


 
 
- La algoritmo: Pri la koncepto 
 - La rekursiaj funkcioj 
 - Universalaj rekursiaj funkcioj 
 - Aŭtomatoj: Manieroj difini algoritmon 
per abstrakta aŭtomato 
 
 
Intuicie la koncepto pri algoritmo, laŭ ĝia uzado en diversaj branĉoj de 
matematiko, havas la sekvajn trajtojn: 
 
-  ĝi konsistas el finia aro da precizaj preskriboj (ordonoj); 
 -  ĝi operacias super precize difinita aro de eblaj enigaĵoj (argumentoj, 
donitaĵoj); 
 -  ĝi produktas eligaĵon (rezulton) por ajna allasebla enigaĵo post 
finia nombro da paŝoj (paŝo estas plenumo de iu el la ordonoj); 
 -  la algoritmo estas determinisma, t.e. 
ĉiun paŝon sekvas unike difinita sekva paŝo (aŭ halto). 
 
 
Inter la bone konataj ekzemploj pri algoritmo menciindas:  Algoritmo difinas ĵeton de 
ĉiuj eblaj enigaĵoj al ĉiuj eblaj eligaĵoj; nature, oni rajtas nomi tian 
ĵeton algoritma (algoritmohava) ĵeto, aŭ komputebla funkcio. Tamen oni ne 
konfuzu la du nociojn, algoritmo kaj komputebla ĵeto: ja ĉiu algoritma 
ĵeto havas malfinian (kvankam numereblan) aron da algoritmoj ĝin 
komputantaj. Per aritmetikigo oni 
kutimas redukti studon de ajnaj algoritmaj ĵetoj al tiu pri naturnombraj 
algoritmaj funkcioj. 
 
Tradicia difino de rekursia funkcio uzas finian aron da bazaj 
funkcioj kaj tri operatorojn. La fermo de la bazaj funkcioj per ĉiuj tri operatoroj 
formas la klason de rekursiaj funkcioj; la fermo per la du unuaj (sen la 
minimumigo) formas la klason de la primitive rekursiaj funkcioj. 
- La bazaj komputeblaj funkcioj 
 - La substituo: Operatoro 
 - La primitiva rekursio: Operatoro 
 - La minimumigo: Operatoro 
 
 
Kutime oni elektas la plej simplajn, klare komputeblajn funkciojn:  
- konstanta funkcio
 - O(x) = 0 
 - krementa funkcio
 - A(x) = x + 1 
 - projekcio
 - Pr[m, n](x₁, … ,xn)=xm, 1≤m≤n 
 
  
Temas pri kompono ĵetanta n-lokan 
funkcion f kaj m-lokajn funkciojn 
g₁,…,gm al m-loka funkcio h, tiel ke 
h(x₁,…,xn) = f(g₁(x₁,…,xm),…,gn(x₁,… xn))
 
Tiu operatoro ĵetas n-lokan funkcion f kaj 
n+2-lokan funkcion g al (unika) n+1-loka funkcio 
h tiel ke 
h(x₁,…,xn,0) = f(x₁,…,xn) 
h(x₁,…,xn,y+1) = g(x₁,…,xn,h(x₁,…,xn,y))
 
Operatoro de senbara serĉo, ĵetanta 
rekursian funkcion f: ℕ₀n+1→ℕ al nova rekursia 
funkcio h:ℕ₀ⁿ→ℕ tia, ke por ajnaj 
x₁,…,xn, y la egalaĵo 
h(x₁, …, xn) = y
veras SSE 
f(x₁,…,xn,0), … f(x₁,…,xn,y−1)
estas 
ĉiuj difinitaj kaj nenulaj, dum 
f(x₁,…,xn,y)
estas difinita 
kaj egalas al 0; se tia y malestas, la valoro de 
h(x₁,…,xn) estas nedifinita. Simbole oni esprimas 
minimumigon aplikante la mu-operatoron: 
h(x₁, …, xn) = µy[f(x₁,…,xn,y) = 0] 
 
- Senbara serĉo en Paskalo: La 
ĝenerala mu-operatoro 
 - Barita serĉo en Paskalo: La 
primitive rekursia speco 
 
 
En Paskalo la senbaran serĉon oni povus 
esprimi jene: 
   PROCEDURO mu(VAR y: entjera; 
                FUNKCIO g(yy:entjera; xx:vektoro); 
                x: vektoro); 
   STARTO y:=0; 
          DUM g(y,x)≠0 FARU y:=y+1 
   FINO  
En Paskalo la primitive rekursian specon de la 
mu-operatoro por naturnombra funkcio f oni povas esprimi per la 
   FUNKCIO mu(FUNKCIO f(yy: entjera; xx: vektoro); 
              baro: vektoro): entjera; 
      VAR y: entjera; 
   STARTO 
      y := 0; 
      DUM (y≠baro) KAJ (g(y, x)≠0) FARU y := y + 1; 
      mu := y; 
   FINO  
Por ajna loknombro n>0 oni povas 
indiki primitive rekursiajn funkciojn U: ℕ→ℕ kaj 
Tn:ℕ₀n+2→ℕ tiajn, ke por ajna rekursia 
funkcio f:ℕ₀n→ℕ ekzistas e∈ℕ (la Godela numero de f), veriganta la egalaĵon 
f(x₁,…,xn) = U(µy[Tn(e,x₁,…,xn,y)=0])
El 
tiu teoremo sekvas, i.a., unu el la pintaj rezultoj de la tuta teorio: 
 
Por ĉiu klaso de n-lokaj rekursiaj funkcioj eblas konstrui 
universalan funkcion n+1-lokan, t.e. tian rekursian 
funkcion Fn, ke por ajna n-loka rekursia funkcio 
f kaj por ĉiuj x₁,…,xn∈ℕ validu 
f(x₁,…,xn) = Fn(e,x₁,…,xn), 
kie 
e estas la Godela numero de f. 
 
Universalajn rekursiajn funkciojn komputas universalaj Turingaj 
aŭtomatoj.