Ĉapitro XXIX


Mi devis atendi dum preskaŭ horo. Senĉese retrorigardante aŭ elirante el la veturilo sur la trotuaron, mi estis okupita de nur sola obseda penso: «Ŝi ankoraŭ ne venis». La atendado lacigis min pli, ol io alia en tiu morna historio. Finfine mi ekvidis Biĉe-n. Ŝi estis haste iranta kaj, rimarkinte min, ĝoje kapsalutis. Mi helpis ŝin eksidi kaj demandis, ĉu deziras Biĉe veturi hejmen sola.

— Jes kaj ne; kvankam mi estas laca, sed dum la vojo ni interparolu. Mi vin ne invitas nun, ĉar mi tre laciĝis.

Ŝi estis pala kaj ĉagrenita. Pasis kelkaj minutoj da silenta veturado, antaŭ ol Biĉe ekparolis pri Guez.

— Li ŝlosis la pordon. Okazis sceno, kiun mi penos forgesi. Mi ne ektimis, sed estis tiom kolera, ke mi mem povus murdi lin, se mi havus armilon. Li ĉirkaŭkaptis min kaj, ŝajne, penis kisi. Kiam mi elŝiriĝis kaj alkuris la fenestron, mi ekvidis, kiel mi povas liberiĝi de li. Sub la fenestro estis ŝtuparo, kaj mi saltis sur la placeton. Kiel bone estas, ke vi same venis tien!

— Ve, mi per nenio povis helpi al vi!

— Sufiĉas, ke vi tie estis. Krome vi penis se ne kulpigi vin, do sugesti suspekton. Mi tre dankas vin, Harvey. Ĉu vespere vi venos al ni? Mi tuj difinu la tempon, kiam ni renkontiĝu. Mi proponas je la sepa. Mi deziras vin vidi kaj paroli kun vi. Kion vi diros pri la ŝipo?

— «Kuranta sur ondoj», — respondis mi, — apenaŭ povas esti transdonita al vi en la proksima tempo, ĉar, probable, oni pridemandos la ceteran ŝipanaron, Sinkwright-on, kaj la ŝipo ne estos ellasita el la haveno, antaŭ ol pri la rajtoj de Seniel-oj decidos la havena juĝejo, kaj por tio necesas komunikiĝi kun Brown.

— Mi ne komprenas, — diris Biĉe, enpensiĝinte, — kiamaniere aperis tia minaca kaj malpura kontraŭeco. Kun amo estis konstruita tiu ŝipo. Ĝi kreiĝis el atento kaj zorgo. Ĝi estis pura. Apenaŭ eblos forgesi pri ĝia falo, pri tiuj historioj, kiuj okazis sur ĝi, finiĝinte per pereo de tri homoj: Guez, Butler kaj Sinkwright, kiun, certe, oni arestos.

— Ĉu vi estis tre timigita?

— Ne. Sed estas malfacile vidi malvivan homon, kiu nur antaŭ kelkaj minutoj parolis kiel en deliro kaj, verŝajne, sincere. Ni preskaŭ alveturis, ĉar trans tiu ĉi turniĝo, maldekstre, estas tiu domo, kie mi loĝas.

Mi haltigis la veturilon ĉe malnova ŝtona pordego kun fasado interne de la korto kaj adiaŭis. La junulino rapide ekiris internen; mi rigardis post ŝin. Ŝi retroturniĝis kaj, haltinte, ĵetis atentan rigardon al mi el malproksime, sed sen rideto. Poste, farinte nedifinitan lacan moviĝon, ŝi malaperis inter arboj, kaj mi ekveturis al la gastejo.

Estis jam la dua horo. Min renkontis Cook, kiu en la taga lumo aspektis nun malvigla. La koloro de lia vizaĝo estis multe pli pala, ol la roza brilo de la pasinta nokto. Li estis aŭ zorgigita, aŭ malkontenta, pro nekonata kaŭzo. Cook sciigis, ke oni alveturigis miajn aĵojn. Vere, ili kuŝis ĉi tie, en plena ordo, kun letero, ŝovita en fendon de la valizo. Mi malsigelis la koverton, kiu evidentiĝis letereto de Dezi. La junulino sciigis, ke «Merganaso» ekiras al revena vojo postmorgaŭ, ke ŝi esperas adiaŭi min, dankas pro la libroj kaj petas ankoraŭfoje pardoni pro la hieraŭa petolo. «Sed tio estis ridinda, — staris en la fino. — Vi, sekve, vidis ankoraŭ unu saman robon, kiel la mia. Mi deziris esti modesta, sed ne povas. Mi estas tre scivolema. Mi devas tre multe diri al vi».

Malgraŭ tio, ke mi estis plena je Biĉe, mia rilato al ŝi mergiĝis en fumon de maltrankvilo kaj de la morala katastrofo, spertita hodiaŭ, dispeli kiun povus nur plua normala fluo de la vivo, kaj tial tiu ĉi ĉarma kaj simpla letereto de Dezi estis kiel ŝia rideto. Mi kvazaŭ aŭdis ankoraŭfoje la sonoran, ardan voĉon, ŝanĝiĝantan en esprimo ĉe ĉiu ŝanĝeto de la humoro. Mi decidis ekiri al «Merganaso» morgaŭ matene. Tiutempe la animstato de Cook komencis maltrankviligi min, ĉar li estis morne silentanta kaj ronĝanta la ungojn — kutimo, kiun mi malamas. Renkontiĝinte per la okuloj, ni sufiĉe longe pririgardadis unu la alian, ĝis Cook, finfine, eliris el la ĝena momento per profunda suspiro kaj mallonga mencio pri diablo. Kondolencante, mi ricevis respondon, ke li havas atakon de neŭrastenio.

— Kiel mi min priskribis al vi, ĉio ĉi estas vera, — parolis Cook, furioze rompante alumetan skatolon, — do, ke mi estas klaĉulo, klaĉulo laŭ konvinko, laŭ alvokiteco, finfine — laŭ estetika inklino. Sed mi ankaŭ estas neŭrasteniulo. Dum la matenmanĝo estis konversacio pri nuksoj. Al unu homo vermo pereigis rikolton. Kio, se tio okazus al mi? Miaj ĝardenoj! Miaj bonegaj nuksoj! Mi ne povas imagi en blanka koro de nukso — vermon, portantan polvon, amaron, vakuon. Mi iĝis malgaja, kaj mi devas veturi hejmen, por rigardi, ĉu bonaj estas miaj nuksoj. Min maltrankviligas la penso, ke ilin, eble, ronĝas vermoj.

Mi esprimis esperon, ke tiu lia humoro forpasos vespere, kiam en homamasoj, muziko, petoloj kaj floroj ektondros la karnavala festo, sed Cook rilatis al tio filozofie.

— Mi rigardas morne, — diris li, paŝante tra la ĉambro, ŝovinte la manojn malantaŭ la dorson kaj rigardante en la plankon. — Mi imagas tian bildon. En obskuro situas forte prilumitaj rondoj, kaj inter ili — nigra ombro. Al la lumo el la ombro kuras gajaj simpluloj. Tiuj rondoj estas kaptilo. Tie estas disstarigitaj seĝoj, fajrigitaj lampoj, ludas muziko kaj estas multaj beletaj virinoj. Langvora valso afable petas vin brakumi elastan talion. Talio post talio, mano post mano plenigas la rondon per belsona kaj ĝuiga kirlo. Fajraj surskriboj ekbrilas sub la piedoj de la dancantoj; ili diras: «Amo por ĉiam!» — «Vi estas edzo, mi estas edzino!» — «Mi amas kaj suferas kaj kredas je neebla feliĉo!» — «La vivo estas tiel bona!» — «Ni fordonu nin al gajo, kaj morgaŭ — mano ĉe mano, ĝis la ĉerko, kune kun vi!..». Dum tio okazas, en la ombro apenaŭ eblas distingi siluetojn de la samaj simpluloj, tio estas iliajn duulojn. Pasis, ni diru, dek jaroj. Mi aŭdas tie oscedojn kaj insultojn, tomban platon de ĉiutageco, riproĉojn kaj kverelon, kaŝitajn malpurajn kalkulojn, klopodojn pri infanoj, kiuj kalcitras, kuŝante surplanke, en vana protesto kontraŭ tia sorto, kiun antaŭsentas ili, observante acidan suspektemon de la gepatroj, iam amegintaj unu la alian. La edzino pensas pri aliulo, — li ĵus pasis preter la fenestro. «Iam mi estis libera, — pensas la edzo, — kaj mi tre ŝatis danci valson...» — Interalie, — enŝovis Cook, iom trankviliĝante kaj ensuĉante la aeron per la nazotruoj, kiel hundo, alkurinta sur marĉon, — ĉu vi nenion aŭdis pri Flora Salier? Malalta aktorino, veninta el San-Riolo? Ho, mi al vi rakontos! Ŝin pripagas Champs, posedanto de buroo de funebraj procesioj. La originalulo Champs konkeris la koron de Salier per tio, ke donacis al ŝi admirindan veluran ĉerketon, plenigitan per juvelaj ornamaĵoj. Lia edzino eksciis. Kaj jen...

Vidante, ke Cook vere estas klaĉulo, mi evitis aŭskultadon de detaloj de tiu ĉi historio simple per tio, ke prenis la ĉapelon kaj eliris, pretekstinte urĝajn aferojn, sed li, elirinte kun mi en la koridoron, kriadis postsekve per fortiĝinta voĉo:

— Kiam vi revenos, mi rakontos! Ĉi tie estas ankoraŭ unu historio, kiu... Sukceson!

Mi foriris sub impreso de lia laŭta fajfo, esprimanta definitivan malaperon de la neŭrastenio. Mia celo estis ekvidi Dezi-n, ne prokrastante tion al morgaŭ, sed, mi konfesu, mi ekiris nun nur tial, ke ne deziris kaj ne povis post la matena bildo en la havena gastejo atenti la babiladon de Cook.