John S. Dinwoodie
La venkonto
Malsupren klinu vin; aŭskultu tie,
kiel la herbo ridas ironie je nia febla, vana kontraŭstaro al ĝia vastiĝanta akaparo. En mondo griza, nuda kaj inerta naskiĝis ĝi, etaĵo magra, verda. Ne havis ŝajne ĝi ekzistkialon; ĝi tamen al si ĵuris, la batalon senlace kontraŭ tiu mondo teni, por ĉion sub la herboregon preni. Do rampe etendiĝis ĝia sfero, kaj pli kaj pli verdiĝis nia tero, ĝis ĉiu kontinento kaj insulo dronis sub la malsata herbrampulo. Tapiŝon sternis ĝi por la piedo de ĉio viva sur la Ter-planedo: kovrilon faris ĝi funebre pompan por tegi ĉiun ripozejon tomban. De temp' al tempo homoj ĝin detruas kaj sur la vaka grundo ekkonstruas domon aŭ urbon, templon aŭ palacon, per forto konkerante iun spacon: kaj birdoj en la ĉielalto vidas, ke en la verdo griza skvamo sidas. Sed dense ĉe la urborando kuŝas la herbolim': sin reciproke tuŝas tie la homa mond' kaj la masiva forto de la Naturo primitiva. Nur la frotpremo de la hompiedoj malhelpas la eniron de pikedoj de l'verda malamiko, kiu staras ĉirkaŭ la muroj, kiuj vojon baras. Sed iam malpliiĝos la piedoj: al la verdulo venos venkrimedoj. Disfalos brikoj, ruiniĝos domoj, kaj el la urbruin' formortos homoj La urb' iama sian lokon cedos, kaj ĝin la herb' por ĉiam reposedos. Malsupren klinu vin: aŭskultu tie, kiel la herbo ridas ironie... Sonas de horizont' al horizonto la rido de la verda mondvenkonto. |