John S. Dinwoodie
La soleca dio
Noktmezo kaj mallumo – unu stelo
briletis sur velura fon', tutsola en la vasto de l' ĉielo; veadis venta monoton'. Rigardon ĵetis mi al nokto nigra; mallaŭte en la malproksim' aŭdiĝis krio de ansero migra; animon mian skuis tim'. Teruris tamen min nek la insido de l' nokto, nek la birdo-kri', sed kvazaŭ en abismon, la ekvido en koron de soleca di'. Solecon lian la natur' spegulas en si fidele; ĉiu sent' de l' granda universo-kor' modulas la tonojn de l' multvoĉa vent'. Sur la sennombraj montoj de l' eterno majestas li en sol-seren', la ĉion-direktanta vivokerno, ekster la homa komprenem'. Profundas tiom la soleco dia, ke l' homo ne solecas pli en morto-horo, ol en vivo sia solecas en eterno di'. |