Vi kien flugas, papilio?

La granda filo de Kruko estos baldaŭ 18-jara. S-ino Kruko demandas sian edzon:

— Ĉu vi opinias, ke venis tempo klarigi al Viĉjo la sekretojn de la homa vivo, kiel naskiĝas la infanoj, k.t.p.?

— Tio estas delikata afero. Mi ne scias, ĉu mi estus kapabla priparoli kun li tian tiklan temon.

— Estu atenta, ne menciu krude la homajn seksrilatojn. Prefere elvoku papiliojn, kiuj en printempo duope flirtas.

Kruko malvolonte akceptas kaj iras en la ĉambron de la granda filo.

— Viĉjo, ĉu vi memoras? Antaŭ du jaroj vi estis kun mi en Parizo.

— Jes, paĉjo.

— Ni estis kune en Montmartro, en noktoklubo kun senvestiĝaj dancoj.

— Jes, paĉjo.

— Je la dua matene venis du virinoj al nia tablo, kiuj trinkis ĉampanon kun ni.

— Jes, paĉjo.

— Poste ni iris kun la virinoj en apudan hotelon. Ĉu vi memoras, kion ni faris kun ili en la ĉambro?

— Jes, paĉjo.

Kruko eligas malpezigan elspiron:

— Nu, Viĉjo, kion ni faris, tion faras ankaŭ la papilioj, kiuj duope flirtas en printempo.

Tra densa mallumo

Baniko: — Hieraŭ vespere okazis al mi malagrablaĵo. Revenante hejmen, en la mallumo mi kredis, ke la servistino malfermis al mi la pordon, do mi kisis kaj fingrumis ŝin. Sed ĝi estis mia edzino.

Kruko: — Nu, la afero ne estas grava.

Baniko: — Sed estas, ĉar mia edzino flustris: «Atentu, karulo, mia edzo baldaŭ revenos».

La vidvineto

Kruko ĉeestis la enterigon de juna konato. Poste li troviĝas sola kun la vidvino.

— Ha, sinjorino, la momento eble ne taŭgas por tiaj deklaroj, sed mi konfesu, ke mi ege amas vin.

Surprizite, la bela vidvino balbutas:

— Vi almenaŭ povus atendi, ĝis mi ne plu surhavos tiun funebran robon.

— Kompreneble, karulino. Mi povas atendi kvin minutojn.

Naturista vivo

Kruko: — Mi estis hieraŭ invitita de nudistoj. Ĉiuj estis nudaj, eĉ la lakeo, kiu malfermis al mi la pordon.

Baniko: — Kiel oni povas distingi, ĉu iu estas lakeo, se li ne surhavas livreon?

Kruko: — Ĉu vi kredas, ke se li estus servistino, mi ne rimarkus tion?

Juna naivulino devas unuafoje plenskribi hotelslipon. Ĉe la rubriko «sekso» ŝi skribas: blonda, kaj ĉe la rubriko «edzeca stato» ŝi deklaras: du fojojn semajne.

Memorlibro

Du frivolaj junulinoj parolas pri siaj amaventuroj. Unu demandas:

— Kial vi ne skribas taglibron?

— Ba! Pri la tago mi havas malmulte por raporti.

Nek eniro, nek eliro

Maljuna fraŭlino donacas al Ruĝa Kruco viran piĵamon, kiun ŝi mem kudris. Oficistino rimarkigas al ŝi, ke ŝi tute forgesis la pantalonfendon. Post momento da pripenso la maljuna fraŭlino proponas:

— Vi eble povus doni ĝin al fraŭlo.

Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela

Ĉiumerkrede okazas sur la placo de Bervalo bazaro, en kiu la kamparaninoj de la regiono vendas siajn produktojn. Ili profitas la okazon ankaŭ por aĉeti en la urbo kion ili bezonas. La apoteko estas plenplena. Eniras iama idisto, kiu ankoraŭ malbone regas la lingvon (Li intermiksas la Fundamentan Krestomation kaj la Sekretajn Sonetojn).

— Sinjoro apotekisto, — li diras laŭte.- doloras min la kaco.

La virinoj ridklukas, kaj kelkaj krias: «Fi! hontu!».

La apotekisto, konfuzite, tiras la eksidiston en angulon, vendas al li drastan pomadon kaj flustras al li:

— Kiam vi revenos, ne parolu tiel, sed diru al mi ekzemple: «Doloras min la brako». Mi tuj komprenos.

En la sekva merkredo la apoteko denove estas plenplena. Kiam la apotekisto vidas la fremdulon eniri, li timas, ke tiu forgesis liajn konsilojn, kaj li tuj laŭte demandas super la kapoj de la klientinoj:

— Nu, ĉu via brako resaniĝis?

— Ha! sinjoro apotekisto, mia brako estas nun sana, sed tute difektiĝis miajn ĉurovoj.

Vin mem mi deziras, aminda!

Apud Kruko sidas bela sinjorino, kies logan dekoltaĵon ornamas koliero, de kiu pendas aeroplaneto ĉizita el rubeno. Rimarkante lian admiran rigardon, ŝi demandas:

— Ĉu plaĉas al vi mia aeroplano?

— Jes, sed eĉ pli la aerodromo.

Koresponda servo

Dezirante konatiĝi kun junulo, f-ino Kruko aperigas ĉifritan anonceton en Heroldo de Bervalo. S-ino Kruko diras al ŝi, ridante:

— Dum du tagoj vi ricevis vere multajn leterojn.

— Jes, eĉ unu de paĉjo.

Belan horon festu ni!

La direktoro de malgranda bervala sapfarejo aspektas ege malgaja. Amiko demandas lin:

— Kio okazis al vi?

— Ha! al mi okazis malagrablaĵo. Hieraŭ mia bela sekretariino, kiun mi jam de longe amindumas sensukcese, diris al mi: «Hodiaŭ estas via naskiĝotago, sinjoro direktoro. Ĉu vi ne akceptus veni en mian loĝejon? Mi intencas fari al vi surprizon». Kompreneble mi jesis kaj venis vespere al la rendevuo. Mia sekretariino prenis miajn florojn kaj diris: «Sidiĝu por momento en mia saloneto kaj trinku glason da brando. Mi nun iras en mian ĉambron, kaj nur kiam mi vokos vin, vi rajtos eniri». Mi atendis malpacience, kaj, kiam ŝi vokis min, mi kuregis en ŝian ĉambron. Tie kunvenis la 18 geoficistoj de mia fabriko, kiuj ĥore ekkantis: «Feliĉan naskiĝtagon al vi».

— Mi trovas tiun ideon ja vere ĉarma.

— Eble vi, sed ne mi, kiu staris antaŭ ili jam tute nuda.

Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas

Usonano, ruso kaj franco komparas sian respektivan riskemon. La usonano rakontas:

— Ĉe ni, kiam grupo da amikoj kunvenas, oni ludas jene: unu, lotuminte, devas elekti unu el dek aŭtoj kaj veturi 120 mejlojn pohore. De unu el la aŭtoj oni antaŭe malŝraŭbis la radojn.

— Ĉe ni, — diras la ruso. — tiu, kiun falis la loto, devas elekti unu el dek revolveroj, meti ĝin al la tempio kaj premi la ĉanon. Kompreneble unu revolvero estas ŝarĝita.

— Ĉe ni, — diras la franco. — kiam amikoj kunvenas, ili aranĝas bankedon, dum kiu ili sidas tute nudaj. Por deserto oni enirigas virinojn, kiuj enŝoviĝas sub la tablon kaj ekokupas sian buŝon pri agrabla frandado.

La usonano kaj ruso primokas la francon, dirante, ke en tiu ago estas neniom da risko.

— Estas terura risko, — respondas la franco. — Unu el la frandemulinoj estas kanibalino.

Bervalajxo
(por rapidema modisto)

La fia dikulo envolviĝas sub la rubo.

Bona sinjorino

Baniko surprizas sian edzinon kuŝanta en la geedza lito kun nekonata vagulo, kies ŝiritaj, ĉifitaj vestaĵoj estas disĵetitaj en la ĉambro. Li krias al ŝi:

— Ĉu vi ne hontas?

— Ne koleru, — ŝi respondas. — Tiu kompatindulo nur diris al mi: «Sinjorino, donu do al mi ion ajn, kion via edzo jam ne uzas».

Trankviliĝu de l' batado

Episkopo vizitas simplan vilaĝan paroĥestron. Vesperas. Pluvegas. Estas neeble reveturi al la urbo.

— Sinjoro paroĥestro, mi devas noktumi en via domo.

— Volonte, episkopa moŝto, sed mia paroĥestrejo estas vere senluksa. Mi posedas nur unu liton.

— Ankaŭ Jesuo ne havis, kie kuŝigi sian kapon. Ni do dividu la liton.

En la sekva mateno ambaŭ ekleziuloj laŭte ronkas, kiam oni sonorigas ĉe la pordo. La paroĥestro, pensante, ke apud li kuŝas lia servistino, forte frapas la postaĵon de la episkopo:

— Ekstaru, jen la laktisto.

La episkopo murmuras en duondormo:

— Ho, kial tiom brutale, kara grafino?

De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco

La 5-jara Miĉjo eniras en la banĉambron kaj vidas la nudan bruston de sia patrino.

— Panjo, kio estas tio?

— Infano, per tio la patrinoj donas lakton al la beboj.

— Ĉu ankaŭ mi antaŭe tiel trinkis lakton?

— Certe.

— Kiel do mi povis trempi mian buterpanon?

Fakdelegitoj (atista bervalaĵo)

Kruko kaj Baniko libertempas en urbeto. Konante neniun, ili enuas. Iam ili pasas preter preĝejo. Kruko diras al la amiko:

— Atendu min.

Li eniras la konfesejon.

— Patro, mi malĉastis.

— Kun kiu, infano mia?

— Mi ne rajtas diri tion.

— Ĉu kun la poŝtistino?

— Ne.

— Eble kun Manjo, la servistino de la drinkejo Verda Apro?

— Ne.

— Ĉu kun la juna vidvino Selanto?

— Ne.

— Do, ĉar vi ne volas diri tion al mi, foriru. Mi ne povas absolvi vin.

Kruko foritas, ridetante. Apud la pordo de la preĝejo li diras al Baniko:

— Iru ni. Mi havas tri bonajn adresojn.

La ĝoja podio

Grupo da bervalaj skoltoj vizitas Parizon. Kiam ili estas en Montmartro, kelkaj el ili soifas, kaj la grupestro ordonas:

— Ni trinku limonadon en tiu malgranda kafejo.

Post momento la skoltoj rimarkas, ke ili ne sidas en normala sensoifigejo. En angulo sur eta scenejo bela ruĝharulino sciencoplene demetadas siajn seksallogajn subvestojn je la ritmo de lasciva muziko. Ĉies gorĝoj premiĝas, kiam falas la nigra mamzono, kaj dekjara skolto ekploras amare. La grupestro estas perpleksa.

— Jes, ni tuj foriros, sed kial vi ploras?

— Mia panjo diris al mi, ke mi transformiĝos en statuon, se mi rigardos nudan virinon.

— Stultaĵo!

— Ne. Mi sentas, ke mi jam statuiĝas.

La praktiko (kiu instruas kaj amuzas)

Kruko vespere revenas hejmen. Lia edzino plendas:

— Maĉjo diris al mi, ke oni instruas ilin en la lernejo pri seksaj aferoj. Ĉu vi ne opinias, ke li estas ankoraŭ tro juna por tiu inicado?

Kruko ne respondas kaj iras al la ĉambro de Maĉjo. Maĉjo ne aŭdis sian patron eniri. Lia maldekstra mano aktive okupiĝas sub la skribotablo, dum liaj okuloj diligente studas la detalojn de logaj virinaj korpoj en magazino rezervita al plenkreskuloj. Kruko mallaŭte eliras kaj refermas la pordon.

— Nu? — demandas lia edzino.

Kruko flustras:

— Ni ne ĝenu lin. Li faras siajn lernejajn taskojn.

Rapide kreskas la afero

Snobino eniras en ledejon.

— Mi deziras mansaketon. Sed mi bezonas ion raran, originalan, kio enviigus miajn amikinojn.

La vendisto diras:

— Mi havas kion vi serĉas. Sed tio estas tre multekosta.

— Ne gravas.

— Jen unikaĵo: mansaketo el kaca haŭto.

— Bedaŭrinde, ĝi estas multe tro malgranda.

— Sinjorino, se vi konvene karesos ĝin, ĝi rapide fariĝos granda kiel valizo.

Baniko: — Nia juna pordisto fanfaronas, ke li delogis ĉiujn virinojn el la domo krom unu.

S-ino Baniko post pripenso:

— Estas verŝajne la fia arogantulino de la tria etaĝo.

Bervalajxo
(por kuiristo)

Ĉe tro seka maco sufiĉas kremo sur la sproto.

Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas

La hotelo estas plenplena, kaj oni proponas al juna gasto lokon en la lito de la maljuna pordisto. Matene li subite vekiĝas pro la krioj de la maljunulo:

— Virinon! Oni tuj havigu al mi virinon!

— Ne bleku tiel, avĉjo, — diras la junulo. — Tio, kion vi tenas en la mano, estas mia.

Bervalajxo
(por mia kuiristino)

Pli ol vian poĉon mi preferas fritadon de la maco, kiun mi poste kaĉigos.

Vive kuras la knabeto

Knabo, spiregante, alkuras bervalan policejon.

— Tuj venu! Nuda kadavro kuŝas sur la plaĝo.

— Ĉu vira aŭ virina?

— Mi ne scias, la kraboj formanĝis la diferencon.

S-ino Kruko skoldas sian servistinon

— Manjo, kial mi surprizis vin jam du fojojn kisanta la leterportiston en la kuirejo?

— Sinjorino, nur tial ke vi surmetis viajn pantoflojn.

Se grenereto...

Viro venas al hospitalo kun bandaĝita brako. La kuracisto demandas.

— Kiel tio okazis al vi?

— Mi volis eviti infanon.

— Verŝajne, via aŭto trafis arbon?

— Ne, mi falis el la lito.

Juĝisto: — Kion vi faris per la ŝtelitaj 2000 steloj?

Akuzito: — Mi kuŝis kun Linda.

Juĝisto: — Ve mensogas. Linda postulas nur 1250 stelojn.

La vojo returne

Kruko revenas hejmen tute ebria. Surstrate li aŭdas, ke iu krias post li:

— Kokrito!

Kruko turnas sin kaj vidas krokodilon, kiu, sekvante lin, senĉese blekas:

— Kokrito!

Kruko minacas la beston:

— Se vi plu insultos min, mi faros al vi malagrablaĵon.

La krokodilo rediras:

— Kokrito!

Tiam Kruko ŝovas manon en la buŝegon de la krokodilo, atingas la voston, kaj, tirante, renversas ĝin kvazaŭ ganton. Poste li kontente paŝas plu hejmen. Sed subite li aŭdas voĉon post si:

— Otirkok!

Mistero minora

Baniko invitas Krukon:

— Venu vespermanĝi al ni morgaŭ.

— Neeble, morgaŭ okazos recitalo de Farigo.

— Do, ĵaŭde.

— Ne, ĵaŭde Farigo denove faros recitalon.

— Eble dimanĉe?

— Mi ne povos. Dimanĉe Farigo ludos pianon en la konservatorio.

— Sed, Kruko, mi ne sciis, ke vi estas tia muzikŝatanto. Ĉu vi ĉeestas ĉiujn recitalojn de Farigo?

— Ne, sed tiutempe mi povas trankvile viziti s-inon Farigo.

Eĉ bagatelo povas servi al celo

Monaĥino alpaŝas putinon deĵorantan sur trotuaro de malbonfama kvartalo kaj timeme demandas ŝin, kiom ŝi enspezas pokliente. Aŭdinte mirigan sumon, ŝi rekuras al sia monakejo, kie atendas la abatino.

— Ha! patrina moŝto, ni estis vere stultaj! De nun ni ne kontentiĝu per po unu tabuleto da ĉokolado de la monaĥineja pastro.

Estis bonega pikniko, kvankam vi forgesis la manĝaĵon.

Grajnoj en vento

Kruko konsultas kuraciston.

— Sinjoro doktoro, mi sentas min tre laca.

La kuracisto aŭskultumas Krukon, esploras ĉiujn liajn organojn kaj poste demandas lin pri lia seksumado.

— Nu, sinjoro doktoro, mi devas zorgi pri la bezonoj de mia edzino.

— Certe. Kiom ofte?

— Nu, du aŭ tri fojojn ĉiutage.

— Ho, ho, vi estas arda ulo.

— Kaj, se mi ne vizitus nian servistinon en ŝia ĉambro ĉiuvespere, ŝi certe ne estus kontenta.

— Via edzino kaj la servistino? Mi esperas, ke tio sufiĉas al vi.

— Jes, aŭ, pli ĝuste diri, ne... De kelkaj monatoj nia najbarino tiel okulumis min, ke... vi komprenas, ĉu ne? sinjoro doktoro. Kaj, ĉar mi estas honesta, mi ne volas forlasi mian malnovan amikinon; mi omaĝas ŝin posttagmeze. Kaj iafoje kun s-ino Baniko mi...

— Ne parolu plu. Estas tute normale, ke tia vivo lacigas vin.

— Ha, sinjoro doktoro, vi trankviligas min. Mi ja kredis, ke mia laco devenas de la masturbado.

Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj

Nova, juna servistino ĵus trovis en la lito de gesinjoroj Kruko etan, ŝrumpintan kaŭĉukan ingon. Ŝi tenas la objekton en mano kaj observas ĝin kun scivola mieno. Ŝin surprizas s-ino Kruko, enirante la dormoĉambron.

— Nu, Berta, ĉu vi neniam vidis tion? Kiel oni amoras en via vilaĝo?

— Sinjorino, mi jam ofte amoris, sed mi neniam senhaŭtigis iun.

Miru, pensu, ridu

— Inter kiuj piedfingroj virino ŝatas esti tiklata?

— Inter la dikfingroj.

La ĉielan feliĉon suĉados

Knabeto, rigardante tre serurtruo de la gepatra dormoĉambro, murmuras:

— Mi ŝatus scii, kial panjo punas min, kiam mi suĉas nur mian dikfingron.

Viro plendas al kuracisto, ke lia edzino ne havas infanojn.

— La plej bona rimedo estas restado en la banurbo Fontoreĝa.

— Sinjoro doktoro, ni estis tie ses semajnojn, sed tio ne efikis.

— Kompreneble, se ankaŭ vi mem estis tie...

S-ino Baniko havas bluenigran okulon. Amikino miras:

— Kiu do tiel kontuzis vian okulon?

— Mia edzo batis min hieraŭ vespere, ĉar li surprizis min en la brakoj de Kruko.

— Sed mi kredis, ke s-ro Baniko forvojaĝis.

— Ankaŭ mi kredis tion.

Bervalajxo
(por katolika pafantino)

Pro via pulvo ofte fendiĝas paliso.

Konfeso:

— Patra moŝto, mi pekis en la ĉambro de Rafalo.

— Ĉu li senvestigis vin?

— Ne.

— Ĉu li karesis vin?

— Ne.

— Ĉu li fuŝpalpis vin?

— Ne.

— Ĉu li kuŝigis vin sur sian liton?

— Ne.

— Kion do li faris al vi?

— Infanon.

Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu

S-ino Kruko faras riproĉojn al la juna servistino:

— Melia, vi tiom diboĉis, ke nun vi estas graveda.

— Sinjorino, sed ankaŭ vi ja estas graveda.

— Tio ne estas komparebla. Min fekundigis s-ro Kruko.

— Ankaŭ min, sinjorino.

Bela celo por fabelo

Iam barono, promenante en sia parko, aŭdis voĉeton. Li vidis en herbo raneton, kiu diris al li:

— Kompatu min, sinjoro. Malbona feino sorĉis min, kaj nur kiam nobla viro metos min sur sian kuŝejon, mi povos refariĝi bela junulino.

La bonkora barono delikate prenis la raneton, portis ĝin en la kastelon kaj metis sur sian liton. Miraklo! La raneto tuj transformiĝis en belegan, ĉarman nudan virinon, kiu ridetis al li.

Bedaŭrinde la baronino, kiu ĝuste tiam eniris la ĉambron, ne kredis je ferakontoj.

La dormanto vekiĝas

Baniko veturas kun sia edzino al internacia E-kongreso en Polivaso, ĉefurbo de Borlando. Ili malfrue aliĝis, kaj ĉiuj hotelaj ĉambroj estas jam okupitaj. Delegito fine trovas por ili loĝeblecon ĉe komplezema polivasano. Kiam ili venas al la indikita adreso, ilia gastiganto salutas ilin en borlanda lingvo kaj per gestoj komprenigas, ke li havas nur unu larĝan liton, en kiu tri personoj povas komforte dormi.

Noktomeze Baniko vekiĝas pro ritmaj skuoj de la lito. En la mallumo li tuj konjektas, kio okazas ĉe lia flanko. Li diras al sia edzino:

— Li ja fikas vin.

Ŝi stertoras:

— Jeees!

— Li fikas vin, kaj vi diras nenion!

— Kion mi diru? Li ja ne komprenas Esperanton.

Vivi ankaŭ mi deziras

Vidvino plenskribas formularon en la urbodomo de Bervalo. Oficisto rimarkigas:

— Sinjorino, vi mencias trijaran knabon kaj unujaran filinon, kvankam via edzo mortis jam antaŭ kvin jaroj.

— Estas li, kiu mortis, sed ne mi!

Turistino pasigas unuafoje sian ferion en hotelo proksima al la bervala plaĝo. Promenante tra la hotelo, ŝi malkovras izolan terason, sur kiu ŝi decidas tagmeze sunbrunigi sian belegan korpon. Ĉar ŝi estas sola, ŝi tute nudiĝas kaj trankvile rostas alterne sian antaŭaĵon kaj sian malantaŭaĵon.

Subite sur la teraso aperas la direktoro de la hotelo.

— Sinjorino, tuj malaperu! Ha! kia skandalo! Patrinoj jam alarmis la policon. Vi kuŝas ĝuste sur la vitra plafono de la manĝoĉambro.

Sen eliro

Gesinjoroj Baniko dumvojaĝe loĝas en hotelo. Baniko kuŝas jam en lito, dum lia edzino malvestas sin.

— Karulino, antaŭ ol enlitiĝi, bonvolu meti miajn ŝuojn en la koridoron, por ke oni purigu ilin morgaŭ matene.

Tute nuda s-ino Baniko rapide eliras el la ĉambro, sed subita aerblovo fermas post ŝi la pordon. Ĝuste tiumomente en la koridoro aperas grumo. Pro pudora reflekso, ŝi, tenante la ŝuojn je la plandumoj, kaŝas per ili sian subventron.

La grumo haltas, malfermegas la okulojn kaj balbutas:

— Ĉu estas eble, ke viro eniĝu tiom profunde?

Afabla vorto pli atingas ol forto

Ŝtelisto trankviligas maljunan fraŭlinon, en kies loĝejon li ĵus perforte penetris:

— Ne timu. Nur via mono interesas min.

La maljuna fraŭlino sopirĝemas:

— Jes, ankaŭ vi estas bedaŭrinde kiel ĉiuj aliaj viroj.

Ni fosu nian sulkon

Kruko konatiĝis sur la plaĝo de Bervalo kun arda, sed jam ne tre juna virino. Ili iras en izolan lokon, kaj baldaŭ oni aŭdas la voĉon de Kruko:

— Ĉu mi estas ene?

— Ne, vi estas en la sablo.

— Atendu, permesu al mi serĉi. Ĉu nun mi estas ene?

— Ne, vi estas ankoraŭ en la sablo.

— Strange. Kaj nun, ĉu mi estas ene?

— Jes, karulo! Ho, jes, karulo!

— Fek! Estis pli agrable en la sablo.

En la vagono

Trajno ĵus eliris el tunelo. En kupeo, por ke la aliaj vojaĝantoj ne aŭdu lin, juna viro flustras en la orelon de sia novedzino:

— Se mi konjektus, ke la tunelo estas tiom longa, mi profitus tion.

Ŝi ekkrias:

— Kio? Ĉu tio ne estis vi?

Mi amis junulinon

Baniko renkontas Krukon, kiu havas malgajan mienon.

— Kial vi aspektas tiom malĝoja? Ĉu vi funebras ies morton?

— Tute male. Mi baldaŭ havos infanon.

— Tio ja devus feliĉigi vin.

— Ne, ĉar mi ne imagas, kiel sciigi pri tio mian edzinon.

En la edukejo Nia Sinjorino de Bervalo instruistino demandas:

— Ĉu vi povas nomi kelkajn fruktojn?

— Jes. Pomo, piro, ĉerizo, banano kaj ... he ... kaj ... he ... la benata frukto de via ventro.

Ho, kiom estis mi kisata...

En julio okazas en Bervalo unu el la plej gravaj junularaj Esp-kongresoj (853 partoprenantoj).

Sur la plaĝo promenas tri junaj bervalaninoj. En soleca loko ili subite haltas antaŭ viro, kiu dormas tute nuda kun gazeto malfermita sur la vizaĝo.

— Tio ne estas mia edzo, — diras la unua.

— Nek la mia, — diras la dua.

La tria aldonas:

— Li ankaŭ ne estas kongresano.

El la vivo de netaŭgulo

— Kio estas viaj ŝatokupoj?

— Ĉaso kaj virinoj.

— Kaj kion vi ĉasas?

— Virinojn.

Quo vadis?

En la katolika edukejo Nia Sinjorino de Bervalo estas festo por la grandaj lernantinoj de la lasta klaso.

Ili ĵus finis la studadon, kaj la monaĥino-direktorino demandas ilin, kion ĉiu faros post laso de la edukejo.

— Mi, — diras Volta. — estos misiistino, por konverti la kompatindajn sovaĝulojn.

— Belege. Tio plaĉos al Dio. Kaj vi, Poleta?

— Patrina moŝto, mi estos kuracistino kaj tiel kvietigos homajn suferojn.

— Bone, tre bone. Kaj vi, Armina?

— Mi simple estos edzino kaj patrino.

— Ankaŭ tio estas laŭdinda. Kaj vi, mia eta Prelunta?

— Mi fariĝos prostituitino.

— Kion vi diris?

— Jes, patrina moŝto, mi intencas fariĝi prostituitino.

— Ha! Dio estu dankata! Unue mi komprenis «protestantino».

Ni dankas la venton

Instruistino poezie klarigas al la lernantoj la misteron de la reproduktado:

— Kiel la vento portas semojn de planto al planto kaj fekundigas ilin, tiel naskiĝas la infanoj.

Juna klasano rimarkigas:

— En la dormoĉambro ne blovas vento.

Agordu la brustojn

Virino venas al kuracisto.

Sinjoro doktoro, unu mia mamo estas pli longa ol la alia.

— Tio estas kurioza. Bonvolu demeti la mamzonon.

Efektive, dum la dekstra mamo estas bele ronda, la maldekstra disfaldiĝas, malvolviĝas kaj falas teren. La kuracisto estas perpleksita.

— Sinjorino, eble vi havas specialajn seksajn kutimojn?

— Ho, ne, sinjoro doktoro. Nur mia edzo kutimas teni mian mamon enmane, dum li ekdormas.

— Tio ne estas nenormala. Mi konfesas, ke ankaŭ mi ŝatas nokte karesi la bruston de mia edzino, kaj ŝi tamen ne havas pro tio mamon dekoble pli longan ol la alia.

— Sed eble vi kaj via edzino ne dormas kiel ni en apartaj ĉambroj.

Truon de honoro flikos neniu tajloro

Li: — Ĵuru al mi, ke mi estas via unua amoranto.

Ŝi: — Jes, karulo, mi ĵuras. Sed mi ŝatus scii, kial ĉiuj viroj ĉiam postulas de mi la samon.

Deksepjarulo invitas mondumaninon.

— Ĉu vi volas danci kun mi?

— Mi ne dancas kun infano.

— Pardonu, sinjorino. Mi ne rimarkis, ke vi estas graveda.

Normandaj rakontoj

Du bovinoj interŝanĝas rememorojn pri siaj lastaj ferioj. La unua sopirĝemas:

— Ha! kiom bela, kiom arda estis la taŭro, kiun mi renkontis en Hispanujo!

La dua rikanas:

— En Normandujo mi konatiĝis kun enuiga bovo, kiu ĉiutage parolis nur pri sia operacio.

Kiu demandas, tiu ne eraras

Baniko fiere klarigas al Kruko:

— Mi neniam havis seksrilatojn kun mia edzino antaŭ la edziĝo. Ĉu vi?

— Mi ne scias, Baniko. Memorigu min do pri ŝia fraŭlina nomo.

Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?

Centjarulo asertas al alia maljunulo:

— Mi havas mirindan memorkapablon. Ekzemple, mi nete memoras pri la rondaj mamoj de mia nutristino.

Lia kunulo diras:

— Mia memoro iras multe pli malproksimen. Mi ankoraŭ havas antaŭ la okuloj la dimanĉon, kiam mi iris promeni en paĉjo kaj vespere revenis en panjo.

Antaŭen, sen halto kaj timo

Apud nudistejo staras granda avertilo: «Atentu la pederastojn».

Kuraĝulo tamen iras plu.

Li denove trafas eĉ pli grandan avertilon: «Nepre atentu la pederastojn».

Post dek metroj staras malgranda 30-centimetra avertilo. La kuraĝulo kliniĝas. Li apenaŭ havas tempon por legi: «Atentu...»

Jam farite!

Maŝinmondo

En teksindustria fabriko pendas avertiloj: «Laboristinoj kun malstriktaj jupoj atentu la maŝinojn». Ŝercemulo krajone ŝanĝis la surskribon: «Laboristinoj kun striktaj jupoj atentu la maŝinistojn».

Horo matena estas horo bena

Kruko venas malfrue en la oficejon. Lia estro riproĉas:

— Kial vi venas je la dekunua anstataŭ je la naŭa?

— Mi atendas bebon.

— Ha, brave! Mi gratulas vin. Ĉu la naskiĝo baldaŭ okazos?

— Post naŭ monatoj.

En bervala kinejo maljuna fraŭlino nerve agitiĝas pro geamantoj, kiuj sidas antaŭ ŝi kaj senĉese interŝanĝas kisojn kaj malĉastajn karesojn. Fine ŝi laŭte protestas:

— Se vi venis por spekti filmon, restu kvietaj. Alie iru do en hotelan ĉambron.

La junulo turnas sin al ŝi, rikanante:

— Mi ŝatus. Se almenaŭ vi povus konvinki mian amikinon...

Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas

Apotekisto devis lasi la novan komizon sola por mallonga tempo.

— Ĉu io okazis dum mia foresto?

— Venis nur unu kliento, kiu petis kuracilon kontraŭ tusado, kaj mi vendis al li botelon da tiu medikamento.

— Nekapablulo, tio ja estas drasta laksigilo!

— Nu, ne malbone. Baldaŭ li ne plu kuraĝos tusi.

Bervalajxo
(por sodomisto)

La konvertian inkubon logas la bruo de la tubo.

«Ho, ĉielo!» ekkriis la patrino, «kion mi vidas?»

Gesinjoroj Kruko ferias kun gesinjoroj Baniko en pariza hotelo. S-ino Baniko konfidas al s-ino Kruko:

— Mia edzo jam ne estas tiom arda, kiom antaŭ dekkvin jaroj. Mi scias, ke s-ro Kruko posedas sorĉajn ŝtrumpetojn, kiuj revigligas la viron. Ĉu vi ne povus pruntedoni ilin al mi por mia edzo?

— Jes, sed ne forgesu poste redoni ilin al mi.

Baniko devas surmeti la sorĉajn ŝtrumpetojn, kaj li tuj sentas egan pasion, kiu stimulas al nekutima amoremo. S-ino Baniko estas ravita. En la sekva mateno ŝi konsilas al sia edzo:

— Resurmetu do tiujn ŝtrumpetojn.

Li obeas. En tiu momento juna servisto alportas la matenmanĝon en la ĉambron. Baniko kaptas lin, tiras en angulon, senpantalonigas kaj ekatencas.

— Haltu, haltu! — krias s-ino Baniko. — Vi surmetis la ŝtrumpetojn inverse.

Pacaj batalantoj

La 6-jara Puĉjo rakontas al sia samaĝa kamarado Roĉjo:

— Hieraŭ, dum miaj gepatroj forestis, mi vidis ion amuzan. Kiam mi eniris en la salonon, mia granda frato luktis sur sofo kontraŭ la servistino. Ili estis tute nudaj.

— Kaj kiu venkis?

— Mi ne scias. Mia ĉeesto ĝenis ilin.

— Kiu diris tion al vi?

— Mia frato rapide signalis per la postaĵo, ke mi tuj eliru.

De parolo ĝis la faro estas tre malproksime

En la edukejo Nia Sinjorino de Bervalo profesoro prelegas pri moralo. Ĵus li nigre pentris la teruran sorton de la malĉastuloj, kaj finas la lekcion per admirinde kortuŝa frazo:

— Pro unu horo da ĝuo oni ofte devas pentofari dum tuta sia vivo. Ĉu iu havas demandojn?

Granda lernantino anoncas sin:

— Mi ŝatus scii, kiamaniere oni povas daŭrigi la ĝuadon dum tuta horo.

Lingvo kaj vivo

Junaj geedzoj konsultas kuraciston. Li diagnozas malfortecon kaŭzitan de troa seksumado.

— Mi komprenas vian impeton, sed vi devus bridi viajn dezirojn. Mi konsilas al vi geiĝi nur dum R-tagoj (mardo, merkredo, vendredo), kaj dum la ceteraj tagoj kuŝi en apartaj litoj.

La junaj geedzoj penas sekvi la rekomendon, sed tio estas malfacila. Post la vendreda karna festo, la edzo detenas sin sabate, detenas sin dimanĉe, kaj poste li ne plu povas. Lia ardo puŝas lin al la lito de la edzino. Ŝi miras:

— Kiu tago estas hodiaŭ?

— Lundro!

Sur kampara vojo Krukon trafas paneo. Preterveturas ĉarma aŭtistino. Ŝi haltas kaj demandas:

— Kio okazis?

— Mia motoro difektiĝis kaj estas neriparebla.

— Noktiĝas. Vi ne povas resti ĉi tie. Venu kun mi.

Ŝi kondukas lin al bela domo, en kiu ŝi loĝas sola.

Ŝi preparas koktelojn, iras ŝanĝi la veston kaj baldaŭ revenas en diafana negliĝo. La koktelojn sekvas lunĉo, ĉampano, konjako, dolĉa muziko. Kruko estas ege ekscitita, kiam la belulino proponas al li:

— Iru en la dormoĉambron, mi tuj venos al vi.

Li enlitiĝas. Baldaŭ ŝi aperas en sia admirinda nudeco kaj kuŝiĝas apud li. Ŝi premas sin al li, puŝas lin, skuas lin, ĝis li falas kaj ... vekiĝas sur planko en sia ĉambro.

— Idioto, — krias s-ino Baniko. — Ĉu denove inkubo?

Al la lito edzina kun teruro

Revenante post longa vojaĝo Baniko trovas sian amikon Kruko en sia dormoĉambro. Tute nuda Kruko risortas kun s-ino Baniko sur la geedza lito, kaj ili per siaj ĝemoj, krioj kaj blekoj pruvas, ke la dudorsula ludo ne malplaĉas al ili.

Baniko metas sian valizon surplanken kaj admonas la adultantojn:

— Vi, mia edzino, ĉu vi ne memoras, kiom da jaroj ni vivis kune en plena feliĉo? Antaŭ dek jaroj vi ĵuris al mi, ke vi eterne restos fidela. Kaj vi, Kruko, mi ĉiam konsideris vin mia plej fidinda amiko. Mi ofte helpis vin, kiam vi bezonis min. Ĉu vi ankoraŭ scias, ke ... sed, mil diabloj! almenaŭ haltu, dum mi parolas al vi!

Plu!



Ĉi tiujn paĝojn aranĝis Sergej Verŝinin