VIII
En furiozo de homaj rilatoj transflugas rapida kaj maldika radio de malvarma lumo — la lanterno de polico. Kiam la koridora servisto denuncis al la administranto de la gastejo, ke interne de la numero 137 estis tirata la porda anso, — la radio de la lanterno atente haltis sur la vizaĝo de la administranto kaj, ordone ekbrilinte, vokis al la mano, kiu tenis la lanternon. La mano el malproksime ŝajnis ordinara mano, en manumo kun oficaj butonoj, sed proksime ĝi esprimis la tutan homon, kiu posedis ĝin. Ĝiaj fingroj estis malmolaj kaj plataj. Ĝi kuŝis, kiel ŝtona, sur angulo de granda tablo. La lanterno malaperis, ĝin anstataŭis lumo de hela verda lampo.
La nokto finiĝis; tiu lumo same malaperis, cedinte al brilo de la frua suno, en kiu Betsy ekstaris antaŭ la atentaj kaj indiferentaj okuloj de la gasteja administranto. Li prenis akran tonon de ekstrema malkontento:
— Vi priservas la supron kaj tiel maldiligente, ke pri vi komencis veni plendoj. Al mi tio ne plaĉas. Mi elaŭskultis malagrablajn aferojn. Manĝilaroj estis nepurigitaj, meblaro estis starigita malorde, vi donas malakrajn tranĉilojn, misverŝas kafon kaj teon; alportas ĉifitajn buŝtukojn. Ĝis nun mi ne faris al vi mallaŭdojn, opiniante tion simpla miso, sed hodiaŭ mi decidis finfine ĉesigi la pigron kaj fiaĵojn.
— Sinjoro, — diris la ŝokita junulino, — pardonu, mi ĵuras, ke mi tute nenion komprenas. Tio estas peko viaflanke, vi tiel min ofendas... — Ŝi levis la antaŭtukon, ŝovante ĝin en la okulojn. — Mi tiel klopodas, sen ripozo, ke ne havas por mi liberan minuton. Al vi oni, verŝajne, klaĉis kontraŭ mi. Kiu plendis al vi? Kiu? Kiu?
— Kiu ajn plendu, — al respektindaj loĝantoj mi fidas kaj viajn kriojn mi opinias histerio. Tamen, mi elpensis punon, kiu samempe instruos vin kaj ebligos al mi konvinkiĝi, ĉu la plendoj estas veraj. Ekde la nuna tempo, antaŭ ol disporti ion en la numerojn, bonvolu montri al mi manĝilarojn, manĝaĵojn kaj trinkaĵojn: mi mem rigardos, ĉu taŭge vi faras tion, kio estas farenda; kaj nun, finante nian interparolon, mi avertas, ke sekvafoje vi estos punita ne tiel malgrave.
La ĉambristino eliris kun peza koro, en larmoj kaj amara perplekso, siamaniere klarigante la ĉikanon.
«Li trudflirtis kun mi, — decidis ŝi, — pripinĉis tutajn miajn brakojn, sed vane, kaj nun venĝas; estu li, tamen, damnita, — mi portos al li por pririgardo ne nur manĝilarojn, sed ĉiujn tapiŝojn, kaj tiel skuos antaŭ lia nazo, ke li manĝos kvin funtojn da polvo».
Simplanime senmaskiginte tiamaniere siajn rilatojn al tapiŝoj, ŝi leviĝis supren, persekutata de sonoroj. Sur la signala tabulo montriĝis tri numeroj kaj inter ili la numero 137; pririgardinte la ciferojn, Betsy eksentis facilan scivolplenan teruron, inspiritan de la kuireja babilado. Du loĝantoj postulis konton kaj fiakron; la voĉo de la 137-a numero, interesiĝinte tra la kurteno, kioma estas horo, sciigis, ke li ankoraŭ ne estas vestita, petis kafon kaj glaseton da likvoro; poste Aisher oscedis.
«Ĉu estis ci, kiu plendis? — pensis Betsy, rememorante, kiel hieraŭ ŝi purigis la numeron iom haste. — Ci estas falsa animo, se ci alparolas, kvazaŭ nenio okazis; bone, mi montros al ci, kiel mi scipovas respondi kun digno».
Rememoro pri ankoraŭ kelkaj peketoj sugestis al ŝia suspekto ŝtalan certecon.
«Tamen li estas bela kaj milda, kiel anĝelo; por unua fojo, eble, indas lin pardoni».
Kaj ŝi, per tono de pena vigliĝo, en kiu, laŭ ŝia opinio, senteblis dolorplena riproĉo, respondis, ke la horloĝo montras la sepan kaj duonon, ke ĉiu vestas sin, kiam li deziras, kaj ke la kafon ŝi alportos senprokraste.
— Bonege, — diris Aisher, — vi, Betsy, estas ne servistino, sed trezoro. Mi tre kontentas pri vi.
Betsy intencis diri al Aisher pri la mallaŭdo de la administranto kaj demandi, ĉu ne Aisher kaŭzis al ŝi tiun malfeliĉon, sed en liaj lastaj vortoj ŝajnis al ŝi facila moko. Ŝi elŝovis la langon kaj, kontenta pri tio, ke la venĝa ago estas kaŝita de la kurteno, agace diris:
— Mi terure ĝojas, sinjoro Aisher, se mi havas plezuron komplezi vin, — kaj eliris, firme decidinte estonte teni la koron fermita.
Ŝi iris malsupren, kie ĉe la forno la kuiristo en blanka ĉapo jam estis sorĉanta inter vaporaj nuboj. Preninte pleton kun kafo, Betsy turnis sin al la bufedisto, kiu gutigis al ŝi en la nanan, kiel kampanulo, glaseton fajran likvan veluron, kaj ekkuris al la administranto. Ŝi decidis puni lin per surdigaj frapoj al la pordo, sed, por ŝia miro, la administranto malfermis tuj, kiam ŝi ekfrapis.
— Ha! — diris li, rapide ĉirkaŭrigardante la manĝilaron. — Kial tia acerba fizionomio? Donu ĉi tien. Mi pririgardos la manĝilaron en lumo de fenestro. Atendu. — Li foriris, movante super la kafkruĉo la fingrojn, kvazaŭ salante panon, kaj post minuto eliris kun rideto, transdonante la pleton al la ĉambristino. — Do, memoru: akurateco kaj puremo estas la plej bona ornamo de virino.
Superfluas diri, ke la servico, ĉiam pura, brilis nun blindige. Betsy, grumblinte: «Edifu vian edzinon», — foriris kaj alportis la kafon en la 137-an numeron.
Drud, tirante sin, altrinkadis el la blank-ora taso. Trans la disŝovitaj kurtenoj en loga puro kaj freŝo de frua mateno brilis antaŭ li la hela balkono.
«Ŝajne, sufiĉas esti ĉi tie. Jam io devigas min atente aŭskulti tiujn murojn».
Sed la malpeza polvo, levita de la sekreta laboro, ne tuŝis lian spiradon, kaj la medito koncentriĝis sur la sensacio. Kvankam la urbaj gazetoj plene prisilentis la aferon, li ankoraŭ ne sciis tion. Lia interna vido vizitis ĉiujn angulojn de la mondo. Li vidis, kiel laŭ telegrafaj dratoj, en poŝtaj pakoj, sur ruĝaj langoj kaj en grizaj cerboj flugas okulumantaj, turniĝemaj informoj, pepante pro malpacienco doni sin kiel eble plej baldaŭ al alia drato, alia cerbo, pako kaj lango kaj kiel, simile al hommanĝanto, avide glutas ilin la Legendo, ĉirkaŭvolvita de trua mantelo de la Konfuzo, la fratino de ĉia historio.
La tondro sonis en la cirkonstancoj kaj kondiĉoj, kiaj neeviteble iĝos komenco de negado. Lokoj, similaj al la cirko, estas ne tro aŭtoritataj; ajnan impreson de pagata spektaĵo post tempo kaj en distanco oni traktas kiel artefaritan; rideto kaj ŝerco estas ĝia eterna sorto. Ekzistas kaj ekzistos fenomenoj, fantomaj sen ĉiutageco; pri ili oni aŭskultos kaj konversacios, sed se ili ne ripetiĝos, — oni kredos al ili ne pli, ol al ĵuro, foje jam rompita. La evento en la cirko, misformiĝinte, mortos kiel malklara eĥo, disŝirita de ĉiaspecaj klaĉoj al siaj konsistaj eroj, el kiuj la plej grava — homo sen flugiloj sub la ĉielo — iĝos fablo de minuto, oferita al libertempa konversacio pri mirakloj, translimaj por la homa naturo. Kaj, eble, nur iu konservema ŝatanto de sonĝoj, nuboj kaj birdoj ekpensos super paĝo de impertinenta gazeto kun tremeto de facila revo, fermos la libron kaj distriĝeme rigardos ĉirkaŭe.
«Sed, se... — Drud levis la peziĝintan kapon, metante la kusenon pli alte, — se mi decidos vivi malkaŝe, al la scienco okazos dolortordiĝo. Jam mi aŭdas milon da miloj da prelegoj, faritaj en varmega ŝvitbanejo de grandegaj aŭditorioj. Tie oni penos sugesti viglan penson, ke la traktata fenomeno, esence, konformas al ĉiaj leĝoj, ke ĝi estas neantaŭvidita akordo de esploreblaj fortoj. Kaj en silento de kabineto, kuraĝe ĉirkaŭmetinte sin per amasoj da libroj, iu konsternita, grizhara homo, travivinta la tutan vivon kun fiere levita kapo, en gloro kaj respekto, penos trovi en paĝoj sinuan padon, laŭ kiu eblus enrampi internen de tiu, forvorinta lian ŝvitkovritan sistemon, «akordo», ĝis li konvinkiĝos pri vaneco de la penoj kaj forsvingos ĝin per vortoj: «Ikso. Ekster la scienco. Iluzio», — simile al la babilema spritulo, pruvinta, ke Bonaparto neniam ekzistis.
Kaj antaŭ li kun klareco de streĉita vido ekstaris rondo de grizbarbaj viroj en talaroj kaj perukoj, kiuj, kaptinte unu la alian ĉe la langoj, penis krii ion decidan. Tiam Drud komprenis, ke li ekdormas kaj pereas, sed tiu malgaja momento de la vundita konscio tuj dronis en malforteco; kun peno levis li la palpebrojn kaj, obeante al la fatala pigro, ree fermis ilin. En blua mallumo eknaĝis radiaj makuloj; ili estingiĝis, kaj la vizaĝo de la dormanto paliĝis.
La sekvo de ĉio ĉi estis negranda kunveno de gapuloj ĉe la perono de la gastejo, el kie kvar sanitaristoj elportis sur brankardo senmovan korpon, ĉirkaŭvolvitan per tolaĵo. La vizaĝo same restis kovrita. La administranto, ĉeestante tiun scenon, responde al kondolencaj demandoj diris, ke oni forveturigas malsanulon, kiu ekmalsanis subite kaj grave; la malfeliĉulo estas senkonscia.
— Eble, simpla nerva paroksismo, — diris li. — Mi, tamen, ne estas doktoro.
Tiutempe la malsanulon oni kuŝigis en kaleŝegon, la sanitaristoj instalis sin interne, kaj al la koĉero eksidis pala homo en okulvitroj, kun griza vizaĝo. Li ion flustris al la koĉero. Tiu hastigis, trotigis la ĉevalon, kaj la kaleŝego, turninte sin post la angulon, ekglitis al la prizono.