IV
Por tiu ĉi vespero la direkcio rezervis la plej bonajn fortojn de la cirko. Agassiz sciis, ke al pinto de monto kondukas krutaj padoj. Li iom post iom ardigadis la animon de la spektanto, surmetante impreson sur impreson, kun kalkulita kaj strikta diverseco; pro tio la spektanto devis fordoni tutan akumulitan animan ardon al la krona fino: fine de la programo estis indikita la «Duopa Stelo».
La areno ekvivis: gimnastoj anstataŭadis ĉevalojn, ĉevaloj — klaŭnojn, klaŭnoj — akrobatojn; ĵonglistoj kaj iluziistoj sekvis dresiston de leonoj. Du elefantoj, ĉirkaŭvolvitaj per buŝtukoj, dece vespermanĝis, sidante ĉe priservita tablo, kaj, per princa movo de la rostroj ĵetinte «trinkmonon», veturis sur lignaj globoj. Meditema stuporo de klaŭnoj en la momento de neevitebla bato al la nuko per gutaperka kolbaso kaŭzis plurajn migrenojn de malfortaj kapoj, ekdolorintaj pro ridego. La klaŭnoj ankoraŭ estis gratantaj sin kaj spritantaj, kiam rajdisto kaj rajdistino, sur blankaj asturiaj ĉevaloj, elflugis kaj ekkuris ĉirkaŭ la areno. Tio estis Bakĥo kaj bakĥanino — en leopardaj feloj, florkronoj kaj rozaj girlandoj; ili, rajdante kun forto de vento, ludis miman scenon de baleta kaj akrobata karaktero, poste malaperis, lasinte en la aero brilon kaj tremon de la gracie frenezaj korpoj, obseditaj de pitoreska moviĝo. Post ili, antaŭataj de sono de trumpeto, eliris kaj dissidiĝis leonoj, per muĝo superbruante la orkestron; homo en nigra frako, pafante per vipo, humiligis ilin, kiel deziris; ŝaŭmo faladis el iliaj faŭkoj, sed ili valsadis kaj saltadis en ringegon. Kvar gimnastoj, balanciĝante sub la kupolo, transĵetadis sin de unu trapezo sur la alian per teruraj turnsaltoj. Japano-iluziisto eltiris el sub la kolumo de la trikoto pezan vitran vazon, plenan de akvo kaj vivaj fiŝoj. Ĵonglisto pruvis, ke ne ekzistas objektoj, per kiuj ne eblas ludi, ĵetante ilin en la aeron kaj kaptante, kiel hirundo muŝojn, sen kontuzoj kaj mistrafoj; sep brulantaj lampoj ekflugadis el liaj manoj kun facileco de fontana strio. La fino de la dua parto estis rajdisto Rishley, kiu rajdis sur kvin rufaj ĉevaloj kun blankaj kolhararoj kaj transiradis, starante, de unu sur la alian tiel simple, kiel ni transsidiĝas sur seĝoj.
Sonoro proklamis interakton; la publiko malorde ekiris en promenejojn, fumejojn, bufedojn kaj ĉevalejojn. La servistoj purigis la arenon. Dum tiuj dek kvin minutoj nevino de la ministro Runa Beguem, sidinta en lia loĝio, definitive entombigis esperojn de kapitano Gall, kiu, tamen, diris nenion specialan. Li obtuze ekparolis pri la amo jam matene, sed al ili oni malhelpis. Tiam Runa diris «ĝis revido» — kun tre klara malvarmo de la tono, sed la blindiĝinta koro de Gall ne komprenis ŝian egalan, trankvilan rigardon; nun, uzante tion, ke al ili oni ne rigardas, li prenis la mallevitan manon de la junulino kaj malforte premis ĝin. Runa, senemocie depreninte la manon, turnis sin al li, alpreminte la mentonon al veluro de la fotelo. Malpeza, hela subrido ekkuŝis inter ŝiaj brovoj per ĉarma sulketo, kaj la rigardo diris — ne.
Gall forte maldikiĝis dum la lastaj tagoj. Lia maldekstra palpebro nerve tikis. Li fiksis sur Runa tiom longan, desperan kaj demandan rigardon, ke ŝi iomete mildiĝis.
— Gall, ĉio pasas! Vi estas forta homo. Mi sincere bedaŭras, ke tio okazis al vi; ke la kaŭzo de via malfeliĉo estas mi.
— Nur vi povus esti, — diris Gall, nenion vidante, krom ŝi. — Mi freneziĝas. La plej malbona estas tio, ke vi ankoraŭ ne amis.
— Kiel?!
— Tiu lando de via animo estas ne tuŝita. Aliokaze rememoro de la sento eble movus vian koron el la morta punkto.
— Mi ne scias. Sed estas bone, ke nia konversacio transiras en la regionon de rezonado. Al tio mi aldonu, ke mi opinius malfeliĉo amon, se ĝi trafos min sen sorto.
Runa kviete ĉirkaŭrigardis vicon da loĝioj, kvazaŭ dezirante ekscii, ĉu kaŝiĝas jam nun tiu malfeliĉo ie inter atentaj rigardoj de viroj; sed admiro tiel tedis al ŝi, ke ŝi rilatis al ĝi kun senestima malatento de riĉulo, prenanta kupran restmonon.
— Amo kaj sorto estas unu... — Gall silentis iom. — Aŭ... kion vi deziras diri?
— Mi subkomprenas esceptan sorton, Gall. Mi scias, — Runa malĝoje movis la nudan ŝultron, — ke tian sorton mi... ne meritas. — La fiereco de tiuj vortoj kaŝiĝis en senkompara rideto. — Sed mi tamen deziras, ke tiu sorto estu speciala.
Gall komprenis siamaniere ŝian fieran revon.
— Certe, mi ne estas taŭga parulo por vi, — diris li kun sincera ofendiĝo kaj kun ne malpli sincera admiro. — Vi meritas esti reĝino. Mi estas ordinara homo. Tamen ne ekzistas afero, pri kiu mi hezitus, se vi ordonus al mi plenumi ĝin.
Runa movis la brovon, sed ridetis. Forta amo religie kortuŝadis ŝin. Kiam Gall ne komprenis ŝin, ŝi ekdeziris ŝovi lin pli proksime al sia animo. Tiel bonaj homoj ŝatas, kompatinte almozulon pri ties amara sorto, analizi siajn sentojn pri la temo: «ĉu mi estas bona homo?» Kaj por la almozulo estas tutegale.
— Por reĝino mi, probable, estas pli saĝa, ol necesas esti saĝa en ŝia rango, — diris Runa. — Ja mi scias homojn. Mi devas mirigi vin. Tiu sorto, kun kiu mi povus renkontiĝi, ne rigardante al ĝi malsupren, — estas apenaŭ ebla. Probable, ne. Mi estas tre glorama. Ĉio, kion mi pensas pri tio, estas malklara kaj blindiga. Vi scias, kiel fojfoje efikas muziko... Mi deziras vivi kvazaŭ en senĉesaj sonoj de solena, min tutan rekreanta muziko. Mi deziras, ke al interna emocia feliĉo donu sencon potenco senlima, senhezita.
Tiun malgrandan, senhontan konfeson Runa eldiris kun gracia simpleco de juna patrino, flustranta al ekdormanta infano sonĝojn de reĝoj.
— Ĉu ekstazo?
— Mi ne scias. Sed vortoj enfermas en si pli multe, ol pri tio pensas homoj, bedaŭrantaj malfortecon de vortoj. Sufiĉas, alie vi ŝanĝos vian opinion pri mi al la pli malbona.
— Mi ne ŝanĝas opiniojn, ne ŝanĝas korinklinojn, — diris Gall kaj, vidante, ke Runa enpensiĝis, komencis silente rigardi al ŝia malpeza profilo, kolektante, por pleneco de impreso, ĉion, kion li sciis pri ŝi. En la dekjara aĝo ŝi verkis elstaran versaĵon. La deksepan kaj dekokan jarojn ŝi pasigis en ĉirkaŭmonda marvojaĝo, kaj ŝiaj ekzotaj desegnaĵoj estis venditaj en granda ekspozicio kontraŭ alta prezo, filantrope al blinduloj. Ŝi ne serĉis tiaspecan popularecon — ne ŝatis ĝin. Ŝi bonege muzikis; al ŝi oni vice antaŭdiradis jen tiun, jen alian famon, — ŝi ne strebis al famo. En ŝia grandega domo eblis transiradi el ĉambro en ĉambron kun kreskanta sento pri potenco de mono, animita de arta kaj diversflanka animo. Sendependa kaj soleca, ŝi trapasadis la vivon en spirita silento, sen korinklinoj kaj amo, komprenante nur per instinkto, sed ne per sperto, kion donas tiu sento, ankoraŭ ne spertita de ŝi. Ŝi sciis ĉiujn eŭropajn lingvojn, studis astronomion, elektroteĥnikon, arĥitekturon kaj ĝardenkulturon, dormis malmulte, malofte mondumadis kaj eĉ pli malofte akceptadis gastojn.
Tiu senemocia, malvarma mondo estis fermita en perfekta ŝelo. Laŭ mildeco de linioj kaj esprimo ŝia vizaĝo estis vizaĝo de blondulino, sed sub la brilanta ondo de la nigraj haroj ĝi prezentis nekompreneblan kombinon de ardo kaj delikateco. Ŝia tute virineca, sen impreso de rompeblo, figuro odoris je freŝeco kaj gajo de klara korpo. Ŝi estis iomete pli malalta, ol Gall; dum li, kun sia averaĝa alto, ŝajnis pli alta danke al la epoletoj.
Gall — inteligenta militisto kun iom larĝa vizaĝo kaj melankoliaj okuloj de bona homo, al kiuj li penadis fojfoje doni fieran esprimon, trapensinte pri Runa Beguem ĉion, kio venis en la kapon, turnis la internan rigardon al si, sed, trovinte tie nenion specialan, krom sano, amo, servo kaj diligentaj kutimoj, eksentis malgajon de rezignacio. Li ne devis paroli pri amo. Tamen en la momento de tria sonoro, kvazaŭ ties trilo tiris lian langon, li sukcesis diri: «Mi deziras al vi feliĉon...» La fino de la frazo: «ho, se ĝi estus kun mi...» — ŝtopiĝis en lia gorĝo. Li glatigis la lipharojn kaj prepariĝis spekti la spektaklon.