L. L. Zamenhof
La vojoTra densa mallumo briletas la celo,al kiu kuraĝe ni iras. Simile al stelo en nokta ĉielo, al ni la direkton ĝi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, nek batoj de l' sortoj, nek mokoj de l' homoj, ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita ĝi estas, la voj' elektita. Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante, ni iru la vojon celitan! Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. L' espero, l'obstino kaj la pacienco – jen estas la signoj, per kies potenco ni paŝo post paŝo, post longa laboro, atingos la celon en gloro. Ni semas kaj semas, neniam laciĝas, pri l' tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, – ni semas kaj semas konstante. "Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, – "Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas: "Obstine antaŭen! La nepoj vin benos, se vi pacience eltenos". Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj velkantajn foliojn deŝiras, ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, ni forton pli freŝan akiras. Ne mortos jam nia bravega anaro, ĝin jam ne timigos la vento, nek staro, obstine ĝi paŝas, provita, hardita, al cel' unufoje signita! Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante ni iru la vojon celitan! Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. L' espero, l' obstino kaj la pacienco – jen estas la signoj, per kies potenco ni paŝo post paŝo, post longa laboro, atingos la celon en gloro. |