V

Do, mi restis sola.

Mi havis kaŭzojn por eksidi. Mi eksidis sur molan, kompleze risortan seĝon; pacigis la spiradon. La tiktakado de la horloĝo estis signifoplene konversacianta kun la silento.

Mi diris: «Jen, bonege. Tio nomiĝas — enkaĉiĝi. Interesa historio».

Por konsekvence pripensi ion mi ne havis fortojn. Kiam aperadis kohera penso, ĝin tuj petis foriri alia penso. Ĉio kune similis perfingran tordadon de lana fadeno. Diablo prenu! — diris mi finfine, penante ĉiel ajn ekregi min, kaj ekstaris, dezirante voki en la animo solidan firmecon. Rezultiĝis ĉifeco kaj lozeco. Mi ĉirkaŭiris la ĉambron, meĥanike notante: — Fotelo, kanapo, tablo, ŝranko, tapiŝo, pentraĵo, ŝranko, spegulo. — Mi ekrigardis en la spegulon. Tie estis ĵetiĝanta similaĵo de danda ruĝa papavo kun beate distorditaj trajtoj de la vizaĝo. Ili sufiĉe ĝuste reflektis mian animstaton. Mi ĉirkaŭiris la tutan ejon, ree rigardis en la dormoĉambron, kelkfoje aliradis al la pordo kaj aŭskultadis, ĉu iras iu, kun nova konfuzo en mia animo. Sed estis silento. Mi ankoraŭ ne spertis tian silenton — fiksiĝintan, indiferentan kaj lacigan. Por iel meti ponton inter mi kaj la novaj sentaĵoj, mi elprenis mian riĉaĵon, nombris la monerojn, — tridek kvin orajn monerojn, — sed eksentis min jam tute freneza. Mia fantazio akutiĝis tiel, ke mi klare vidis scenojn de plej kontraŭaj signifoj. Dum iu tempo mi estis perdita heredanto de nobela familio, al kiu oni ial ankoraŭ ne trovas oportune sciigi pri lia grandeco. Kiel kontrasto al tiu brila hipotezo aperis supozo de iu morna komplico, kaj mi ne malpli firme konvinkis min, ke sufiĉas ekdormi, kaj la lito plonĝos en kaŝitan lukon, kie en lumo de torĉoj homoj en maskoj almetos al mia gorĝo venenitajn tranĉilojn. Samtempe mia denaska prudento, tenante en la kapo ĉiujn aŭditajn kaj rimarkitajn cirkonstancojn, tiris min al malkovroj laŭ la proverbo «forĝu feron, dum ĝi estas varmega». Mi subite perdis tutan mian vivsperton, pleniĝinte de novaj emocioj kun tre interesaj tendencoj, sed kaŭzitaj tamen de la senkonscia neceso de agado, konforma al mia stato.

Iomete freneziĝinte, mi eliris en la bibliotekon, kie estis neniu, kaj ĉirkaŭiris vicojn de ŝrankoj, starantaj perpendikulare al la muroj. De tempo al tempo mi premadis ion: lignon, kupran najlon, skulptitan ornamaĵon, frostiĝante pro la penso, ke la sekreta luko malfermiĝos en tiu loko, en kiu mi staras. Subite mi ekaŭdis paŝojn, voĉon de virino, dirintan: «Estas neniu», — kaj voĉon de viro, konfirminta tion per malafabla zumo. Mi ektimis kaj ĵetiĝis, alpremiĝinte al la muro inter du ŝrankoj, kie mi ankoraŭ ne estis videbla, sed, se la enirintoj farus kvin paŝojn al tiu ĉi flanko, — la nova asistanto de la bibliotekisto, Sandy Pruel, aperus al ilia rigardo, kiel en embusko. Mi pretus kaŝi min eĉ en juglandan ŝelon, kaj la penso pri la ŝranko, tre granda, kun netravidebla pordo sen vitroj, estis en tia stato tute racia. La pordo de la ŝranko ne estis fermita tute dense, tial mi detiris ĝin per la ungoj, intencante almenaŭ stari sub ĝia defendo, se la ŝranko evidentiĝos plena. La ŝranko devus esti plena, — pri tio mi spasme konsciis, sed, tamen, ĝi evidentiĝis malplena, save malplena. Ŝlosiloj pendis interne. Ne tuŝante ilin, por ne tintigi, mi altiris la pordon je interna lato, pro kio la ŝranko momente prilumiĝis, kiel telefona budo. Sed ĉi tie ne estis telefono, estis nenio. Sola geometria malpleneco. Mi ne fermis la pordojn dense, same timante bruon, kaj komencis, tremegante, fiksaŭskulti. Ĉio ĉi okazis multe pli rapide, ol estis dirita, kaj, sovaĝe ĉirkaŭrigardante en mia kaŝejo, mi aŭdis la interparolon de la enirintoj.

La virino estis Dige, — kun alia voĉo mi neniel povus miksi ŝian malrapidan voĉon de speciala tono, kiun estas senutile transdoni, pro ĝia nur por ŝi specifa muzikeco. Kiu estas la viro — diveni estis facile: ni ne forgesas voĉon, kiu mokis nin. Do, eniris Galway kaj Dige.

— Mi deziras preni libron, — diris ŝi emfaze laŭte. Ili estis transirantaj de unu loko al alia.

— Sed ĉi tie, vere, estas neniu, — diris Galway.

— Jes. Do, — ŝi kvazaŭ estis daŭriganta interrompitan konversacion, — tio nepre okazos.

— O ho!

— Jes. En palaj tonoj. En aspekto de araneaĵaj animaj tuŝoj. Senvarma aŭtuna suno.

— Se tio ne estas memfido.

— Ĉu mi eraras?! Rememoru, mia kara, Rikardon Bruce-on. Tio estas tiom natura por li.

— Bone. Plu! — diris Galway. — Kaj la promeso?

— Certe. Mi pensas, per ni. Sed ne diru al Thomson. — Ŝi ekridis. Ŝia rido per io ofendis min. — Por la estonteco estas pli profite teni lin sur la dua plano. Ni apartigos lin ĉe oportuna okazo. Finfine simple forigos lin, ĉar la situacio nun trafis en niajn manojn. Donu al mi iun libron... por ajna okazo... Belega eldonaĵo, — daŭrigis Dige per la sama intence laŭta voĉo, sed, laŭdinte la libron, ŝi transiris ree al la modera tono: — Al mi ŝajnis, probable. Ĉu ci estas certa, ke oni ne subaŭskultas? Do, min maltrankviligas... tiuj... tiuj.

— Ŝajne, ili estas malnovaj amikoj; iu al iu savis la vivon aŭ io en tia speco, — diris Galway. — Kion ili povas fari, ĉiuokaze?!

— Nenion, sed tio ĝenas.

Poste mi ne distingis.

— Notu. Tamen ni iru, ĉar cia novaĵo postulas pripensadon. La ludo kostas kandelojn. Ĉu al ci plaĉas Hanuver?

— Idioto!

— Mi faris personan demandon, kaj nenion pli.

— Jes, se ci deziras scii. Mi eĉ diru pli, — se mi ne estus tiel bone dresita kaj ronĝita, en la faldoj de la koro povus ie nestiĝi tiu mikrobo — pasieto. Sed la kompatindulo estas tro... la lasta superpezas. Enamiĝi estus tute malprofite.

— Tiuokaze, — rimarkis Galway, — mi estas trankvila pri la rezulto de la entrepreno. Tiuj originalaj pensoj donas al cia rilato necesan konvinkemon, perfektigas la mensogon. Kion do ni diros al Thomson?

— La samon, kiel antaŭe. La tuta espero estas sur ci, oĉjo «Was-ist-das». Sed li nenion faros. Tiu kineca domo estas konstruita tiel konvene por konspiroj, kiel eĉ ne povis revi ĉiuj Mediĉoj.

— Li kaptiĝos.

— Ne kaptiĝos. Tion mi garantias. Lia racio egalas la mian, — en sia speco.

— Ni iru. Kion ci prenis?

— Mi serĉos, ĉu ne estas ĉi tie... Oni bonege ekregas sin, kiam legas tiajn librojn.

— Anĝelo mia, la freneza Frederiko neniam verkus siajn librojn, se legus nur cin.

Dige transiris parton de la spaco, direktante sin al mia flanko. Ŝiaj rapidaj paŝoj, mallaŭtiĝinte, subite eksonis, kiel ŝajnis al mi, preskaŭ apud la ŝranko mem. Kvankam mi estis novulo en la mondo de homoj, similaj al la loĝantoj de tiu ĉi domo, tamen mia delikata aŭdo, akutigita de emocioj de la hodiaŭa tago, fotografie precize notis la diritajn vortojn kaj elŝeligis el nekompreneblaĵoj ĉiujn suspektindajn lokojn. Estis facile imagi, kio povus okazi, se oni malkovrus min ĉi tie. Kiel eble plej singarde kaj rapide, mi tute fermis la fendojn de la pordo kaj alpremiĝis al la angulo. Sed la paŝoj haltis en alia loko. Ne dezirante ree sperti tian timon, mi impetis palpi ĉirkaŭe, serĉante eliron — kien! — almenaŭ en la muron. Kaj tiam mi rimarkis maldekstre de mi, en tiu flanko, kie troviĝis la muro, mallarĝan metalan klinkon de nesciata destino. Mi premis ĝin malsupren, supren, dekstren, en despero, kun kuraĝa espero, ke la spaco vastiĝos, — senrezulte. Finfine mi turnis ĝin maldekstren. Kaj okazis, — nu, ĉu mi ne pravis en miaj plej frenezaj konsideroj? — okazis tio, kio devis okazi ĉi tie. La muro de la ŝranko senbrue deiris malantaŭen, timiginte min malpli, tamen, ol la ĵus aŭdita konversacio, kaj mi glitis al brilo de mallarĝa, longa, kiel kvartalo, koridoro, prilumita per elektro, kie estis, almenaŭ, loko, kien eblis kuri. En furioza ekstazo mi ekmovis per ambaŭ manoj la pezan pecon de la muro sur la antaŭan lokon, sed ĝi ekiris, kiel sur ruliloj, kaj ĉar ĝiaj ampleksoj tute egalis al la aperturo de la koridoro, restis nenia fendo. Konscie mi fermis ĝin tiel, ke ne povu malfermi eĉ mi mem. La pasejo malaperis. Inter mi kaj la biblioteko staris seninterrompa muro.




Galway — prononcu: [gálŭej] (rim. de la tradukinto).
Mediĉoj — itala dinastio de riĉaj mecenatoj, posedinta luksajn palacojn kun abundaj artaĵoj (rim. de la tradukinto).
la freneza Frederiko — probable temas pri germana filozofo Friedrich Nitzsche (1844–1900) (rim. de la tradukinto).