Printempo
el la rusa Mikaelo Bronŝtejn
En fostaj aleoj
laŭ vojoj – peronoj
Jam rane verdetas
ĉeurbaj vagonoj;
Mergita lubrikon
por movon provoki,
Kuliso komencas
kaj aki kaj oki...
Jam falas la fumo
de trajna spirado,
Jam reloj sin ĵetas
sub la radon...
Gluitas al vitroj
amantoj po pare, –
Vilaĝa silento
allogas gitare:
– Aĥ! Se vi nur emas,
ni kune promenos...
– Karulo. Nu, certe.
Mi emas! Mi emas!
Kaj jen, super herbo,
post dorma atendo,
La verdan standardon
disvolvis printempo.
El ŝtupoj, el ŝtonoj,
el polvo surtera
Atake elpaŝis
la verdo kolera...
Sur nuda arbust',
super akvo en tristo
Jam provas laringon
novico-kantisto...
De l'sturno unua –
arbara alvok',
Sur akvo – ekpaf'
de l' unua ezok'.
Kaj stelojn
super silenta vespero
Jam svinge disŝiras
l' unua vesperto...
Por ludo avida
forestas refut':
Ursejoj, frajado
en akva profund';
Sed mi estas homo
por ĉion elteni.
Ja ankaŭ mi emas
brakume promeni,
La palton ŝirante
el la veturil'
Ekplonĝi al fora
plenstela kribril'...
Por lupe hurlante
en noktan senfinon
Naztrue ekpalpi
la foran lupinon;
Aŭ frajon ezokan
en morna profund'
Aspergi amdance
al plena fekund';
Atingi ezokon,
vesperton elpeli,
Postvagi lupinon
kaj birdon akceli;
Alplonĝi, alrampi
kaj sori en streĉ', –
Por estu komplete
farita la leĝ';
Por vidi en ver':
la naturo prosperas –
Plenplenas arbaroj
la akvoj misteras,
Kaj trajn', ruliĝanta
en herba profund', –
Makabra serpento
kun lampo en frunt'!..
La trajno volupte
trumpetas kaj tremas:
– Mi emas! Mi emas!
Mi emas! Mi emas!
1927 j.
|