem metis tiujn minojn. Tio, ke mi ne eksplodis, iom miris lin, sed li havis pli gravajn zorgojn. Ni babiladis tiel dum duono de nokto. La ĉaspelado preteris nin; la luno malleviĝis, kaj estiĝis silento, kvazaŭ en tombo. Mi nomis la nevideblan eks-pukanon Vendredo — lian veran nomon mi ne sukcesis enmemorigi, kvankam li prononcis ĝin silabe ses fojojn. Tamen, kian tio havis signifon? Li nomis min «sinjoro Tobler». Kial Tobler? Tiel nomiĝis la firmao, produktanta la ĉokoladon kun nuksoj, per kiu mi lin regalis, kaj li opiniis tion mia nomo. Propraj nomoj pleje embarasas tradukilojn. Al mi ŝajnis, ke mian veran nomon li opiniis priskribo de mia karaktero (Tichy ja signifas «kvieta»). Mi, tamen, ne penis lin malkonvinki, mi deziris ekscii pli pri naciomobilismo. Kiel eblas okupiĝi pri astronomio en kurdlo? Certe, ne eblas, respondis li degne, sed politmobilo estas antaŭ ĉio ideo, kaj per sola ideo ne eblas longe vivi, necesas io konkreta por ĉiu tago. En ĉi tiu okazo — kurdloj. Tamen, vivo en kurdlo estas bonega lerno, formanta spiriton de kunlaboro en malfacilaj kondiĉoj, kaj malfermanta perspektivojn por estonteco. Kiajn? Nu, adiaŭi kurdlon kaj loĝiĝi ie apud Kikirikso (aŭ eble Rikkiksikso); la klimato tie estas tre sana, estas neniaj marĉoj, nek kurdloj, en la centro estas la registara kvartalo, sed la Prezidanto mem, kaj la Konsilio de Superestroj loĝas ie aliloke.
Mi havis impreson, ke li scias la adreson de la supera kurdlanda estraro, sed li, kvankam fratiĝis kun mi en tiu nigra truo, tamen ne ĝisfine fidis al mi. Oni diras, informis li min sekrete, ke neniu el la Superestroj dum la vivo vidis eĉ unu vivan kurdlon, sed nur Surrampodontojn, tio estas la pitoreskajn komponaĵojn de tiuj potencaj animaloj, kreatajn de civitanoj dum ŝtataj festoj antaŭ la honora tribuno, sur kiu staras la Prezidanto mem. Verŝajne, antaŭ tio, nokte, mi vidis provludon de tia spektaklo, ja necesas multe labori, por montri sin brile antaŭ la estroj, sub sonoj de la himno kaj susurado de standardoj. Li mem iam feliĉis iam esti supera parto de la maldekstra malantaŭa piedo de tia Surrampodonto. Li ekrevis kaj malfacile suspiris. Riskante kolerigi lin, mi demandis, kion belan, propre, li vidas en tiu timiga estaĵo? Anstataŭ ol indigniĝi, li ironie ekridis kaj diris, ke li ne estas tiom malklera pri la teraj aferoj, kia mi lin sendube opinias. Vi ja havas ŝtatajn blazonojn, ĉu? Leonojn, aglojn kaj ceterajn birdojn. Kaj kio bela estas en tiuj plumkovritaj estaĵoj? Aŭ ĉu vi ne scias, ke aglo disŝiras per siaj ungegoj kaj beko ĉiaspecajn senkulpajn animalojn, kaj krome fekas sub sin en la nesto? Ĉu tio malhelpas al vi klini la kapon antaŭ ĝia bildo? Sed ni, kontraŭis mi, loĝas nek en agloj, nek en leonoj. Ne loĝas, levis la ŝultrojn li, ĉar vi ne lokiĝus tie. Al ni simple pli fortunis. La naciomobilismo estas tradicio, sanktigita de la tempo, la kurdlo estas ĝia enkorpiĝo, la kurdla biologio estas nia ŝtata ideologio, kaj tiu, kiu havas cerbon en la kapo, ne finos siajn tagojn en ventro, kaj, se ne okazus la fatala hazardo, li jam post jaro sidus ĉe bonega importita teleskopo apud Kikirikso. Tamen, en la sana korpo estas sana spirito. Nenio luzano (li malestime diris «luzulaĉo») eltenus eĉ tri tagojn en tia kavo, nutrante sin per radikoj, kaj jen li loĝas ĉi tie jam du semajnojn kaj ne plendas, ĉar en la PuKo manĝaĵo estis nemulte pli bona.
Mi demandis, kiel lin impresis Luzanio. Ja tie li vivis bone, ĉu? Certe, respondis li, kaj li eĉ intencas iri trans la limon en Lulaviton kaj daŭrigi okupiĝojn en la fakultato de profesoro Gzimks, lia scienca gvidanto. Li okupiĝos pri doktora disertacio, por reveni, kiam oni deklaros amnestion aŭ kiam la nuna Prezidanto iĝos demono kaj monstro. Kaj li estas patrioto kaj sekvas principon: right or wrong my country. Tamen, kia wrong! Ĉiu, kiu sidas en kurdlo, vartas esperon loĝiĝi apud Kikirikso, kaj tiuj luzanoj esperas jam pri nenio. Ĉu vi aŭdis pri sinturo, gedustriigo kaj feliskalado — feliĉiga eskalado? Jen. El kurdlo oni povas eliri unufoje dum jaro por 24 horoj, ricevinte pasbileton, kaj el la etikosfero, tiuj ĉenoj kaj katenoj de lertonizita feliĉo — neniam, neniel, kaj se mi nur scius, kiel enviis al li liaj junaj kolegoj, kiam li revenis en Kurdlandon por ferioj... Mi demandis, kion oni farus kun li, se lin kaptus la ĉaspelistoj, kaj per tio mi ege lin ofendis — aŭ indignigis. Li nomis min senhonta fremdulo, derampis de la arbostumpo sur la teron kaj kuŝiĝis por dormi. Mi sidis super ili dum ia tempo, poste kuŝiĝis apude kaj momente ekdormis. Vekiĝis mi ĉe la sunleviĝo sola. Vendredo senspure malaperis. Li eĉ ne klarigis al mi, kie estas la trairejo de la minkampo. Feliĉe, mia propra pado frostiĝis en glacia kaĉo kaj, singarde ŝtupante laŭ la propraj spuroj, ĝis la tagmezo mi atingis la raketon, renkontinte nur etan kurdlon, baraktantan en flako. Danke al Vendredo mi sciis, ke tio estas aŭ neokupita loĝejo, aŭ unufamilia dometo de meznivelaj funkciuloj. Sed mi jam estis satega je kurdloj — de ajna speco, formato kaj temperamento.
Mi ĉion lavis, gladis la vizitan kostumon, iom manĝetis kaj startis sur tian altan orbiton, de kiu eblis reveni sur Ention kun kosma rapido — mi ne intencis informi luzanojn pri mia estado en Kurdlando. Mi deziris aperi sur iliaj radaroj kiel venanta rekte el la Tero ties duonoficiala ambasadoro. Tiel estus pli fidinde. Kontaktinte kun la kosmodroma regcentro apud Lulavito kaj ricevinte dezirojn pri sukcesa alplanediĝo, mi preparis min al ceremonioj, neeviteblaj en tiaj okazoj: oni aludis al mi, ke krom prezidanto kaj aktivuloj de la Societo de entiana-homa amikeco estos reprezentantoj de la ŝtataj organoj. Kiel grandega brilianto ekbrilis sur mia ekrano la ĉefurbo de Luzanio — nelonge antaŭ noktomezo; tiel okazis, ke mi alplanediĝis, kiam la suno jam antaŭlonge subiris. Kaj kiel du belegaj smeraldoj en sama kadro ekbrilis ĝiaj satelitaj urboj Tlitalutlo kaj Lulavito. Mi alplanediĝis kaj sur kuŝigita seĝo, jam en mia plej bona kostumo, aŭskultis katan muzikon, tondrantan el la ŝipa aŭskultilo. Ŝajne, la luzanoj, ne kompreninte mian ŝtatan apartenon, renkontis min per himnoj de ĉiuj ŝtatoj — anoj de UNO. La rezulto estis terura, sed mi komprenis, ke tiu paŝo estis kaŭzita de politikaj, sed ne melodiaj konsideroj. Je tri minutoj post la unua mi staris en malfermita luko de la ŝipo kaj en flamanta lumo de lumĵetiloj, falanta de ĉiuj flankoj, sub sonoj de orkestroj mi komencis malsupreniri laŭ la tapiŝa vojeto de la ŝtuparo, ridetante al kunvenintaj homamasoj kaj salute svingante la manojn super la kapo. Samtempe mi ne forgesis kaŝe rigardi la korpon de la raketo kaj konvinkiĝis, ke la atmosfera frotado karbigis ĝin kaj kaŝis spurojn de la koto, atestantajn mian kurdlandan aventuron. Preskaŭ galope oni kondukis min preter salutantaj spaliroj ĉiam plu kaj plu — eble, pensis mi, por liberigi min de trudiĝemaj televidkameraistoj kaj ĵurnalistoj.
De la giganta kosmohaveno en la memoro restis nenio, krom bruego kaj brilaj lumoj. Mi eĉ ne sciis, kiu min ĉirkaŭas; oni min gardeme kondukadis, direktadis, puŝetadis, ĝis mi finfine mergiĝis en ion molan, kaj ni ekveturis sur nesciate kio, nesciate kien. Perpleksita de transiro el nebulaj marĉaj vastaĵoj en vorticon de nokta metropolo, mi perdis parolkapablon, portata ien kun freneza rapido; ramploj, startejoj, zumoj, briloj, ŝrikoj falegadis sur min de ĉie, kvazaŭ mi estis la centro de ĥaoso, je hardika distanco de transformiĝo en ian kaĉegon; mi jam ne distingis tegmentojn disde vojoj, aŭtojn disde lampoj en tiu brilado kaj en tiu rapidveturado, streĉita, kiel krevonta kordo; mi ŝrumpis, kiel sovaĝulo, kun granda peno ŝajnigante trankvilon. Mi ne scias, kien oni min alveturigis, tie estis parko, antaŭpordo, kiu evidentiĝis lifto, nia veturilo malfermiĝis, kiel distranĉita oranĝo, ni eliris, miaj oreloj surdiĝis, dika luzano kun tute homa vizaĝo enpikis en bukedon en mia butontruo orkideon, kiu tuj ekparolis — tio estis mikrotradukilo, ni trairis kelkajn halojn, pensigantajn pri palaco kaj muzeo samtempe, statuoj deiradis de mia vojo, — ĉu robotoj? — ne, dioidoj, diris iu; tapiŝoj, aŭ eble gazonoj — ĉu en domo!? — bronzo, altaroj (aŭ tabloj?), iu rimarkis, ke mi ne havas nigrajn okulvitrojn, oni donis ilin al mi, mi dankis, vere, ĉirkaŭe estis tro multe da oraj blindigaj surfacoj, pordoj malfermiĝadis, kvazaŭ etenditaj irisoj de kataj okuloj, de supre faladis sur nin rozkolora florpolvo, aŭ eble tio estis ia nebulo; meblaro kantadis — aŭ tio estis sonorilaro? — sed la ĉapelo de la luzano, irinta apud mi, same kantetis ion, ĉar, kiam li ĵetis ĝin al dioido, estiĝis silento; en duoncirkla halo kies fenestroj rigardis al la urbo, flamanta en la nokto per siaj galaksioj, al ni alflugis malgrandaj Amoretoj sur flugiloj, kun pletoj, plenigitaj per manĝetoj, sed antaŭ ol mi komprenis, kio estas tio, unu el la kondukantoj faris signon — ne necesas; ili elvaporiĝis; jen ankoraŭ unu halo, supre malhela, tamen lumis palmoj aŭ arbustoj. Oni kondukis min en sekvan ĉambron. Mi ekvidis nudajn murojn, en la angulo — ion similan al hejma metiejo, blankan tapiŝon, malpurigitan aŭ trabruligitan per ĥemiaĵoj, hokon en la muro, kolringon sur ĉeno, kaj mi haltis, malagrable surprizita de ĉio ĉi, sed ili petegis min aliri kaj rigardi, unu el ili prenis la kolringon, surmetis sur sin, iom turnis la okulojn kvazaŭ pro ravo, demetis, la ceteraj rigardis atente, kun streĉo, iel katenite ridetis — do, ĉu mi surmetu tiun kolringon?
Finfine, tio povus esti ia loka rito, sed mi ne deziris. Mi mem ne scias, kio min haltigis. Eble tio, ke ili ne parolis kun mi, sed nur montradis per gestoj plej humilan respekton; ili ĉiuj havis tradukilojn, en la butontruoj, kiel mi, tamen ili silentis. Mi rigidiĝis meze de la ĉambro. Ili ĝentile puŝetadis min, kun gestado de surduloj aŭ kretenoj, sed mi jam ekobstinis, komencis forpuŝi ilin, komence ne senceremonie, riverencante, — ja en tia palaco necesas konservi decan aspekton, ja tro abrupta estis la transformiĝo — kial ĝuste ĉi tie, en kio estas la afero, pro kia diablo? — ili puŝadis min jam preskaŭ malĝentile, des pli forte, ju pli forte mi rezistis; mi ne scias, kiam, en kiu momento omaĝoj transformiĝis en batojn. Propre, ne ili min batadis, sed mi ilin; al la pufa vizaĝaĉo de iu dikulo — ricevu! — per la kapo en la ventron — lasu min, kanajlo! do liberigu min, atendu, ĉi tie estas ia miskompreno, mi estas fremdulo, venis kiel diplomato — la tradukilo pepe ripetadis ĉiun mian vorton, ili ne povis ne aŭdi, sed tamen plu puŝadis min al la muro — do, ĉu jene? nu, ni parolos alie, mi batis la kantantan vestaĵon, kaj ĉu piedbaton vi ne deziras? — la tradukilo krakis kaj eksilentis, dispremita, ili falis sur min per la tuta maso; ja mi rezistis ne tiel, kiel povis, ĉar mi ne sciis, kiom granda estas la prezo. Mi tute ne scias, kiam, sed la kolringo klikfermiĝis sur mia kolo, kaj ili deziris nur elturniĝi, desalti, foriri, ja mi jam estis ĉenita; sed mi premis sub la maldekstra kubuto la kapon de la dikulo kaj draŝadis lin anstataŭ ĉiuj ceteraj, tiuj trenis lin je la piedoj, li muĝis kiel bubalo, kaj finfine mi lin lasis, ja ĉio ĉi estis tro stulta. Ili dekuris de mi for, kiel de kolera hundo, malfacile spiregante, en ŝiritaj vestoj, kiuj kantis terure false, — ja mi sufiĉe pridraŝis ilin; sed ili rigardis al mi kun ĝojo — tute alia, ol tiu, kiu estis antaŭe, en la kosmohaveno; tio estis ĝojo de posedo de mi. Ĉu mi sufiĉe klare esprimas? Ili ĝuis mian aspekton, kvazaŭ mi estus granda rabobesto, trafinta en kaptilon. Tio diable malplaĉis al mi. Satrigardinte min, ili vice foriris.
Mi restis sola, ĉenita, kaj ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis la ĉambron. Mi kun plezuro eksidus, la kruroj ankoraŭ tremis pro streĉo, ja al unu el ili mi ŝiris la orelon, kaj al la dikulo difektis la nazon; sed simple sidi tiel, ĉe la muro, kun kolringo sur la kolo, mi ne povis — almenaŭ nun. Paŝi mi same ne deziris, tio estus tro hundece. Antaŭ miaj okuloj plu staris la ora lukso de la palaco, kelkaj Amoretoj kun pletoj kunflugis sub la plafono, sed neniu el ili provis regali min per manĝaĵoj. Mi penis sugesti min, ke tio estas ia giganta miskompreno, sed sensukcese. Plej suspektinda al mi ŝajnis eĉ ne tio, ke oni min ĉenis, sed la ĝojo, kun kiu ili rigardis al mi antaŭ la foriro. Mi pensis, kiel mi kondutu plu, por ne perdi dignon; en tia stato en la kapon venas tute idiotaj pensoj, ekzemple, ŝirmi la kolringon per la kolumo de la ĉemizo, kaj la ĉenon kovri per la propra korpo. Tamen la okuloj per si mem turniĝis al la similaĵo de metiejo en la angulo, tie kuŝis iaj tranĉiloj kaj pinĉiloj, mi rimarkis, ke la angulon oni iam kurtenadis — sub la plafono estis stangeto, laŭ kiu povis moviĝi kurteno kun radetoj, sed nun ĝi estis malfermita. La tranĉiloj ion rememorigis al mi — iom similaj al segiloj, sed sen dentoj, duoncirkla pinto, kun fustoj, — jes, precize kiel ledaj tranĉiloj. Por prilaboro de ledo. Sed kion komunan ili povis havi kun mi? Estas klare, ke nenion! Mi ripetis tion al mi dek fojojn, sed tute ne konvinkis min. Voki helpon mi hontis. En la poŝtranĉilo mi havis fajlilon, sed ne por tia ĉeno — tiu eltenus ne nur ĉenhundon, sed eĉ sesopan jungaĵon.
Proksimume post horo la irizaj pordoj subite malfermiĝis. Eniris miaj kaptintoj kun iu nova luzano, alta kaj tre dika. Li portis rozkolorajn okulvitrojn, tenis sin majeste, kvankam anhelis tiel, kvazaŭ malfruis trajnon. Li malalte riverencis al mi ĉe la sojlo mem kaj malŝaltis kantadon de sia vestaĵo. Aŭ eble, de la ĉapelo. La ceteraj, montrante al mi, babilis senĉese kun sama ĝoja kontenteco. Ĉu mi estis ostaĝo? Eble, politika? Aŭ temis pri elaĉeto?
La rigardado okupis kelkajn minutojn, sed la majesta luzano rimarkis la malfermitan metiejon kaj komencis kriaĉi al la komplicoj, kaj al unu el ili eĉ minacis per la pugno. Ili vetkuris por fermi la ŝirmilon. Kretenoj — mustardon post tagmanĝo; sed tio, ke ili ŝirmis tiun benkon kun tranĉiloj, fine frostigis mian sangon. La altulo ordonis, duopo elkuris el la ĉambro kaj preskaŭ tuj revenis kun statuo, el tiuj, kiujn ili nomis dioidoj. Tiu ĉi dioido aspektis precize kiel nia tera, preĝeja anĝelo, nur moviĝanta. Oni alportis fotelojn, la anĝelo puŝis unu el ili al mi, ekstaris apude kaj komencis parolegi nekredeble rapide; mi komprenis, ke tio estas tradukisto; krome ĝi ventumadis min per la flugiloj, kio same ne estis superflua — post ĉiuj ĉi paroloj kaj atencoj kontraŭ mia vivo mi ŝvitegis. Ili eksidis ronde, sen ne tre proksime — ekster la atinga zono de la ĉeno, — nu, kaj la afero komenciĝis. Kia ĝuste afero, estas malfacile diri. Unue ili prezentis sin al mi, sed ne ĉiuj. Tiuj, kiuj aspektis pli ferocaj, sidiĝis inter la foteloj kaŭre kaj entuziasmigadis la oratorojn per hurlado, ŝrikado, eksplodoj de satana ridego, kaj la elpaŝantoj laŭvice okupadis liberan lokon rekte kontraŭ mi kaj senbridigadis sian senton de malamo — ne tiom kontraŭ mi, kiom kontraŭ la tuta mondo.
Iam oni min jam ŝtelis por elaĉeto, ankaŭ pri ideaj homŝtelantoj mi aŭdis, kaj tiuj ĉi pretendis esti ĝuste la ideaj; sed io ĉi tie estis malkonvena. Mi ne scias, kiel, diable, tion esprimi. Mi ja ne dubis pri sincereco de iliaj malbonaj intencoj. Mi eksciis, ke la majestulo, kun rozkoloraj okulvitroj, estas prezidanto, aŭ pli ĝuste, kontraŭprezidanto de ilia Unio de verkistoj, ke unuj el ili okupiĝas pri kontraŭpastrismo, aliaj estis Tutkontraŭpentristoj, sur la tapiŝo sidis neonisto (li ne lumis neone — simple oni tiel nomis novnihilistojn), apud li estis du socitorturistoj, kaj apud la anĝelo — unu apokalipsisto (eskatisto), du rezististoj, luktantaj kontraŭ mi-ne-memoras-kio, unu mallumisto kaj kelkaj ekstremistoj malpli grandaj, plenumantaj rolon de aplaŭdantoj. Minacante al mi, ili transiradis de furiozo al entuziasmo, iliaj sentoj ŝajnis sinceraj, sed... kvazaŭ ne estis kontentigantaj ilin mem. Per io ili similis al aktoroj, tro maltrankviliĝintaj antaŭ la spektaklo, per io — indianojn, dancantajn ĉirkaŭ tortura fosto, sed indianojn, kiuj ne tre kredas je sia Manituo kaj ja la Lando de Eterna Ĉasado kaj dancas, kiel dancis iliaj avoj, sed kun ia maltrankvilo... ilin tute nenio estis moderiganta, estis nenia kompato, tute ne, pli verŝajne, estis grajno de dubo, silentigata per ĥora hurlado... aŭ rememoru ploristinojn dum entombigo — ne tiujn, al kiuj oni pagas pro lamentoj kaj ŝutado de cindro al la kapo, sed la parencojn, kiuj penas varmigi temperaturon de malespero pli, ol ili kapablas... kaj tial ili devas elŝiri da haroj sur la kapo eĉ pli, ol necese, kaj tiel ploregi, ke oni ilin aŭdu ekster la tombejo. Unuvorte, ili iel troe penis. Iliaj vizaĝoj estis homaj, sed tio ne estis maskoj, kvankam videblis, ke tio ne estas iliaj ordinaraj vizaĝoj. Tiam mi ankoraŭ ne sciis, kiel ili tion faras, kaj, verdire, tio ne tre zorgis min. La anĝelo, starinta apud mi, superis tutkosmajn rekordojn de rapido de tradukado. Li tradukis eĉ ĥoran ŝrikon: «Libero kaj Prospero! Diablo vin ĉiujn prenu! En pikogantojn la kanajlojn, kiberaĉulojn, sciencidojn, konstruaĉitajn en lulilo-matraso, ŝmacantajn en ĉiesa kremeco, kadukajn molaĉajn vomulojn-lipmukulojn». Tiamaniere ili sin ardigadis, kaj poste unu el ili dispuŝis la ceterajn, kaj, saltetante surloke, kiel virkoko, kaj svingante la manojn, kvazaŭ li deziris leviĝi sub la plafonon, al la Amoretoj kun pletoj, ekmuĝis:
— Aŭskultu, terulo, diablo prenu vian kurieran diplomoŝton! Ja estas vero, ke ĉiu, ĉu granda aŭ malgranda, bela aŭ malbela, nobla aŭ malnobla, kripla aŭ svelta, dum vivas en malĝojo kaj, ĝibiĝinte, disvolvas la fifvadenon, tio estas vivfadenon, vekas en ni mizerikordon, kompaton, karitaton, kunsenton, piecon, sanktecon, amen! Kaj privomita voluptulo, abomena lascivulo, dikega manĝegulo, tretanto de floroj kaj mondoj — estas ne pli ol dupieda malpuraĵo de estado, malsatega vorulo, malica cinikulo, naŭziga mukulo, ĉu vere? Se vi renkontos sur marĉo dum malbona vetero malfeliĉulon en truita sakaĵo, via galo incitiĝos pro kompato netolerebla kaj vian koron malgajigos pala fajrero de zorgoj. Aĥ, diablo, se mi fakte renkontus ie infanon orfan, duĝiban aŭ eĉ malpligradan kriplulon aŭ malfeliĉulon ajnan, mizerulon senlangan, malvarmiĝintan, sen subpantalonoj, ho, kiel mi lin varmigus, karesus, al la koro premus kaj flustrus en lian nelavitan, krudan, sed popolan orelon kanton mian! Sed neniam tio sukcesos — la sinturo ne permesos, lertonidaĉo! Kiam mi iris al kiberkonfesprenanto, tiu konsilis al mi estingi soifon mian de mizerikordo per sintesentoj — sintezitaj sentimentoj, anstataŭ la Vera Kompato, ĉu aŭdas vi, laktosuĉulo tera? Ho, tiam kuris mi tuj hejmen por preni benzinkruĉon, por propramane fajrigi tiun kiberon, pri kio, kiel vi senĝene divenas, neniu min malhelpis. Sekvan tagon oni instalis tie novan, centkanalan kiber-konfespreniston, por seanco de samtempa konfesado. Tiam mi komprenis, ke venis tempo la popolon inciti, kaj ke tio estas la Sola Savo. Ho! kiel min esperigis tiu granda malkovro! Savanto de amasoj, komprenis mi, povas iĝi sole teroristo-detruisto, kiu la liberojn abomenajn, tuŝitajn per milionoj da malpuraj manaĉoj, premos, tranĉos, nitos kaj firme fermos, kaj el ĉiesa maldisciplineco, post malestimindaj lamentoj kaj plendoj, restariĝos kun terura muĝo la Dezirata Fantomo, kiu estis por mi aŭroro en la nokto de putrinta liberalismo... Ho restaĵoj de liberaluloj, amasoj de fiegalistaĉoj sub la kalkano de mia sankta kolero! Ho, lumbrila foro kaj ĉifonuloj eskarkovritaj! Venu, dolĉega domo de mallibero, diris mi al mi, mallibero plej eble simpla, vera, bastona, dentodraŝa, floru, mia ĝarden'! Kiom estas da steloj sur la ĉielo, tiom da batbluaĵoj estu sur la korpoj de la donacintoj de la malutilaj bonoj! Tiel mi foriris subplanken. Konkrete kontraŭ vi mi ne havas ofendiĝojn, kaj kolegoj miaj same, sed vi devas perei, ĉar ne endas komenci grandan aferon per ajnulo. Komenco bona — laboro duona, kaj por alta celo troveblas fortoj! Se ni ne faros tion, ĉio dronos en kibergraso kun sakarino. Nenio alia fareblas — necesas tranĉi! Ĉiu granda revolucio komenciĝis per tio, eĉ sen ajna ideo, kion do diri pri la nia. Unuvorte, pli da faro, malpli da vortoj!
— Ĉu vere vi, ho sinjoro, — ekkriis mi tiel, ke la ĉeno sur mi ektintis, — havas intencon senigi min je la vivo?
Mi mem ne scias, kial mi diris tion tiel malnature. Kaj tiu ulo, anstataŭ ol komenci plenumon de siaj sangaj promesoj, paliĝis, ŝanceliĝis kaj falis sur manojn de siaj kamaradoj, kiuj komencis lin konsoli, kaj li nur malfacile spiregis, kvazaŭ pro nekutimo. Sekva oratoro eniris en la rondon kaj, levinte la manojn al la Amoretoj kun manĝetaĵoj, per mistika flustro diris:
— Ni pereas, sinjoro Tichy!
Tiel malĝoje li tion siblis, ke, malgraŭ la kolringo, mi iel eĉ ekkompatis lin kaj demandis:
— Do kial kaj pro kio?
— Pro la prospero...
— Sed ĉu ĝi estas deviga?
Li eĉ paroksismis en venena sarkasma rido, kiu, tamen, transiris en ploron. La ceteraj ŝtelintoj same kaŝe viŝis la okulojn.
— Ne, tute ne, — ĝemis li, — sed eĉ se la paradiza pano ŝtopus la gorĝon, neniu ĝin libervole fordonos. Absoluta feliĉo absolute koruptas! Oni ne atendu faron de la popolo. Oni povas kalkuli al ĝi, kiam ĝin ĝenas mizero, sed ne kiam ĝin perfortas lukso. Ne deziras ĝi, ke estu alie, ja alie — jam signifas malpli bone, sed ne pli bone! Certe, iam estis moda asketismo — supaĉo el arbaraj radikoj, lignodometo sub pajla tegmento, kurdlo en stalo, plugilo kaj sakvesto, riĉuloj paŝas nudpiede, sed ĉio ĉi estas sintezita, la radikoj estas trufaj, la kurdlo sur radoj, la pajlo el nilono, la plugilo aŭtomata kun transistoroj, falsa tio estis asketismo, kaj baldaŭ tedis. Aĥ, fremdulo, se vi scius, kiel la popolo suferas! Nur pro vido de elektokibero, laŭdanta vican ĝuon, la civitanojn skuas buridana tremo, kaj multaj disbatas aŭ malmuntas ĝin, sed senrezulte — ĝi tuj riparas sin mem. La plej terura estas tio, ke nin, pledantojn por popola bono, la popolo malamas, ne dezirante kompreni, ke ĝi pendas sur hoko de pereo. Tial, bedaŭrinde, ni devas mortigi vin, ho altestimata fremdulo...
Eble, tio estis ilia gazetara ataŝeo — mi ne scias, ĉiuokaze, li ne kontentigis ilin per tiu komunikaĵo. Vi forgesis aldoni, kriis ili, malhelpante unu alian, ke granda afero postulas grandan oferon! Vi nesufiĉe emfazis la historian signifon de tio, kio nun okazos! Kio ĝuste? Senfeligo. En tiu senco, ke de mi oni demetos la felon. La perspektivo de Tiĥi-buĉado (mi ripetas post la anĝelo, kiu rapide tradukis), propre, ne timigis min pli multe, konkretan minacon mi preferas al mortigaj aludoj, tiklantaj la vertebraron; mia pensado akriĝis, kaj mi tute koncentriĝis, pripensante eblojn de defendo, ĉar mi ne intencis malmultekoste vendi mian felon; samtempe mi ekdisputis kun ili, emfazante tion, ke ne endas firmigi altan ideon per murdo, sed tio estis dialogo kun surduloj. En iliaj idealisme larĝigitaj okuloj flamis tia fanatikeco, ke kristnaska meleagro pli facile povus konvinki kuiristinojn rezigni siajn sangavidajn intencojn, ol mi povus malkonvinki tiujn entuziastojn, kiuj, murdinte min, deziris konkeri nesciate kion, nesciate kiel; mi etendis la manon al la poŝtranĉilo en la poŝon de la pantalono, sed tiam min atendis nova surprizo: tio, kion mi opiniis epilogo, evidentiĝis nur prologo de vera disputo. Ili vice postuladis vorton, la prezidanto — teologo aŭ kontraŭpastro — listigis oratorojn, poste oni aprobis tagordon kaj membraron de komisiono pri konsidero de proponoj; aŭskultante iliajn elpaŝojn, mi finfine komprenis la esencon de la afero. La murdo per si mem estis decidita afero — sed ne ĝia interpreto. Nun ili diskutis, el kiaj pozicioj okazu tio, kio okazos. Post viglaj debatoj en la mezon eliris la Portretisto-Ekstremisto, riverencis kaj ekkriis:
— Ho altestimata Fremdulo, pereonta de mia mano! Mi opinias mia devo klarigi, kial mi forlasis mian amatan paletron pro vi. Ĉu sangon mi deziris? Neniam! Do kion mi soifis? Krei. Pentri! Sur krudan kanvason meti farbojn, konfesante proprajn sonĝojn, kaj por ke iu, iu ajn, almenaŭ foje rigardus kaj ekkrius pro ravo. Kaj tio estas ĉio, mi ĵuras per la honoro. Sed rigardu: kiel mi povas verki pentraĵojn, se sufiĉas deziri kaj muro, danke al sia ornamento sur integraj cirkvitoj kaj legilo de deziroj, mem, vigle kaj lerte, kovras sin per freskoj?!! Tial, kiam mi, estante infano, montradis emon al pentroarto, oni min starigadis kun la nazo al muro. Kio restis al mi? Dum ioma tempo mi komisiis tion al ĝi, sed bedaŭro bruligis la koron. Tamen, baldaŭ al la muroj venis fino, ĉar aperis nova skolo — bildparolo. La skolo estis ne malpli bona ol aliaj, sed kio do? Ne sukcesis mi kutimiĝi al ĝi, kiam ĝi nur dum kvaronjaro mem komputiliĝis. Kaj poste, dum iaj ses semajnoj, naskiĝis ĉe ni duoblismo. Nu, se pentraĵo povas paroli kun si mem, do ĝi povas ankaŭ pentri sin mem, ĉu ne? Sed mi estis persista homo, mi atendis, kaj jen aperis ekskrementismo. Granda kulero da oleo por unu kanvaso aŭ kvar — por ses. Se mankas inspiro — do ricinoleo. Kiel eblas kontraŭstari al la Tiranio de la Arto? Kaj tial ni ĉiuj veneniĝadis per zinka blankilo kaj ceruzo, sed tio tre baldaŭ eksmodiĝis. Kaj venis suicidismo, nomata ankaŭ memismo. Unue estis ventrismo — artisto iradis kaj demonstradis sian ventron, lakitan kaj kun diversaj umaĵoj, kiuj teniĝis sur plastro, aŭ estis enplantitaj, sed ankaŭ tio tedis al la publiko; tial en ekspozicio oni komencis lasi nudan betonan muron, kaj pentristo, superverŝinte sin per fiksilo, rapide kuradis kaj batiĝadis per la kapo kontraŭ la muro, por tiel resti por ĉiam — muta naturo en suicida stilo. Kvankam tion eblis fari nur unu fojon, tamen troviĝis martiroj por la arto! Mi, tamen, havis tro firman kranion, krome, la betono baldaŭ moliĝis — konata afero, la lertonoj zorgas pri ni... Kaj kiam mi aĝis dudek ok jarojn, jam modiĝis genismo. Nu, ni prenu miksilon kaj miksu diversajn genojn, de ansero ĝis hieno, por ricevi pitoreskan monstron, sed ankaŭ tio pasis, brutpentraĵoj eksmodiĝis. Poste estis detruismo, aŭ murdismo de kolegoj, sed ankaŭ ĝin anstataŭis nova skolo, kreismo. Tio estis ne ia fingrumado en argilo kaj gipso, sed verkoj, indaj je sia epoko, — satelitoj en formo de oraj altaroj kun akvarioj, en kiuj por ĉiu ŝarko aŭtomato purigas dentojn, aŭ multpreĝeja sengravita urbistiko, kiam orbitaj katedraloj etendas siajn teleskopajn turojn en vakuo, kiel omaroj; sed ĉio ĉi, ve, sen vervo, sen kredo, kaj tute private, persone; ĉiun tian verkon necesis tuj kovri per nigra vitreca pasto, por konservi de fremda okulo, kaj eĉ pli bone — dispolvigi, sed ankaŭ tio malbone firmigadis la malfortiĝintan volon de kreado...
— Ksiĉjo, ne bagatelumu! — kriegis ili. — Tuj al la celo! Nu do! Kuraĝe, sen detaloj, tuj! Ni estas kun vi! Estu firma, amiko, ne krevu antaŭ la tempo!
— Ja mi ne krevas, — jam graŭlis li, — ars pro arte, ho-ho-ho, rolos vi mortulon, dioido, batu lin, kanajlon-terulon, tuj mi lin ornamos!!!
— Senfeligu, senfeligu! — ektondris la ceteraj, eksaltante; verŝajne, tio estis ilia himno; ili ekkuris malantaŭ la kurtenon, probable, por preni ilojn, ankaŭ mi eksaltis, kaj la ĉeno tintis.
— Ĉu vi freneziĝis! Haltu! — ekkriis mi, rimarkinte en la angulo de la okulo, ke la anĝelo tradukis la ordonon, donitan al li de la pentristo, sed ne moviĝis por ĝin plenumi. Ĝi staris, pli alta ol ni ĉiuj je du kapoj, egalmezure susurante per la flugiloj. Malgraŭ tia intensa ventolado, mi preskaŭ sufokiĝis.
— Dioido, kio estas? — kriis ili. — Prenu la terulon... Ĉu ne deziras?.. Ĉu la krimistoro forbrulis? Tiam ni mem helpos! Ksiĉjo estas forta, hej, knaboj-plumuloj, viciĝu kojne!
Kaj vere, ili viciĝis per triangula falango kaj ekmoviĝis al mi, sed — strange — retroe, puŝante antaŭ si la pentriston kun tranĉilo en la mano. En mia mano ekbrilis la poŝtranĉilo. Se mi ĝuste memoras, similan batalaranĝon uzis Aleksandro la Makedona, sed kun pli bona rezulto, ĉar iliaj piedoj mezvoje disglitis, kvazaŭ la tapiŝo estis glitejo, kaj ili rulfalis al miaj piedoj unu post alia. Unua kun kriĉo ekstaris la dika prezidanto de la kontraŭverkistoj, — falante, li kroĉiĝis per la krurumo je la pinto de mia tranĉileto. Mi nur ete skrapvundis lian sidvangon, kaj, fakte, eĉ senintence, sed li kriegaĉis, kiel buĉata. La ceteraj estis en tia malespero pro sia fiasko, ke eĉ ne hastis restariĝi. Kuŝante tie, kie ili falis, ili mallaŭte ĝemetis:
— Mankis kredo...
— Ĉio pro Ksiĉjo. Malkuraĝulo, malseka pantalono!
— Mensogo! Ĉio ĉi pro vi! Pro vi! — ekploregis la ekstrema pentristo.
— Kio-o? For de ĉi tie, malseka kokino! Huŝ, tuj!
— Sentis mi, ke la farbisto la aferon fuŝos, garolo lin kornobatu!
La pentristo ekstaris kaj komencis deŝiri de si vestaĵojn.
— Ksiĉjo, ĉesu! — ordonkriis ilia gazetara ataŝeo. — Kaj vi lasu lin, malfeliĉulon. Ganserĉjo, eliru — estas via vico!
— Jes, jes, Ganserĉjo! — ekkriis ili entuziasme. — Nu, batu la malnovan mondon! Anserĉjo, superu la artiston-portretiston! Kaj ni por vi donos brulaĵon!
— Batu lin, Anserido, per aikido!
— Provu kun kolofono, por ne falaĉi...
— Kolofono ne sufiĉas, ĉi tie necesas vibroplandumoj...
La anĝelo tradukadis rapidege, la ekstremistoj regrupiĝis, la malhonorigita pentristo malaperis, kaj al mi aliris tiu, kiun oni nomis Ganserĉjo, larĝaŝultra kriplulo abomenaspekta, — lia nazo platiĝis kaj ŝoviĝis ien sub la maldekstran okulon, probable, pro la ĝenerala tumulto. Do, tio tamen estas masko, pensis mi, kaj ĉe la aliaj same; sed necesis koncentri la atenton sur la novan kontraŭulon.
— Silenton! — kriis li, kvankam ĉiuj jam sen tio eksilentis. Li paŝis de unu piedo al la alia kaj kelkfoje balanciĝis sur la kalkanoj antaŭen kaj malantaŭen, kaj dume lia nazo estis revenanta al la ĝusta loko. — Vi, laktosuĉulo! — daŭrigis li per tomba voĉo. — Umbilikulo, kreita per disŝprucilo, vi, harkovritulo, eksciu por tiuj kelkaj minutoj, dum kiuj vi ankoraŭ vivaĉos, kun kiu vi renkontiĝis! Mi estas kurdlisto-idealisto, aŭtoro de himno, kiu glorigas la Grandmobilon. Vivu la kurdlo, la ordo plej socia, kaj krome organe lumoporta! Mi scias, se vi povus fuĝi el ĉi tie, vi tuj kurus denunci min, sed la kolringo de la historia justeco, la ĉenoj de la progreso tenas vin firme, kaj neniaj lertonoj vin helpos, vi, vojperdiĝinta kapro! La ĉenoj de hontinda prospero falos de mia popolo, same kiel defalos de viaj ostoj karno; kaj la popolo iros sur la kolektivaj kruroj en helan estontecon! Venas horo de rekompenco pri ĉiuj kalumnioj, misfamigantaj la noblajn idealojn, pri siteloj da mensogaj malpuraĵoj, verŝitaj sur la kapojn de politmobiloj, kaj atendas vin la sankta venĝo, sankta venĝo por nia honoro, ho, donu al mi forton, amikoj-akcipitroj, sendi lin en tomb...
— Iel malforte, — diris mi.
Eĉ bato per briko ne konfuzus lin ĝis tia grado.
— Kio? — elkriis li. — Kiel vi arogas?.. Huŝ, fuŝulo!
— Ti-li ti-li kuko, — obĵetis mi. — Flanke kun veruko. Kaj via kuzino dancas kun pingvino...
Li ektremegis tuta, kaj la ceteraj simple ektremis pro teruro. Ne estas facile klarigi, kiel mi elpensis tiun improvizon, ja fakte mi tute ne sciis, kio ĝuste malhelpas al ili fari rapidan kaj sangan ekzekuton; sed la intuicio sufloris al mi, ke ili devis eksciti sin mem per kolektiva rito, kvazaŭ sukceso de ilia murda entrepreno dependis de koncentrita ĝis necesa nivelo etoso de koŝmaro.
— Venu ĉi tien, sinjoro birdido, — aldonis mi, — mi diros ion sekrete en vian orelon...
— Ŝtopilon en lian buŝon! Tuj! — ekkriĉis Ganserĉjo-kurdlemulo. — Mi ne povas tiel, tiu kanajlo fuŝigas min...
— Por kio vi bezonas ŝtopilon, — kun malespero en la voĉo respondis la kontraŭprezidanto de verkistoj. — Batu lin sub la dorson kaj fino...
— Mi, Gansero, estas plena de kolero... — siblis la kurdlemulo, prenis el sub la zono ledan tranĉilon kaj ĵetiĝis al mi. La ĉeno abrupte tintis kaj ektremis, kiel kordo, ĉar mi desaltis malantaŭ la dorson de la anĝelo, tiu ŝanceliĝis, tuŝita de la tranĉilo, Ganserĉjo stumblis kaj falis sur la genuojn antaŭ la anĝelo.
— Mi tuj... mi ankoraŭ foje provos... — konfuze balbutis li. Li estis tiom perpleksita, ke mi facile povus preni de li la tranĉilon aŭ bati lian birdan orelon, sed mi eĉ ne moviĝis. Nun mi jam atente rigardis al tri uloj, kiuj, kaŝe malferminte la irizajn pordojn, aŭskultis nin, starante sur la sojlo. Neniu, krom mi, vidis ilin — ĉiuj ceteraj rigardis al mi, — kaj mi, pro la kolĉeno kaj ĝenerala aferstato, estis alpremita al la muro. Komence mi decidis, ke tio estas ankoraŭ iuj artistoj-ekstremistoj, sed mi eraris.
— Ne moviĝu! Tio estas atako! — kriis la plej alta el ili, enirante en la ĉambron. La kurdlemulo eksilentis kaj rigidiĝis, kaj nur du dikaj larmoj, preparitaj de li por fino de la fiasko, defluis laŭ lia vizaĝo. Unu el ili dissolviĝis sur la jako, la dua falis sur la tapiŝon. Nur Dio scias, kial la memoro tenas tiajn stultajn malgravaĵojn — des pli en tiaj cirkonstancoj. Miaj ŝtelintoj ekstaris, protestante; ekflamis arda disputo. La anĝelo kiel antaŭe tradukadis ĉiun vorton, sed ili tiel freneze skuis unuj la aliajn kaj tiel kriegaĉis, ke mi ĉesis kompreni ion ajn. La esenco de la disputo atingis min nur skize. La fremduloj estis ekstremistoj el iu alia grupo, kiu havis nenion komunan kaj kun arto, kaj kun teologio, kaj kun la ĝenerala teorio de ekzisto. La interbatado (ili jam ekuzis siajn pugnojn) okazis pro mi. Avantaĝo de profesiuloj super amatoroj, kio, pro sia esenco, estis la artistoj, montriĝis senprokraste. Plej longe rezistis la prezidanto de la unio de kontraŭverkistoj, premita en la angulo kun la ilaro — tie li armis sin per senfeliga tenajlo kaj agis per ĝi kiel per klabo; tamen nur post kelkaj minutoj la venintoj iĝis mastroj de la afero. Tuj estis videble, ke ili estas specialistoj. Ili nenion pruvadis, ne teoriumis, ne ceremoniis, ĉiu, verŝajne, havis anticipe planitan taskon, kiun li plenumadis mirinde ĝuste, kaj en aliaj cirkonstancoj mi, eble, kompatus miajn ekstremajn artistojn. Eksilentintaj, en disŝiritaj kostumoj, el kiuj anstataŭ muziko estis venanta mizera kakofonio, ili estis sidigitaj surplanken kun vizaĝoj al la muro, tute apud mi, — vere, kia mirinda ŝanĝo de la sorto. Nur la kontraŭprezidanto ankoraŭ estis rebatanta la atakojn, sed ankaŭ li jam estis perdanta fortojn. Dum la batalo iu batis la anĝelon, tiu falis en angulon kaj ĉesis traduki. Anstataŭe sur lia, antaŭe senmova, ĉiela vizaĝo aperis stranga rideto, kaj iom sube de la brusto, sur la alabastra torso, nesciate kiel komencis eklumiĝi kaj estingiĝi diverskoloraj surskriboj: «Didr beuns ganatoproksul? Fornikalorissimur, Dominul? A driksi piksi kuak supirito? Miluolak, sinjoro estro?»
Samtempe la anĝelo prenis min je la mano kaj ektiris kun mistera vizaĝesprimo tiel forte, ke mi preskaŭ sufokiĝis, kiam la ĉeno finiĝis. «Helpu!» — deziris mi krii, sed ne povis, — la kolringo premis la gorĝon. Feliĉe, la venkinto de la prezidanto hastis al mi. Mi ne scias, kion li kaj lia kamarado faris kun la anĝelo, sed kiam mi malfermis la okulojn, tiu denove estis staranta rekte, svinganta per la flugiloj kaj tradukanta. Tamen, propre, ne estis io tradukinda — miaj novaj ŝtelintoj estis homoj de agado. Ili deŝovis min de la hoko, el teko, portita kun si, ili prenis necesajn instrumentojn, kaj la hoko — sen ajna varmego kaj fumo — eliris el la muro, kvazaŭ el peco de butero. Mi retenis dankajn vortojn, kaj prave, ĉar ilia posta konduto neniel similis konduton de liberigantoj. Unu el ili tiris min je la ĉeno, du aliaj puŝis, sen ajna aludo al delikateco, al kiu mi jam komencis kutimiĝi inter la artistoj. El la palaco ni eliris ne tra la brila ĉambraro, sed, plej verŝajne, tra la ŝakto de kuireja lifto, kaj al mi estis malfacile orientiĝi. Ekstere regis plena mallumo, la nokto estis malvarma, kaj mi en miaj silkaj ŝtrumpetoj tuj malsekigis la piedojn en iu flako. Dum sur miaj piedoj estis lakitaj ŝuoj, mi tre suferis: mi laŭ mia naturo estas neordinare sentema, tute senarmita kontraŭ novaj nemoligitaj ŝuoj, kaj tiuj ĉi ŝuojn mi surmetis ĝuste antaŭ la alplanediĝo, atendante bankedon, sed, kiel videblas el la supra rakonto, ne ĉio okazis tiel, kiel mi atendis. La ŝuoj suferigadis min, dum mi estis ĉenita, tial, aŭskultante unu deklaron post alia, preskaŭ ĝis la maleolo dronante en la lanuga tapiŝo, mi nerimarkeble demetis ilin, decidinte, ke, se jam min atendas entombigo, tute ne necesas strikte sekvi etiketon. Mi tute forgesis pri tio, perpleksita de la nova atako. En luna lumo mi rimarkis en la butontruo de unu el la atakintoj rozeton-tradukilon kaj uzis tion por peti pri malgranda prokrasto: mi nur por minuto revenos por la ŝuoj. Ion mi klarigadis al li pri eblo kapti nazkataron, sed tiu senkultura (kio sentiĝis tute klare) ulo raŭke ekridis kaj diris:
— Kia nazkataro? Vi ne sukcesos ĝin ricevi, kotleto.
Evidente, moknomoj el vianda menuo ĉi tie havis ne malpli grandan popularecon, ol en Italio. Oni min ŝovis en iun keston, aŭ, eble, kofron, kaj jen, tintante sur kavoj per la ĉenoj — evidente, ni veturis en senvoja loko, — post kvaronhoro, ne pli frue, mi trafis en betonan kelon, duonsufokita. Mi ne scias, kiel enveturis tien la veturilo de la ŝtelintoj. Ĝi tute malaperis. Malaltaj nudaj muroj mornigis la humoron. Tuta meblaro konsistis el kelkaj tripiedaj taburetoj, ŝtipo por hakado kun oblikve enbatita en ĝin hakilo, amaso de brullignaĵoj, simpla ligna tabulo kaj, certe, cementita en la muron ringo, en kiun oni tuj enigis mian ĉenon. Do, mi agis prave, ne flamigante en mi fajreron de espero. Apud la tablo staris benko; mi sidiĝis kaj demetis malsekigitajn ŝtrumpetojn, pripensante, kie mi ilin pendigu por sekigo; sed mia nova ŝtelinto, ĝuste tiu, kiu jam sukcesis malĝentili al mi, balbutis:
— Vana peno.
Demetinte de si drapan jaketon, li prenis el la forno karbiĝintan flanon kaj avide ekmordis ĝin per la dentoj. Strange — mi sciis, ke la vizaĝoj de la entianoj ne similas niajn, sed jam tiel kutimiĝis al la homeca aspekto de miaj unuaj ŝtelintoj, ke mi ne povis liberiĝi de penso, ke la gardanta min malĝentilulo estis en masko — kvankam ĝuste li estis sen ĝi. La aspekto de la entianoj same malagrablas por homo, kiel por ili — la homa aspekto. En ilia etendita antaŭen vizaĝo, kun nazotruoj, dismetitaj same larĝe, kiel ankaŭ iliaj rondaj okuloj, estas, verŝajne, pli da similo kun ĉevalaĉo aŭ tapiro, ol kun birdo. Tamen, nenia priskribo povas anstataŭi personan konatiĝon. Satiĝinte, mia gardanto kelkfoje frapis sian barelsimilan bruston, vere anseran aŭ strutan, ĉar ĝin kovris blanka kaj densa, kiel lano, lanugo, kaj komencis juki sub la akseloj, pluki sur si malgrandajn plumetojn (ŝajne, ili tiklis liajn nazotruojn), kaj fine — koncentriĝinte fosi en la nazo. Finfine li — verŝajne pro enuo — ekparolis, kaj komence turnis la parolon kvazaŭ ne al mi, sed al nesciate kiu, metante akcentojn per pugnobatoj al la tablo. Mi plu silentis, kaj tiu entia viraĉo, rektiĝinte, deklaris, ke la tradicio, propre, postulas klarigi al la ŝtelito, fare de kiu kaj pro kio li estos ekzekutita, kaj kvankam mi estas speciale malutila kreaĵo, malinda aŭskulti lin, li degnos al mi, ĉar mi estas fremdulo. La ceteraj ankoraŭ ne venis, kaj li prenis el la poŝo folieton kaj, ĉiuminute rigardante ĝin, komencis.
La deklaro de la estro de la duaj ŝtelintoj
Aŭskultu atente, tervizaĝulo, ja mi ne kutimas longe paroli. Antaŭ jarcentoj ĉi tie estis nenia Luzanio, nur Gidio, sed venis fremduloj kaj forprenis la teron de la prauloj. Ni estas ruĝplumaj gidianoj, sed ne videblas tio, ĉar senkoloriĝis ni pro subtera vegetado. La teroj super ni estis tutaj niaj, laŭ la justo kaj laŭ la leĝo. La Granda Spirito ordonis al ni kapti Malbonulojn, kaj ni ilin kaptadis kaj dancigadis la lastan dancon. Kaj nun nenion ni faras, nur pli bonan tempon atendas, horojn kalkulas kaj gazetojn legas. Kaj antaŭnelonge venis al ni sciigo, ke frato venas al ni, sur nian astron, fremda, de malproksime, tamen frato laŭ racio. Kaj demandis ni niajn parencojn klerajn, kiuj sidas en oficejoj, kia do frato venas kiel gasto en la landon de niaj prauloj? Ili ja, kvankam ilia lanugo blankiĝis, plu ruĝplumas en la animo, do ili rakontis al ni, kiu venas kaj de kie. Ke oni lin honoros kun granda gloro, pro tio, ke li estas de steloj, kaj ne el birda gento, ŝajne eĉ tute male. Kaj pro kio tia gloro kaj honoro grandaj, pro kiaj meritoj? Skribas oni: sendito, sed de kiu? Kaj malkovris ili al ni, kiuj vi estas. Militojn vi amas, armilojn amasigas, ekstere estas paco, kaj interne — perfido. Kaj tuta via militado estas plena malicaĵo, ĉar preparis vi jam dek ok atomajn tomahokojn por ĉiu via kapo, kaj tio al vi ne sufiĉas. Plu vi armiĝas, venenojn mortigajn kuiras, sen ripozo, sen paŭzo, kaj se iu ion diros — subridas: «ni ja estas pacaj homoj» — tial, ke en via koro estas ne honesta batalo, sed ruzaĵoj kaj perfido. Najbarojn vi turmentas, vin mem venenigas, kaj nun vi ekpensis veni kiel gasto por spioni kaj elflari, kie estas ia predo. Kaj ni kion faras responde? Ni (li jam estis muĝanta, frapegante per la pugno la tablon) same decidis vin saluti, raba ambasadoro! Ĉu aŭdis iu en la tuta Galaksio, laktu ĝia vojo, ke Tervizaĝuloj, ĝuste tiuj, kiu mortigas samgentanojn kaj eĉ malgrandajn infanetojn, laŭ sternita tapiŝo de paco paŝu al la okuloj de virtaj gidianoj, kiuj la ordonojn de la patroj pri fremdaj rabantoj ne forgesis? Vi pensis per ŝajnigita mildeco kretenojn-luzanojn trompi, sed ni ja ne estas tiaj! Nin tiel vi ne trompos! Ho, trompiĝos via racio alta, nutrigita per kadavraĵo! Ĉu jam ne sufiĉas ĉe vi flavvizaĝuloj, verdvizaĝuloj, nigrvizaĝuloj por ekstermado? Se vi sidus en via tundro, ĉe tiuj viaj tomboj, tiam, eble, savus vian kalvan felon, kiu ne valoras tanadon, sed ne ĉi tie, kie gardas la ruĝpluma viro! Batadis vi, buĉadis, rabadis viajn samgentanojn, kaj poste — mortintojn en la teron, plej bonajn vestaĵojn — sur sin, kaj ek konatiĝi kun «fratoj laŭ la Racio», ĉu tiel? Nu, do la ruĝa fraĉjo laŭ la racio klarigos al vi, la frato zorgos, elfosos la militan hakilon kaj enterigos mortulon-terulon, skribos sur la frata felo fakturon kaj sekigos ĝin por memoro... Nu, Tervizaĝulo, ĉu vi aŭskultas la ruĝpluman fraton laŭ la racio? Vidas mi, ke aŭskultas... Kaj silentas? Aŭdas mi, ke silentas... Do: nun la ruĝpluma frato per la propraj manoj mortigos la fifraton, kondukos lin en la landon de Eterna Malhonoro, kien jam multajn Malbonulojn oni sendis, sed tia, kiel la Tervizaĝulo, ankoraŭ ne estis...
Mi eĉ ne scias, kiam kaj kiel li renversis la benkon kune kun mi, saltis trans la tablon, forĵetis jam nenecesan folion kun la teksto, kaj, ekkaŭrdancinte, per terura, sovaĝa voĉo tondris:
Ni mamulon kaptis, kaptis Lian kapon batis, batis, Nudpiede dancos ni jam Super tombo lia... |
Ŝoviĝinte en la angulon apud fumtubo, mi eĉ unufoje ne tintis per la ĉenoj en takto, — mi sciis, ke la afero estas malbona. Malpli bone eĉ ne povis esti. Tiu ŝtelinto ne estis, bedaŭrinde, tiom malklera, kiel ŝajnis al mi komence, se lin atingis fragmentoj de nia ĝenerala historio, kaj la distanco inter du niaj mondoj anticipe kondamnis al malsukceso ajnajn penojn defendi sin: li opiniis min spiono de krima kosma raso, kaj mi ne imagis al mi, kiel mi klarigu al li nuancojn, konvinkajn por ajna tera juĝo, sed ne ĉi tie, en aliplaneda kelo. Mi estis kvazaŭ paralizita, havante nek fortojn, nek volon ree elpreni la poŝtranĉilon, kiam subite aŭdiĝis iaj malklaraj krioj, paŝbruo, kaj en la pordon enfalis krieganta volvaĵo de entianoj. Mi rekonis la pentriston Ksiĉjon, la kontraŭprezidanton kaj Ganserĉjon — ili plu havis homan aspekton, sed kelkajn mi ĝis nun ne vidis, probable, tio estis kamaradoj de mia gardanto, mi ne scias, ja neniun el ili mi povis vidi en mallumo, kiam ili ŝovis min en la kofron. Unuamomente al mi ŝajnis, ke ili batas unu la alian, sed tio estis io alia, multe pli mirinda: ĉiu el ili kvazaŭ luktis kontraŭ si mem. Mia gardanto saltleviĝis de la planko, neniom mirigita, kaj ekkriis:
— Demetu la veston, tuj, — ĝi vin jam kaptas, diable, verŝajne la krimfiltroj likis! kalsonoj nin ligos! Nu, rapide, jam rigidiĝas... — kriegante tiel, li samtempe estis demetanta de si la pantalonon, sed faris tion ĉiam pli malfacile, ĉiam pli malrapide, kaj la ceteraj, tiriĝante kaj fleksiĝante, kiel fiŝoj sur bordo, same luktis, iu kun jako, iu kun ĉemizo, aŭ eble, tuniko, kaj tamen moviĝis ĉiam malpli rapide, kvazaŭ ili estis priverŝataj per iu nevidebla, rapide rigidiĝanta gluo, ia densa siropo, — kaj post nur duonminuto ili apenaŭ movis la manojn kaj piedojn, ĝuste kiel muŝoj en nevidebla araneaĵo. Mia cerbero, kiu antaŭ la danco demetis sian jakon, havis aferon nur kun sola pantalono, sed ĝi tenis lin tiel, ke li povis nur rampi sur la planko, levinte la krurojn al la traba plafono; li estis ŝiranta plumojn sur la kapo kaj terure blasfemis. Do, ĉu savo? Ĉu helpo? Tamen, en la kelo estis neniu, krom mi — plu neniom ĝenita en la moviĝoj, kvankam ĉenita... kaj ili, kuŝante jen surflanke, jen surventre, jen surdorse, kriis furioze kaj despere:
— Kanajlaĵo... la krimfiltro likis... ho, mi sufokiĝas... Gurgakso, helpu do, vi ja havas liberan manon... kien vi kun viaj piedaĉoj, kreteno... tio estas ne mi, tio estas la pantalono... prezidanto, ĉu vi havas krimistoron?... de kie?!.. oĥ, oni ligis nin sen policistoj... mi pere-e-e-as!!!
Iliaj malfeliĉaj ĝemoj kaj jelpoj tiel min konfuzis, ke mi, tute forgesinte pri la ĉeno, ekstaris de la benko. La kolringo premis mian gorĝon, mi falis, kaj la gorĝo estis premita ankoraŭfoje, sed ŝajne pli milde, kaj, por mia mirego, la ĉeneroj disiĝis... mia kapo turniĝis, mi malleviĝis sur la genuojn, plu restante en la kolringo, sed kiam mi instinkte ŝovis fingron inter ĝi kaj la kolo, mi eksentis, ke la kolringo estas kvazaŭ el pasto... nekredeble facile mi disŝiris ĝin kaj rektigis la fleksiĝantajn krurojn, rigardante al miaj ŝtelintoj, de la unua kaj de la dua vico, kiuj plu baraktis sur la planko — malvigle, senhelpe; mi jam komprenis, ke tio estas ne agonio, ke al ili, fakte, nenio minacas kaj ilin tenas nur la vestaĵoj, rigidiĝintaj, kiel gipsaĵo, katenante la manojn, la piedojn, la korpojn...
— La mamulaĉo foriras, kaptu lin, kiuj kredas je la honoro... — ekraŭkis Gurgaks, tiu, kiu antaŭ minuto kantis kaj dancis por mia pereo.
Videblis, ke li estis pli furioza, ol la ceteraj, — tiuj penis kvazaŭ tute ne rimarki min en sia hontinda stato... kaj mi staris super ili, anhelante, kun la moliĝinta kolringo en la mano, ne sciante, ĉu mi kuru kien ajn aŭ ekparolu kun ili... ĉu trudi al ili mian helpon? Mi konfesu, ke tion mi ne kapablis. Mi laŭorde preteris la rigidiĝintan Ksiĉjon, Ganserĉjon kun brakoj, levitaj supren en la ŝtoniĝintaj manikoj de la jako, kaj silente eliris tra la pordo, ĉiam atendante, ke ankaŭ mia vesto subite ribelos per sama, nekomprenebla por mi maniero; sed mia timo estis vana.
Mi trovis ŝtuparon, pezaj ŝtalaj pordoj estis duonmalfermitaj, iliaj grandegaj rigliloj pendis, kvazaŭ degeligitaj per fajra varmego, kvankam ili estis tute malvarmaj; ial penante ne tuŝi la pordofoston, mi leviĝis laŭ la ŝtuparo, ekvidis la superŝutitan per steloj ĉielon, eksentis malvarman blovon de vento... mi estis libera. La luno malaperis senspure. Estis nigra, netravidebla mallumo. Etendinte antaŭ mi la manojn, mi singarde paŝadis sub la stela ĉielo; subite iu stelo ŝanĝis sian koloron kaj ekmoviĝis al mi. Antaŭ ol mi komprenis, kion tio signifas, aŭdiĝis bruo, la stelo iĝis pulsanta lumbulo, kiu superverŝis min kaj ĉion ĉirkaŭe per hidrarga lumo, mi ekkuris, stumblis kaj falis en ian dornarbuston. Io mola falis sur min de supre, mi ekkriis kaj, probable, tiam svenis. Mi ne scias, kiom longe mi restis en tiu stato. Rekonsciiĝinte, mi ekaŭdis nekompreneblajn voĉojn, sed ne kuraĝis levi la palpebrojn. Mi kuŝis sur io malvarmeta kaj tre malpeza, kvazaŭ sur balono. La brakoj kaj la kruroj estis liberaj. Mi fende malfermetis unu okulon. Super mi kliniĝis entiano en arĝenta mantelo kun malgranda fajreto en la frunto.
— Ksa, ksa, — diris li.
Sammomente io sub mi — kvazaŭ el profundo de tiu blovita kuseno — ekparolis:
— Karega sinjoro Tiĥi, rekuraĝiĝu. Vi estas ĉirkaŭita de amikoj nuraj, sub observo de spertaj medicinatoroj kaj medicinistoj, kaj eĉ haro ne falos de via kapo. Ĉu povas vi paroli? Bonvolu eligi teran voĉon el via naturo, por ke ni sciu, ke vi nin ekkomprenis.
— Ekkomprenis, oĥ, ekkomprenis, — ĝemis mi, kaj mem miris pri tio, ĉar fartis mi bonege.
— Ksu, ksu, — diris la plu kliniĝanta super mi arĝenta entiano kaj estingis sian fruntan fajreton, kaj la voĉo el la kuseno kun karesaj intonacioj diris:
— La oficiala parto de la celebrado de karega sinjoro Ijon Tiĥi okazos ne pli frue, ol Li ĝuos merititan ripozon. La ĉambroj de la registara gastejo estas en Lia plena dispono, kaj al Li — al Vi — nenio minacas. La malfeliĉo okazis kaŭze de duobla insido. Tamen ni ĉion klarigos, la aferon ordigos, la konfuzon forigos. Do Via altenobla Naturo dormu pace...
«Nur ne por ĉiam» — sukcesis pensi mi, sed tiam la arĝenta entiano diris:
— Kso, kso... — kaj min tuj venkis dormo.
En tiu ĉi kliniko oni tenis min dum nur unu tagnokto, post kio oni decidis, ke mi jam estas sufiĉe forta por transloĝiĝi en la gastejon. Dio scias, kial la malsanulejaj tradukiloj tiel strange esprimiĝis — mi nenie plu renkontis tiajn. Mi eksciis, kiel lerte min insidis la ŝtelintoj el la grupo de Ganserĉjo kaj Ksiĉjo, kaj la Unio de Kontraŭverkistoj. Verdire, mi povus esti pli singarda. Transiro de nebulaj marĉoj kaj petolantaj kurdloj al urbego estis tiom subita, ke mi iom konfuziĝis, kaj, kiam sur la kosmodromo al mi venis kvar elegantaj luzanoj, mi opiniis ilin delegacio de la Societo de entian-homa amikeco. Ebriigita per lukso kaj neordinara afableco de tiuj uloj, mi permesis sidigi min en la memveturilon, kaj min eĉ ne atentigis raba hastemo, kun kiu ili puŝis min internen. Kaj dum ili veturigis min en la palaceton, kie la okulojn blindigis jaspo, oro kaj Dio scias kio ankoraŭ, dum mi permesis konduki min kiel ŝafon inter mebloj-altaroj nesciate kien, anticipe preparita sozio-Tichy trompadis la veran delegacion kaj ĉe unua eblo fuĝis, do la oficialaj organoj ne havis eĉ paseron en la mano, nek eĉ etan ideon, kie serĉi min. La ŝtelo tial okazis sur la kosmodromo, ke la etikosfero, kiel oni al mi klarigis, ankoraŭ ne konis min kaj pro tio ne povis ĝustatempe helpi min. En mian kapon oni enigadis multegajn aferojn, por mi nekompreneblajn, sed mi, ne dezirante montri min stultulo — jam sen tio mi tro stulte kaptiĝis je la truko kun la kolringo — preferis diplomate silenti.
La transloĝiĝo en la gastejon iĝis transloĝiĝo al vera Olimpo. Tiuj kompatinduloj jam mem ne sciis, kiel komplezi min, por rekompenci pro la travivitaj malagrablaĵoj. Ne sufiĉas tio, ke mia dormoĉambro estas ora kaj la oron eblas lumigi aŭ estingi per ŝaltilo (mi portas ĝin en la poŝo), ne sufiĉas tio, ke en kavoj de la plafona volbo sidas Amoretoj (kaŭzantaj, tamen, ne tre agrablajn rememorojn), kiuj, kiam mi nur malfermas la buŝon, kunflugas kaj subŝovas vazojn kun dolĉaĵoj, sed krome pri miaj vestaĵoj okupiĝas Merkuro mem, kaj en niĉoj inter kristalvitraj kolonoj de la lito (mi dormas sub baldakeno) staras garde du Afroditoj — Anadiomena kaj Kallipygos. Estas ne tre klare, por kio, ja ili nenion faras, kaj demandi mi iel ĝeniĝas. La ŝuojn al mi purigas Zeŭso, per io simila al ŝpinilo. En la muro kontraŭ la lito estas spegula ŝildo kun kapo de Meduzo, sufiĉe malsimpatia, kaj krome la serpentoj sur ŝia kapo moviĝas kaj rigardas, ĉiuj kiel unu, al mi, kien ajn mi iru; sed apenaŭ indas tuj ĉagreni la mastrojn per plendoj, mi ja vidas, kiel ili penas. Tuta tiu Olimpo, farita por mi sola, por ke mi sentu min kiel hejme, treege ĝenas min. Sed mi ne rajtas kaprici — jam sen tio mi sentas min stulte; la prezidanto de la Societo de amikeco venis al mi akompanata de du portistoj, trenantaj sakon — kiel evidentiĝis, kun cindro, kiun li ŝutis sur sian kapon, falinte antaŭ mi sur la genuojn. Krom ĉio ĉi, la prezidanto similas min kiel unu akvoguto similas alian. Malferminte ŝrankon, por pendigi tien la ĉemizon, mi ŝtoniĝis pro miro: tie staris centaŭro, tamen malgranda, kiel poneo. Ĝi ion deklamis al mi, probable, en la antikva helena. Ĝi krome estas masaĝisto, kaj scipovas elekti vinojn. Matene min vekis sufoka nubo de ambro, nardo kaj mosko. Ambaŭ Afroditoj staris apud la lito kun incensiloj en la manoj; mi tuj forpelis ilin reen en la niĉojn, spasme tusante kaj kun larmoplenaj okuloj. Laŭ mia ordono Merkuro aerumis la ĉambron. Sed mi tamen preferus iom moderigi la gastamon de la mastroj, — kaj ke tiuj Afroditoj, finfine, ion surmetus. Mi komencas diveni, kiel ili ĉion ĉi programis: surbaze de fotoj el Luvro kaj ceteraj teraj muzeoj. Krom la centaŭro, en la ŝranko sidas Apolono. Ĝi jam ne kantas — pro mia eksplicita ordono.
La transiro de la kurdlandaj marĉoj kaj de la kelo kun kolringo al tiu fantastika lukso estis tiom subita, ke ĉion ĉi mi perceptis kiel sonĝon. La manĝo estas bonega, se ne atenti la malhelan saŭcon, per kiu oni ĉion surverŝas. Mi estas en la ĉefurbo, nomata SPR. Unu tradukilo tradukas tion kiel Espri, alia — kiel Hesperido. Do estu Hesperido. De nun mi komencas indiki datojn. Hodiaŭ estas la kvina de kotembro. Tio estas ne saŭco, tio estas nektaro. De kie ili povus preni recepton, se eĉ ni ĝin ne scias? La gusto similas majonezon kun glicirizo. Mi ĝin elverŝas, kaj restaĵojn mi deskrapas de kotletoj per kulereto. La prezidanto ree venis, por pridiskuti la programon de mia vizito. Morgaŭ mi havas renkonton kun la supera felicisto. Aŭ eble oni lin nomas alie, mi ne memoras. La prezidanto jam ne tiel similas min, kiel en la unua tago. Tia, eble, estas ilia tradicio. Mi pelas la Amoretojn for per ĉiuj fortoj, timante dikiĝi. Necesas pripensi, kiel, ne ofendante la mastrojn, liberiĝi de tiu olimpa grego. Meduzon mi kovris per viŝtuko, al Kallipyga donis mian banĥalaton. Sed tio estas nur paliativo.
Notoj:
right or wrong my country —
Ĉu prava aŭ malprava, [tio estas] mia lando (angle).
ars pro arte —
Arto por arto (lat.)
[Antaŭa parto] [Sekva parto] | [Enhavtabelo] |