Ĉapitro VIII
En la sekva tago, persvadinte Botredge-on komerci anstataŭ si, Stomador ekiris serĉi Galeran-on laŭ la indikoj de la letereto de Tirrey kaj, surmetinte urban kostumon, venis antaŭ ĉio al la adreso de Kishlot, kiu jam antaŭlonge fermis sian «Abomenon». En homriĉa loko Kishlot posedis vendejon de preta piedvesto. Liaj aferoj iris tiom sukcese, ke li intencis malfermi ankoraŭ du tiajn vendejojn. Ne plu uzante jam la kontraŭnaturan, nek iom originalan reklamon, Kishlot trafis al «orejo», kiel li promesis tion en la paroksismo de envio al Davenant; la sekreto de la riĉiĝo de Kishlot estis en aĉetado de grandaj kvantoj da difektita varo kontraŭ duona prezo kaj vendado de ĝi kontraŭ prezo de normala piedvesto. Negrava difekto, evidenta por specialisto, ŝajnis al simpla aĉetanto, eĉ se li ĝin rimarkis, nura hazardaĵo; okaze de plendoj Kishlot volonte ŝanĝadis la difektitan produkton al senriproĉa, sed plendoj estis malmultaj, kaj la varo estis multa.
Kishlot dikiĝis, ellernis ludi sur meĥanika piano kaj svatiĝis al unu gaja vidvino, posedanta propran domon.
— Ĉu Ort Galeran? — demandis Kishlot Stomador-on, kiam eksciis pri la celo de la vizito. — Lia adreso estas konata en kafejo «Punch». Tie mi renkontis lin, sed min li jam delonge ne vizitis.
— La plej malfacila afero por mi estis trovi vin, — diris Stomador. — Mi pasigis sur la Polva strato ĉirkaŭ du horojn, pridemandante en domoj kaj sur anguloj, mi laciĝis, eksidis en bierejo kaj prenis ĵurnalon. Tiam mi ekvidis, kiel mi estas stulta. Inter anoncoj sur rimarkebla loko estas indikita via vendejo: «La plej bona vendejo de preta piedvesto «Flugiloj de Merkuro» — Adamo Kishlot». Do, mi iru al «Punch».
— Mi lokigas anoncojn dufoje dum semajno, — bonanime diris Kishlot. Li silentis iom. — Ĉu vi konas Galeran-on?
— Ne. Sed unu homo, mia amiko, konas lin kaj deziras trovi.
Dankinte, Stomador forlasis Kishlot-on kaj ordonis al la ŝoforo de la taksio veturi al kafejo «Punch».
Baldaŭ eniris li en malvarmetan ejon kun tabletoj el malakito, tegitan per mahagono. Inter ĵurnaloj kaj virinaj ĉapeloj Stomador trairis al la bufedo, kie jam la unua servanto al lia demando pri Galeran, nur iomete serĉinte per la okuloj, almontris altan homon kun blanka kapo, kiu sidis apud spegulo. La brovoj de Galeran estis ankoraŭ nigraj, sed la kolo iĝis vejneca, la haroj sur la kapo griziĝis, kaj en la okuloj kaj buŝsulkoj lumis pacienca ĝisvivado de la vivo, karaktera por homoj, solecaj en maljuneco. Galeran estis trinkanta nigran kafon kaj leganta libron. Ĉe lia tableto estis libera seĝo.
Stomador faris malrapidan riverencon kaj petis permeson okupi la seĝon. Galeran silente kapjesis al li. Stomador eksidis kaj komencis atente rigardi al la najbaro, kiu, levinte la ŝultrojn, rekomencis la legadon. Sentante la rigardon, li levis la kapon kaj, rimarkinte, ke la korpulenta nekonato rigardas al li kun enigma kaj atenda rideto, demandis:
— Ĉu vi ion diris al mi?
— Ankoraŭ ne, sed mi diros, — mallaŭte ekparolis Stomador. — Ĉu vi estas Ort Galeran?
— Sendube.
— Do aŭskultu: en ĉi-tiea prizono sidas James Gravelot, al kiu, kiam li estis ankoraŭ knabo, mi donacis pereantan pro malbona negocado gastejon sur la Taĥenbaka vojo, je kvardek mejloj for de Gerton. Pli ĝuste estas diri, mi forlasis ĝin. Gravelot sukcesis teni sin. Al li helpis la malkovro de la minejoj. Mi ne scias, kiel kaj kial, tamen antaŭnelonge li estis naviganta al Poket sur skuno de kontrabandistoj kaj estis kaptita post batalo kune kun ĉiuj, kiuj restis vivaj. Hodiaŭ nokte mi sukcesis ricevi de li letereton, kiun vi bonvolu legi.
Galeran kun dubo alportis la papereton al la okuloj, sed tuj kiam li legis pri la ora monero, prenita por ludo de Davenant, li ege vigliĝis, eĉ ruĝiĝis pro emocio.
— Ho Dio! Ja tio estas Tirrey! — diris li al si mem. — Kiu vi estas, kara amiko?
— Tom Stomador, je via dispono. Mi posedas butikon kontraŭ la prizono.
— Diablo prenu! Rakontu detale! Iam mi tre bone konis Dav... Gravelot-on.
Stomador nemulte povis aldoni al la komenca klarigo; li rakontis la renkontiĝon kun la junulo, priskribis lian trivitan veston, lian aspekton, sed estis videble, ke li por ĉiam enmemorigis tiun kuniĝon de simpleco, decidemo kaj sendefendeco, kia estis Tirrey, same memorata de Galeran, speciale post lia malapero, kies kaŭzoj baldaŭ evidentiĝis, kiam Frank Davenant venis al Kishlot kaj komencis oratori en cinika tono, plendante, ke la filo forlasis lin. Dum Davenant suferis, penante kontentigi la avidon de la patro, Galeran en tiuj tagoj gajnis en Liss, ĉe neniam antaŭe okazinta, escepta fortuno, dek kvin mil pundojn, kaj kvarono de tiu monsumo konsistigis la parton de la knabo, foririnta perpiede for de la koto, tiel neatendite malpuriginta la helan pordon, jam malfermiĝintan al lia avida animo.
Klariginte al Galeran, ke detalajn informojn pri siaj cirkonstancoj Gravelot povos doni nur post kelkaj tagoj, kiam provoso Fakreged akceptos diurnan deĵoradon en la lazareto, Stomador direktis sin hejmen, enskribinte la adreson de Galeran, kiu jam dum sep jaroj posedis blankan unuetaĝan domon je dek mejloj for de Poket. La domo estis komencanta per si la vicon de ĉebordaj vilaoj, disĵetitaj sur ŝtupegoj de rokoj inter abismoj kaj ĝardenoj. Tiuj nestoj de sun-mara silento estis komunikantaj kun la urbo per vojoj — la ŝosea kaj la unutraka fera. En la domo de Galeran loĝis, krom li, ŝoforo Grubbe kaj junulino Tirsa, fratino de la ŝoforo, plenumanta oficon de servistino kaj mastrumistino.
Galeran loĝis en kvar ĉambroj, meblitaj tiel simple, kiel tion scipovas fari ŝatantoj de klara linio en desegno kaj de melodio en muziko. Delikataj littolaĵoj, elektraj lampoj kun verdaj kloŝoj, fajencaĵoj kun blua arabesko, flekslignaj mebloj, bonega kolekto de koloraj gravuraĵoj, kaj ankaŭ abundo de plurjaraj florantaj vegetaĵoj kaj, komuna por ĉiuj ĉambroj, maldika franca tapiŝo, kies blua desegno estis reflektiĝanta en vitroj de libroŝrankoj, — jen ĉio, kio, prilumata de la suno tra grandaj fenestroj, kviete brilis en la domo. Galeran-on neniu vizitadis. Al la kvindeka jaro lia naturo ellaboris siaspecan antitoksinon, malhelpantan al oni proksimiĝi al li alie, ol en neŭtralaj lokoj, kiaj estis — strato, kafejo, klubo. Li ne malestimis, ne malamis la homojn, sed amis ilin kiel homojn en libroj. Tirrey estis la escepto. Maltrankvile kaj arde rememoris pri li Galeran. Li rekonis en li sian junecon; sed lin savadis la malvarmeto, simila al malvarmeto de menta pastelo, veniganta mediton.
Galeran dum semajnoj sidadis hejme, bredante abelojn, legante aŭ kaptante fiŝojn sur vela boato, kaj dum semajnoj loĝadis en la Poket-a gastejo «Rozo kaj pruno», ludante vice jen bilardon, jen kartojn.
La gajno de Tirrey — tri mil kvincent pundoj, metitaj al kuranta konto, kreis monsumon ses mil, kaj eĉ unu fojon Galeran ne tuŝis tiun monon.
Li atendis, ke la knabo venos kaj dankos lin.
Tirrey venis. Nun endis helpi lin.