XIV

Tiu ejo, ne tre granda, estis meblita kiel gastoĉambro, kun mola tapiŝo, plene kovranta la tutan plankon. En fotelo, kun la dorso al la fenestro, kruciginte la krurojn kaj kubutapoginte sin al grandvalora tableto, sidis, klininte la kapon malantaŭen, juna homo, vestita kiel moda bildo. Li estis rigardanta antaŭ sin per la grandaj bluaj okuloj, kun memkontenta rideto sur la rozkolora vizaĝo, kontrastigita de nigraj lipharetoj. Mallonge dirante, tio estis precize manekeno el vitrino. Ni ĉiuj ekstaris kontraŭ li. Galway diris:

— Mi esperas, via Xaverius ne parolas, aliokaze, Hanuver, mi akuzos vin pri fisorĉado kaj aranĝos sensacian proceson.

— Jen novaĵoj! — aŭdiĝis akra, klare prononcanta vortojn, voĉo, kaj mi tremeris. — Sufiĉas, se vi akuzos vin mem pri malkonvena ŝerco!

— Aĥ! — diris Dige kaj enigis la kapon en la ŝultrojn. Ĉiuj estis afekciitaj. Kio koncernas Galway-on, — tiu definitive malkuraĝiĝis, mi tion vidis laŭ la senhelpa vizaĝo, kun kiu li retropaŝis malantaŭen. Eĉ Duroc, nerve subridinte, balancis la kapon.

— Ni foriru! — duonvoĉe diris Dige. — Terura afero!

— Mi esperas, Xaverius ne faros al ni ofendojn? — flustris Galway.

— Restu, mi estas nekolerema, — diris la manekeno per tia tono, kiel oni parolas kun surduloj, kaj ŝanĝis la pozon, transmetinte la kruron sur la kruron.

— Xaverius! — diris Hanuver. — Permesu, ke mi rakontu cian historion!

— Por mi estas tutegale, — respondis la pupo. — Mi estas meĥanismo.

La impreso estis aflikta kaj fabela. Hanuver estis rimarkeble ĝuanta la surprizon. Farinte paŭzon, li diris:

— Antaŭ du jaroj estis mortanta pro malsato iu Nicklas Eckus, kaj mi ricevis de li leteron kun propono aĉeti aŭtomaton, super kiu li laboris dum dek kvin jaroj. Priskribo de tiu maŝino estis farita tiel detale kaj interese, ke kun mia karaktero mi nepre devis viziti la inĝenian inventiston. Li loĝis sola. En la domaĉo, ĉe taga lumo, egale prilumanta kaj tiun ĉi senemocian vaksan vizaĝon kaj la palajn trajtojn de la nekuraceble malsana Eckus, mi faris la negocon. Mi pagis tricent mil kaj havis plezuron aŭdi teruran dialogon de la homo kun sia similaĵo. «Ci savis min!» — diris Eckus, svingante la ĉekon antaŭ la aŭtomato, kaj ricevis respondon: «Mi cin mortigis». Vere, Eckus, kies organismon detruis longaj vizioj de nuancoj de la genia meĥanismo, forpasis tre baldaŭ post kiam li riĉiĝis, kaj mi, dirinte pri tio al la aŭtomato, aŭdis tian rimarkon: «Li vendis sian vivon kontraŭ la sama malgranda prezo, kiun havas la mia!»

— Terure! — diris Duroc. — Terure! — ripetis li en forta ekscitiĝo.

— Mi konsentas. — Hanuver ĵetis rigardon al la pupo kaj demandis: — Xaverius, ĉu ci sentas ion?

Ĉiuj paliĝis ĉe tiu demando, atendante, eble, ŝokantan «jes», post kio povus estiĝi granda konsterno. La aŭtomato balancis la kapon kaj baldaŭ eldiris:

— Mi, Xaverius, nenion sentas, ĉar ci parolas kun ci mem.

— Jen respondo, merita de viva homo! — rimarkis Galway. — Kio, kio esas en tiu idolo? Kiel ĝi estis konstruita?

— Mi ne scias, — diris Hanuver, — oni al mi klarigis, ĉar mi aĉetis ankaŭ la patenton, sed mi malmulte komprenis. Principo de stenografio, radiumo, logika sistemo, ellaborita helpe de sentivaj ciferoj, — jen, ŝajne, ĉio, kio konserviĝis en mia menso. Por voki vortojn, oni devas ĉe alparolo diri «Xaverius», alie li silentas.

— Li estas memama, — diris Thomson.

— Kaj memkontenta, — aldonis Galway.

— Kaj memcentra, — resumis Dige. — Diru al li ion, Hanuver, mi timas!

— Bone. Xaverius! Kio nin atendas hodiaŭ kaj entute?

— Jen, tio nomiĝas demandi fundamente! — ekridegis Galway. La aŭtomato balancis la kapon, malfermis la buŝon, ekplaŭdis per la lipoj, kaj mi aŭdis akran, kiel knaro de fenestrokovrilo, respondon:

— Ĉu mi estas antaŭdiristo? Ĉiuj vi mortos; kaj ci, demandanta min, mortos la unua.

Ĉe tia respondo ĉiuj ĵetis sin for, kiel priverŝitaj per akvo.

— Sufiĉas, sufiĉas! — ekkriis Dige. — Li estas malafabla, tiu Xaverius, kaj mi koleras al vi, Hanuver! Tio estas nepardonebla inventaĵo.

Mi estis eliranta la lasta, forportante sur la nuko la respondon de la pupo: «Koleru al ci mem!»

— Vere, — diris Hanuver, enirinta en rimarkeble nervan staton, — iam liaj paroloj konsternas, okazas ankaŭ, ke la respondo estas maltrafa, kvankam malofte. Tiel, foje mi diris: «Hodiaŭ estas varma tago», — kaj ricevis vortojn: «Ni drinku!»

Ĉiuj estis emociitaj.

— Nu, kio, Sandy? Ĉu ci estas mirigita? — demandis Pope. Mi estis mirigita malpli, ol ĉiuj, ĉar mi ĉiam atendis plej nekredeblajn fenomenojn kaj nun konvinkiĝis, ke miaj opinioj pri la vivo konfirmiĝis en plej brila maniero. Tial mi diris:

— Ne nur tion eblas renkonti en misteraj palacoj!

Ĉiuj ekridis. Nur sola Dige rigardis al mi, kuntirinte la brovojn, kaj kvazaŭ estis demandanta: «Kial ci estas ĉi tie? Klarigu?»

Sed oni ne opiniis necese aŭ interese okupiĝi pri mi tiel, kiel hieraŭ, kaj mi modeste staris malantaŭe. Aperis proponoj iri pririgardi la oranĝerion, kie lokiĝis raraj tropikaj papilioj, pririgardi ankaŭ ĵus alveturigitajn pentraĵojn de malnovaj majstroj kaj statuon, elfositan en Tibeto, sed post la «Xaverius» neniu havis veran emon al ajnaj distraĵoj. Pri ĝi oni komencis paroli kun tia entuziasmo, ke disputoj kaj ekkrioj, ŝajne, ne havis finon.

— Ĉu vi havas multajn monstrojn? — diris al Hanuver Dige.

— Iom. Mi ĉiam ŝatis ludilojn, probable ĉar mi malmulte ludis en la infanaĝo.

— Oni devas vin kuratori kaj sekvestri la kapitalon ĝis via plenaĝiĝo, — deklaris Thomson.

— Efektive, — daŭrigis Dige, — tia maso da mono por... hm... kapricoj. Kaj kiaj kapricoj!

— Vi pravas, — tre serioze respondis Hanuver. — En estonteco eblas alio. Mi ne scias.

— Do ni demandu Xaverius-on! — ekkriis Galway.

— Mi ŝercis, — diris Dige. — Estas ĉarmo en senmalprofitaj malŝparoj.

Post tio oni tamen ekintencis iri pririgardi la tibetan statuon. Pro laco mi malspritiĝis, malbone komprenante, kio okazas. Mi preskaŭ dormis, starante kun malfermitaj okuloj. Kiam la kompanio ekiris, mi, en plena indiferenteco, ekiris post ĝi, sed kiam ĝin kaŝis la sekva pordo, mi, preta fali sur la plankon kaj ekdormi, ĵetis min al kanapo, kiu staris ĉe la muro de la larĝa koridoro, kaj eksidis sur ĝin en plena senforteco. Mi laciĝis ĝis abomeno al ĉio. La aparato de miaj perceptoj rifuzis funkcii. Tro multe da ĉio okazis! Mi mallevis la kapon sur la manojn, rigidiĝis kaj ekdormis. Kiel evidentiĝis poste, Pope revenis, maltrankviligita de mia foresto, kaj penis veki, sed sensukcese. Tiam li faris veran perfidon — li revenigis ĉiujn por ke ili rigardu, kiel dormas Sandy Pruel, faligita de riĉo, sur kanapo de la mistera palaco. Kaj, sekve, mi estis spektaĵo dum ioma tempo, sed, kompreneble, ne sciis tion.

— Li dormu, — diris Hanuver, — tio estas bone — dormi. Mi respektas dormon. Ne veku lin.