III
El lia buŝo, turnanta fajrerantan pipon, kiel muelŝtono pajleron, eliris milda, agrabla voĉeto, simila al akva flueto.
— Ci estas la ŝipestro, ĉu? — diris Tom, turnante min al lumo, por pririgardi. — Hu, kia blua! Ĉu frostiĝis?
— Diablo prenu! — diris mi. — Kaj frostiĝis, kaj la kapo turniĝas. Se via nomo estas Tom, ĉu vi povas klarigi tiun tutan historion?
— Do kian tian historion?
Tom estis parolanta malrapide, kiel kvieta, rezonema bebo, kaj tial estis ege abomene atendi, kiam li findiros.
— Kian do tian historion? Ni iru, vespermanĝu. Jen tio estos, pensas mi, la plej bona historio por ci.
Post tio lia buŝo frapfermiĝis — kvazaŭ falis pasponteto. Li turnis sin kaj ekiris sur la bordon, signinte al mi per la mano, ke mi sekvu lin.
De la bordo laŭ ŝtupoj, formantaj duonrondon, ni leviĝis en grandegan rektan aleon kaj ekpaŝis inter vicoj de gigantaj arboj. Fojfoje maldekstre kaj dekstre briladis lumo, montrante en profundo de interplektitaj kreskaĵoj kolonojn aŭ angulon de fasado kun masiva arabesko de kornicoj. Antaŭe nigris monteto, kaj, kiam ni aliris pli proksime, ĝi evidentiĝis aro da homaj marmoraj figuroj, interplektitaj super kolosa kaliko en neĝe blankan grupon. Tio estis fontano. La aleo ŝtupe leviĝis supren; novaj ŝtupoj — ni pasis pluen — montris turnon maldekstren, mi leviĝis kaj trairis arkon de la interna korto. En tiu granda spaco, prilumita de ĉiuj flankoj kaj super la kapo per grandaj fenestroj, kaj ankaŭ per pendantaj lanternoj, ekvidis mi en la unua etaĝo duan arkon, malpli grandan, sed sufiĉan, por tralasi ĉaron. Trans ĝi estis hele, kiel tage; tri pordoj ĉe diversaj flankoj, plene malfermitaj, montris vicon de koridoroj kaj lampoj, lumantaj sub la plafono. Kondukinte min en angulon, kie, ŝajnis, ne estis loko por pluiri, Tom malfermis pordon, kaj mi ekvidis multegajn homojn ĉirkaŭ fajrujoj kaj forneloj; vaporo kaj varmego, ridego kaj tumulto, bruo kaj krioj, tintado de vazaro kaj plaŭdado de akvo; ĉi tie estis viroj, adoleskuloj, virinoj, kaj mi kvazaŭ trafis sur bruan placon.
— Atendu iom, — diris Tom, — mi interparolos ĉi tie kun unu homo, — kaj li deiris, perdiĝinte. Tuj mi eksentis, ke mi malhelpas, — oni min puŝis al la ŝultro, frapis la piedojn, senceremonia mano devigis min depaŝi flanken, kaj tiam virino batis mian kubuton per pelvo, kaj jam kelkaj homoj kriis grumble kaj haste, ke mi foriraĉu de la vojo. Mi ekiris flanken kaj kunpuŝiĝis kun kuiristo, kiu kuris kun tranĉilo en la mano, brilante per la okuloj, kiel frenezulo. Tuj kiam li min insultis, dikkrura knabino, hastante, faletendiĝis kun korbo sur glita plato, kaj migdala fluso atingis miajn piedojn; samtempe tri viroj, trenante grandegan fiŝon, forpuŝis min al unu flanko, la kuiriston — al la alia kaj faris en la migdalo sulkon per la fiŝa vosto. Estis gaje, unuvorte. Mi, fabela riĉulo, staris, enpreminte en la poŝo manplenon da oraj moneroj kaj senhelpe ĉirkaŭrigardante, ĝis finfine mi en hazarda interspaco de tiuj hastantaj, kurantaj, kriegantaj homoj trovis momenton por dekuri al la malproksima muro, kie mi eksidis sur tabureton kaj kie min trovis Tom.
— Ni iru, — diris li, rimarkeble gaje viŝante la buŝon. Ĉi-foje la vojo estis nemalproksima; ni trairis angulon de la kuirejo kaj tra du pordoj leviĝis en blankan koridoron, kie en vasta ejo sen pordoj staris kelkaj litoj kaj simplaj tabloj.
— Mi pensas, al ni oni ne malhelpos, — diris Tom kaj, eltirinte el la sino malhelan botelon, decmaniere renversis ĝin en la buŝon tiel, ke aŭdiĝis tri glugloj. — Jen, drinku, kaj poste oni alportos, kion vi bezonas, — kaj Tom transdonis al mi la botelon.
Vere, mi tion bezonis. Dum du horoj okazis tiom da eventoj, kaj ĉefe, — tiel ĉio ĉi estis nekomprenebla, ke miaj nervoj falis. Mi ne estis mi; pli ĝuste, samtempe mi estis en la haveno de Liss kaj ĉi tie, tiel ke mi devis apartigi la pasintecon disde la nuno per rekonsciiganta gluto da vino, similan al kiu mi neniam gustumis. Tiutempe venis anguleca homo kun premita vizaĝo kaj levita nazo, en antaŭtuko. Li metis sur la liton pakon da vestaĵoj kaj demandis Tom-on:
— Ĉu por li?
Tom ne degnis lin per respondo, sed, preninte la veston, transdonis al mi, dirinte, ke mi vestu min.
— Ci estas en ĉifonoj, — diris li, — jen ni cin beligos. Bonan ci faris vojaĝon, — aldonis Tom, vidante, ke mi metis sur la matracon la oron, por kaŝi kiun mi nun ne havis lokon sur mi. — Decigu do cian aspekton, vespermanĝu kaj ekkuŝu dormi, kaj matene ci povas iri kien ci deziras.
La fino de tiu parolo restarigis miajn rajtojn, ja mi jam komencis pensi, ke el mi oni modlos, kiel el argilo, ĉion, kion oni deziras. Ambaŭ miaj prizorgantoj eksidis kaj komencis rigardi, kiel mi malvestas min. Konfuzita, mi forgesis pri la fia tatuaĵo kaj, demetinte la ĉemizon, nur sukcesis rimarki, ke Tom, klininte la kapon flanken, penas super io tre atente.
Ekrigardinte mian nudan brakon, li movis laŭ ĝi sian fingron.
— Ĉu ci ĉion scias? — balbutis li, embarasita, kaj ekridegis, senhonte gapante al mia vizaĝo. — Sandy! — kriis li, skuante mian malfeliĉan brakon. — Ĉu ci scias, ke vi estas knabo kun najlo?! Jen lerte! John, rigardu ĉi tien, ja ĉi tie estas senhonte skribite: «Mi ĉion scias»!
Mi staris, alpremante al la brusto la ĉemizon, duonnuda, kaj estis tiom furiozigita de tio, ke la krioj kaj ridego de miaj prizorgantoj altiris amason da homoj kaj delonge jam estis okazantaj reciprokaj fervoraj klarigoj — «en kio estas la afero», — kaj mi nur turniĝadis, per rigardo tranĉante la mokantojn: eble, dek homoj plenŝtopis la ĉambron. Staris bruego: «Jen tiu! Ĉion scias! Montru do vian diplomon, juna sinjoro». — «Kiel oni kuiras testudan saŭcon?» — «He, kion mi havas en la mano?» — «Aŭskultu, maristo, ĉu Tilda amas John-on?» — «Via klera moŝto, ekspliku fluon de la steloj kaj ceterajn planedojn!» — Finfine, iu malpura knabinaĉo kun nazo nigra, kiel de pasero, plene neniigis min, pepinte: — «Paĉjo, ĉu ci scias, kiom estas trioble tri?»
Mi estas kolerema, kaj se kolerego eksplodigis mian kapon, ne multe necesas, por ke mi, forgesinte ĉion, ĵetu min en bolanta mallumo de rabia impeto frakasi kaj bati ĉion, kion mi trafas. Mia furiozo estis terura. Rimarkinte tion, la mokantoj dispaŝis, iu diris: «Kiel li paliĝis, kompatindulo, tuj videblas, ke li pri io pensas». La mondo bluiĝis por mi, kaj, ne sciante, kion ĵeti en la homamason, mi kaptis la unuan, kion mi trovis — la manplenon da oro, ĵetinte ĝin kun tia forto, ke duono de la homoj elkuris, preskaŭ falante pro ridego. Jam mi estis atakanta Tom-on, ĉirkaŭkaptintan miajn brakojn, kiam ĉio eksilentis: eniris homo, aĝa ĉirkaŭ dudek du jarojn, maldika kaj rekta, tre melankolia kaj bonege vestita.
— Kiu ĵetis la monon? — seke demandis li. Ĉiuj eksilentis, la malantaŭaj estis subridantaj, kaj Tom, komence konfuziĝinte, sed tuj gajiĝinte, rakontis, kia historio okazis.
— Vere, estas sur lia brako tiuj vortoj, — diris Tom, — montru la brakon, Sandy, kio estas tie, ja kun ci oni simple ŝercis.
La enirinto estis la bibliotekisto de la posedanto de la domo, Pope, pri kio mi eksciis poste.
— Kolektu por li la monon, — diris Pope, poste aliris min kaj interesite pririgardis mian brakon. — Ĉu tion vi skribis mem?
— Mi estus plena kreteno, — diris mi. — Min oni mokis, ebrian, drinkigis min.
— Klare... sed tamen — eble, estas bone ĉion scii. — Pope, ridetante, rigardis, kiel mi kolere vestas min, kiel mi hastas piedvestiĝi. Nur nun iomete trankviliĝante, mi rimarkis, ke tiuj vestaĵoj — jako, pantalono, botoj kaj subvesto — estis, kvankam de modesta fasono, sed de bonega kvalito, kaj, vestante min, mi fartis, kiel mano en varma sapa ŝaŭmo.
— Kiam vi vespermanĝos, — diris Pope, — Tom sendu Parker-on, kaj Parker konduku vin supren. Vin deziras vidi Hanuver, la mastro. Vi estas maristo, kaj, verŝajne, kuraĝa homo, — aldonis li, donante al mi kolektitan mian monon.
— Ĉe neceso mi ne trafos per la vizaĝo en koton, — diris mi, kaŝante mian riĉon.
Pope ĵetis rigardon al mi, mi — al li. Io glitis en liaj okuloj, — fajrero de nesciataj konsideroj. «Tio estas bona, jes...» — diris li kaj, ĵetinte strangan rigardon, foriris. La spektantoj jam malaperis; tiam oni kondukis min je la maniko al la tablo, Tom almontris metitan vespermanĝon. Manĝaĵoj estis en teleroj, sed ĉu ili estis bongustaj, — mi ne komprenis, kvankam formanĝis ĉion. Manĝis mi ne haste. Tom eliris, kaj, restinte sola, mi penis kune kun la manĝo digesti la okazantaĵon. Fojfoje emocio leviĝadis kun tia forto, ke la kulero ne trafadis en la buŝon. En kiun do historion mi trafis, — kaj kio min atendas poste? Aŭ ĉu pravis vagabondo Bob Percantry, kiu diris, ke «se hazardo kaptis cin sur forkon, sciu, ke ci transflugos sur la alian».
Kiam mi pensis pri tio, en mi glitis sento de rezisto kaj demando: «Kio estos, se mi, vespermanĝinte, surmetos la ĉapon, dece dankos ĉiujn kaj fiere, mistere rezignante sekvajn, evidente, pretajn subkapti «forkojn», eliros kaj revenos al «Española», kie por la tuta vivo tiu ĉi epizodo restos nur la «epizodo», pri kiu eblas rememoradi dum la tuta vivo, farante ajnajn supozojn rilate de «la povunta» kaj «la nerivelita esenco»». Kiam mi imagis tion, oni kvazaŭ elŝiris el miaj manoj libron, kiu batigis mian koron, en la plej interesa loko. Mi eksentis fortan angoron kaj, vere, se okazus tiel, ke oni ordonus al mi reveni hejmen, mi, probable, ekkuŝus sur la plankon kaj komencus batadi per la piedoj en plena despero.
Tamen dume nenio simila min atendis, — male, la hazardo, aŭ kiel ajn nomu tion, plu plektadis sian bruligan ŝnuron, metante ĝin per bizara maŝo sub miaj piedoj. Trans la muro, — kaj, kiel mi diris, la ejo estis sen pordo, — ĝin anstataŭis volba larĝa pasejo, — kelkaj homoj, haltinte aŭ kunveninte hazarde, estis okupitaj de konversacio, nekomprenebla, sed interesa, — pli ĝuste, ĝi estis komprenebla, sed mi ne sciis, pri kiu temas. La vortoj estis tiaj:
— Nu, kio, oni diras, ke li denove falis, ĉu?!
— Estis tia afero, drinkis. Ili finfine faros lin alkoholulo, sendube, aŭ li mem iĝos.
— Ja jam iĝis.
— Drinki al li estas malutile; sed ĉiuj drinkas, tia kompanio.
— Kaj tiu friponino Dige kial malatentas?
— Ĉu tio estas ŝia afero?!
— Nu, kiel ne ŝia?! Oni diras, ke ili estas en granda amikeco aŭ simple en amoro, kaj eble, li edziĝos al ŝi.
— Mi aŭdis, kiel ŝi diras: «Vi havas sanan koron; vi, diras, estas tre sana homo, ne kiel mi».
— Sekve — drinku, sekve, eblas drinki, sed ja ĉiuj scias, ke la doktoro diris: «Por vi vinon mi malpermesas senkondiĉe. Kion vi deziras, eĉ kafon, sed pro vino vi povas morti, havante la koron kun difekto».
— La koro kun difekto, sed morgaŭ kunvenos ducent homoj, se ne pli. Ni havas mendon por ducent. Kiel eblas ne drinki?
— Se mi havus tian domegon, mi drinkus pro ĝojo.
— Do, ĉu ci vidis ion?
— Ja ĉu eblas vidi? Laŭ mi, estas nur babilado, unu granda klaĉo. Neniu ion vidis. Estas, vere, kelkaj ĉambroj fermitaj, sed pasu ĉiujn etaĝojn — ci nenion trovos.
— Jes, tial ke tio estas sekreto.
— Sed kial sekreto?
— Stultulo! Morgaŭ ĉio estos malfermita, ĉu ci komprenas? Estos granda festo, solene tion necesas fari, sed ne kiel spitsignon en poŝo. Por ke estu akorda impreso. Mi ion aŭdis, sed al ci ne diros.
— Sed mi ja cin eĉ ne demandos!
Ili kverelis kaj disiris. Tuj kiam ili eksilentis, aŭdiĝis la voĉo de Tom; al li respondis serioza voĉo de maljunulo. Tom diris:
— Ĉiuj ĉi tie estas scivolemaj, kaj mi, probable, estas la plej sciavida. Kio okazis? Oni diras, vi pensis, ke vin neniu vidas. Sed vidis — kaj li ĵuras — Quale; Quale ĵuras, ke kun vi iris el post la angulo, kie estas la vitra ŝtuparo, tia juneta amindumulino, kaj la vizaĝon ŝi kovris per kaptuko.
La voĉo, en kiu estis pli da mildeco kaj toleremo, ol ĉagreno, respondis:
— Lasu tion, Tom, mi petas. Ĉu mi, maljunulo, flirtu? Quale ŝatas elpensi.
Tiam ili eliris kaj aliris al mi, — la kunulo aliris pli proksime, ol Tom. Tiu haltis ĉe la enirejo, diris:
— Jen, ne eblas rekoni la knabon. Eĉ lia vizaĝo iĝis alia, post kiam li manĝis. Se vi vidus, kiel li morniĝis, kiam oni legis lian freŝpresitan afiŝon.
Parker estis lakeo, — mi vidis tian veston, kian li portis, sur bildoj. Tiu grizhara, tondita, iomete kalva, diketa hometo en blankaj ŝtrumpoj, blua frako kaj malfermita veŝto portis rondajn okulvitrojn, facile mallarĝigante la okulojn, kiam li rigardis super la vitroj. La saĝaj sulkecaj trajtoj de vigla maljunulino, la diligenta mentono kaj interna trankvilo, videbla tra kutima laboro de la vizaĝo, pensigis min, ke la maljunulo estas la ĉefa administranto de la domo, pri kio mi lin demandis. Li respondis:
— Ŝajne, via nomo estas Sanders. Ni iru, Sandy, kaj vi bonvolu ne promocii min al pli alta posteno, dum vi estas ĉi tie ne mastro, sed gasto.
Mi demandis, ĉu mi ofendis lin per io.
— Ne, — diris li, — sed mi havas malbonan humoron kaj ĉikanos pri ĉio, kion vi diros al mi. Tial vi prefere silentu kaj ne malantaŭiĝu de mi.
Vere, li iris tiel rapide, kvankam per etaj paŝoj, ke mi sekvis lin kun peno.
Ni trairis la koridoron ĝis la mezo kaj turnis en pasejon, kie trans muro estis ŝraŭba ŝtuparo, markita per linio de rondaj lumaperturoj. Leviĝante laŭ ĝi, Parker spiris raŭke kaj samtempe ofte, tamen la rapidon li ne malgrandigis. Li malfermis pordon en profunda ŝtona niĉo, kaj ni trovis nin en la centro de spacoj, kiuj, ŝajne, venis el landoj de lukso kaj kuniĝis ĉi tie, — en la centro de interkruciĝo de lumaj linioj kaj de profundo, aperintaj el neatenditeco. Mi spertis, kvankam tiam ne komprenis tion, kiel povas esti tuŝita la sentumo de formo, vokante laboron de fortaj impresoj de spaco kaj medio, kie nevideblaj manoj levas ĉiam pli alte kaj pli hele la impreson mem. Tiu impreso de subita belega formo estis akra kaj nova. Ĉiuj miaj pensoj elsaltis, iĝinte tio, kion mi vidis ĉirkaŭe. Mi ne suspektis, ke linioj, en kuniĝo kun koloro kaj lumo, povas rideti, haltigi, retenigi spiron, ŝanĝi humoron, ke ili povas kaŭzi malaperon de atento kaj strangan malcertecon de la membroj.
Fojfoje mi rimarkadis grandegan florkronon de marmora kameno, aeran spacon de pentraĵo aŭ valoregan meblon en ombro de ĉinaj monstroj. Vidante ĉion, mi perceptis preskaŭ nenion. Mi ne memoris, kiel ni turnadis nin, kie ni iris. Ĵetinte rigardon sub la piedojn, mi ekvidis marmorajn skulptitajn rubandojn kaj florojn. Finfine Parker haltis, larĝigis la ŝultrojn kaj, ŝovinte la bruston antaŭen, enkondukis min trans la limon de grandega pordo. Li diris:
— Sandy, kiun vi deziris vidi, — jen li, — kaj poste li malaperis. Mi retroturniĝis — li forestis.
— Alvenu ĉi tien, Sandy, — lace diris iu. Mi ĉirkaŭrigardis, rimarkinte en nebule blua, de supre prilumita spaco, plena de speguloj, brilo kaj meblaro, kelkajn homojn, situantajn sur kanapoj kaj foteloj kun vizaĝoj, turnitaj al mi. Ili estis disĵetitaj, kreante neregulan rondon. Atente rigardante, por diveni, kiu diris «alvenu», mi ekĝojis, kiam ekvidis Duroc-on kaj Estamp-on; ili staris, fumante, apud kameno kaj estis signantaj al mi, ke mi proksimiĝu. Dekstre en granda balancseĝo estis duonkuŝanta viro, aĝa ĉirkaŭ dudek ok jarojn, kun pala, agrabla vizaĝo. Li estis envolvita en plejdo kaj havis ĉirkaŭligaĵon sur la kapo. Maldekstre sidis virino. Apud ŝi staris Pope. Mi ĵetis nur preteran rigardon al la virino, ĉar mi tuj ekvidis, ke ŝi estas tre bela, kaj pro tio mi konfuziĝis. Mi neniam memoris, kiel estis vestita virino, kiu ajn ŝi estu, same ankaŭ nun mi sukcesis nur rimarki en ŝiaj malhelaj haroj blankajn fajrerojn kaj tion, ke ŝin ĉirkaŭprenas belega blua desegnaĵo de subtila konturo. Kiam mi forturnis min, mi ree ekvidis ŝian vizaĝon interne de mi, — iom longan, kun intenskolora malgranda buŝo kaj grandaj okuloj, rigardantaj kvazaŭ en ombro.
— Nu, diru, kion ci faris al miaj amikoj? — diris la envolvita homo, sulkiĝante kaj frotante la tempion. — Ili, post kiam ili venis de sur cia ŝipo, ne ĉesas admiri cian personon. Mia nomo estas Hanuver; eksidu, Sandy, al mi proksime.
Li almontris fotelon, en kiun mi eksidis, — ne tuj, ĉar ĝi cedis kaj plu cedadis sub mi, sed finfine mi fiksis min.
— Do, — diris Hanuver, kiu facile odoris per vino, — ci amas «maron kaj venton»!
Mi silentis.
— Ĉu vere, Dige, kia forto estas en tiuj simplaj vortoj?! — diris Hanuver al la juna sinjorino. — Ili renkontiĝas, kiel du ondoj.
Tiam mi rimarkis la ceterajn. Ili estis du nejunaj homoj. Unu — nervoza viro kun nigraj vangoharoj, en nazumo kun larĝa ŝnureto. Li rigardis, elstariginte la okulojn, kiel pupo, ne palpebrumante kaj iel strange tirante la maldekstran vangon. Lia blanka vizaĝo en nigraj vangoharoj, la razitaj lipoj, kiuj havis iom paŭtan aspekton, kaj la agla nazo, ŝajnis, subridas. Li sidis, fleksinte la kruron triangule sur la genuo de la alia kruro, tenante la supran genuon per siaj belegaj laktokoloraj manoj kaj pririgardante min kun facila snufado. La dua estis pli aĝa, diketa, razita kaj en okulvitroj.
— Ondoj kaj skadroj! — laŭte diris la unua el ili, ne ŝanĝante la esprimon de la vizaĝo kaj fiksrigardante al mi, per murmureganta baso. — Tempestoj kaj skualoj, brasoj kaj kontrabasoj, nuboj kaj ciklonoj; cejlonoj, surŝipatakoj, brizo, muson', Smit' kaj Vesson'!
La sinjorino ekridis. Ridetis ankaŭ ĉiuj ceteraj, nur Duroc restis, — kun iom malserena vizaĝo, — indiferenta al tiu ŝerco kaj, vidante, ke mi ruĝiĝis, transiris al mi, eksidinte inter mi kaj Hanuver.
— Do, jen, — diris li, metante la manon sur mian ŝultron, — Sandy servas al sia alvokiteco, kiel povas. Ni ankoraŭ navigos, ĉu?
— Navigos malproksimen, — diris mi, ekĝojinta, ke mi havas defendanton.
Ĉiuj denove ekridis, poste inter ili okazis konversacio, en kiu mi nenion komprenis, sed sentis, ke ili parolas pri mi, — ĉu facile mokante aŭ serioze — mi ne distingis. Nur kelkajn vortojn, kiel «agrabla escepto», «kolorriĉa figuro», «stilo» memorfiksis mi kun tia stranga distordo de la senco, ke mi atribuis ilin al detaloj de mia vojaĝo kun Duroc kaj Estamp.
Estamp turnis sin al mi kaj diris:
— Ĉu ci memoras, kiel ci min ebriigis?
— Ĉu vi ebriiĝis?
— Nu certe, mi ja falis kaj dolore batiĝis per la kapo kontraŭ la benko. Konfesu, — «brulanta akvo», «mi ĵuras per Lukrecia!», — ekkriis li, — honestan vorton, li ĵuris per Lukrecia! Krome, li «ĉion scias» — honestan vorton!
Tiu perfida aludo eligis min el la stulta rigidiĝo, en kiu mi troviĝis; mi rimarkis insidan rideton de Pope, kompreninte, ke li rakontis pri mia brako, kaj mi skuiĝis.
Necesas mencii, ke en tiu momento mi estis supermezure ekscitita pro la abrupta ŝanĝo de medio kaj cirkonstancoj, pro nescio, kiaj homoj estas ĉirkaŭe kaj kio okazos al mi poste, kaj ankaŭ pro naiva, sed firma certeco, ke mi devos fari ion specialan ĝuste en tiu ĉi domo, alie mi ne sidus en tia brila societo. Se oni al mi ne diras, kion oni bezonas de mi, — des pli malbone por ili: malfruante, ili, eble, riskas. Mi havis altan opinion pri miaj fortoj. Mi jam rigardis min, kiel parton de iu historio, kies finoj estas kaŝitaj. Tial, senpaŭze, per premita voĉo, tiom esprima, ke ĉiu aludo atingis sian celon, mi ekstaris kaj raportis:
— Se mi ion «scias», do tio estas jeno. Notu. Mi scias, ke mi neniam mokos homon, se li estas mia gasto kaj mi antaŭ tio dividis kun li unu panpecon kaj unu gluton. Kaj ĉefe, — ĉi tiam mi disŝiris Pope-on per la okuloj je etaj ŝirpecoj, kiel papereton, — mi scias, ke mi neniam elbabilos, se mi ion ekvidos hazarde, antaŭ ol mi ekscios, ĉu tio estos agrabla por iu.
Dirinte tion, mi eksidis. La juna sinjorino, ĵetinte al mi atentan rigardon, levis la ŝultrojn. Ĉiuj estis rigardantaj al mi.
— Li plaĉas al mi, — diris Hanuver, — tamen, ne necesas kvereli, Sandy.
— Rigardu al mi, — severe diris Duroc; mi rigardis, ekvidis plenan malaprobon kaj ĝojus fali en la inferon pro honto. — Kun ci oni ŝercis kaj nenion pli. Komprenu tion!
Mi forturniĝis, ĵetis rigardon al Estamp, poste al Pope. Estamp, neniom ofendita, kun scivolemo rigardis al mi, poste, klakinte per la fingroj, diris: «Ba!» kaj — ekparolis kun la nekonato en okulvitroj. Pope, atendinte, kiam ĉesis la ridinda disputo, aliris al mi.
— Kia vi estas pasia, Sandy, — diris li. — Nu, en tio estas nenio speciala, ne emociiĝu, nur estonte pripensu viajn vortojn. Mi deziras al vi bonon.
Dum la tuta tempo mi, kiel birdo sur branĉo, povis nur iomete rimarki en rilatoj de ĉiuj, kunvenintaj ĉi tie, iun, tre malrapide glitantan inter ili, tonon de nur per rigardoj kaj moviĝoj esprimata sekreta dependo, simila al araneaĵo, forglitanta el la manoj. Ĉu tiel montriĝis tro frua alfluo de la nerva forto, kiu post jaroj iĝis la kapablo ĝuste divenadi, kiel rilatas al mi unuafoje renkontataj homoj, — sed ĉiuokaze mi tre bone sentis, ke Hanuver pensas same kun la juna sinjorino, ke Duroc, Pope kaj Estamp estas apartigitaj disde ĉiuj, krom Hanuver, de speciala, nesciata de mi, humoro, kaj ke, aliflanke, — la sinjorino, la homo en nazumo kaj la homo en okulvitroj estas pli proksimaj inter si, kaj la unua grupo iras laŭ longa ĉirkaŭvojo al nekonata celo, ŝajnigante, ke ĝi restas sur unu loko. Mi konas refrakton de rememoroj, — grandan parton de tiu nerva bildo mi atribuas al la evoluo de la postaj eventoj, en kiuj mi partoprenis, sed mi estas certa, ke tiujn nevideblajn radiojn de statoj de apartaj homoj kaj grupoj la nuna sentaĵo konservas ĝuste.
Mi iĝis malserena pro la vortoj de Pope; li jam deiris de mi.
— Kun vi parolas Hanuver, — diris Duroc; ekstarinte, mi aliris la balancseĝon.
Nun mi pli bone pririgardis tiun ĉi homon, kun brilantaj, nigraj okuloj, rufa krispa kapo kaj malgaja vizaĝo, sur kiu aperis rare bela subtila kaj iomete malsana rideto. Li fiksrigardis tiel, kvazaŭ deziris fosi en mia cerbo, sed, evidente, parolante kun mi, li pensis pri sia afero, probable, tre truda kaj malfacila, ĉar baldaŭ li ĉesis rigardi al mi, parolante kun paŭzoj:
— Do jen, ni pripensis tiun ĉi aferon kaj decidis, se ci deziras. Iru al Pope, en la bibliotekon, tie ci ordigados... — Li ne findiris, kion mi ordigados. — Ĉu li plaĉas al vi, Pope? Mi scias, ke plaĉas. Se li estas iomete skandalema, do tio ne gravas. Mi mem estis tia. Nu, iru. Ne akceptu vinon kiel cian konsiliston, kara de Santillana. Al cia ŝipestro estis sendita aerkiso; ĉio estas en ordo.
Mi ekiris, Hanuver ridetis, poste firme kunpremis la lipojn kaj suspiris. Al mi ree aliris Duroc, dezirante ion diri, kiam aŭdiĝis la voĉo de Dige:
— Tiu junulo estas supermezure obstina.
Mi ne sciis, kion ŝi deziris diri per tio. Forirante kun Pope, mi faris ĝeneralan riverencon kaj, rememorinte, ke mi nenion diris al Hanuver, revenis. Mi diris, penante ne esti solena, sed tamen miaj vortoj sonis, kiel ordono en stansoldata ludo.
— Permesu, ke mi esprimu al vi sinceran dankon. Mi tre ĝojas pri la laboro, tiu laboro al mi tre plaĉas. Estu sana.
Poste mi foriris, forportante en la okuloj bonkoran kapjeson de Hanuver kaj pensante pri la juna sinjorino kun la okuloj en ombro. Mi povus nun sen ajna konfuzo rigardi al ŝia bizare bela vizaĝo, havanta esprimon, kiel de homo, al kiu oni rapide kaj sekrete flustras en la orelon.