La Ĵargonbestotr. Marjorie BoultonBrilumis, kaj la ŝlirtaj melfojen la iejo ĝiris, ŝraŭis; mizaris la maldikdudelfoj, forfuraj ratjoj vaŭis. "Evitu, filo, Ĵargonbeston! – Ungoj kaj buŝ' por mord' kaj kapt'! Evitu bombonbirdan neston! Vin gardu kontraŭ Bendorapt'!" Vorpalan glavon li elprenis, kaj vagis post la best' vostunta; al rabrabarbo li alvenis, ripozis en medit' profunda. Dum staris li, pensante sie, la Ĵargonbesto flamokula tra nugraj arboj fajfefie alvenis, babulula! Jen unu! du! kaj tra kaj tro vorpala klingo, krake-frap'! Morto! Galopŝke la hero' reiris kun la kap'! "Ĉu Ĵargonbeston frapis vi? Min ĉirkaŭbraku, luma filo! Trofeferi'! Hej ho, hu hi!" eksplodis ĝojotrilo. Brilumis, kaj la ŝlirtaj melfoj en la iejo ĝiris, ŝraŭis; mizaris la maldikdudelfoj, forfuraj ratjoj vaŭis. |
Babeĉadotr. Jim CoolBrelegis, kaj la gletaj tovojĜariĝis ĝimble en la gar'; Tre mimsaj estis la borgovoj Grabe al moma radelar'. "Gardu cin de l' babeĉ', fileto! Mordema faŭk', kaptema ung'! Gardu cin de l' jubjub' kaj l' treto De l' fruma Banderung'!" Kaptinte per man' vorpalspadon, Li ĉasis al manksa malamik' – Kaj ĉe la tumtumuj' paŭzadon Dediĉis al taktik'. Ulfmense restis li en staro; Lo! la babeĉ', kun flamokul', Viflante tra l' tulgeca arbaro Alvenis kun borbul'! Un', du! Un', du! kaj frap' – refrapo La vorpalklingo klikis ĉi! Kun ĝia kap' en morta gapo Reen galumpis li. "Kaj ĉu ci murdis la babeĉon? En miajn brakojn, redusa fil'! Ho ĝabra tag'! Karan'! Kareĉon!" Li klukis pro l' jubil'. Brelegis, kaj la gletaj tovoj Ĝariĝis ĝimble en la gar'; Tre mimsaj estis la borgovoj, Grabe al moma radelar'. |