X
Tiel komenciĝis la vespermanĝo omaĝe al la reĝo-Libro. La tablo estis primetita, kiel ĉe la reĝo. Blazonoj, lilioj kaj blankaj rozoj kovris ĝin, sur blanka atlasa tablotuko, en plena brilo de lustroj kaj kandelabroj, kies lumoj, reflektiĝante sur porcelano kaj kristalvitro, priblovadis la halon per kirlo de oraj fajreroj. La konversacio ektemis pri fortaj deziroj, kaj baldaŭ venis oportuna momento.
— Oĉjo, — komencis Runa, — ordonu, ke la servistoj foriru. Tion, kion mi tuj diros, devas aŭdi neniu, krom vi.
La maljunulo ridetis kaj plenumis ŝian peton.
— Ni komencu, — diris li, verŝante vinon, — kvankam, antaŭ ol malkovri al mi cian, evidente, specialan deziron, bone pripensu kaj decidu, ĉu mi havas fortojn ĝin plenumi. Mi estas ministro — tio estas multe pli, ol ci, eble, pensas, sed en mia agado ne maloftas okazoj, kiam ĝuste la posteno de ministro malhelpas agi laŭ propra aŭ aliula deziro. Se tiaj cirkonstancoj malestas, mi volonte faros por ci ĉion, kion mi povas.
Li faris tiun klaŭzon pro amo al la junulino, rifuzi al kiu, ĉiuokaze, por li estus malfacile kaj ĉagrene, sed al Runa jam ekŝajnis, ke li konjektas pri ŝia intenco. Maltrankviligita, ŝi ekridis.
— Ne, oĉjo, mi konscias, ke per mia decida «ne» mi jam kvazaŭ devigas vin; tamen, mi prenas Dion kiel atestanton, — sole de vi dependas fari al mi grandegan komplezon, kaj vi ne havas sufiĉajn kaŭzojn por rifuzi ĝin.
La rigardo de la ministro esprimis trankvilan kaj singardeman intereson, sed post tiuj vortoj ĝi iĝis iom fremda; jam sentante ion tre seriozan, la ministro interne malproksimiĝis, prepariĝante konsideri kaj pesi ĉiuflanke.
— Mi aŭskultas, Runa; mi deziras aŭdi.
Tiam ŝi ekparolis, iomete paliĝinte pro la konscio, ke per forto de tiu konversacio ŝi metas sin ekster la pasintecon, metante ĉion sur la karton en la senkompata ludo de «ĝeneralaj konsideroj», lukti kontraŭ kiuj eblas nur per vortoj kaj per la koro.
— La deziron antaŭas negranda rakonto; vi, — kaj probable tre baldaŭ, dum vi komencos konjekti pri kio temas, — ekdeziros interrompi min, eĉ ordoni al mi halti, sed mi petas, kiom ajn tio kostus al vi, — elaŭskulti ĝis la fino. Promesu, ke tiel estos, tiam, en la ekstrema, en tiu okazo, se nenio mildigos vin, al mi restos malgaja konsolo, ke mi fordonis al mia deziro ĉiujn fortojn de la animo, kaj mi kun tremo enmanigas ĝin al vi.
Ŝia emocio transdoniĝis kaj kortuŝis la maljunulon.
— Sed, ho Dio, — diris li, — certe, mi elaŭskultos, en ajna okazo.
Ŝi silente dankis lin per ĉarma moviĝo de la ruĝiĝinta vizaĝo.
— Do, ne plu estas antaŭvortoj. Aŭskultu: hieraŭ mia ĉambristino Lizbet revenis kun interesa rakonto; ŝi tranoktis ĉe sia fratino, — sed eble, ĉe sia koramiko, — kion por ni ne decas esplori, — en gastejo «Romo»...
La ministro aŭskultis kun streĉita rideto de ekskluziva atento, liaj okuloj iĝis eĉ pli fremdaj: okuloj de ministro.
— Tiu gastejo, — daŭrigis la junulino, elparolante klare kaj nerve ĉiun vorton, kio donis al ili specialan personan sencon, — situas sur homplena strato, kie multaj preterpasantoj vidis, kiel oni elportis kaj haste forveturigis en kaleŝego nekonatan homon, deklaritan danĝere malsana; la vizaĝo de la malsanulo restis fermita. Tamen, Lizbet sciis de la fratino lian nomon; la nomo estas Simeono Aisher. La ĉambristino diris, ke Aisher, laŭ profunda konvinko de la oficistoj de la gastejo, estas kvazaŭe tiu sama enigma homo, kies elpaŝo trafis la spektantojn per teruro. Ne facile estis kompreni el ŝiaj klarigoj, kial Aisher-on oni opinias tiu homo. Tion koncernas malklara historio kun ŝlosilo. Mi rakontas pri tio tial, ke onidiroj inter la servistaro lige kun la enigma malsano de Aisher instigis en mi ekstreman scivolemon. Ĝi elkreskis, kiam mi eksciis, ke Aisher kvaronhoron antaŭ la forveturigo aŭ — ni interkonsentu pri tio — la forŝtelo estis gaja kaj sana. Matene li, kuŝante en la lito, trinkis kafon, ial anticipe esploritan de la administranto de la gastejo sub preteksto, ke la servistino estas malpurema, kaj li kontrolas, ĉu la manĝilaro estas pura.
Vespere hieraŭ al mi oni venigis homon, indikitan de unu konato kiel iun modestan famulon de ĉiuj privataj agentejaj kontoroj, — lian nomon mi kaŝos pro dankemo. Li prenis multe, tamen jam en la profunda nokto liveris ĉiujn atestojn. Kiel sukcesis li akiri ilin — tio estas lia sekreto; laŭ la atestoj kaj laŭ komparo de tempo al mi iĝis klare, ke la malsanulo, elveturigita el la gastejo je la sepa kaj duono kaj la arestito, metita en la sekretan fakon de la prizono je ĉirkaŭ la naŭa, — estas unu kaj sama persono. Tiu persono, sinsekve transformiĝinte el sanulo en malsanulon, kaj el malsanulo en sekretan prizonulon, estis transdonita al la prizona administracio en la sama senkonscia stato, kaj la komandanto de la prizono ricevis rilate de sia kaptito tute esceptajn instrukciojn, ekscii kies enhavon, tamen, oni ne sukcesis.
Do, oĉjo, ne estas eraro. Ni parolas pri la fluganta homo, kaptita pro nesciata kaŭzo, kaj mi petas vin klarigi tiun kaŭzon. Malklare kaj, eble, neplene mi konjektas la esencon de la afero, sed, supozante realan kaŭzon, tio estas nekonatan de mi krimon, mi dezirus scii ĉion. Krome, mi petas vin rompi la tutan iron de la ŝtata maŝino, permesinte al mi, ĉu sekrete aŭ malkaŝe — kiel vi deziras, kiel eblas, kiel tolereblas kaj permeseblas — viziti la arestiton. Jen ĉio. Sed, oĉjo, — mi vidas, mi komprenas vian vizaĝon, — respondu al mi ne severe. Mi ankoraŭ ne ĉion diris al vi; tio nedirita estas pri mi mem; min dume premas atendo de la respondo kaj de viaj neeviteblaj demandoj; demandu, al mi estos pli facile, ĉar nur kompreno kaj kompato donos ioman trankvilon; alie apenaŭ sukcesos mi klarigi mian staton. Minuton, unu minuton da silento!
Minuton... Sed pasis, eble, kvin minutoj, antaŭ ol la ministro revenis el terura foro de malvarma blindiga kolero, en kiun lin ĵetis tiu konfeso, finita per tiom perpleksiga peto. Li rigardis al la tablo, penante reteni nervan tremon de la manoj kaj de la vizaĝo, ne kuraĝante ekparoli, penante venki paroksismon de furiozo, des pli teruran, ke ĝi okazis en silento. Finfine, rompante sin mem, la ministro eltrinkis unuglute glason da akvo kaj, ĵetinte rektan rigardon al la nevino, diris kun malviva rideto:
— Ĉu vi finis?
— Jes, — ŝi malforte kapjesis. — Ho, ne rigardu tiel al mi...
— Necesas turni specialan atenton al ĉiuj privataj kontoroj, agentejoj; al ĉiuj ĉi bandaĉoj de memdeklaritaj spuristoj. Sufiĉas. Ili nin kaptas je la gorĝo. Mi ekstermos ilin! Runa, miaj konsideroj en la afero de Aisher estas tiaj! Atentu. La esenco de la fenomeno estas nekomprenebla; ni metu ikson, sed, eble, la plej grandan ekde tiu tempo, kiam la homo ne flugas. Temas, certe, ne pri benzino; benzinon superregas benzino. Mi parolas pri la forto, la kapablo de Aisher; ĉi tie ne ekzistas rego. Sed nenia registaro toleros fenomenojn, elirintajn ekster limojn de atingeblo, en kio ajn konsistu tiuj fenomenoj. Ĵetinte flanken ekzemplojn kaj leĝojn, ni okupiĝu pri la afero esence. Kio li estas — ni ne scias. Liaj celoj estas nekonataj por ni. Sed ni konas liajn kapablojn. Ĵetu pensan rigardon de supre al ĉio, kion ni kutimiĝis vidi en la horizontala projekcio. Al vi malfermiĝos internaĵo de fortikaĵoj, dokoj, havenoj, kazernoj, artileriaj fabrikoj — de ĉiuj bariloj, konstruataj de la ŝtato, de ĉiuj konstruaĵoj, planoj, konsideroj, nombroj kaj kalkuloj; ĉi tie jam ne estas sekretoj kaj garantioj. Mi prenas — supoze — malbonan volon, ĉar la bona ne povas esti pruvita. En tiaj kondiĉoj krimo superas ĉiajn eblojn. Krom la danĝeroj, indikitaj de mi, al neniu kaj nenio ekzistas defendo; nekaptebla Iu povas disponi la sorton, vivon kaj propraĵon de ĉiu senescepte, riskante nur, en ekstrema okazo, per kroma transportiĝo.
Tiu fenomeno estas submetenda al senkompata kvaranteno, eble — al neniigo. En ĉio estas, tamen, flanko ankoraŭ pli grava. Tio estas la stato de la socio. La scienco, farinte rondon, laŭ kies linio estis parte solvitaj, parte krude distranĉitaj, pro libera moviĝo de mensoj, la plej malfacilaj demandoj de nia tempo, revenigis la religion al ties origina stato — al okupiĝo de simplaj animoj; malkredo iĝis tiom banala, ĝenerala, komuna fenomeno, ke perdis ajnan nuancon de penso, kiu antaŭe donadis al ĝi almenaŭ karakteron de ribelo; mallonge dirante, la malkredo estas la vivo mem... Sed pesinte kaj analizinte ĉion, kio estis pesebla kaj analizebla, la scienco ree aliris al fortoj, neatingeblaj al esploro, ĉar ili — en la radiko, en sia esenco — estas Nenio, doninta Ĉion. Ni lasu al simpluloj nomi ilin «energio» aŭ per ajna alia vorto, ludanta rolon de kaŭĉuka pilko, per kiu ili penas trabati granitan rokon...
Parolante, li estis pripensanta samtempe ĉiujn cirkonstancojn de la stranga retiriĝo en la afero de Aisher, kaŭzita de la peto de la junulino. Interne li jam decidis permesi al Runa tiun viziton, sed decidis ankaŭ aldoni al la permeso sekretan instrukcion por la komandanto, kio donus al ĉio karakteron de ekscentra neceso, havanta ŝtatan valoron; li mem esperis ekscii tiamaniere ion, kion ajn, se ne ĉion.
— ...granitan rokon. Profunde gravas tio, ke la religio kaj la scienco renkontiĝis sur tiu loko, de kiu ili unue disiris al malsamaj flankoj; pli ĝuste, la religio atendis ĉi tie la sciencon, kaj ili rigardas nun unu al la vizaĝo de la alia.
Ni imagu do, kio okazos, se en streĉite atendantan vakuon de la moderna animo falos tiu bildo, tiu afekcia miraklo: homo, fluganta super urboj spite al ĉiuj leĝoj de la naturo, konviktante ilin pri ia monstra, miljara mensogo. Estas facile diri, ke la scienca mondo ĵetos sin al atako kaj ĉion klarigos. Sed nenia klarigo detruos la supernaturan efekton de la spektaĵo. Ĝi kreos eksplodeman atmosferon de pensoj kaj emocioj, similan al ekstazaj humoroj de la Krucmilitoj. Ĉi tie eblas religia spekulacio en giganta skalo. Malkvieto, kaŭzita de ĝi, povas finiĝi per katastrofaj konsekvencoj. Ĉiuj partioj, ĉiu en sia maniero, uzos tiun Aisher-on, koliziigante amasegon da plej kontraŭdiraj interesoj. Aperos aŭ vigliĝos sektoj; interesiĝo pri neaŭditaĵoj malfermos kluzojn de neretenebla fantazio ĉiaspeca; legendoj, superstiĉoj, onidiroj, antaŭdiroj kaj profetaĵoj miksos ĉiujn kartojn de la ŝtata ermitludo, kies nomo estas — Ekvilibro. Mi pensas, ke mi diris sufiĉe pri tio, kial tiu homo estas malliberigita. Ni parolu pri cia deziro; klarigu ĝin al mi.
— Ĝi parencas al via amo al rara libro. Ĉio neordinara altiras min. Estis homo, kiu aĉetadis eĥon, — li aĉetadis lokojn, kie aŭdiĝis multobla, klara, bela eĥo. Mi deziras vidi Aisher-on kaj paroli kun li pro kaŭzo ne malpli forta, ol tiuj, kiuj devigas serĉi amon aŭ fari gloragon. Tio estas ekster la racio; ĝi estas en la animo kaj nur en la animo, — kiel alie mi klarigu al vi? Tio estas mi. Supozu, ke vivas homo, kiu neniam aŭdis vorton «oceano», neniam vidis ĝin, neniam suspektis pri ekzisto de tiu blua lando. Al li oni diris: «ekzistas oceano, ĝi estas ĉi tie, apude; iru pretere, kaj vi vidos ĝin». Kio tiumomente detenus tiun homon?
— Sufiĉas, — diris la ministro, — cia emocio estas sincera, kaj la vortoj konformas cin. La permeson mi donas, sed metas du kondiĉojn: silenton pri nia interparolo kaj daŭron ne pli ol duonhoro; se ne ekzistas kontraŭdiroj, mi tuj skribos la ordonon, kiun alveturigos ci mem.
— Ho Dio! — diris ŝi, ridante, salte ekstarante kaj brakumante lin. — Ĉu mi povus meti kondiĉojn? Mi konsentas pri ĉio. Skribu tuj. Jam estas profunda nokto. Mi veturas senprokraste.
La ministro skribis longan, detalan ordonon, sigelis, transdonis al Runa, kaj ŝi, ne perdante tempon, ekveturis, kvazaŭ en sonĝo, en la prizonon.