Ĉapitro XXV


Ekkuŝante, mi sciis, ke mi ekdormos firme, sed ellitiĝi mi deziris frue, kaj tiu deziro — ellitiĝi frue — senkonscie vekis min. Kiam mi malfermis la okulojn, la memoro estis malplena, kiel post sveno. Mi ne povis kapti eĉ unu penson, ĝis ekvidis la elŝovitan malsupran lipon de dormanta Cook. Tiam la malklaraĵo klariĝis, kaj, momente restariginte la okazintaĵojn, mi prenis de sur la seĝo la horloĝon. Por mia feliĉo, estis nur la naŭa kaj duono de mateno.

Mi mallaŭte vestis min kaj, penante ne veki mian gastiganton, malleviĝis en la komunan halon, kie mi postulis fortan teon kaj skribilaron. Ĉi tie mi skribis du leteretojn: unu — al Biĉe Seniel, sciigante ŝin, ke Guez troviĝas en Gel-Gju, kun indiko de la adreso; la duan — al Proctor kun peto enmanigi miajn aĵojn al komisiito. Ne sciante, ĉu estus dece rememorigi Dezi-n pri ŝia renkontiĝo kun mi, mi limigis min por ŝi en tiu ĉi letero per simpla saluto. Sendinte la leteretojn per du komisiitoj, mi eliris el la gastejo en frizejon, kie mi estis dum ĉirkaŭ duonhoro.

La tempo iris ege rapide. Kiam mi direktis min serĉi Guez-on, estis jam la dek unua kaj kvarono. Estis arda tago. Ne konante stratojn, mi perdis ankoraŭ dudek minutojn, ĉar erare eliris sur la kajon en ties malproksima fino kaj turnis min malantaŭen. Timante, ke Guez foriros por siaj aferoj aŭ kaŝiĝos, se Sinkwright ne plenumis la ĵuron, kaj pleje dezirante antaŭi Biĉe-n, pro la elpensita de mi plano premi Guez-on, farinte lin cedema en la afero de la ŝipo de Seniel-oj, — mi luis fiakron. Baldaŭ mi estis ĉe la gastejo «Velo kaj Vaporo», blanka malpura domo, kun vitra galerio de la dua etaĝo, kun vendejoj kaj taverno malsupre. La enirejo kondukis tra pordego, maldekstren, laŭ malhela kaj kruta ŝtuparo. Mi haltis por minuto por ordigi la pensojn kaj aŭdis hastajn, atingantajn min paŝojn. «Haltu!» — diris la anhelanta homo. Mi retroturniĝis.

Tio estis Butler kun lia peza rideto.

— Ni leviĝu sur la ŝtuparon, — diris li. — Mi same iras al Guez. Mi vidis, kiel vi veturis, kaj faciligite suspiris. Vi povas ne kredi al mi, se vi deziras. Mi ekkuris por atingi vin. Terura, fia afero, kion mi povas diri! Sed ne eblis malhelpi al li. Se mi pri io kulpas, do pri tio, kial ne eblis malhelpi. Ĉu vi komprenas? Nu, tutegale. Sed mi estis sur via flanko; estas tiel. Tamen, de vi dependas — ĉu akcepti min aŭ rigardi kiel malamikon.

Mi ne scias, ĉu mi ĝojis renkonti lin aŭ ne. Indigna dubo luktis en mi kun senkonscia fido al liaj vortoj. Mi diris: «Estas tro frue juĝi lin». La vortoj de Butler sonis ĝuste; en ili estis kaj amara riproĉo al si mem kaj sincera ĝojo vidi min viva. Krome, Butler estis absolute sobra. Dum mi silentis, trans la fasado, en profundo de la granda korto, aŭdiĝis bruo, krioj, insistaj ordonoj. Tie io estis okazanta. Ne doninte al tio specialan atenton, mi komencis leviĝi laŭ la ŝtuparo, dirinte al Butler:

— Mi emas kredi al vi; sed ni nun ne parolu pri tio. Mi bezonas Guez-on. Bonvolu indiki, kie estas lia ĉambro, kaj foriru, ĉar min atendas tre serioza interparolo.

— Bone, — diris li. — Jen iras virino. Ni eksciu, ĉu la ŝipestro vekiĝis. Mi devas diri al li nur du vortojn; poste mi foriros.

Tiutempe ni leviĝis sur la duan etaĝon kaj estis irantaj laŭ malvasta koridoro kun eliro al la vitra galerio maldekstre. Dekstre mi ekvidis vicon da pordoj, — kvar aŭ kvin, — disigitaj per malregulaj interspacoj. Mi haltigis la virinon. La dika kriema persono de ĉirkaŭ kvardekjara aĝo kun la kapo, ĉirkaŭvolvita per kaptuko, kaj kun broso en la manoj, eksciinte, ke ni deziras scii, ĉu Guez estas hejme, furioze almontris la kontraŭan pordon en la malproksima fino.

— Ĉu li estas hejme — mi ne deziras kaj ne deziras scii! — deklaris ŝi, rapide enpuŝante per la fingroj sub la kaptukon elŝoviĝintajn malpurajn harojn kaj ekscitiĝante. — Iru vi mem kaj eksciu, sed mi al tiu kanajlo ne plu faros eĉ paŝon. Kiel li kriis al mi hieraŭ! Porko kaj kanajlo estas via Guez! Mi pensis, li min batos. «Iru for!» Tion li diris al mi! Hejme li estas, — finis ŝi, feroce suspirinte, — jam pafis. Mi al sonorilaj vokoj ne venas; diablo lin prenu; do li nun pafas en la plafonon. Tiel li postulas, ke oni venu. Antaŭnelonge li ankoraŭfoje pafis. Iru, kaj se li demandos, ĉu vi vidis min, vi povas diri, ke mi al li ne servas. Tie estas virino, — aldonis la dikulino. — Malĉastulo!

Ŝi malaperis, svingante la broson. Mi ĵetis rigardon al Butler. Li staris, penseme pririgardante la pordon. Trans ĝi estis silento.

Mi komencis frapi, unue frapinte nelaŭte, poste kun forto. La pordo movetiĝis, sekve, ĝi ne estis ŝlosita, sed al ni neniu respondis.

— Frapu pli laŭte, — diris Butler, — li, probable, ree ekdormis.

Rememorinte la vortojn de la servistino pri la virino, mi levis la ŝultrojn kaj frapis ankoraŭfoje. La pordo malfermiĝis pli larĝe; nun inter ĝi kaj la pordokadro eblis traŝovi la manon. Mi subite eksentis, ke tie estas neniu, kaj sciigis tion al Butler.

— Tie estas neniu, — konfirmis li. — Strange, sed vere. Do kio, ni malfermu.

Tiam mi, decidiĝinte, puŝis la pordon, kiu, deirinte, batiĝis kontraŭ grandan ŝrankon, kaj eniris, ekstreme ŝokita de tio, ke Guez kuŝas sur la planko.