Ĉapitro III

La ĉarma juna fianĉino de Van-Konet, Consuelo Juárez, estis la sola infano de Pedro Juárez, riĉiĝinta per vendado de terenoj. Posedanto de tabakplantejoj kaj cigaredaj fabrikoj, deputito de la administra konsilio, homo, elirinta el la malsupraj tavoloj de la socio, Juárez iĝis tre riĉa nur en la maljuneco. Lia edzino estis filino de brutobredisto. La dekjaran Consuelo-n la gepatroj sendis en Hispanion, al parencoj de la patrino. Tie ŝi finis pensionaton kaj revenis deksepjara fraŭlino. Tiamaniere, la frivolaj moroj de gertonanoj ne influis al Consuelo. Ŝi alveturis nelonge antaŭ la ĉiujara festo de maristoj, kiun oni aranĝadis en Gerton la 9-an de junio memore de la ŝipo «Minervo», kiu venis al la gertona rodo la 9-an de junio de la 1803-a jaro. Dancante, Consuelo konatiĝis kun Van-Konet kaj baldaŭ ekamis lin, malgraŭ lia reputacio, kiun, en stranga maniero, ŝi kredis, trankvile pruvante al si kaj al la ĉagrenita patro, ne deziranta tiun geedziĝon, ke ŝia edzo iĝos alia, ĉar li amas ŝin. Laŭ la opinio de Consuelo, nenion scianta pri la vivo, forta amo povis transformi eĉ ĝisostan banditon. Nemulte ŝi eraris pri tio, kaj eble nur en tio, ke tia amo efikas nur al fortaj kaj kuraĝaj homoj.

Kiel sekvo de la rekta kaj fidema karaktero de Consuelo, estas grave rakonti, ke ŝi la unua konfesis al Van-Konet sian amon al li, kaj tiel kortuŝe, kiel tion kapablas esprimi nur nesperta estaĵo. Ajna elektito de Consuelo anstataŭ Van-Konet, sentante sin duone pardonita, forte enpensiĝus, antaŭ ol preni sur sin la gravan sindevigon gardi la vivon kaj la sorton de la junulino, donacanta la koron tiel facile, kiel oni etendas floron. Van-Konet ŝajnigis sin enamiĝinta pro la riĉa doto, iom mirante, malgraŭ ĉiuj siaj sukcesoj inter virinoj, kiel okazis, ke la ĉasaĵo mem elkuris sub lian pafon, kiam li ankoraŭ estis nur esploranta la spuron. Lia patro soifis la doton pli, ol la filo. Aŭgusto Van-Konet tiel enkaĉiĝis en ŝuldoj kaj malversacioj, ke lia ofica, kaj same la materia bankroto estis nur afero de la tempo.

Dum du monatoj la filo de la gubernatoro estis adiaŭanta la fraŭlan vivon, pli aŭ malpli sukcese kaŝante siajn aventurojn. Estis proksimiĝanta la tago de la geedziĝo, kaj hodiaŭ Van-Konet devis veni al la fianĉino por interparolo, kiun la junulino opiniis tre grava. Ŝi deziris sincere, kore diri al li pri sia amo, por poste preni de li promeson esti por ŝi fidela kaj vera amiko. Tio estis natura emocio de la junulino, malklare sentanta la tutan gravecon de sia paŝo kaj strebanta al senprokrasta impeto de ĉiuj plej bonaj sentoj kiel en si, tiel en la elektito, por anticipi per la koro la sekreton de reciproka proksimeco dum multaj jaroj, kiuj restas ankoraŭ estonte.

La familio de Juárez ordinare ne elveturadis el la apudurba bieno, sed je semajno antaŭ la geedziĝo Consuelo kun la patrino transloĝiĝis en la urban domon, kiu staris sur altaĵo trans la mallarĝa Kvarantena strato, proksime de la skvaro kaj la preĝejo de Sankta Maŭrico. La unuetaĝa domo de Juárez prezentis grupon el tri blankaj kuboj de diversaj altoj, kun plataj tegmentoj kaj ŝtona placeto de la antaŭa fasado, sur kiun oni leviĝadis laŭ ŝtupoj. Tiu placeto estis ĉirkaŭigita per gisita krado. De tie videblis parto de tegmentoj de la Kvarantena kaj aliaj stratoj, proksimaj al ĝi, ĝis foraj novkonstruitaj sepetaĝaj gigantoj. La orienta parto de la domo havis du terasojn, situantajn apude, unu super la alia. La interna korto, kun balkonoj, fontano kaj palmoj inter florbedoj, estis la plej ŝatata loko de estado de Consuelo. Tie ŝi legadis kaj meditadis, kaj tien mulata servistino kondukis Van-Konet-on, kiu venis kun kvaronhora malfruiĝo, ĉar, adiaŭinte al Snogden, li okupiĝis pri reekvilibrigo de siaj nervoj, por kio li longe sidis en la bankuvo kaj eltrinkis mentan koktelon.

Barket sukcese priskribis al Gravelot la impreson, faratan de Consuelo, kaj tial necesas nur rigardi ŝin tiel proksime, kiel ofte povis tion fari Van-Konet. Ĉe tuta sia riĉo la junulino ŝatis simplecon, per kio ŝi forte incitadis la fianĉon, kiu deziris, ke la financa potenco de la familio, flata por li, reflektiĝu en ĉiu faldo de la roboj de lia fianĉino. Por tiu ĉi rendevuo Consuelo elektis blankan bluzon kun kuspita kolumo kaj jupon, intenskoloran, kiel peonio; sur ŝiaj malgrandaj piedoj estis nigraj ŝuoj kaj blankaj ŝtrumpoj. Maldika ora ĉeneto, ornamita per granda perlo, estis brakumanta la brunetan kolon de la junulino per duobla vico, en la nigraj haroj staris testuda kombilo. Consuelo ne portadis ringojn sur la fingroj, nek en la oreloj. Ŝiaj manoj kompare kun la malgrandaj piedoj ŝajnis manoj de knabo, sed kiel en manpremo, tiel por rigardo ili donadis impreson de bonkoreco kaj virineco. Entute, tio estis beleta junulino kun afabla vizaĝo, klaraj nigraj okuloj, fojfoje tre seriozaj, kaj ĉarmaj okulharoj — kun malpeza figuro, malgranda alto, kvankam moviĝemo, svelteco kaj la knabine maldikaj brakoj faradis Consuelo-n pli alta, ol ŝi vere estis, atingante nur la mentonon de Van-Konet. Ŝia voĉo, sonante samtempe kun la spiro, havis facilan brustan tembron kaj estis tiel agrabla, ke eĉ negravaj vortoj sonis en prononco de Consuelo kun kaŝita emocio, direktita, eble, al aliaj, pli gravaj objektoj de la konscio, sed karaktera por ŝia tono, samkiel la spirado estis karaktera por ŝia parolo.

Kun tia junulino estis fianĉigita Van-Konet. Renkontita de la patrino de Consuelo, maldika virino, parte simila al la filino, en malhela silka robo, ornamita per vitraj perloj, Van-Konet donis kelkajn minutojn al la estonta bopatrino, ŝajnigante, ke lin nenio interesas, krom la fianĉino. Kvankam Vincenta Juárez havis viglajn, penetremajn okulojn, kiujn iam sonĝis multaj viroj, tamen, jesadante al la edzo kaj suspirante kune kun li, kaŝite ŝi estis sur la flanko de Van-Konet. La enkorpiĝo de eleganta malvirto, kliniĝinta antaŭ forta kaj freŝa sento, ravis ŝian romantikan naturon. Krome, al la filino de brutobredisto pekoj de eminentuloj ŝajnis ne sekvo de malbonaj inklinoj, sed nur similaĵo de bizara, riska sporto, kiun estas facile anstataŭigi per idilio.

Konversaciinte kun ŝi, Van-Konet iris al la fianĉino. Rimarkinte lin, Consuelo ekfloris, ruĝiĝis. Ŝiaj rigardoj esprimis kareson kaj malpaciencon paroli pri io neprokrastebla.

Kun enuo, estante premata de la timo de la duelo, Van-Konet, hipokritante singarde kaj humile, ekludis la rolon de amanto — unu el la plej malfacilaj roloj, se la koro de la ludanto ne estas tuŝita de almenaŭ simpatio. Se la koro ridas, kaj la amo de la junulino estas senrezerva, sukceso de la ludo estas garantiita — estas ĝeno nek en vortoj, nek en pozoj: estu trankvila, suspektinde egala, eĉ malserena kaj malvigla — la virina koro trovos klarigon al ĉio, ĉion pravigos kaj prenos la kulpon sur sin.

Van-Konet kisis la manon de Consuelo, sed ŝi brakumis lin, kisis la tempion, deŝoviĝis, prenis ĉe la mano kaj alkondukis al seĝo.

— Venu ĉi tien, eksidu... Eksidu, — ripetis la junulino, vidante, ke Van-Konet enpensiĝis por momento. — Lasu ĉiujn viajn aferojn. Vi nun estas kun mi, kaj mi kun vi.

Ili eksidis kaj turnis sin unu al la alia. Consuelo prenis ventumilon. Ventuminte sin, la junulino suspiris. Ŝiaj okuloj, ridante kaj maltrankvilante, estis direktitaj al la silentema fianĉo.

— Mi estas en terura angoro, — diris Consuelo. — Ĉu vi scias, kio okazis? Hodiaŭ la tuta Gerton parolas pri la memmortigo de du homoj. Li ege amis ŝin, kaj ŝi lin. Kiel malĝoje, ĉu vere? Al ili oni ne permesis geedziĝi, kaj ili ne eltenis tion. Nur la postmorta letero rakontas la kaŭzon de la malfeliĉo. Tie estas skribite ĝuste tiel: «Pli bonas morto, ol disiĝo». Tiel skribis ŝi. Kaj li alskribis: «Ni ne disiĝos. Se ni ne povas kune vivi, ni kune mortu». Nun ĉiuj diras, ke tio estas malbona antaŭsigno kaj ke tiujn, kiuj geedziĝos en la nuna jaro, trafos malfeliĉa fino, kaj ilia vivo mem estos abomena. Kiel vi pensas, ĉu ni eble prokrastu la geedziĝon ĝis la sekva printempo? Mi ial timas, mi ĝenerale timas ĉiajn tiajn aferojn, kaj el la kapo ne foriras tio. Ĉu vi jam aŭdis?

— Mi aŭdis tiun historion, — diris Van-Konet, prenante el la manoj de Consuelo la ventumilon kaj pririgardante pentraĵon sur la eburo. — Belega aĵo. Sed mi tiel amas vin, kara Consuelo, ke superstiĉoj ne maltrankviligas min.

— Ho, vi min amas! — mallaŭte ekkriis la junulino, kaptante la ventumilon, kaj Van-Konet retenis ĝin, tiel ke iliaj manoj proksimiĝis. — Sed tio estas vero, ĉu?

Consuelo ekridis, poste iĝis serioza, kaj ree neretenebla feliĉa rido, simila al matena ludo de folioj inter radioj, prilumis ŝin tutan.

— Ĉu tio estas vero? Kaj se tio ne estas vero? Sed mi ŝercis! — kriis ŝi, rimarkinte, ke la maldekstra brovo de Van-Konet malrapide kaj patose leviĝis. — Ja tio estas tiel mirakla, ke jen ni, du, mi kaj vi, tiel forte, forte, por ĉiam amas. Pli bona povas esti nenio, laŭ mi. Kaj kiel pensas vi?

— Mi same pensas. Al mi ŝajnas, ke vi eldiras miajn pensojn.

— Ĉu vere? Mi tre ĝojas, — malrapide prononcis Consuelo, forturniĝante kaj mallevante la kapon kun deziro voki solenan humoron, sed rideto vagis sur ŝiaj duonmalfermitaj lipoj. — Ne! Mi gajas, — diris ŝi, rektiĝante kaj suspirinte per la tuta brusto. — Mi povas sidi tiel longe kaj rigardi al vi. Ĉion ne eblas diri! Estas tuta maro da vortoj, kiel da ondoj en la maro. Do kion ni faru? Bonvolu trankviligi min.

Van-Konet deziris vigliĝi, senĝene babili, sed ne povis. La atendado de informoj de Snogden kiel nigra mano kuŝis sur lia ĝenata animo. Consuelo rimarkis la staton de Van-Konet, kaj li ekparolis en tiu momento, kiam ŝi jam decidis demandi, kio okazis al li.

— Ĉu indas zorgi? — diris Van-Konet. — La tuta afero estas en tio, ke stultaĵo, eldirita de iu sola homo, ricevas aspekton de io serioza, se ĝin ripetos cento da aliaj stultuloj. La pereintoj, kompreneble, estas kompatindaj, sed tiaj historioj okazas ĉiutage, se ne en Gerton, do en Madrido, se ne en Madrido, do en Vieno. Jen ĉio, kion mi pensas.

— Vi tiel certe parolas... Aĥ, se estus tiel! Sed se la homo turnas tion al si... se li ne forlasas malgajajn pensojn...

Consuelo konfuziĝis kaj mem interrompis sin:

— Mi baldaŭ elpensos, kiel esprimi. Vin kvazaŭ ronĝas zorgo. Ĉu mi eraras?

— Mi estas plena de vi, — diris, fervore ridetante, Van-Konet.

— Aĥ jes... Mi komprenis, kiel diri mian penson. Se la homo plenas de feliĉo kaj timas pri ĝi, ĉu ne povas aliula tragedio lasi en la animo spuron, kaj tiu spuro influos la estontecon?

— Mi ĵuras, ke mi kun plezuro revivigus la gertonajn Romeon kaj Julieta-n, por ke vin ne turmentu malbonaj antaŭsentoj.

— Jes. Sed revivigi ne eblas! Estas strange, ke mia patrino nenion diris al vi.

— Via estimata patrino verŝajne ne deziris min maltrankviligi.

— Mia estimata patrino... Via estimata patrino... Aĥ-aĥ-aĥ! — riproĉe ekkriis Consuelo, mokante la diskretan tonon de la fianĉo. — Nu, bone. Ĉu vi memoras, ke ni devas havi seriozan interparolon?

— Jes.

— Georgo, — serioze komencis Consuelo, — mi deziras paroli pri la estonteco. Postmorgaŭ okazos nia geedziĝo. Nin atendas longa kuna vivo. Antaŭ ĉio ni devas esti amikoj kaj ĉiam fidi unu al la alia, kaj krome inter ni ne estu stulta ĵaluzo.

Ŝi eksilentis. Unu afero estas prononci en soleco ardajn kaj vastajn parolojn, la alia — paroli pri siaj deziroj al la atenta, fermita Van-Konet. Kompreninte, ke ŝia elokvento elĉerpiĝis, la junulino ruĝiĝis kaj fermis la vizaĝon per la manoj.

— Nu, jen, mi konfuziĝis, — diris ŝi, sed, pensinte iom kaj malferminte la vizaĝon, karese daŭrigis: — Ni neniam disiĝos, ĉion faros kune, ĉiam: promenos, laŭtlegos, vojaĝos, kaj malĝojos, kaj ridos... Pri kio malĝojos? Tion mi ne scias, tamen tio povos okazi, kvankam mi ne deziras, ne deziras malĝoji!

— Bonege! — diris Van-Konet. — Aŭskultante vin, mi deziras aŭskulti krome neniun kaj nenion.

— Via antaŭa ne tre bela vivmaniero, — diris la junulino, — devigis min longe mediti pri tio, kial tiel estis. Mi scias: vi estis soleca. Nun vi ne estas soleca.

— Kalumnio! Nigra kalumnio! — ekkriis Van-Konet. — Ludkartoj kaj botelo da vino... Ho, kia peko! Sed al mi oni envias, mi havas multajn malamikojn.

— Georgo, mi amas vin tia, kia vi estas. Estu tio du kartludoj kaj du boteloj da vino. La afero estas en viaj amikoj. Sed vi jam, verŝajne, adiaŭis ilin ĉiujn. Se vi deziros, mi kaj vi ludos kartojn. Mi ankaŭ povos fari kompanion por duono de botelo da vino, kaj la cetero estos via.

Ŝi ekridis kaj serioze finis:

— Amiko mia, ne koleru al mi, sed mi deziras, ke vi premu mian kubuton.

— Ĉu kubuton? — miris Van-Konet.

— Jes, vi tiel forte, varmege premis mian kubuton unufoje, kiam vi helpis min transsalti rojon.

Consuelo fleksis la brakon, etendinte la kubuton, kaj Van-Konet devis premi ĝin. Li premis forte, kaj Consuelo fermegis la okulojn pro plezuro.

— Jen bonas tia firma amo, — klarigis ŝi. — Ĉu scias vi, kiel mi komencis ami vin?

— Ne.

Pasis jam tri horoj post kiam Van-Konet lasis al Snogden aranĝi la mornan aferon. Lia maltrankvilo kreskis. Kun peno li sidis, premate aŭskultante la parolojn de la junulino.

— Vi staris sub la balkono kaj rigardis al mi supren, ĵetante en la buŝon bombonetojn. En via vizaĝo tiam glitis io kortuŝa. Tion mi memorfiksis, neniel povis forgesi, komencis pensi kaj eksciis, ke mi amas ekde ĝuste tiu minuto. Kaj vi?

La demando sonis neatendite, sed Van-Konet sukcese eliris el la embaraso, deklarinte, ke li ĉiam amis ŝin, ĉar ĉiam revis ĝuste pri tia junulino, kiel lia fianĉino.

Poste la afero iris malpli bone. La humoro de Van-Konet tute falis. Li penadis estigi konversacion, ekregi la emociojn, la atenton de Consuelo kaj ne povis. Nek vortojn, nek pensojn li havis. Van-Konet estis atendanta sciigojn de Snogden, malbenante la plaŭdadon de la fontano kaj aŭskultante, ĉu aŭdiĝos hastaj paŝoj, sciigantaj pri voko al la telefono.

Post kelkaj malkuraĝaj penoj vigligi la malserenan amaton Consuelo eksilentis. Pro takto ŝajnigante, ke ŝi enpensiĝis mem, ŝi rigardis flanken, ŝiaj lipetoj paŭtis kaj amare tremeradis. Se nun ŝi ankoraŭfoje demandus Van-Konet-on: «Kio okazis al li?» — do ŝi definitive ĉagreniĝus pro la propraj vortoj. Iomete dispelis la angoron apero de Vincenta, kiu deklaris, ke venis la patro. Vere, ne sukcesis Van-Konet balbuti mallertan frazon, kiam li ekvidis Pedro-n Juárez, korpulentan viron kun morna vizaĝo. Ĵetinte rigardon al la filino, li komprenis ŝian staton kaj demandis:

— Ĉu vi malpaciĝis?

Consuelo pene ridetis.

— Ne, nenio tia okazis.

— Mi kvereladis kun mia edzino sufiĉe ofte, — sciigis la maljunulo, eksidante kaj viŝante la vizaĝon per naztuko. — Estas nenio bona en tio.

Tiuj intence diritaj, akre sonintaj vortoj eĉ pli ĉagrenis Consuelo-n. Mallevinte la kapon, ŝi el sub la frunto ekrigardis al la fianĉo. Van-Konet silentis kaj senbrile ridetadis, sen fortoj koncentriĝi. Pala, pense damnante la junulinon per malpuraj vortoj kaj malbenante la malgajhumoran Juárez-on, kiu same estis en perplekso kaj ne hastis ekparoli, Van-Konet turnis sin al la patrino de Consuelo:

— Estas tre sufoke. Probable, estos fulmotondro.

— Ho! Mi ne deziras, — diris tiu, atente rigardante al la filino, — mi timas fulmotondron.

Denove ĉiuj eksilentis, pensante pri Van-Konet kaj ne komprenante, kio okazis al li.

— Ĉu vi malbone fartas? — demandis Consuelo, rapide svinganta la ventumilon kaj preta jam ekplori pro la ofendiĝo.

— Ho, mi bonege fartas, — respondis Van-Konet, ĵetinte tiom malafablan rigardon, ke la vizaĝo de Consuelo ŝanĝiĝis. — Male, ĉi tie estas tre malvarme.

Perfidinte tiamaniere, ke li ne memoras, pri kio li parolis antaŭ minuto, Van-Konet ne plu povis elteni la konfuziĝon de la patrino, la ĉagrenon de Consuelo kaj la atentan rigardon de la maljunulo Juárez. Van-Konet deziris ekstari kaj adiaŭi, kiam aperis la servistino, sciiginta pri voko de la gasto al la telefono fare de Snogden. Ne nur la sciigito, sed ankaŭ ĉiuj ĝojis al la solviĝo de la streĉita stato. Kio koncernas Van-Konet-on, do la sango ĵetiĝis en lian kapon, la koro ekbatis, la okuloj vigle ekbrilis, kaj, haste pardonpetante, li ekkuris post la servistino laŭ la interna ŝtuparo de la domo al la telefono de la trapasa ĉambro.

— Snogden! — kriis Van-Konet, tuj kiam li alportis la parolilon al la lipoj. — Donu, kion vi havas, tuj — ĉu jes aŭ ne?

— Jes, — respondis la triumfe degna voĉo, — kategoria jes, kvankam mi devis aferi kun via patro.

Van-Konet ŝrumpis: meze de la ĝojo la mencio pri la patro aludis ion kaj promesis malagrablan scenon. Tamen la «jes» superpezis ĉion en tiu ĉi momento.

— La diabloj vin kisas! — kriis li. — Sed, ĉiel ajn, la spirado revenis al mi. Atendu min post horo.

— Bone. Ĉu vi agnoskas, ke mi scias la valoron de miaj promesoj?

— Bonege. Ne fanfaronu.

Van-Konet ekridis kaj, profunde, trankvile spirante, revenis al la fontano.

La familio sidis silente, atendante lian revenon. Consuelo malgaje ekrigardis al la fianĉo, sed, rimarkinte, ke li tuta vigliĝis, ridas kaj jam el malproksime ion parolas al ŝi, ŝi ekridis mem, rozkoloriĝis. Diveninte la ŝanĝon al pli bona humoro, Vincenta Juárez ĵetis al Van-Konet dankan rigardon; eĉ la patro de Consuelo ekĝojis al la fino de tiu malviviĝo de la fianĉo, humiliga kiel por li, tiel por liaj filino kaj edzino.

— Ĉu estis io tre agrabla? — ekkriis Consuelo, pardonante Van-Konet-on kaj fierante pri lia belega afabla vizaĝo. — Vi faris al mi enigmon! Mi tiel maltrankvilis!

— Mi konfesu, — diris Van-Konet, — jes, min zorgigis unu afero, sed ĉio aranĝiĝis. Mian kandidatecon al la posteno de prezidanto de kompanio de agrikulturaj entreprenoj en Poket subtenas du influaj personoj. Ĝuste tion mi atendis, pro tio mi malserenis.

— Ho, necesus diri al mi! Ja mi estas via edzino! Mi estas la plej influa persono!

— Certe, sed... — Van-Konet kisis la manon de la junulino kaj eksidis, kontente ĉirkaŭrigardante. — Plej probable, mi kaj Consuelo loĝos en Poket, — diris li al Juárez, — kiel jam estis dirite pri tio.

— Por mi estas kara mia infano, — subite kortuŝe kaj firme diris Juárez, — ŝi estas sola ĉe mi. Mi deziras esperi je vi, jes, mi esperas je vi.

— Ĉio estos bona! — ekkriis Van-Konet, enrigardante en la humidajn okulojn de la junulino kun lumo de la ĝojo, ricevita de la interparolo kun Snogden, kaj elpensante temon por konversacio, kiu povus interesigi ĉiujn por ne pli ol dek minutoj, por hasti poste al la renkontiĝo kaj ekscii de Snogden detalojn de la bonorda solviĝo.