IX
Trans la kabo kvietiĝis la vento, kaj mi ekaŭdis malforte alflugantan pianludon, — rapidan motivon. Ĝi estis klara kaj senartifika, kiel kampa vento. Duroc subite haltis, poste ekiris malpli rapide, kun fermitaj okuloj, mallevinte la kapon. Mi pensis, ke en liaj okuloj fariĝis malhelaj rondoj pro blindiga brilo de blankaj rulŝtonetoj; li malrapide ridetis, ne malfermante la okulojn, poste haltis duafoje kun iomete levita mano. Mi ne sciis, kion li pensas. Liaj okuloj subite malfermiĝis, li ekvidis min, sed plu rigardis tre distrite, kvazaŭ el malproksime; finfine, rimarkinte, ke mi miras, Duroc turnis sin kaj, nenion dirinte, ekiris pluen.
Ŝvitante, ni atingis la ombron de la domo. Flanke de la golfo la fasado estis ĉirkaŭigita per duetaĝa teraso kun veltolaj markezoj; maldika densa muro kun luko estis turnita al ni, kaj la enirejoj estis, supozeble, ĉe la flanko de la arbaro. Nun ni estis eksciontaj, kio estas tiu gastejo kaj kiu loĝas tie.
La muzikisto ĉesis ludi sian kvietan motivon kaj komencis transverŝi sonojn ekde akrigita trilo al obtuza basa murmurado, poste reen, ĉion tre rapide. Finfine li kelkfoje firme batis la ĉarman silenton de la mara mateno per unutona akordo kaj kvazaŭ malaperis.
— Interesa afero! — aŭdiĝis de sur la supra teraso raŭka, zorgigita voĉo. — Mi lasis brandon en la botelo je fingro super la etikedo, sed nun ĝi estas sub la etikedo. Ĉu vi ĝin eltrinkis, Bill?
— Ĉu mi trinku fremdan brandon? — morne kaj noble respondis Bill. — Mi nur pensis, ĉu tio ne estas vinagro, ĉar mi suferas pro migreno, kaj iomete malsekigis la naztukon.
— Anstataŭ suferi pro migreno, vi prefere instruiĝu, ke...
Poste, ĉar ni jam leviĝis laŭ pado al la posta flanko de la domo, la disputo aŭdiĝis per malklara interlukto de voĉoj, kaj antaŭ ni malfermiĝis enirejo kun ŝtuparo. Pli proksime al la angulo estis dua pordo.
Inter maloftaj, tre altaj kaj ombraj arboj, kiuj kreskis ĉi tie ĉirkaŭ la domo, transirante poste en densan arbaron, ni ne tuj estis rimarkitaj de la sola homo, kiun ni ĉi tie ekvidis. Tio estis junulino aŭ knabino? — mi ne povus diri tuj, sed inklinis al tio, ke estis knabino. Ŝi estis iranta nudpiede sur herbo, klininte la kapon kaj kunmetinte la manojn malantaŭe, tien kaj reen kun tia aspekto, kiel oni iradas el angulo en angulon en ĉambro. Sub arbo sur enfosita fosto situis ronda tablo, kovrita per tablotuko, sur ĝi kuŝis liniita papero, krajono, gladilo, martelo kaj monteto da juglandoj. Sur la junulino estis nenio, krom bruna jupo kaj malpeza blanka ŝalo kun blua rando, surĵetita sur la ŝultrojn. El ŝiaj tre densaj mallerte volvitaj haroj elstaris longaj harpingloj.
Paŝinte iom, ŝi sendezire eksidis al la tablo, enskribis ion sur la liniitan paperon, poste ŝovis la gladilon inter la genuojn kaj komencis disbatadi sur ĝi juglandojn per la martelo.
— Bonan tagon, — diris Duroc, alirante al ŝi. — Oni indikis al mi, ke ĉi tie loĝas Molly Warren!
Ŝi turniĝis tiel vigle, ke la tuta juglanda fabriko falis en herbon; ŝi rektiĝis, ekstaris kaj, iomete paliĝinte, konfuzite levetis la manon. Sur ŝia tre esprimema, maldika, iom malserena vizaĝo pasis kelkaj rapidaj, strangaj moviĝoj. Tuj ŝi aliris nin, ne rapide, sed kvazaŭ alflugis kun blovo de vento.
— Molly Warren! — diris la junulino, kvazaŭ ion pripensante, kaj subite perfide ruĝiĝis. — Bonvolu, sekvu min, mi diros al ŝi.
Ŝi ekkuris, klakante per la fingroj, kaj mi, sekvante ŝin, eniris en negrandan ĉambron, kie estis malvaste pro kofroj kaj malbona, sed pura meblaro. La knabino malaperis, ne doninte al ni pluan atenton, en alian pordon kaj kun krako frapfermis ĝin. Ni staris, kunmetinte la manojn, kun natura streĉo. Trans la pordo, kaŝinta tiun personon, aŭdiĝis falo de seĝo aŭ de io, simila al seĝo, tinto, kia aŭdeblas ĉe frakaso de vazo, furioza «diablo prenu tiujn agrafojn», kaj, post ioma abrupta bruo, subite eniris tre svelta junulino, kun maltrankviligita ridetanta vizaĝo, abunda hararanĝo kaj brilantaj per zorgo, malpaciencaj, klaraj nigraj okuloj, vestita en maldika silka robo de belega siringa koloro, ŝuoj kaj palverdaj ŝtrumpoj. Tio estis la sama nudpieda knabino kun la gladilo, sed mi devis nun agnoski, ke ŝi estas junulino.
— Molly estas mi, — diris ŝi nefideme, sed nereteneble ridetante, — diru ĉion tuj, ĉar mi tre emociiĝas, kvankam laŭ mia vizaĝo tion oni neniam rimarkos.
Mi konfuziĝis, ĉar en tia aspekto ŝi tre ekplaĉis al mi.
— Do vi divenis, — diris Duroc, eksidante, kiel eksidis ni ĉiuj. — Mi, John Duroc, povas opinii min vera amiko de la homo, kiun ni nomu senprokraste: Hanuver. Kun mi estas knabo... tio estas — simple unu bona Sandy, kiun mi tre fidas.
Ŝi silentis, rigardante rekte en la okulojn de Duroc kaj maltrankvile moviĝante. Ŝia vizaĝo tikis. Atendinte, Duroc daŭrigis:
— Via romano, Molly, devas havi bonan finon. Sed okazas malfacilaj kaj nekompreneblaj aferoj. Mi scias pri la ora ĉeno...
— Pli bone estus, se ĝi ne ekzistus, — ekkriis Molly. — Jen, vere pezaĵo; mi estas certa, ke pro ĝi estas ĉio!
— Sandy, — diris Duroc, — iru rigardi, ĉu ne venas la boato de Estamp.
Mi ekstaris, batiĝinte per la piedo je la seĝo, kun peza koro, ĉar la vortoj de Duroc aludis tre klare, ke mi malhelpas. Elirante, mi kunpuŝiĝis kun juna virino de zorgigita aspekto, kiu, ĵetinte preteran rigardon al mi, ekrigardis al Duroc. Forirante, mi aŭdis, kiel Molly diris «Mia fratino Arcole».
Do, mi eliris meze de nefinita kanto, komencinta efiki ĉarme, kiel ĉio, ligita kun sopiro kaj amo, kaj eĉ en aspekto de tia belega sago, kiel tiu junulino, Molly. Mi ekkompatis min, senigitan de partopreno en tiu ĉi historio, kie mi estis ĉe ĉies mano, kiel poŝtranĉilo — oni ĝin faldis kaj kaŝis. Kaj mi, havante la pravigon, ke mi strebis al neniaj malbonaj celoj, digne ĉirkaŭiris la domon, ekvidis ĉe la mara flanko malfermitan fenestron, rekonis la desegnaĵon de la kurteno kaj eksidis sub ĝi kun la dorso al la muro, aŭdante preskaŭ ĉion, kio estis parolata en la ĉambro.
Kompreneble, mi preterlasis multon, dum mi iris, sed mi estis rekompencita per tio, kion mi aŭdis poste. Parolis, tre nerve kaj arde, Molly:
— Jes, kiam li alveturis? Sed kiaj rendevuoj?! Ni intervidiĝis nur sep fojojn, ff-i-i! Li devus tuj venigi min al si. Por kio la prokrastoj?! Pro tio oni min elgvatis kaj ĉio definitive iĝis sciata. Ĉu vi scias, tiuj pensoj, tio estas kritiko, venas, kiam mi pensas pri ĉio ĉi. Nun ankoraŭ ĉe li loĝas belulino, — do ŝi plu loĝu, kaj li ne aŭdacu min voki!
Duroc ekridis, sed malgaje.
— Li forte drinkas, Molly, — diris Duroc, — kaj drinkas tial, ke li ricevis vian finan leteron. Probable, ĝi ne lasis por li esperon. La belulino, pri kiu vi diras, estas gastino. Ŝi, kiel ni pensas, estas simple enuanta juna virino. Ŝi venis el Hindio kun sia frato kaj kamarado de la frato; unu estas ĵurnalisto, la alia, ŝajne, arĥeologo. Vi scias, kio estas la palaco de Hanuver. Pri ĝi disvastiĝis onidiroj, kaj tiuj homoj venis por pririgardi la miraklon de arĥitekturo. Sed li lasis ilin loĝi, ĉar li ne povas esti sola — tute sola. Molly, hodiaŭ... je la dekdua horo... vi donis promeson antaŭ tri monatoj.
— Jes, kaj mi reprenis la promeson.
— Aŭskultu, — diris Arcole, — mi ofte mem ne scias, kion mi kredu. Niaj frataĉoj laboras por tiu kanajlo Lemarin. Entute ni en la familio disiĝis. Mi longe loĝis en Riolo, kie mi havis alian kompanion, jes, pli bonan, ol la kompanio de Lemarin. Nu, mi servis kaj ĉio cetera, estis ankoraŭ asistantino de ĝardenisto. Mi foriris, por ĉiam anime foriris de la Dezerto. Tion ne eblas revenigi. Kaj Molly — Molly, Dio scias, Molly, kiel ci elkreskis sur irejo kaj oni cin ne distretis! Nu, mi gardadis la knabinon, kiom mi povis... La fraĉjoj laboras — du fratoj; kiu el ili estas pli malbona, estas malfacile diri. Ja, certe, pluraj leteroj estis ŝtelitaj. Kaj ili enbatis en la kapon de la knabino, ke Hanuver al ŝi rilatas ne tre bone. Ke li havas amoratinojn, ke oni lin vidis tie kaj tie en malĉastaj lokoj. Necesas scii afliktiĝon, en kiun ŝi trafas, kiam aŭdas tiajn aferojn!
— Lemarin? — diris Duroc. — Molly, kiu estas Lemarin?
— Kanajlo! Mi malamas lin!
— Kredu min, kvankam estas hontinde konfesi tion, — daŭrigis Arcole, — ke Lemarin havas komunajn aferojn kun niaj fraĉjoj. Lemarin estas huligano, la minaco de la Dezerto. Al li plaĉas mia fratino, kaj li frenezas, plie pro memamo kaj avido. Estu certa, Lemarin venos hodiaŭ ĉi tien, se vi estis ĉe la frato. Ĉio estiĝis aĉe, plej malbone. Jen nia familio. La patro estas en prizono pro bonaj aferoj, unu frato same estas en prizono, kaj la alia atendas, kiam oni lin enprizonigos. Hanuver antaŭ kvar jaroj lasis monon, — nur mi sciis, krom ŝi, ĉe kiu ĝi estas; ja tio estas ŝia parto, kiun ŝi konsentis preni, — sed, por almenaŭ iel uzi ĝin, necesis ĉiam elpensadi pretekstojn — veturojn en Riolon, — jen al la onklino, jen al miaj amikinoj kaj tiel plu. Antaŭ ĉies okuloj ni povis montri nenion: oni batos kaj forprenos. Kaj nun. Hanuver venis kaj lin oni vidis kun Molly, komencis gvati ŝin, interkaptis leteron. Ŝi estas eksplodema. Al unu vorto, kiu estis tiam dirita al ŝi, ŝi respondis, kiel ŝi tion scipovas. «Mi amas, jes, kaj iru al diablo!» Ĝuste tiam ili ekvidis profiton. La frato stulte malkovris al mi siajn intencojn, esperante partoprenigi min fordoni la knabinon al Lemarin, por ke li timigu ŝin, obeigu al si, kaj poste — al Hanuver, kaj tiradi monon, multan monon, kiel de sklavino. Edzino devis priŝteladi sian edzon por kromviro. Mi ĉion rakontis al Molly. Ŝi estas malfacile fleksebla, sed la akiraĵo estis loga. Lemarin rekte deklaris, ke li murdos Hanuver-on okaze de geedziĝo. Tiam komenciĝis koto — klaĉoj, kaj minacoj, kaj mokoj, kaj riproĉoj, kaj mi devis kun batalo preni Molly-n al mi, kiam mi ricevis laboron en tiu ĉi gastejo, laboron de intendantino. Estu certa, Lemarin venos hodiaŭ ĉi tien, se vi estis ĉe la frato. Unuvorte, li estas idolo de stultulinoj. Liaj kunuloj imitas lin en sinteno kaj vestoj. Komunaj aferoj kun la fraĉjoj. Malbonaj estas tiuj aferoj! Ni eĉ ne scias ĝuste, kiaj aferoj... sed se Lemarin trafos en prizonon, tiam ankaŭ nia familio malpligrandiĝos je la restinta fraĉjo. Molly, ne ploru! Al mi estas tiel honte, tiel malfacile rakonti al vi ĉion ĉi! Donu al mi la tukon. Bagateloj, ne atentu. Tio tuj ĉesos.
— Sed tio estas tre malgaja, — ĉio, kion vi rakontas, — diris Duroc. — Tamen mi sen vi ne revenos, Molly, ĉar ĝuste pro tio mi venis ĉi tien. Malrapide, tre malrapide, sed certe Hanuver estas mortanta. Li ĉirkaŭigis sian finon per ebria nebulo, per nokta vivo. Rimarku, ke per necertaj, jam tremantaj paŝoj li aliris la hodiaŭan tagon, kiel li difinis — la tagon de soleno. Kaj li ĉion faris por vi, kiel tio estis en viaj revoj, sur la bordo. Ĉion ĉi mi scias kaj ĉio tre ĉagrenas min, ĉar mi amas tiun homon.
— Kaj mi — ĉu mi ne amas lin?! — arde diris la junulino. — Diru «Hanuver» kaj almetu la manon al mia koro! Tie estas amo! Nura amo! Almetu! Nu — ĉu vi aŭdas? Tie sonas — «jes», ĉiam «jes»! Sed mi diras «ne»!
Ĉe la penso, ke Duroc almetas la manon al ŝia brusto, al mi mem forte ekbatis la koro. La tuta historio, kies apartajn erojn mi iom post iom estis ekscianta, kvazaŭ estis kunmetiĝanta antaŭ miaj okuloj el matena brilo kaj noktaj maltrankviloj, sen fino kaj komenco, per unu malklara sceno. Poste mi ekkonis virinojn kaj komprenis, ke junulino, aĝa dek sep jarojn, same bone komprenas cirkonstancojn, homajn agojn, kiel ĉevalo — aritmetikon. Sed nun mi pensis, ke se ŝi tiel forte kontraŭas kaj afliktiĝas, do, probable, ŝi pravas.
Duroc diris ion, kion mi ne distingis. Sed vortoj de Molly ĉiuj estis klare aŭdeblaj, kvazaŭ ŝi estis elĵetanta ilin en la fenestron kaj ili faladis apud mi.
— ... jen kiel ĉio estiĝis malfeliĉe. Mi lin, kiam li forveturis, dum du jaroj ne amis, sed nur rememoradis tre varme. Poste mi ree komencis ami, kiam ricevis leteron, poste multajn leterojn. Kiaj tio estis bonaj leteroj! Poste — donacon, kiun oni devas, vi scias, konservi tiel, ke oni ne vidu — tiajn perlojn...
Mi ekstaris, esperante enrigardi internen kaj ekvidi, kion ŝi tie montras, kiam mi estis ŝokita de neatendita alirado al mi de Estamp. Li estis trenanta sin de la bordoj de la kabo, varmegiĝinta pro la irado, viŝante ŝviton per tuko, kaj, ekvidinte min, jam el malproksime balancis la kapon, malfortiĝinte; mi aliris lin, ne tre kontenta, ĉar mi perdis, — ho, kiom mi perdis da emociaj vortoj kaj da donacoj! — ĉesis mia nevidebla partopreno en la historio de Molly.
— Vi estas kanajloj! — diris Estamp. — Vi lasis min fiŝkapti. Kie estas Duroc?
— Kiel vi trovis nin? — demandis mi.
— Tio estas ne cia afero. Kie estas Duroc?
— Li estas tie! — Mi glutis la ofendon, ĉar mi estis senarmigita de lia indigna vizaĝo. — Tie ili estas, triope: li, Molly kaj ŝia fratino.
— Konduku!
— Aŭskultu, — kontraŭdiris mi sen deziro, — vi povas dueldefii min, se miaj vortoj estos por vi ofendaj, sed, sciu, nun tie estas la kulmino. Molly ploras, kaj Duroc ŝin persvadas.
— A ha, — diris li, rigardante al mi kun iom post iom riveliĝanta rideto. — Jam subaŭskultis! Ĉu ci pensas, ke mi ne vidas, ke kavoj de ciaj botoj iras rekte de la fenestro? He, Sandy, ŝipestro Sandy, cin oni devus nomi ne «Mi ĉion scias», sed «Mi ĉion aŭdas!».
Konsciante, ke li pravas, — mi povis nur ruĝiĝi.
— Mi ne komprenas, kiel tio okazis, — daŭrigis Estamp, — ke dum unu diurno ni tiel firme trafis en ciajn manegojn?! Nu, nu, mi ŝercis. Konduku, ŝipestro! Kaj tiu Molly — ĉu ŝi estas beleta?
— Ŝi... — diris mi. — Vi mem vidos.
— Tiele! Hanuver ne estas stulta.
Mi ekiris al nia pordo, kaj Estamp frapis. La pordon malfermis Arcole.
Molly abrupte ekstaris, haste viŝante la okulojn. Ankaŭ Duroc ekstaris.
— Kiel? — diris li. — Ĉu vi estas ĉi tie?
— Tio estas porkaĵo viaflanke, — komencis Estamp, riverencante al la sinjorinoj kaj nur pretere ĵetinte rigardon al Molly, sed tuj ridetis, kun kavetoj sur la vangoj, kaj komencis paroli tre serioze kaj afable, kiel vera homo. Li nomis sin, esprimis bedaŭron, ke li malhelpis interparoli, kaj klarigis, kiel li trovis nin.
— La samaj sovaĝuloj, — diris li, — kiuj timigis vin sur la bordo, kontraŭ kelkaj oraj moneroj tre volonte vendis al mi necesajn informojn. Certe, mi estis kolera, enuis kaj ekkonversaciis kun ili: ĉi tie, evidente, ĉiuj konas ĉiujn aŭ almenaŭ ion scias, kaj tial via adreso, Molly, estis sciigita al mi en plej ekzakta maniero. Mi petas vin ne maltrankviliĝi, — aldonis Estamp, vidante, ke la junulino ruĝiĝis, — mi faris tion kiel delikata diplomato. Ĉu ekiris nia afero, Duroc?
Duroc estis tre emociita. Molly tuta tremis pro ekscitiĝo, ŝia fratino estis ridetanta streĉe, penante per artefarite trankvila esprimo de la vizaĝo enporti ombron de paco en la ardan interflugadon de vortoj, tuŝintan, evidente, ĉion plej gravan en la vivo de Molly.
Duroc diris:
— Mi diras al ŝi, Estamp, ke, se la amo estas granda, ĉio devas eksilenti, ĉiuj aliaj konsideroj. Aliuloj juĝu pri niaj agoj kiel ili deziras, se ekzistas tiu ĉi eterna pravigo. Nek la diferenco de la statoj, nek la riĉo staru sur la vojo kaj malhelpu. Necesas kredi al tiu, kiun vi amas, — diris li, — ne ekzistas pli alta pruvo de amo. Homo ofte ne rimarkas, kiel per siaj agoj li faras impreson, malfavoran por si, dum li deziras fari nenion malbonan. Kio koncernas vin, Molly, do vi estas sub malutila kaj forta sugesto de la homoj, al kiuj vi kredus en nenio alia. Ili sukcesis aranĝi tiel, ke la simpla afero de via kuniĝo kun Hanuver iĝis afero komplika, malklara, abunda de malagrablaj konsekvencoj. Ĉu Lemarin ne diris, ke li murdos lin? Vi mem tion diris. Troviĝante en la rondo de mornaj impresoj, vi opinias koŝmaron realo. Multe helpis tie ankaŭ tio, ke ĉio komenciĝis de la ora ĉeno. Vi vidis en tio la komencon de fatalo kaj timas la finon, montriĝantan al vi, en via subpremita animstato, kiel terura obskuro. Sur vian amon ekkuŝis malpura mano, kaj vi timas, ke tiu malpuro farbos per si ĉion. Vi estas tre juna, Molly, kaj al homo juna, kiel vi, iufoje sufiĉas fantomo, kreita de li mem, por decidi la aferon al ajna flanko, kaj poste estas pli facile morti, ol agnoski la eraron.
La junulino komencis aŭskulti lin kun pala vizaĝo, poste ruĝiĝis kaj trasidis tiel, tute ruĝa, ĝis la fino.
— Mi ne scias, pro kio li amas min, — diris ŝi. — Ho, parolu, parolu plu! Vi tiel bone parolas! Min necesas premi, moligi, tiam ĉio pasos. Mi jam ne timas. Mi kredas al vi! Sed parolu, mi petas!
Tiam Duroc komencis transdoni forton de sia animo al tiu timigita, impetema, ofendiĝema kaj subpremita junulino.
Mi aŭskultis — kaj ĉiun lian vorton memorfiksadis por ĉiam, sed mi ne rakontu ĉion, ĉar alie ĉe la sunsubiro de la vivo mi denove klare rememoros tiun horon kaj, probable, komenciĝos migreno.
— Eĉ se vi portos al li malfeliĉon, kiel vi certas, — timu nenion, eĉ la malfeliĉon, ĉar tio estos via komuna malfeliĉo, kaj tiu malfeliĉo estas amo.
— Li pravas, Molly, — diris Estamp, — milfoje pravas. Duroc havas oran koron!
— Molly, ne obstinu plu, — diris Arcole, — cin atendas feliĉo!
Molly kvazaŭ rekonsciiĝis. En ŝiaj okuloj ekludis lumo, ŝi ekstaris, frotis la frunton, ekploris, per la fingroj ŝirmante la vizaĝon, sed baldaŭ svingis la manon kaj komencis ridi.
— Jen mi faciliĝis, — diris ŝi, purigante la nazon. — Ho, kio estas tio?! F-fu-u-u, kvazaŭ la suno leviĝis! Kia obsedo tio estis? Kia obskuro! Mi eĉ ne komprenas nun. Ni veturu tuj! Arcole, ci min komprenu! Mi nenion komprenis, kaj subite — klara vido.
— Bone, bone, ne maltrankvilu, — respondis la fratino. — Ĉu ci prepariĝos?
— Mi tuj prepariĝos! — Ŝi ĉirkaŭrigardis, ĵetis sin al la kofro kaj komencis elprenadi el ĝi pecojn de diversaj ŝtofoj, puntojn, ŝtrumpojn kaj ligitajn pakojn; ne pasis eĉ minuto, kiam ĉirkaŭ ŝi kuŝis amaso da aĵoj. — Mi ankoraŭ nenion kudris! — diris ŝi malfeliĉe. — En kio mi veturos?
Estamp komencis certigi, ke ŝia robo tre konvenas al ŝi kaj ke tiel estas bone. Ne tre kontenta, ŝi malserene trairis preter ni, serĉante ion, sed kiam oni alportis al ŝi spegulon, ŝi gajiĝis kaj paciĝis. Tiutempe Arcole estis trankvile volvanta kaj pakanta ĉion, kio estis disĵetita. Molly, penseme rigardinte al ŝi, mem levis la aĵojn kaj brakumis senvorte la fratinon.