VII

Mi ne miris, kiam la muro deiris de sia loko kaj en hela profundo de vasta, luksa ĉambro mi ekvidis Pope-on, kaj post li — Duroc-on en bunta ĥalato. Duroc levis, sed tuj mallevis revolveron, kaj ili ambaŭ ĵetis sin al mi, entirante min je la manoj kaj la piedoj, ĉar mi ne povis ekstari. Mi malleviĝis sur seĝon, ridante kaj plenforte frapante mian genuon per la mano.

— Mi al vi diros, — elparolis mi, — ili geedziĝas! Mi vidis! Tiu juna virino kaj via mastro. Li estis ebrieta. Je Dio! Kisis la manon. Ververe! Ora ĉeno kuŝas tie, trans muro, kvardek turnojn tra kvardek pasejoj. Mi vidis. Mi trafis en ŝrankon kaj nun juĝu min, kiel vi deziras, sed al vi, Duroc, mi fidelos kaj punkto!

Ĉe mia vizaĝo mem mi ekvidis glason kun vino. La vitro tintadis al la dentoj. Mi eltrinkis la vinon, en obskuro de falinta sur min dormo ankoraŭ sukcesinte distingi, kiel Duroc diris:

— Tio estas sendanĝera. Pope! Sandy ricevis sian dozon; li kontentigis sian soifon de neordinaraĵoj. Estas senutile paroli kun li nun.

Ŝajnis al mi, kiam mi rekonsciiĝis, ke la momento de la konsciperdo estis mallonga, kaj la ŝipestro tuj demetos de mi la jakon, por ke malvarmo igu min pli baldaŭ ekstari. Sed nenio malaperis dum la dormo. Taga lumo estis enrigardanta en fendojn de kurtenoj. Mi estis kuŝanta sur sofo. Pope malestis. Duroc estis paŝanta sur la tapiŝo, klininte la kapon, kaj fumis.

Malferminte la okulojn kaj konsciinte la forflugintan, mi ree fermis ilin, elpensante, kiel mi tenu min, ĉar mi ne sciis, ĉu oni insultos min aŭ ĉio restos bonorde. Mi komprenis tamen, ke plej bone estas esti mi mem. Mi eksidis kaj diris al la dorso de Duroc:

— Mi kulpas.

— Sandy, — diris li, vigliĝinte kaj eksidante apude, — ci ja kulpas. Tamen, ekdormante, ci balbutis pri la konversacio en la biblioteko. Tio por mi estas tre grava, kaj mi tial ne koleras. Sed aŭskultu: se la afero tiel iros plu, ci vere scios ĉion. Rakontu, kio okazis al ci.

Mi deziris ekstari, sed Duroc puŝis mian frunton per la manplato, kaj mi ree eksidis. La sovaĝa dormo ankoraŭ estis fumanta en mi. Ĝi tenajle kuntiradis la artikojn kaj distiradis la vangojn per oscedoj; kaj nekontentigita langvora dolĉo malmoligis ĉiujn membrojn. Haste koncentrinte la pensojn, kaj ekfuminte, kio estis mia matena kutimo, mi rakontis, rememorinte, kiel eble plej precize, la konversacion de Galway kun Dige. Pri nenio alia tiel pridemandadis kaj redemandadis min Duroc, kiel pri tiu konversacio.

— Ci devas danki feliĉan okazon, kiu kondukis cin ĉi tien, — rimarkis li finfine, evidente, tre zorgigita, — tamen, mi vidas, ke al ci ĉiam fortunas. Ĉu ci satdormis?

Duroc ne aŭdis mian respondon: enpensiĝinte, li estis maltrankvile frotanta la frunton; poste li ekstaris, ree ekpaŝis. La kamena horloĝo indikis la sepan kaj duonon. La suno distranĉis la fumplenan aeron el post la kurteno per maldika radio. Mi sidis, ĉirkaŭrigardante. Lukso de tiu ĉi ĉambro, kun speguloj en eburaj kadroj, kun marmora tegaĵo de fenestroj, kun skulptita, bizara meblaro, kolora silko, ridetoj de belo en pentraĵoj, brilantaj per oro kaj blua foro, la piedoj de Duroc, paŝantaj sur peltoj kaj tapiŝoj, — ĉio ĉi estis troa por mi, ĝi estis laciganta. Plej bone mi spirus nun, mallarĝigante la okulojn sub la suno antaŭ akra mara brilo. Ĉio, al kio mi rigardis, ravis, sed estis nekutima.

— Ni veturos, Sandy, — diris, ĉesinte paŝadi, Duroc, — poste... sed por kio antaŭvortoj: ĉu ci deziras iri en ekspedicion?..

Pensante, ke li proponas Afrikon aŭ iun alian lokon, kie aventuroj estas neelĉerpeblaj, kiel mordoj de kuloj en marĉoj, mi diris kun tuta hasto:

— Jes! Milfoje jes! Mi ĵuras per leoparda felo, mi estos ĉie, kie vi estas.

Parolante tion, mi salte ekstaris. Eble, li divenis, kion mi pensas, ĉar li lace ekridis.

— Ne tiom malproksimen, kiel ci, probable, deziras, sed — en «la landon de la homa koro». En la landon, kie estas mallumo.

— Ho, mi ne komprenas vin, — diris mi, ne deŝirante la rigardon disde lia vajce kunpremita buŝo, orgojla kaj degna, disde la grizaj akraj okuloj sub la severa frunto. — Sed por mi, vere, estas tutegale, se vi tion bezonas.

— Tre bezonas, — ĉar al mi ŝajnas, — ci povas taŭgi, kaj mi jam hieraŭ esploradis cin. Diru al mi, kiom da tempo necesas por navigi al la Signala Dezerto?

Li demandis pri antaŭurbo de Liss, nomata tiel ekde antikvaj tempoj, kiam la urbo preskaŭ ne ekzistis, kaj sur ŝtonaj fostoj de la kabo, baptita per la nomo «Signala Dezerto», bruladis nokte peĉaj bareloj, fajrigataj laŭ permeso de koloniaj taĉmentoj, kiel signo, ke ŝipoj povas eniri en la Signalan golfeton. Nun la Signala Dezerto estis sufiĉe loĝata loko kun sia doganejo, poŝtejo kaj ceteraj similaj institucioj.

— Mi pensas, — diris mi, — ke duonhoro sufiĉos, se vento estas bona. Ĉu vi deziras veturi tien?

Li ne respondis, eliris en la najbaran ĉambron kaj, klopodinte tie sufiĉe longe, revenis, vestita kiel apudborda loĝanto, tiel ke de lia monduma brilo restis nur la sola vizaĝo. Sur li estis leda jako kun duoblaj manumoj, ruĝa veŝto kun verdaj vitraj butonoj, mallarĝa lakita ĉapelo, simila al gamelo, renversita sur paton; ĉirkaŭ la kolo estis kvadratita skarpo, kaj sur la piedoj — super bruna, kameldrapa pantalono, — molaj botoj kun dika plandumo. Homoj en tiaj ĉi vestoj, kiel mi vidis multfoje, tenadas veŝtan butonon de iu ŝipestro, kolorigita de vino, starante sub la suno sur kajo inter etenditaj kabloj kaj barelaj vicoj, kaj rakontadas al li pri profitaj proponoj de firmao «Aĉetu prunte» aŭ «Asekuru sen mizero». Dum mi okulumis lin, ne kuraĝante, certe, rideti aŭ fari rimarkon, Duroc aliris al la muro inter la fenestroj kaj ektiris la pendantan ŝnureton. Parto de la muro tuj elfalis duonronde, kreinte breton kun niĉo malantaŭ ĝi, kie ekbrilis lumo; trans la muro aŭdiĝis zumado, kaj mi ne sukcesis bone kompreni, kio okazis, kiam samnivele kun la falinta breto leviĝis el la muro iu speco de tablo, sur kiu staris tasoj, kafkruĉo kun brulanta sub ĝi alkohola lampeto, bulkoj, butero, biskotoj kaj almanĝaĵoj el fiŝo kaj viando, kiujn kuiris, verŝajne, manoj de kuireja feo, — tiom da rostiteco, oleo, siblado kaj aromo eksentis mi inter la blankaj pladoj, ornamitaj per bildo de verdetaj floroj. La sukerujo similis arĝentan torteton. Kuleroj, preniloj por sukero, buŝtukoj en emajlitaj ringoj kaj karmina karafo kun konjako, kovrita per ora plektaĵo el etetaj vinberujaj folioj — ĉio aperis, kiel la suno el nuboj. Duroc komencis transporti la sendaĵon de magiaj estaĵoj sur la grandan tablon, dirante:

— Ĉi tie eblas vivi sen servistoj. Kiel ci vidas, nia gastiganto aranĝis sin sufiĉe bizare, kaj en tiu ĉi okazo simple sprite. Sed ni hastu.

Vidante, kiel li rapide kaj lerte manĝas, verŝante por si kaj por mi el la karafo, tremiganta sur la tablotuko rozkolorajn rebrilojn, mi perdis ritmon, komencis ĉiuminute faligi jen tranĉilon, jen forkon; iumomente la konfuziĝo preskaŭ forturmentis min, sed la apetito superis, kaj mi venkis la manĝon tre rapide, aplikinte tiun artifikon, ke mi kvazaŭ hastas pli ol Duroc. Tuj kiam mi ĉesis atenti miajn moviĝojn, la afero ekiris bonege, mi prenadis, maĉadis, glutadis, deĵetadis, altrinkadis kaj restis tre kontenta pri mi. Maĉante, mi senĉese pripensadis unu aferon, kiun mi ne kuraĝis diri, sed diri tre deziris kaj, eble, ne dirus, sed Duroc rimarkis mian persistan rigardon.

— En kio estas la afero? — diris li distrite, fora de mi, ie en siaj montaj pintoj.

— Kiu vi estas? — demandis mi kaj interne aĥis. «Ne retenis! — pensis mi amare. — Nun tenu cin, Sandy!»

— Ĉu mi?! — diris Duroc kun grandega miro, celiginte al mi rigardon grizan kiel ŝtalo. Li ekridegis kaj, vidante, ke mi rigidiĝis, aldonis: — Ne gravas, ne gravas! Tamen mi dezirus vidi, kiel ci faros la saman demandon al Estamp. Mi respondu al cia simpla koro. Mi estas ŝakludisto.

Pri ŝakludo mi havis nebulan imagon, sed nevole kontentiĝis per tiu respondo, miksinte en la menso damludan tabulon kun ĵetkuboj kaj ludkartoj. «Unuvorte — ludisto!» — pensis mi, neniom elrevigita de la respondo, sed, male, firmiginte mian admiron. Ludisto — signifas bravegulo, kuraĝulo, riskema homo. Sed, estinte kuraĝigita, mi intencis demandi ankoraŭ ion, kiam la kurteno deŝoviĝis, kaj eniris Pope.

— La herooj dormas, — diris li raŭke; li estis laca kun pala, sendorma vizaĝo, kaj tuj maltrankvile ekrigardis al mi. — La duaj personoj ĉiuj maldormas. Nun venos Estamp. Mi vetas, ke li iros kun vi. Nu, Sandy, ci riske aventuris, kaj estas cia feliĉo, ke cin oni ne rimarkis en tiuj lokoj. Hanuver povis cin simple murdi. Dio savu cin de babilado pri ĉio ĉi! Estu sur nia flanko, sed silentu, se ci jam trafis en tiun ĉi historion. Do kio okazis al ci hieraŭ?

Mi ree rakontis pri la konversacio en la biblioteko, pri la lifto, la akvario kaj la ora ĉeno.

— Jen, vidu! — diris Pope al Duroc. — Pro malespero homo kapablas ĉion. Ĝuste antaŭ du tagoj li diris en mia ĉeesto al tiu sama Dige: «Se ĉio iros en la sama ordo, kiel iras nun, mi petos vin ludi la plej efektan rolon». Estas klare, pri kio temas. Ĉiuj okuloj estos direktitaj al ŝi, kaj ŝi per sia aŭtomata, maldika mano konektos kurenton.

— Tiel. Ŝi konektu! — diris Duroc. — Kvankam... jes, mi komprenas vin.

— Certe! — arde jesis Pope. — Mi definitive ne vidis homon, kiu tiel kredus, estus tiel konvinkita. Rigardu lin, kiam li estas sola. Vi teruriĝos. Sandy, iru al via loĝejo. Tamen, vi ree perdos la vojon.

— Lasu lin, — diris Duroc, — li estos necesa.

— Ĉu ne tro multe? — Pope komencis movadi la okulojn disde mi al Duroc kaj reen. — Tamen, estu kiel vi volas.

— Kiaj konsiliĝoj sen mi? — diris, aperante, brilanta per pureco Estamp. — Ankaŭ mi deziras. Kien vi intencas iri, Duroc?

— Necesas provi. Mi faros provon, kvankam mi ne scias, kio el tio rezultos.

— Ha! Kaŝatako al timtremantaj tranĉeoj! Nu, kiam ni aperos — du tiaj bravuloj, kiel vi kaj mi, — mi vetas je cent kontraŭ dek unu, ke ne kontraŭstaros eĉ telegrafa fosto! Kio?! Ĉu vi jam manĝis? Kaj drinkis? Kaj mi ankoraŭ ne? Kiel mi vidas, — la ŝipestro estas kun vi kaj filozofiumas. Saluton, ŝipestro Sandy! Ci, mi aŭdis, dum la tuta nokto metadis minojn en tiuj ĉi muroj?!

Mi ronkis, ĉar ne povis ofendiĝi. Estamp alsidiĝis al la tablo, mastrante kaj metante en la buŝon ĉion, kion li trovis, kaj ankaŭ malpezigante la karafon.

— Aŭskultu, Duroc, mi iras kun vi!

— Mi pensis, vi restos dume kun Hanuver, — diris Duroc. — Krome, en tiom tikla afero...

— Jes, por ĝustatempe diri necesan vorton!

— Ne. Ni povas konfuzi...

— Kaj gajigi! Je la sano de tiu obstina raŭpino!

— Mi parolas serioze, — insistis Duroc, — al mi pli plaĉas la penso fari la aferon ne tiel brue.

— ... kiel mi manĝas! — Estamp levis falintan tranĉilon.

— Juĝante laŭ ĉio, kion mi scias, — notis Pope, — Estamp estos tre utila al vi.

— Certe! — ekkriis la junulo, palpebrumante al mi. — Jen ankaŭ Sandy diros al vi, ke mi pravas. Por kio mi enrompiĝu en vian delikatan interparolon? Mi kun Sandy sidos ie en arbustoj, kaptados muŝojn... ja tiel, Sandy?

— Se vi parolas serioze, — respondis mi, — mi diros jenon: se la afero estas danĝera, ĉiu homo povas esti nur utila.

— Kio? Duroc, ĉu vi aŭdas la voĉon de la ŝipestro? Kiel li tion sentencis!

— Sed kial vi pensas pri danĝero? — serioze demandis Pope.

Nun mi respondus, ke danĝero estis necesa por mia anima trankvilo. «Flamanta cerbo kaj malvarma mano» — kiel diras la kanto pri Pelegrino. Mi dirus ankoraŭ, ke ĉiuj ĉi vortoj, diritaj kaj nediritaj, preparoj, alivestiĝoj kaj oraj ĉenoj odoras per danĝero same, kiel lakto — per enuo, libro — per silento, birdo — per flugo, sed tiam ĉio malklara estis klara por mi sen pruvoj.

— Ĉar estas tia interparolo, — diris mi, — kaj mi ĵuras per ferdeka levilo, ne indas demandi tiun, kiu scias malpleje el ĉiuj. Mi ne demandos. Mi faros mian aferon, faros ĉion, kion vi deziras.

— Tiuokaze vi alivestiĝu, — diris Duroc al Estamp. — Iru en mian dormoĉambron, tie estas io. — Kaj li forkondukis lin, kaj mem revenis kaj ekparolis kun Pope en lingvo, kiun mi ne sciis.

Ne sciante, kion ili faros en la Signala Dezerto, mi tiutempe vizitis ĝin pense, kiel vizitadis multfoje en la infanaĝo. Jes, mi tie batalis kontraŭ knaboj kaj malamis ilian manieron ŝovi en la okulojn disstarigitajn kvin fingrojn. Mi malestimis tiujn kruelajn kaj malhumanajn artifikojn, preferante fidindan, fortan baton kontraŭ mentono al ĉiuj nuancoj de huliganaj elpensaĵoj. Pri la Signala Dezerto cirkulis proverbo: «En la Dezerto eĉ tage estas nokto». Tie loĝis maldikaj, vejnecaj palaj homoj kun senkoloraj okuloj kaj oblikva buŝo. Ili havis proprajn morojn, mondpercepton, propran strangan patriotismon. La plej lertaj kaj danĝeraj ŝtelistoj estis en la Signala Dezerto, tie prosperis drinkado, kontrabando kaj bandoj — tutaj kompanioj da plenaĝaj knabegoj, ĉiu el kiuj havis sian estron. Mi konis unu matroson el la Signala Dezerto — tio estis ŝvela homo kun okuloj en aspekto de du akraj trianguloj; li neniam ridetis kaj ne forlasadis tranĉilon. Estiĝis opinio, kiun neniu penis kontesti, ke kun tiuj homoj oni prefere ne havu aferojn. La matroso, pri kiu mi parolas, rilatis malestime kaj malame al ĉio, kio ne estis en la Dezerto, kaj, se oni disputis kun li, malagrable paliĝadis, ridetante tiel terure, ke malaperadis deziro disputi. Li iradis ĉiam sola, malrapide, facile balanciĝante, kun la manoj en la poŝoj, atente pririgardante kaj sekvante per rigardo ĉiun, kiu mem fiksadis sur lia ŝvela vizaĝo sian rigardon, kvazaŭ li deziris haltigi, por, vorton post vorto, komenci kverelon. Lia ĉiama rekantaĵo estis: «Ĉe ni tie», «Ni faras ne tiel», «Tio al ni ne rilatas», — kaj ĉio tia, pro kio ŝajnis, ke li naskiĝis je miloj da mejloj for de Liss, en obstina lando de stultuloj, kie, elstarigante la brustojn, paradas fanfaronuloj kun tranĉiloj ĉe la sino.

Iom poste venis Estamp, vestita en blua kitelo kaj blua pantalono de ŝiphejtisto, en trivita kaskedo; li rekte aliris la spegulon, pririgardinte sin de la piedoj ĝis la kapo.

Tiuj alivestiĝoj tre interesis min, tamen ne sufiĉis kuraĝo por demandi, kion ni faros triope en la Dezerto. Ŝajnis, nin atendas riskaj aferoj. Kiel mi povis, mi tenis min severe, kun kuntiritaj brovoj rigardante ĉirkaŭe kun grava mieno. Finfine Pope deklaris, ke jam estas la naŭa horo, kaj Duroc — ke necesas iri, kaj ni eliris en helan silenton de senhomaj, luksaj muroj, iris tra alkurantaj briloj de perspektivoj, en kiuj perdiĝadis rigardo; poste ni aliris spiralan ŝtuparon. Fojfoje en granda spegulo mi vidadis min, tio estas nealtan junulon, kun glate kombitaj malantaŭen malhelaj haroj. Evidente, mia vesto ne postulis ŝanĝon, ĝi estis simpla: jako, simplaj novaj ŝuoj kaj griza kepo.

Mi rimarkis, kiam vivis sufiĉe, ke nia memoro plej bone sorbas rektan direkton, ekzemple, straton; tamen imago pri modesta loĝejo (se ĝi ne estas via), kiam vi estis en ĝi nur unufoje, kaj poste penas rememori situon de mebloj kaj ĉambroj, — estas duone viaj propraj ekzercoj en arkitekturo kaj meblado, tiel ke, revizitinte tiun lokon, vi vidas ĝin alie. Kion do mi diru pri la giganta konstruaĵo de Hanuver, kie mi, disŝirata de malkutimo kaj mirego, ĵetadis min kiel libelo inter lumoj de lampoj, — en komplikaj kaj luksaj spacoj? Estas nature, ke mi malklare memorfiksis tiujn partojn de la domo, kie mi devis memstare esplori ilin, sed tie, kie mi sekvis aliulojn, mi memorfiksis nur, ke estis implikaĵo de ŝtuparoj kaj muroj.

Kiam ni malleviĝis laŭ la lastaj ŝtupoj, Duroc prenis de Pope longan ŝlosilon kaj enmetis ĝin en seruron de arabeska fera pordo; ĝi malfermiĝis al duonmalluma kanalo kun ŝtona volbo. Ĉe la placeto, inter aliaj boatoj, staris velboato, kaj ni eniris sur ĝin. Duroc hastis; mi, ĝuste konkludinte, ke nin atendas urĝa afero, tuj prenis la remilojn kaj malligis la velon. Pope transdonis al mi revolveron; kaŝinte ĝin, mi pufiĝis pro fiero, kiel fungo post pluvo. Poste miaj estroj svingis la manojn unu al la alia. Pope foriris, kaj ni eliris per remiloj en malvasto de humidaj muroj al pura akvo, en la fino trairinte ŝtonan arkon, prikreskitan de arbustoj. Mi levis la velon. Kiam la boato deiris de la bordo, mi divenis, pro kio ni elnavigis el tiu ĉi rata haveno, sed ne de la varfo kontraŭ la palaco: ĉi tie nin neniu povis vidi.