IV

Antaŭ ĉio rememoris ŝi, ke inter rigardoj, dissemitaj sur la vojo al tiu ĉi blua kun oraj floroj fotelo, glitis rigardoj de stranga esprimo, plenaj de kvazaŭe indiferenta rideto. Du aŭ tri homoj malvarme pririgardis ŝin, kvazaŭ taksante prezon de tuta ŝia estaĵo, — eble, pro scivolemo, eble, nur ŝajnis al ŝi, ke iliaj rigardoj estas acerbaj en strata maniero, — sed ŝian senteman spiritan mondon ĉirkaŭis maldikega araneaĵo de dubsenceco. Ĉar al ŝi oni diris, ke post ioma tempo eliros al ŝi la mastrino-vidvino, Tavi ne multe pensis pri rigardoj kaj impresoj, konstruante kaj turnante siajn pensojn ĉirkaŭ la tragika evento. Almetante la glaciajn dorsojn de la subite malvarmiĝintaj manoj al la brulanta vizaĝo, ŝi tremeradis kaj suspiradis. Ŝin oni lasis sidi en unu el la trapasaj haloj, kun altaj traaj pordoj; radiplenaj fenestroj, malfermantaj meze de intensaj ombroj la pompan belecon de la ĝardeno, tuŝantan la ĉielon, estis prilumantaj kaj ĝenantaj la nerve streĉitan junulinon; en la severa spaco de la halo naĝis radioj, tuŝante la murojn per tremanta makulo. «Morto!» Tavi ekpensis pri ĝia malpleniganta forto; timante mergiĝi en la fotelon, kvazaŭ ties kvieta kavo estis proksima al la terura perdo de la domo, ŝi sidis sur la rando, tenante sin per la manoj je la rulaĵoj kaj kuntirante la brovojn al sia timema reflekto en foro de spegula interspaco, ĉirkaŭita de masiva skulptaĵo.

Tiam el la pordo, al kiu ŝi jam komencis rigardi kun malpacienco, eliris nigrahara virino, aĝa kvardek — kvardek kvin jarojn. Ŝi estis rekta, alta kaj angulece maldika; ŝian figuron karakterizis kelkaj abruptaj linioj, impetaj, kiel streĉo de nigra brilo de la okuloj, forviŝantaj la tutan ceteran vizaĝon. La seka distranĉo de la maldikaj lipoj, kunpremitaj malpaceme kaj pasie, estis peze tuŝanta la koron. La nigra robo, kuntirita sub la mentono kaj ĉe la manradikoj per kordona plektaĵo, en lumo de la suno, semanta sur la tapiŝoj senzorgan fumeton de koloraj rebriloj, similis karbigitan trunkon inter floroj kaj radioj.

— Do, ĉu vi venis? — laŭte diris la vidvino, senceremonie ĉirkaŭrigardinte la junulinon, — vi venis, certe, kun agrablaj kalkuloj pri... oportuna ofico. — La interrompo de la frazo, la tono mem de la interrompo, jam timigis Tavi-n, en ĝi brilis kolera, pasia bato. — Neniu atendis, ke li mortos, — daŭrigis la vidvino, — probable, vi malplej multe el ĉiuj atendis tion. Ĉu vi ne aŭdis la sonoron? Ĉu ne? — ŝi malvarme ridetis. — Do, vi ne hastis? Servistino eniris, ekkriis: li kuŝis sur la planko, ĵetinte for la manon, kun la alia ĉe la kolumo. Preta! Ĉu vi havas familion? fratinojn? fratojn? Eble, vi havas fianĉon? Sed, karulino, kia estas via nomo?

Tavi penis paroli, spasmo retenis ŝin; finfine, la propra nomo per balbuta pepo elŝiriĝis el ŝiaj paliĝintaj lipoj. Dum la vidvino kun peza rideto estis atente observanta la venintinon, la junulino fartis pli kaj pli malbone; jam larmoj, fidelaj kunuloj de amaraj minutoj — larmoj kaj rido ofte esprimadis la tutan Tavi-n, — jam larmoj ofendite petis permeson aperi sur ŝiaj okuloj, kaj la vizaĝo komencis infanece ĉagreniĝi kaj paŭti, — sed la virino per instinkta moviĝo kaptis ian indikon. Ŝi morne suspiris; ne kompato — amara distriĝemo, okupita malproksime pri malhela penso, reflektiĝis en ŝia vizaĝo, kiam, preninte la tremerintan manon de la junulino, ŝi ekparolis denove.

— Ĉu vi estas kontenta pri tio, kio okazis? Ĉu vi komprenas, ke antaŭ vi sola ekstaris tiu muro? Vi naskiĝis sub feliĉa stelo. Eble, la mortinto aŭdas min, des pli bone. Mi laciĝis pro la malamo. Baldaŭ venos horo, kiam ripozos ankaŭ mi. Dek jaroj da turmentoj kaj malamo, dek jaroj da timo kaj abomeno — ĉu mi ne meritas ripozon? Oni diras, la morto pacigas, — kiel mi komprenu tion, se la koro en malica jubilo ĝojas al la morto? Mi malamas lin, eĉ nun.

Parolante tiel, ŝi rigardis en la fenestron, jen altirante la manon de Tavi, jen forpuŝante, sed ne ellasante el la malmolaj, varmegaj fingroj, kvazaŭ en lukto inter kolero kaj kareso; ŝajnis, la ŝoko de la fatala mateno skuis ĉiujn emociojn de la pasinteco, viviginte ilin per mallonga fajro.

— Ne timu, — diris ŝi, vidante, ke Tavi suferas kaj tremas, — pri malamo en tago de morto vi ankoraŭ ne aŭdis, sed mi devas paroli kun vi tiel; eble, mi devas diri pli. Mi ne scias, per kio vi kortuŝis min, sed mi vin pardonas. Jes, pardonas! — kriis ŝi, rimarkinte, kiel malheliĝis la okuloj de Tavi. — Vi koleras, pensante, ke mi ne havas rajton, kaŭzon pardoni vin, ke unuafoje ni vidas unu la alian. Sed ĉu vi scias, ke oni povas pardoni arbon, ŝtonon, veteron, tertremon, ke eblas pardoni homamason, vivon? Pardonu min ankaŭ vi. Por feliĉulo estas pli facile pardoni.

Sufokiĝante, la junulino elŝiris la manon, stamfinte. Larmoj kaj ofendiĝo estis sufokantaj ŝin.

— Por kio mi venis? Por kio mi estis vokita ĉi tien? Kion mi misfaris? Ĉu mi kulpas, ke Torp mortis? Klarigu, mi nenion, nenion komprenas. Jam duan fojon mi aŭdas hodiaŭ, ke mi estas «feliĉa», kaj tio estas por mi tiom ofenda, tiom amara... — Ŝi ekploris, malsekigante per larmoj la naztukon, restarigis la spiradon kaj, viŝinte la okulojn, ekridis kun kulpa vizaĝo. — Nun mi vin aŭskultas. Tamen diru al mi laŭ ordo, alie mi konfuziĝos.

La mano de la vidvino ekkuŝis sur ŝian kapon, korektinte buklon, tuŝantan la okulojn.

— En tiu aĝo, en kiu vi estas nun, mi estis rompita, — ŝi kunpremis palman folion, eltirinte ties kripligitan plumon kun facila rideto, — tiel, kiel mi rompis tiun ĉi vegetaĵon; la folio velkos, flaviĝos, sed ne mortos; ne mortis ankaŭ mi. Poste... mi vidis, kiel oni rompas aliajn foliojn. Sekvu min.