XI

— Efektive, — diris, silentinte iom, Duroc, — tio, verŝajne, estas la plej bona.

— Aĥ, aĥ! — ekkriis Molly, rigardante al mi kun rido kaj kompato. — Kiel do li tion faros? Ĉu ne eblas alie? — Sed plena aprobo aŭdiĝis en ŝia voĉo, malgraŭ la afektaj hezitoj.

— Do, kio, Sandy? — Duroc metis la manon sur mian ŝultron. — Decidu! Estas nenio hontinda en obeo al cirkonstancoj, — al niaj cirkonstancoj. Nun ĉio dependas de ci.

Mi fantaziis, ke mi iras al morto por perei kiel ofero por Hanuver kaj Molly, sed morti en jupo ŝajnis al mi terura fino. La plej malbona estis tio, ke mi ne povis rifuzi; min atendus, okaze de rifuzo, morala pereo, pli amara ol morto. Mi obeis kun kuraĝo de distretita honto kaj humiliĝis antaŭ la fatalo, rigardanta al mi per la karesaj nigraj okuloj de Molly. Tuj okazis la oferado. Malbone komprenante, kio fariĝas ĉirkaŭe, mi eniris en apudan ĉambron kaj, aŭdante, kiel batas mia malhonorigita koro, ekstaris, simile al manekeno, senmove kaj stulte. La manoj rifuzis lukti kun agrafoj kaj butonoj. Ega rapideco de la kvar virinaj manoj kvietigis kaj perpleksigis min. Mi sentis, ke mi estas ridinda kaj granda, ke mi estas heroo kaj savanto, pupo kaj viktimo. Ies malgrandaj manoj alportis al mi spegulon; sur la kapo aperis kaptuko, kaj, ĉar mi ne sciis, kion mi faru kun ĝi, Molly prenis miajn manojn kaj kunigis ilin kun la kaptuko sub la mentono, skuante, por ke mi komprenu, kiel mi ŝirmu la vizaĝon. Mi ekvidis en la spegulo torditan de ĉagreno similaĵon de mi kaj ne rekonis ĝin. Finfine mallaŭta voĉo diris: «Dankon al ci, ĉarmulo!» — kaj forta kiso al la vango kune kun facila spiro komprenigis, ke per tio Molly rekompencas Sandy-n pro tio, ke li malhavas lipharojn.

Post tio ĉio ekiris glate, min oni rapide elpuŝis al la vira kompanio, kiun mi provizore forlasis. Ekstaris profunda, humiliga silento. Mi ne kuraĝis levi la okulojn kaj direktis min al la pordo, iomete implikiĝante en la jupo; mi forirus tiel, sed Estamp vokis min:

— Ne hastu, mi iros kun ci.

Atinginte min ĉe la elirejo, li diris:

— Iru per rapidaj paŝoj laŭ tiu pado, tiom rapide, kiom ci povas, kvazaŭ ci hastas per tutaj fortoj, tenu la vizaĝon kovrita kaj ne retrorigardu; elirinte sur la vojon, turnu cin dekstren, al la Signala Dezerto. Kaj mi iros malantaŭe.

Supozeble, la logilo estis bona, ĉar, kiam mi pasis du-tri kampetojn en la hela arbaro, nevole enirante en la rolon kaj alpremante la kubutojn, kiel faras virinoj, kiam ili hastas, tuj flanke aŭdiĝis hastaj voĉoj.

Paŝojn de Estamp mi aŭdis ĉiam malantaŭe, proksime de mi. Li diris: «Do, nun kuru, kuru plenforte!» Mi ekflugis malsupren de sur la monteto, nenion aŭdante, kio estis malantaŭ mi, sed, kiam mi malleviĝis al nova supreniĝo, eksonis krioj: «Molly! Haltu, aŭ estos malbone!» — tion kriis Warren. Alia krio, de Estamp, same ordonis stari, kvankam li ne diris mian nomon. Decidinte, ke la afero estas farita, mi haltis, turninte min kun la vizaĝo al la sceno.

Laŭ la vojo en malsama distanco unu de la alia estis irantaj tri homoj, — la plej proksima al mi estis Estamp, — li estis retropaŝanta duonturnite al la malamiko. Al li estis kuranta Warren, post Warren, ne atingante lin, hastis Boss. «Haltu!» — diris Estamp, direktante la revolveron al la lasta. Sed Warren plu iris, kvankam malpli rapide. Estamp faris pafon. Warren haltis, kliniĝis kaj kaptis sian kruron.

— Jen kiel turniĝis la afero! — diris li, konsternite retrorigardante al alkuranta Boss.

— Kaptu ŝin! — kriis Boss. En la sama momento ambaŭ miaj manoj iĝis forte kaptitaj malantaŭe, super la kubutoj, kaj kun forto fleksitaj al la dorso, tiel, ke, ŝiriĝinte, mi nenion gajnis, sed nur turnis la vizaĝon malantaŭen, por rigardi al Lemarin, alkroĉiĝinta al mi. Li flanke iris en la arbaro kaj krucis la vojon. Ĉe tiuj moviĝoj la kaptuko falis de sur mi. Lemarin jam diris: — «Mo...», — sed, ekvidinte, kiu estas mi, iĝis tiel konsternita, tiel furiozigita, ke, tuj lasinte miajn manojn, svingis ambaŭ siajn pugnojn por bato.

— Molly, sed ne tiu! — ekkriis mi kun malica ĝojo, falinte al la tero kaj per tuta forto batinte lin per la kapo inter la krurojn, en la malsupron — artifiko de inspiro. Li ekkriegis kaj falis trans min. Mi dum kuro disŝiris la zonon de la jupo kaj elsaltis el ĝi, poste, dekurinte, komencis skui ĝin, kiel trofeon.

— Lasu la knabaĉon, — kriis Warren, — alie ŝi fuĝos! Mi scias nun; ŝi ekkuris supren, al la matrosoj. Tie oni ion preparis. Lasu ĉion! Mi estas vundita!

Lemarin estis ne tiom stulta, por ataki homon kun revolvero, eĉ se tiu homo tenas en unu mano ĵus demetitan jupon: la revolvero estis en mia alia mano, kaj mi intencis ekuzi ĝin, por rebati atakon. Ĝi ne okazis — la tuta triopo ekkuris malantaŭen, minacante per la pugnoj. Warren lamis poste. Mi ankoraŭ ne rekonsciiĝis, sed jam vidis, ke mi restis sen damaĝoj. Estamp aliris min kun pala kaj serioza vizaĝo.

— Nun ili staros ĉe la akvo, — diris li, — kaj, same kiel al ni, minacos per la pugnoj al la boato. Sur akvo ili ne povas iri. Duroc, certe, sukcesis enboatiĝi kun la junulino. Kia historio! Nu, ni enskribu ankoraŭ paĝon en ciajn gloragojn kaj... turnu nin por ajna okazo en la arbaron!

Varmegigita, tre laca, mi volvis la jupon kaj la kaptukon, intencante ŝovi ilin ie en arbuston, ĉar, malgraŭ mia brila sinteno, ili rememorigadis al mi, ke, konvencie, ne reale, por duonhoro, — sed mi tamen estis virino. Ni komencis trairi la arbaron dekstren, al la maro, stumblante inter ŝtonoj, prikreskitaj de filiko. Iom malantaŭinte, mi trovis du ŝtonojn, kuniĝintajn supre per la randoj, kaj ŝovis inter ilin la malnaturan veston, pro kio mi tuj ricevis plej bonan humoron.

Sur nia vojo renkontiĝis prilumita monteto. Tiam Estamp ekkuŝis, etendis la krurojn kaj apogis sin per la kubuto, metinte la vangon sur la manplaton.

— Eksidu, — diris li. — Ni devas ripozi. Jes, jen kia afero fariĝis!

— Kio do nun estos? — interesiĝis mi, eksidante sur miajn piedojn kaj ekfumante kun Estamp liajn cigaredojn. — Ĉu ne povas okazi atako?

— Kia atako?!

— Nu, vi scias... Ili, probable, havas grandan bandon. Se ili deziros repreni Molly-n kaj kolektos cent homojn...

— Por tio necesas kanonoj, — diris Estamp, — kaj ankoraŭ, eble, senpagaj lokoj por policanoj kiel spektantoj.

Nature, niaj pensoj turniĝadis ĉirkaŭ la varmegaj matenaj eventoj, kaj ni rememoris ĉion, kio okazis, kun ĉiuj detaloj, konsideroj, divenoj kaj speciale imponaj momentoj. Finfine ni aliris al niaj impresoj pri Molly; ial tiu konversacio velkis, sed mi tamen deziris scii pli, ol tion, kion mi vidis mem. Speciale min maltrankviligis penso pri Dige. Tiu mistera virino nepre aperadis en mia menso, tuj kiam mi rememoradis pri Molly. Ĝuste pri tio mi lin demandis.

— Hm... — diris li. — Dige... Ho, tio estas problemo! — Kaj li enprofundiĝis en silenton, el kiu mi ne sukcesis lin eltiri eĉ per laŭta tusado.

— Ĉu ci scias, — diris li finfine, post kiam mi decidis, ke li tute ekdormis, — ĉu ci scias, ke tiun herbon manĝas hundoj, kiam ili ekmalsanas per rabio?

Li almontris akran folieton, sed mi estis tre mirigita de lia profundpensa tono kaj nenion diris. Poste, en silento, lacaj pro varmego kaj pro la kompanio de ni mem, ni eliris al mara strio, venis al varfo kaj dungis boatiston. Neniu el niaj malamikoj embuskis nin ĉi tie, tial ni bonorde transveturis la golfon kaj elboatiĝis en ioma distanco for de la domo. Ĉi tie estis arbaro, kaj poste kuŝis grandega, bonege purigita ĝardeno. Ni iris tra la ĝardeno. La aleoj estis malplenaj. Estamp kondukis min en la domon tra unu el la flankaj arkoj, poste laŭ treege implikita, severaspekta ŝtuparo — en grandan ĉambron kun koloraj vitroj. Li estis en rimarkeble malbona humoro, kaj mi komprenis pro kio, kiam li diris flanken: «Mi diable deziras manĝi». Poste li sonorigis, ordonis al la servisto, ke tiu konduku min al Pope, kaj, apenaŭ movante la piedojn, mi komencis tra brilantaj internaĵoj de senhomaj muroj veran vojaĝon al la biblioteko. Ĉi tie la servisto forlasis min. Mi frapis kaj ekvidis Pope-on, konversaciantan kun Duroc.