[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo]

La patro ne sentis inferan odoron
kaj ellasis Satanon al mond'.
Alberto Haushoffer,
Moabito, 1944

Saguramo

1

Elasta maso de varma vento nehaste ruliĝis renkonte al ni. Ĉio brilis, kvazaŭ jubilante: blua ĉielo, arbaraj bedoj de montetoj, disflugantaj en nebulan foron, helverdaj rubandoj de du riveroj malproksime malsupre, ludila, anguloze ŝvebanta akutpinta bloko de majesta Sveticĥoveli. Kaj — silento. Viva silento. Nur fajfetas en la oreloj vastaĵo, saturita per dolĉa ebrio de genisto, kaj impete ekplaŭdas, ondiĝante pro ventoblovoj, longa blanka robo de Stanjo.

— Kia belo, — afekciite diris Stanjo. — Dio, kia belo! Ĉi tie eblas stari dum horoj...

Iraklo kontente gruntis en sian barbon. Stanjo turniĝis, gardeme movis la fingropintojn laŭ kruda, flav-okra muro de la preĝejo.

— Varma...

— Suno, — diris mi.

— Suno... Kaj en Peterburgo nun estas pluvo, vento, — ŝi denove karesis la muron. — Mil kvincent jarojn staras ĝi kaj varmiĝas ĉi tie.

— Kelkfoje ĝi estis forte detruita, — diris Iraklo malgaje. — Persoj, araboj... Sed ni rekonstruadis, — kaj en lia voĉo aŭdiĝis sama fiero, kiel en la diskreta grunteto antaŭ minuto, kvazaŭ li mem, kun siaj proksimaj kamaradoj, rekonstruadis tiujn belaĵojn, projektis komplikajn parafojn de riveroj, starigis montan palisaron laŭ maldekstra bordo de Kurao.

— Iraklo Georgieviĉ, ĉu estas vere, ke alto de preĝejo Ĝvari, — kaj ŝi denove, salutante la grandŝtonan aspran muron jam kiel malnovan amikon, movis laŭ ĝi la manplaton, — rilatas al alto de la monto, sur kiu ĝi staras, kiel kapo de homo al ties korpo? Mi ie legis, ke ĝuste tial ĝi aspektas tiel harmonie el ajna punkto de la valo.

— Mi ne mezuris, Stanislava Solomonovna, — digne respondis Iraklo. — Artosciencistoj asertas, ke estas tiel.

Ŝi ete kapjesis, jam denove rigardante en malproksimon, kaj paŝis antaŭen, forte ektirinte post si preskaŭ nigran sur sunverŝita pavimo makulon de sia stumpigita ombro. «Gar!..» — nevole komencis mi, sed ĝustatempe haltis. Se mi sukcesus diri «Gardu vin!», aŭ, des pli, «Gardu vin, Stanjo», ŝi tute povus aliri la randon mem de la deklivo kaj balanci la piedon super tricentmetra abismo. Eble, eĉ saltus, kiu scias.

— Iraklo Georgieviĉ, — ne turniĝante al ni, ŝi montris per la mano dekstren, kontraŭ fluo de Aragvo, — kaj je-en tie, post riverturno... estas iuj ruinoj, ĉu?

— Ruinoj de fortikaĵo Bebrisciĥe. Tie estas tre bele, Stanislava Solomonovna. Kaj estas vera inundo de tiom ŝatata de vi genisto, aero estas miela. Ankaŭ tien ni nepre veturos, sed alian fojon. Post tagmanĝo, aŭ eĉ morgaŭ.

— Apenaŭ post la tagmanĝo, — voĉis mi. — Stanjo ja estas ĵus post la vojaĝo.

Al Ĝvari ni veturis survoje de la flughaveno.

Stanjo turniĝetis kaj el sub la frunto rigardis min per vaste malfermitaj, mirigitaj okuloj.

— Mi neniom laciĝis.

Deturniĝinte, ŝi aldonis neglekte:

— Nur se por la dua tagduono vi havas aliajn planojn...

Kaj denove, kiel ĉiam pli kaj pli ofte dum lastaj semajnoj, mi eksentis min kvazaŭ je mil verstoj for de ŝi; kvazaŭ je mil jaroj for de ŝi. Kvazaŭ en tombo for de ŝi.

Ŝi nehaste ekiris laŭ rando de la placeto; ni, vole-nevole, sekvis ŝin.

— Kaj tute ili ne bruas, kunfluiĝante, — diris ŝi, rigardante malsupren. — Kaj ne brakumas. Oni brakumas jen kiel, — ŝi momente montris. Kiel angulozaj serpentoj ekflugis la brakoj, ŝi mem fleksiĝis, kurbiĝis malsupren risorte — kaj mia koro stumblis, la korpo memoris. — Sed tiuj ĉi pace, sensone, eĉ sen plaŭdeto eniras unu la alian. Kiel maljunaj, dum tuta vivo fidelaj geedzoj. Strange li vidis...

— Kaj Ĝvari neniam estis monaĥejo, — subridetante, aldonis Iraklo.

— La poeto bezonis — do, li pravis, — tuj respondis Stanjo, ne rimarkante, ke atakas ne tiom la replikon de Iraklo, kiom sian propran antaŭan. — Se poeto en apudvoja ŝtono ekvidis vespermanĝon — li faros el ĝi vespermanĝon, estu certa.

— Sed ja la vespermanĝo estos papera, Stanislava Solomonovna!

— Unu tiu papera transvivos milon da viandaj.

Kun gaja indulgemo Iraklo disigis la manojn, agnoskante sian malvenkon — kvazaŭ lin konfuzus infano per argumento kiel «Sed ja feoj ĉiam venas ĝustatempe».

— Ĉu mi ordonu hodiaŭ paperan sacivon, — mediteme diris li poste, — paperan aĥaŝenon... — kaj palpebrumis al mi.

Stanjo, iranta je paŝo antaŭe, eĉ ne turniĝis. Iraklo iom konfuzite ĉirkaŭglatigis la barbon.

— Tamen, mi timas, ke mia kuiristo min ne komprenos, — balbutis li.

Iel nekonvene komenciĝas tiu longe atendita semajno, pensis mi. Tiu suna, tiu libera, tiu senzorga... Mi alflugis hieraŭ vespere, kaj mi kaj Iraklo preskaŭ ne dormis; babilis, ridis, trinketis junan vinon kaj kalkulis stelojn, kaj mi ankaŭ horojn kalkulis — kaj matene rapidege veturis de Saguramo al la aerodromo, kaj mi kalkulis jam minutojn, kaj diradis: «Jen nun Stanjo ekmovis aleronojn», «Jen nun ŝi eligis ĉasion»; dum Iraklo, sibarite kuŝante sur la benko kaj per unu mano neglekte balancante la stirradon, sincere ridegis kaj per libera manplato montris ĉiujn tiujn aviajn manovrojn. Kaj jen — interpikado. Iraklo videble same sentis streĉon.

— Mi pensas foje, — diris li, evidente penante forigi la streĉon kaj paroligi Stanjon, — ke la Rusia kulturo de la antaŭa jarcento multon perdus sen Kaŭkazo. Se oni fortranĉus ĝin, aperus tia vundo... Elfluus tuta sango.

— Ne elfluus, — neglekte respondis Stanjo. — Mickiewicz, ekzemple, restus, kia estis. Lin malmulte interesis palmoj kaj gazavat-oj.

— Aĥ, nu eble Mickiewicz, — kun troigite heligita mieno ekkapjesis Iraklo. Senteblis, ke li estis incitita. — Kiel mi povis forgesi!

— Certe, ĝi eniris en karnon kaj sangon, — pacige diris mi. — Kaj ne nur en la antaŭa jarcento, — ankaŭ en la nuna... Eblas opinii, ke ĉi tie estas unu el koroj de Rusio.

— Dio, kiaj floroj! — ekkriis Stanjo kaj impetis de la placeto malsupren laŭ malkruta deklivo; kaj la longa blanka robo kiel senpeza nubo ekbolis malantaŭ ŝi, kvazaŭ ŝi levis dum kurado lanugon de milionoj da leontodoj. Ŝiros ŝi la modan ĉifonon, pensis mi, ĉi tie estas ja ne polaj veluraj herbejoj... Sed tion mi ne diris laŭte, certe.

— Ĉamo, — sekvante ŝin per rigardo, diris Iraklo — ĉu kun ironio, ĉu kun admiro. Plej verŝajne, kun ambaŭ.

Certe, ŝi kroĉiĝis. Ŝi abrupte haltis tiel, ke preskaŭ falis. Sed jam momenton poste iu ajn dirus, ke ŝi haltis ĝuste tie, kie deziris.

— Konfesu, Stanislava Solomonovna, — kriis Iraklo, — en vi fluas ankaŭ guto da kartvela sango!

Ŝi turniĝis al ni — preskaŭ ĝis la zono en malmola herbo kaj flamantaj floroj.

— En mi estas miksita tiom da ĉio — ne eblas memori! — la voĉo sonoris. — Sed naskiĝis mi en Varsovio. Kaj tute fieras pri tio!

— Vere, — voĉis mi. — Kaj la nazeto estas tia... kun ĝibeto.

— Ordinara juda nazaĉo! — firme obĵetis ŝi kaj forturniĝis, brilante, kvazaŭ neĝa, meze de varmega ĉielarka ŝaŭmo de sunigita deklivo.

— Ĉu ne estas tie iuj venenaĵoj? — demandis mi, penante ne montri maltrankvilon per la voĉo. Iraklo oblikve rigardis al mi per bruna okulo kaj komencis kalkuli:

— Kobroj, tarantuloj, karakurtoj...

— Mi komprenis, — suspiris mi.

Dum ioma tempo ni silentis. La tago arde spiris, fajfetis vento. Iraklo prenis cigaredojn, proponis al mi.

— Dankon, mi ne fumas dum ripozo.

— Mi memoras. Simple al mi ŝajnis, ke nun vi deziros, — li eltiris longan, kun ora cirklo ĉe filtrilo, «Mtkvari». Kaptinte ĝin per la lipoj, li klakis per fajrigilo. Varmega vento forblovadis la flamon. Tamen, li fajrigis.

— Pro kio ni vere povas perdi la tutan sangon, — diris mi, — tio estas pro impetemo.

— Kiel do?

— Mi eĉ mem ne tre bone komprenas. Ekokupiĝi kune, atingi rapide kaj ekdormi sur laŭroj. Nur ĉe ni povus aperi proverbo: «Laboro farita — ripozo merita». Ja laboron, se ĝi estas vera laboro, okupiĝo, sed ne mallongdaŭra glorago, finfari ne eblas, ĝi daŭras kaj daŭras. Sed ne!

Iraklo kun dubo balancis la kapon.

— Ne, ne, eĉ la lingvo tion fiksas. Prenu ilian «millioner» (milionisto) kaj nian «millionŝĉik» (milionulo). Milionisto, juĝante laŭ la finaĵo, estas tiu, kiu faras ion kun milionoj. Sed milionulo estas tiu, kiu havas milionojn, kaj fino. En la centro de la atento estas ne agado, sed atingita senmova posedo.

Iraklo enspiris fumon, mediteme per duonfermitaj okuloj rigardante al la ok-edra tamburo de la preĝejo. Ŝajnis, la tamburo fandiĝas en ora fajro. Deskuante cindron, li frapetis la cigaredon per meza fingro. Denove balancis la kapon.

— Unue, ni parolis pri Rusia kulturo, sed vi parolas pri rusa nacia karaktero. Jam tio estas substituo. Kaj due, pro kio tiu karaktero vere povas perdi la tutan sangon — tio estas, pardonu, pro ia ekstaza emo al memvipado. Vi eĉ pretekstojn elpensas, kiel speciale, kvankam ili eltenas nenian kritikon. Se sekvi vian logikon — eblas pensi, ke «pogonŝĉik» («bruto-pelulo») estas tiu, kiu havas epoletojn («pogony») sur ŝultroj, — li facile frapis min je la ŝultro, tegita per senmanika ĉemizo, — sed tute ne tiu, kiu pelas brutaron.

— Kaptis, — diris mi, silentinte. — Ĉi tie vi min kaptis, — ridetis mi. — Kaj kie! En la medio de mia lingvo!

— La propra lingvo estas tro kutima. Dio scias, kion eblas elpensi, se ronĝas minuskomplekso. De ekstere pli videblas, — li denove enspiris fumon kaj denove oblikve rigardis al mi, ĉi-foje singarde: ĉu li ne ofendis. — Kvankam kion signifas de ekstere... Per unu piedo — de ekstere, per alia — de interne. Kiel multaj en tiu ĉi lando.

Nun jam mi tuŝis per la manplato lian ŝultron.

— Aŭskultu, Iraklo. Jen tiuj montoj...

— Ĉu maldekstre?

— Jes, tiuj, kien la Tiflisa tunelo foriras...

— Aŭskultu, Aleksandro, — samtone diris li. — Kiam caro Vaĥtango Gorgasal, laciĝinte dum ĉasado, deĉevaliĝis apud nekonata fonto kaj decidis lavi la vizaĝon, li mergis la manojn en akvon kaj mirigite ekkriis: «Tbili»! «Varma»! De tio venis la nomo de la urbo. Memoru, mi petas.

— Pardonu. Bone, sed kial vi al mi plendas, sed en Peterburgo kaj kie ajn aŭdas dekfoje dum tago «Tifliso» kaj ne kontraŭdiras eĉ vorton?

Li ĵetis la cigaredstumpon kaj zorgeme enbatis ĝin per kalkanumo en sekan teron, por ke ne restu eĉ ĝia spuro.

— Ĉar fremduloj ĝin eĉ Pnom-Peno nomu. Vi ja ne estas fremda. Ĉu vi komprenis?

— Komprenis.

— Ĉu vi diros ankoraŭ «Tifliso»?

Amaze laparakic ki ar ŝendzleba!

— Pri tio ne indas eĉ paroli... — aŭtomate tradukis li; li ekhavis tian afekciitan aspekton, ke mi ekridis. — Ba! Ĉu vi, kara, la kartvelan lernas? Kaj kiel vi trejnis prononcon!

— Ho ve, nur fragmentojn, — konfesis mi. — Foliumis frazaron antaŭ la flugo. Sed se mi havus tempon kaj kapablojn — ĉiujn lingvojn ellernus, honestan vorton. Venu ĉu al Revelo, ĉu al Vernyj — kaj al mi estus plezuro, kaj al homoj estus respekto. Sed...

— Krevos via kapo pro tia skalo, — subridis Iraklo. — Jen vere rusa karaktero. Se lerni lingvojn — do ĉiujn samtempe. Kaj se ne ĉiujn — do neniun. En plej bona okazo — de ĉiu po frazo. Imperia animo via... Indulgu vin.

Didad gmadlobt.

— Ne dankinde.

— Mi jen kion intencis demandi. En tiujn montojn — ĉu eblas iri promeni? Ĉu estas vojetoj? Aŭ tie estas tro krute?

Iraklo nehaste movis rigardon al Stanjo. Ŝi estis jam je kvindek paŝoj.

— Jes, jes, mi parolas pri ŝi.

— Nu, Stanislava Solomonovna ja, kiel mi vidas, ĉie trairos, — li deiris de mi je paŝo kaj kun afekta skeptiko ĉirkaŭrigardis min de la kapo ĝis la piedoj. Mi ekridetis.

— Vi ofendas min, amiko Iraklo. Certe, post mia tridekjariĝo mi iom dikiĝis, sed en juna aĝo mi iradis kaj laŭ spegulo de Uŝbo, kaj sur la pinton de Komunismo...

— Ho, nu certe! Kiel mi povis forgesi! Ne eblas, ke ortodoksa komunisto ne grimpus sur sian Fuĝi-monton!

— Kara, kiel ĉi tie rilatas Fuĝi-monto! — ekbolis mi. — Simple malfacila interesa itinero! Simple tiel okazis, ke plejmulto da knaboj, grimpintaj tien unuafoje kaj donintaj en la dudek oka jaro la nomon, apartenis al nia konfesio!

Li ekridis, brilante per blankaj dentoj el la nigra barbo.

— Evidentiĝas, ke ankaŭ vin eblas kolerigi, — diris li. — Sincere dirante, rigardante, kiel kun vi kondutas iuj ĉeestantoj, mi pensis, ke vi estas anĝelo de kvieteco.

Mi forturniĝis, rigardante al Mcĥeto. Kuntiris la ŝultrojn.

— Ja al vi estas tiel malfacile, ĉar vi ĉion perceptas serioze, — nelaŭte diris Iraklo. — Kaj por tiuj, kiuj estas kun vi — same ĉio estas serioze.

Mi kuntiris la ŝultrojn denove.

— Kaj kiel fartas Liza? — demandis li.

— Ĉio estas bona. Ŝi kondukis min hieraŭ preskaŭ ĝis la aviŝtuparo.

— Ĉu vi tial flugis en malsamaj avioj?

— Nu, ni ne parolis pri tio entute, sed, eble, Stanjo estis certa, ke mi estos kondukata. Ŝi mem elpensis ian prokraston, por flugi hodiaŭ... eĉ ne diris, kian.

— Kaj Paŭlinjo?

— Kaj Paŭlinjo kondukis. Dum tuta vojo rakontis fabelon pri sia insulo, jam ne fabelon, sed tutan novelon. Sur unu duono loĝas homoj, kiuj ankoraŭ scipovas iomete pensi, sed nur pri tio, kie trovi manĝaĵon, kaj sur la alia — kiuj pensi jam tute ne scipovas. «Kial?!» — «Paĉjo, nu kiel vi ne komprenas? Ja Merlin donis al ili sufiĉe da pano, kaj nun ili tute forgesis pensi, ĉar la tuta insulo longe malsatis kaj la homoj komencis pensi nur pri manĝaĵo!». Jen, vidu... Tio jam estas ne fabelo, tio jam estas filozofia traktaĵo.

— Ĉu ŝi aĝas dek unu?

— Baldaŭ estos dek tri, Iraklo.

— Sankta Georgo, kiel flugas tempo. Kaj ĉu Liza... scias?

— Foje al mi ŝajnas, ke ŝi konjektas pri ĉio kaj decidis ignori, ja mi ne foriras. Hieraŭ ŝi tiel rigardis... Kaj diris tiel trankvile: «Ripozu tie bone, nin ne forgesu... Al Iraklo transdonu riverencon. Anĝelo gardu vin en la vojo». Foje ŝajnas, ke ŝi konjektas, sed pelas tiujn pensojn, ne kredas. Kaj foje — ke ŝi eĉ pensi pri tielaĵo ne povas, kaj se ŝi ekscios, ŝi simple murdos min tuj, kaj pra...

— Ŝ-ŝ.

Alvenis Stanjo — nehaste, kontentigite: grandega brakpleno da floroj kuŝis kiel bebo sur brakoj. Di-patrino. Kaj unu floron ŝi, certe, enpikis super la orelo — delikata blank-roza pafo de lumo en nigraj, iomete krispaj haroj. Ĉapelon al ŝi, pensis mi. Sub tia suno trovarmiĝos la kapo...

— Kia bela floro. Kaj kiel konvenas al vi, Stanjo. Kiel ĝi nomiĝas?

— Vi tutegale ne memoros, — respondis ŝi kaj, ne haltante, preteriris nin, laŭ ombra muro de la preĝejo al vojeto, kondukanta al demontiĝo. Iraklo, oblikve rigardante al mi, malaprobe, sed sensone klakis per la lango. Mi kun pena indulgemo ridetis: kion fari, se ŝi havas tian humoron. Sed en la animo estis tristo.

— Ĉiu virino estas prokrastita mino, — kliniĝinte al mi, mallaŭte konsolis Iraklo. — Oni neniam scias, en kiu momento ŝi enuos demonstri fidelon kaj ekdeziros demonstri sendependecon. Sed tio nenion signifas. Nur... — li subridis. — Nur eble kruron forŝiros eksplodo, ne pli.

Mi silentis.

Fidelon antaŭ aliuloj Stanjo neniam demonstris.

Antaŭ la demontiĝo ŝi turniĝis, mirigite rigardis al ni iomete el sub la frunto.

— Kion do vi?.. Ni iru.

Ni ekiris. La bebo balancis centon da diverskoloraj kapetoj.

Adiaŭe mi ĉirkaŭrigardis la diafane belan vastaĵon malsupre — ankoraŭ unu paŝo, kaj la pinto, sur kiu staris Ĝvari, konveksante malantaŭ niaj dorsoj, ŝirmus la valon. La koro ekdoloris pro amo al tiuj lokoj. Ĉu amo povas esti senresponda? Iraklo... liaj amikoj... «Miaj amikoj estas viaj amikoj!» De kie do venas tiu nigra sento, ombranta blindigan lumon de suda tago — sento, ke tiu ĉi belo jam ne estas mia, ke mi vidas ĝin lastan fojon? Kiu sendis al mi tiun mallumon? Strange, sed mi estas certa: ĝi venis el ekstere, el nekonataj al mi malvastaĵoj, ĝi estas fremda...

Ni komencis malleviĝi. Renkonte al ni, elfalante el grandega turista aŭtobuso, per densa vico leviĝis homoj, sur kiuj pendis amaso da vidaparataro, aŭdiĝis multevoĉa hispana parolo, kaj mi ekĝojis, kiel ni bone sukcesis — ni estis ĉe Ĝvari nur triope.

La aŭto de Iraklo atendis nin ĉe vojrando, tie, kie ni lasis ĝin antaŭ horo, — luksa, neĝblanka kabrioleto «Russo-Balt», kun forigebla supro. La supro estis forigita, la pordoj — malfermitaj, ŝlosilo kun sukcena breloko, montranta kapeton de Egle la Kolubra Reĝino — sendube donaco de iu balta belulino — defie fideme elstaris el la regpanelo. En tio estas la tuta Iraklo. Kvankam, verŝajne lian aŭton oni konas en la regiono.

— Iraklo Georgieviĉ, permesu, ke mi sidu apud vi, antaŭe?

— Mi opinios tion honoro, Stanislava Solomonovna.

Ŝi donis al mi la bebon.

— Tenu vi, bonvolu. Ĉi tie ĝi ne lokiĝas, ŝirmas la stirradon. Se simple ĵeti sur la benkon, ĝi disfalos.

— Certe, mi tenos, ne dubu.

Neniun homon eblas renkonti dufoje, pensis mi, solece eksidante sur vastan malantaŭan benkon. Dum homo vivas, li ŝanĝiĝadas ĉiusekunde, eĉ se li mem tion ne rimarkas ĝis iu tempo — kaj jen pasas semajno, eĉ eble kvin tagoj, kaj li estas alia, vi renkontas jam ne tiun, kiun adiaŭis; saman alton li havas, samajn kutimojn kaj emojn, sed li mem estas alia, li vin ne memoras; kaj — ĉio rekomenciĝas. Kaj kun mi ja okazas sama inferaĵo; ja ankaŭ mi vivas kaj, sekve, ŝanĝiĝas ĉiusekunde. Tiel estas malhoneste! Mi ne deziras!

Sed ŝajnigi sin antaŭa, por ne vundi tiun, kiun renkontis post kvintaga disiĝo — ĉu estas honeste?

Do, digna homo devas esti malhonesta, por kompensi malhonestecon de la mondo. Ja ĝi estas fia, fia mondo, se ĝi estas konstruita tiel: gardema — mensogas, honesta — tuj vundas per vero...

Varmega jubilanta vento, ĉirkaŭante ventoŝirmilon, blovis en la vizaĝon. Disverŝaĵoj de floroj ĉe vojrandoj kuradis kaj anstataŭis unu alian. Siblante, la vojo dancis renkonten, kiel serpento.

Bela malhonesta mondo.

Iraklo brave bremsis ĝuste apud pordego de sia Sagurama vilao. Elsaltis el la aŭto, galante malfermis pordeton flanke de Stanjo.

— Mi petas.

Poste, subridante, malfermis pordeton por mi. Kun la bukedo mi estis tute senhelpa.

— Mi petas ankaŭ vin.

Premante per ambaŭ manoj, li mem malfermis antaŭ ni klapon de la aĵura pordego. Malkrute supren en la malluman profundon de la ĝardeno estis foriranta vojeto.

— Bonvenon al la azilo de suomo povra.

Amuze, li jam ne unuan fojon nomas tiel sian familian neston. Mi neniam kuraĝis demandi, pri kio temas. Mi suspektas, ke la ludo aperis jam antaŭlonge, danke al multjara familia amikeco de princoj Ĉavĉavadze kun baronoj Mannerheim. Ĝiaj radikoj foriras en, verŝajne, tridekajn jarojn. Ankaŭ Iraklo siatempe longe servis kune kun Urho. Mi neniam estis aparte proksima al Urho, kaj neniam havis okazon viziti lian palaceton apud Viipuri, sed, mi opinias, se tio okazus, ĉe pordego li nepre invitus eniri en malriĉan kabanon, alkroĉiĝintan al kruta deklivo de alianca montaro. Aŭ ion similan.

Finfine ombro. Nur en la ĝardeno mi komprenis, kiel, malgraŭ tuta mia amo al suno, pro malkutimo mi laciĝis de ĝi. Vera malvarmo ne estis, tamen, eĉ ĉi tie — seka varmigita aero langvore ludis per foliaro, blovetis inter arboj, bizare ĵetante ondojn de odoroj de unu al alia, tiel, ke, pasante preter oleandro aŭ jasmeno, ni subite sentis aromon de glicino, kaj apud la glicino subite traflugis strieto de viskoza melaso de genisto. Aperis deziro sidiĝi sur teron, apogi sian dorson kontraŭ trunko de ekzemple jen tiu pistakarbo, fermi la okulojn kaj spiri, spiri...

— Mi volas atentigi vin, Stanislava Solomonovna, — jen antikva fonto. Ĝi estas sorĉa. Jam antaŭ pli ol tricent jaroj homoj rimarkis, ke ĉiu gluto forigas unu pekon.

— Ho-o! Mi ĝuste nun havas tian soifon! Necesas trinki kaj trinki!

Ŝi rapide alkuris altan blokon el ruĝaj brikoj, en kies niĉo apenaŭ aŭdeble lirlis kristale pura akvo. Penante stari malproksime de ĝi, por ne malsekigi la robon, kaj eĉ metinte unu manon malantaŭ la dorson, per manplato de la alia ŝi ĉerpis kaj trinkis, trinkis. Nur ŝi ne malvarmumu... Tuj post sunardo, kaj ŝia gorĝo estas malforta, mi sciis.

Ŝi forturniĝis, rektiĝis, forskuante akvon de la mano. La vizaĝo estas feliĉa, la okuloj brilas, kaj tremetas sennoma floro en nigraj bukloj. Kaj humide briletas la mentono.

— Bongusta! Kaj dudek sep pekoj estas for! Ĉu mi povas ankoraŭ, ĝi ne sekiĝos?

— Kiom via animo deziras, Stanislava Solomonovna. Mi vidas, vi estas granda pekulino. Aŭ vi decidis rezervi por estonteco? Nur ne malvarmumu.

Li kvazaŭ legis miajn pensojn.

Eble, li vere legis iomete. Amiko.

— Aleksandro hieraŭ same komencis trinkegi, — Iraklo ruze rigardis al mi kaj denove palpebrumis. — Sed poste rapide komprenis, ke ekzistas trinkaĵoj multe pli kuracaj.

Stanjo tute infanece tiris la kolon, por ke de la mentono ne falu gutoj sur la robon.

— Ankoraŭ dek kvin, — ŝi denove turniĝis al ni, viŝante la ridetantajn lipojn per malantaŭa flanko de la manplato. — Ĉu? Ne, pli kuracaj ne ekzistas.

— Sed ĉu junaj vinoj? — evidente ofendiĝis Iraklo.

— Dankon, Iraklo Georgieviĉ, sed tio estas ne por mi.

Ĉu io okazis al ŝi?

Ŝi subite aliris min. Rigardis iomete el sub la frunto.

— Ĉu ĉi tie eblas preni duŝon, Saĉjo? Ĉu mi sukcesos antaŭ la tagmanĝo?

— Sendube. Mi tuj vin kondukos.

Finfine aperis io konata en intonacioj. Kaj tuj forflugis la tristo, restis nur miro: pri kia mallumo mi deliris, el kia kesto de Pandora? Ja ĉio estas bona, ĉio estas mirakla. Trankvilo, suno. Spiri...

— Kiel bele estas ĉi tie, — diris ŝi.

— Jes. Mi sciis, ke al vi plaĉos. Ni iru.

— Ĉu vi scias, kion mi pensis tie, ĉe Ĝvari? Estas absolute necese foje vidi per propraj okuloj tiujn belajn lokojn, pri kiuj antaŭ tio oni nur legis kaj nur de poetoj sciis, kiel ili estas belaj. Konvinkiĝi, ke ili ne estas elpensitaj. Tiam tuj iĝas klare, ke ankaŭ ceteraj belaĵoj, pri kiuj ni legas — konscienco, fidelo, amo — ankaŭ ne estas elpensaĵo.

— Ĉu al vi foje ŝajnas, ke ili estas elpensaĵo?

Ŝi kuntiris la ŝultrojn.

— Same kiel al vi.

— Nu, ne-e...

Ŝi subridis kun malgaja ĉionindulga supereco.

— Rakontu al iu alia. Mi ja scias.

Maljuna oĉjo Revaz', kvazaŭ elsaltinta el pentraĵoj de Pirosmani, sidis en plektita fotelo apud enirejo, en ombro, svingante por ventumo per lasta numero de «Apolono», kaj evidente atendis nin — ekvidis kaj tuj ekstaris.

Gamarĝobat, sinjorino! Gamarĝobat, batono knjaz!

— Saluton, oĉjo Revaz'.

«Revaz» kaj «knjaz», danke al lia prononco, konsistigis, laŭ mi, idealan rimon. Mi oblikve rigardetis al Stanjo — ĉu ŝi rimarkis? Ĉu ne naskos ĉi tiu detalo, ekzemple, epigramon? Al mi ĉiam estis treege agrable kaj eĉ flate, se en ŝiaj versoj mi divenis eĥojn de impresoj, de kiuj mi estis se ne kaŭzanto, do almenaŭ atestanto. Ne, ŝia vizaĝo restis malatenta.

— Tio estas Stanislava Solomonovna, granda talento, — diris mi. — Tio estas Revazo Vaĥtangoviĉ, granda animo.

— Saluton, Revazo Vaĥtangoviĉ.

— Eniru dom', mi petas. Dom' estas malvarme, — li parolis kun forta misprononco, sed al mi eĉ la misprononco plaĉis, eĉ la misprononco estis saturita je suno. Li faris paŝon flanken, preterlasante Stanjon al ŝtupetoj, kaj, kiam ŝi trairis, kliniĝis al mi. Diris duonvoĉe: — Al vi depeŝo venis, batono. En kovert', — kaj, ŝovinte la manon en poŝon de vasta pantalono, trovis la koverton. Donis al mi.

— Dankon, oĉjo Revaz', — mi deŝovis la dekstran kubuton, kaj oĉjo Revaz' metis la koverton sub mian akselon — mi alpremis ĝin al la flanko kaj, plu portante la centkapan bebon, enmanigitan al mi de Stanjo, eniris en la domon.

Ĉi tie, en vere malvarmeta antaŭĉambro, Stanjo kaj princineto Tamriko jam turtumis, sukcesinte konatiĝi sen mi.

— Viroj ĉiam hastas ne tie, kie necesas, kaj ĉiam malfruiĝas ne tie, kie necesas, — diris la princineto, ekvidinte min. — Mi jam ĉion scias — kaj kiel nomiĝas nia gastino, kaj pri Ĝvari, kaj ke necesas duŝo. Vi estas libera, Saĉjo.

Jes. Stanjo scipovis esti fulmorapida, mi ja havis okazon tion sperti.

— Tiam mi vere leviĝos en mian ĉambron por minuto kaj almenaŭ liberigos la manojn.

— Mi ordonos porti al vi vazon kun akvo, — la princineto per rigardo de sperta eksperto mezuris la bukedon. — Du vazojn.

— Metu ĝin dume singarde, — diris Stanjo, starante dorse al mi. — Mi venos — aranĝos.

Mi faligis la bukedon sur tablon, ŝiris la koverton laŭ rando. Certe, la papero ŝiriĝis ne tie, kie necesas, — la fingroj hastis kaj senpaciencis; saltanta en la okulojn surtajpo «Al princo Trubeckoj A. L. en proprajn manojn» kun krako duoniĝis.

Kiel mi suspektis, nura ciferaĵo. Dum kelkaj sekundoj, mordante la lipojn, mi sensence okulumis elfalintan el la koverto malgrandan malmolan folieton kun ses kolumnoj de kvinciferaj nombroj, poste ekstaris. Mi malfermis ŝrankon; el flanka poŝo de la jako prenis komp-ĉifrilon, aranĝitan kiel notlibreto. Enmetis en la fendon la folieton kaj premis per la fingroj sur nerimarkeblaj punktoj de ĵakoj de la rekonilo; dum du sekundoj la rekonilo legis miajn fingrospurojn, indekson de ŝvito... Poste sur malhela ekraneto ekŝprucis saltantaj sensencaj literoj kaj, treminte dum momento, enviciĝis en stabilan linion: «Ricevinte ĉi tion vi devas senprokraste reveni ĉefurbon partopreni enketon treega graveco. Vicministro ŝtata sekureco Rusio I. V. Lamsdorf».

Mi demetis la ĉifrilon. Ekster kontakto kun mia mano ĝi tuj estingis la tekston.

Mi leviĝis kaj malrapide aliris al malfermita fenestro, kondukanta en la ĝardenon. Apogiĝis per ambaŭ manoj je larĝa fenestrobreto. Sunlumo foriris de ĝi, eble, antaŭ duonhoro, la suno kaŝiĝis malantaŭ domangulo, sed la fenestrobreto ĝis nun estis pli varma, ol la manoj. De ĉi tie, de sur dua etaĝo, super brilanta foliaro la valo videblis je dekoj da verstoj — tio estis preskaŭ ĉiuj ĉefaj teroj de antikva Kartli.

Jen, ripozis mi.

Jen, restis mi kun la amatino en paradizo.

La ebriiga odoro de pitosporo, kiu floris sub la fenestro, tuj iĝis ne mia. Fora, kiel rememoro.

Ne, tamen necesas ekfumi. Mi ekturniĝis laŭ la ĉambro, serĉante cigaredojn; trovis. Denove venis al la fenestro kaj blovis aĉan fumon en bonodorantan vastaĵon. Estis aŭdeble kiel malsupre, malantaŭ angulo, ŝercas kartvele knaboj, trenantaj pakaĵon de Stanjo el la aŭto en la domon.

Afablega Ivano Volfoviĉ! Por ke li sendu al mi tian ĉifraĵon, devus okazi io vere eksterordinara. Ja mi intervidiĝis kun li nur hieraŭ matene, kaj li, tirante siajn eksmodajn vangoharojn, pufigante ilin per la montrofingro, tiel sincere, tiel hejmece enviis al mi. «Kiaj lokoj! Kia lingvo! Cinandali, kvareli, kindzmarauli... ĉiu vorto estas plena je profundega senco! Ripozu, kara, ripozu. Vi havas plenan rajton. La afero de Tarbagatajaj narkobaronoj forvoris de vi duonjaron da vivo».

Kaj jen, bonvolu. «Ricevinte ĉi tion...»

Ne, sufiĉas. Ja povus ni plu promeni ĝis la vespero! Kaj oĉjo Revaz' povus, ekzemple, ekdormi, ne atendinte nin. Ja ĉiel povus esti! Ĝis la mateno mi ne moviĝos el ĉi tie!

Sed — kio do okazis?

Mi ne volas, ne deziras pensi pri tio! Jam forgesis!

Sed ja io terura... Kaj ĉu morgaŭ, ĉu postmorgaŭ — mi denove plonĝos en tion kun la kapo.

— Amiko Aleksandro! — laŭte kriis Iraklo de malsupre. — La tablo estas aranĝita!

2

— Vi laciĝis, amata.

— Ne.

— Ja laciĝis. Kisas jam sen forto.

— Ne, Stanjo, ne.

— Mi ja sentas.

— Ĉu vi jam ne deziras?

— Mi ĉiam deziras. Ĉiam kuŝus ĉi tiel. Sed vi ripozu iomete.

Kiel karese ŝi prononcis tiun «ĉ-t». Varsovio.

— Mi ja nenien malaperos, Saĉjo.

— Mi malaperos.

— Vi malaperos. Sed mi ne. Kiam mi necesos — mi ĉiam estos apude.

Ŝi ne mensogis. Sed ankaŭ ne diris veron. Ŝi simple — diris.

Ŝi eksidis. Mallevis la piedojn al lanugeca, vasta je la tuta planko, tapiŝo. Zorgeme rigardis al la fenestro. La vastaĵo kovriĝis per miela nebulo.

— Kiel vi pensas, ĉu ne estis aŭdeble, kiel mi ĉi tie jelpetis?

— Estas mole dirite... — balbutis mi.

— Ja mi sopiris pri vi, — klarigis ŝi kaj ekstaris. Malrapide aliris la fenestron. Mi rigardis. Ŝi sentis mian rigardon, certe, kaj ne turniĝis — malhaste iris kaj permesis al mi admiri ŝin. Preskaŭ dancis. Elasta, fleksema, brunhaŭta — por momento mi ŝajnis al mi fakiro kun fluto, sorĉanta... kiun?

— Vesperiĝas, — diris ŝi. Silentis iom; mi admire rigardis. — Nun ni al Bebrisciĥe jam ne veturos, certe.

— Al mi vere aperis aliaj planoj por dua tagduono.

Ŝi ne respondis. Verŝajne, ŝi jam ne memoris tiujn siajn vortojn.

— Sed morgaŭ matene, — reve prononcis ŝi post paŭzo. — Imagu, dum tuta semajno ni estos ĉi tie! Mi tiel dankas vin.

Kaj subite, levinte manojn, ŝi ekturniĝis laŭ la ĉambro. Nigraj haroj disflugis per rapida karuselo, la mamoj tente tremis. Jam denove aperis deziro premi ilin per la manplato.

— Kiel bone! Kiel bone! Mi estas fe-li-ĉa!

«Ricevinte ĉi tion...»

Mi jam ne memoras! Ne memoras!

— Belegajn bukedojn vi faris.

— Jes, tion mi scipovas, — ŝi turniĝis al mi kaj iom mirigite ĵetis rigardon el sub la frunto. Kvazaŭ por ŝi estis surprizo: mi rigardas al ŝi, sed ne al la bukedoj. — Kiel vi rigardas...

— Kiel?

— Bone. Ĉu mi similas al Liza?

La gorĝo spasmis. Mi glutis.

— Tute ne similas.

— Kaj ĉu en lito similas?

— Tute ne similas.

— Ĉu vi diverse sentas kun mi kaj kun ŝi?

— Tute diverse.

— Ĉu ne tutegalas?

— Ne.

— Ĉu vi estis feliĉa kun ŝi, ĝis ni ne kunpuŝiĝis?

— Mi eĉ nun kun ŝi feliĉas. Kaj kun vi feliĉas.

Ŝi ridetis iom malestime.

— Vi devus akcepti islamon, sed ne komunismon.

— Tiam mi ne povus trinki vinon.

— Oj, stultulino mi estas! — ŝi svingis la manojn. — Molestas per paroloj, sed la viro, nature, volas ankoraŭ drinki! Ĉu vi volas, mi surmetu ion kaj kuru malsupren, tie sur la tablo restis botelo.

— Vi estas tro zorgema.

— Ne ekzistas «tro». Jam antikvuloj diris: nobla virino post kuniĝo devas zorgi pri amato, kiel patrino pri infano — ĉar virino en kuniĝo naskiĝas, sed viro mortas. Kaj sportistoj rimarkis: post tiu afero rezultoj de virinoj pliboniĝas, sed de viroj — fi!

— Mi penu elvivi, — respondis mi kaj, etendinte la manon en fendon inter la litkapo kaj la muro, eltiris preskaŭ plenan botelon da «aĥaŝeno». Pardonu, Ivano Volfoviĉ, mi nenion memoras. Stanjo ekridis. — Ĉu vi trinkos?

— Ne. Mi de vi estas ebria, tio sufiĉas.

Mi verŝis por mi du glutojn en pokalon, trinkis. Demandis singarde:

— Ĉu vi estas en ordo?

— En absoluta. Ja ne maltrankviliĝu vi, simple estas sana vivmaniero. Mi ankaŭ fumi ĉesis.

— Sed kio okazis?

Ŝi ekridis ruze. Karesis unu el bukedoj. Al ŝi vere plaĉis, kiel mi rigardas al ŝi, kaj ŝi paŝadis, promenis laŭ la ĉambro — de la ŝranko al muro kun ponardoj kaj sabroj, de la sabroj al muro kun familiaj fotoj, poste al grandega surplanka vazo... El la haroj super la orelo, tremante, plu elstaris forgesita trunketo de anonima floro, nuda kaj orfa, al ĝi ne konvenis nudeco; ĉiujn ĝiajn petalojn ni fordraŝis je la kuseno.

— Ja vi min tiel petegis! Tian konvinkan argumenton donis!

— Kian?

— Mi ne diros.

— Jam antaŭ duonjaro mi rezignis petegi...

— Min argumentoj atingas, kiel ĝirafon. Ne maltrankviliĝu, Saĉjo. Simple mi pensis: mi estas je kvar jaroj pli aĝa, ol ŝi, mi devas tre-e observi min. Almenaŭ subteni egalecon, — kaj subite ŝi montretis dum momento la langopinton. — Ja mi eĉ ne scias, kiel ŝi aspektas. Kaj Paŭlinjo. Vi almenaŭ fotojn montru.

— Por kio?

— Ja parencaj homoj.

— Se tio ne estus vi, mi decidus, ke virino senlime paradas.

— Tio signifas, ke mi senlime bele sentas. Kaj sentas mi, ke mi senlime amas vin.

— Kun vi estas malfacile paroli. Vi tiel posedas vortojn...

— Vi posedas min, kaj mi posedas vortojn. Do, vi posedas vortojn prokure. Reĝu silente, kaj parolos mi.

Ŝi eksidis sur la fenestrobreto, per nuda dorso al la ĝardeno, superverŝita per flav-roza lumo.

— Vortoj... Ili, damnitaj, estas kreitaj ĝuste por trompo. Homoj estas diversaj, ĉiu havas sian amon, sian malamon, sian timon. Kaj vorto estas unu sama por ĉiuj. Tiu, kiu parolas, subkomprenas tute ne tiun amon kaj ne tiun timon, kiun subkomprenas, aŭdinte, la alparolato. Tial estas pli bone silenti pri tiuj temoj... aŭ paroli nur por ĝojigi tiun, kiu estas apude... aŭ, se diri serioze, klarigadi ĝuste sian amon. Ja nur por tiu sola vorto necesas tutan romanon, tutan poemon verki. Mi jen, dum flugis, — ŝi ridetis, — du versaĵojn pri vi verkis. Tamen, tion, ke ili estas pri vi, neniu komprenos.

— Kaj ĉu mi? — stulte fierante, demandis mi.

— Kaj vi, — ŝi denove ridetis, — des pli.

— Legu.

— Ne.

— Legu.

— Ne, ne. Mi ne deziras nun. Ja ju pli oni maĉas sian komprenon, des pli oni foriras de la aliula. Por kio vi foriru de mi? Jen vi, apude. Tio ne tre ofte okazas. Baldaŭ vi denove forveturos ien, kaj mi dume publikigos — tiam legu, — ŝi metis unu kruron al la fenestrobreto, ĉirkaŭvolvis ĝin per la brakoj. — Kia mirakla aero iras de ekstere, — profunde enspiris ŝi. — Ni ankoraŭ promenos antaŭ vespermanĝo, ĉu? El la fonto trinkos.

— Nepre. Kaj antaŭ vespermanĝo. Kaj antaŭ dormo.

— Antaŭ dormo tio estas aparte necesa.

«...Senprokraste reveni ĉefurbon...»

Mi verŝis plenan pokalon kaj eltrinkis, ne deŝirante. El la pokalo ekscite venis odoro de vinberĝardenoj, naĝantaj en suna oceano.

— Ĉu al la aerodromo vi veturis el la hejmo?

— Hejmo... — la suna oceano ekverŝiĝis en la sangon. — Hejmo estas loko, kie eblas ne adaptiĝi. Ne kontroli vortojn. Esti laca, kiam laciĝis, silenti, kiam silentemas — kaj dum tio ne timi, ke ofendos. Ne ŝajnigi sin eĉ je momento — nek per gesto, nek per rigardo...

— Tiel neniam estas.

— Eble. Tial mi neniam havis hejmon.

— Sed eble, simple vi neniam estis hejme?

— Sukcesa bato.

— Saĉjo, mi ne volis ofendi! Vi estas la plej bona, mi ja scias! Simple mi tre volas esti via hejmo... kaj al mi ŝajnas, mi povus. Sed kiam mi pensas, ke vi vizitos la hejmon du-tri-foje monate, kaj ceteran tempon estos en la alia... kaj eble, eĉ en la tria — jen tie, jen tie hejmoj aperados kaj defalados de vi, kiel folioj, sekiĝantaj pro manko de vi... Ho ne, ne. Ĉiam mi diras stultaĵojn. Kapricas. Ne aŭskultu. Tio estas, ĉar mi malstreĉiĝis, ja mi nun tro bone fartas. Kaj se mi subite naskus de vi, ĉu vi min forlasus?

— Ne, certe, — malrapide diris mi.

— Ne? Ĉu vere ne? — ŝia voĉo eksonoris, kaj eklumis la vizaĝo.

— Stulta vorto — forlasus... Ja vi estas mia familio. Mi estus kun vi, kiom povus. Sed, vidu... jam rompita. Ĉar neniam plu sentus min digna homo.

— Sed ĉu nun vi sentas?

Tio estis vangofrapo. Vangofrapo sub la zonon, tiel scipovas nur virinoj. Jes, ne mi parolu pri honesteco. Kun peno, kvazaŭ boateto, naviganta kontraŭ forta fluo, mi demetis la pokalon malproksimen; en paradiza silento abrupte ektintis vitro.

— Ne tre. Sed dum mi donas al vi pli da ĝojo ol da malĝojo — ja vi mem tiel diras...

— Jes, certe jes! Do — kio?

— Do tio havas almenaŭ ian sencon.

— Sed tiam mi havus eĉ pli da ĝojo, Saĉjo!

— Sed li? Ja mi ne povos doni al li tiom da atento, kiom... li meritas.

— Al mi vi same ne ĉiam donas tiom da atento, kiom mi meritas. Sed kiu diros, ke mi al vi kreskas malbona?

Uragano. Vortoj estas ne pli, ol flugantaj laŭ vento folioj. Se venis uragano — la folioj devas deŝiriĝi kaj flugi, sed ilia flugo nenion signifas. Ĝi signifas nur, ke venis uragano. La uragano foriros — kaj ili falos. Kaj stultulo, ne, sadisto estos tiu, kiu, veninte al naĝanta en koto folieto, ekriproĉos ĝin: «Ja vi jam flugis, nu, ek, ankoraŭ, ja tio estas tiel bela!»

Do, ĉu vere estas pli honeste silenti, ne ĵetante al vento vortojn, kaj silente fari tion, kion oni deziras; simple penante laŭeble ne malutili dum tio al aliuloj, same silente?

— Stanjo, vi mem ne komprenas, kion vi parolas.

— Certe, ne komprenas, mia afero estas virina. Sed vi, masklo, diru sincere - ĉu vi ne estus almenaŭ flatita?

Mi nur balancis la kapon.

— Nature, se sen kvereloj kaj skandaloj — mi treege fierus.

Ŝi ekstaris de la fenestrobreto, ridetante. Nehaste alvenis min.

— Kontraŭ via volo mi neniam ion ajn faros.

Sidiĝinte ĉe miaj piedoj, ŝi kliniĝis. Hipnotigite rigardis, kiel mi, tremetante, ŝvelas sub ŝia rigardo — kaj mem senkonscie tremetis kun mi.

— Nu jen, — diris ŝi preskaŭ adore, — vi denove min deziras.

Ŝi tuŝis per la fingropintoj. Poste, ekstarinte super mi sur genuoj, tuŝis per la brusto. Poste per la lipoj. Denove deŝoviĝis, enrigardante. La disvolvitaj haroj pendis preskaŭ ĝis la littuko.

— Ĝi rememorigas al mi idon de iu raba birdo. Postulema kaj sendefenda. Iomete kreskis — kaj jam emas beki! Sed mem, sola — nenion povas, necesas alflugi, el ajna foro alflugi al ĝi kaj nutri, nutri...

Ŝi levis la vizaĝon. La okuloj brilis.

— Mi amas vin, Stanjo, — diris mi.

— Mi alflugos. El ajna foro, almenaŭ por tago, por horo, por kiom vi diros. Alflugos, alflugos! — ŝi movis la fingropintojn laŭ la duonmalfermitaj, sekiĝintaj pro kisoj lipoj. — Ĉu vi deziras ĉi tien?

— Ne. Prefere donacu al la masklo inon.

Per rapida elasta fulmo ŝi turniĝis al mi per la dorso, falis sur la flankon — nur risorte ektremis la matraco. Pikanta kirlo de haroj brulvundis mian vangon.

— Ĉu tiel?

3

Al la programo «Tempo» ni malfruiĝis ĝuste je minuto. Kiam, petole finridante kaj finflustrante, ni malleviĝis en la salonon, Iraklo kaj Tamriko jam sidis antaŭ la televidilo, kaj mi tuj komprenis, ke okazis io terurega. Iraklo turniĝis al la sono de la paŝoj, lia vizaĝo estis tute griza.

— ... Je la deka kaj dek sep laŭ Peterburga tempo, — per morta voĉo informis la anoncisto. — Gravitavio «Carido» iris de bazo Tjuratamo, kie grandprinco Aleksandro Petroviĉ troviĝis kun inspekta vojaĝo, al flughaveno Pulkovo. Cirkonstancoj de la katastrofo sendube atestas pri tio, ke okazis atenco...

— Dio! — ne sukcesis reteni ekkrion la princineto.

Mi malvarmiĝis. Mi ĉion ekkonsciis momente — eĉ tion, ke ekzistas nek savo, nek prokrasto por mi kaj Stanjo. Mi rigardis al ŝi — ŝi aŭskultis, etendinte la kolon, kiel antaŭe ĉe la fonto, kaj ŝia frunto estis sufere faldita. Mi prenis el la poŝo la ĉifrilon kun la depeŝo, tuŝis per la fingroj la ĵakojn kaj montris al ŝi la ekraneton. Dum sekundo ŝi nekomprenante legis, poste kun teruro ekrigardis en miajn okulojn.

— Tion mi ricevis tage, — diris mi. — Intencis prokrasti ĝis morgaŭ.

Ŝi prenis mian manon kun la ĉifrilo, alportis al la lipoj kaj kisis.

— Dankon pro la hodiaŭo.

Mi ekiris al la telefono. Prenis la parolilon, ekklavumis numeron. Malantaŭ mia dorso Stanjo ion klarigadis al la gastigantoj — mi ne aŭdis.

— Fraŭlino, kiam vi havas la plej proksiman flugon al Peterburgo? Je la dudek dua kaj kvindek?

— Ni sukcesos, — abrupte prononcis Iraklo. — Mi veturigos.

— Rezervu unu lokon...

— Du! — despere ekkriis Stanjo.

Mi konfuze turniĝis al ŝi.

— Stanjo, eble vi ankoraŭ iom ripozu sub la suno...

Ŝi eĉ ne donis al mi respondon. Eĉ forturniĝis.

— Du lokojn. Kaĵinskaja Stanislava Solomonovna, Trubeckoj Aleksandro Lvoviĉ. Ne, ne Levonoviĉ, simple Lvoviĉ. Jes, je duonhoro pli frue, mi komprenis. Gmadlobt daĥmarebisatvis.

Mi surmetis la parolilon. Ĝi preskaŭ elglitis el ŝvitaj fingroj.

Iraklo aliris min. Peze mallevis la manplatojn sur miajn ŝultrojn kaj forte skuis. Li iel tuj malaltiĝis.

— Trovu ilin kaj mortigu, — kun firma raŭko diris li.

— Mi penos, — respondis mi.

— Mi kafon kuiros al vi, — mallaŭte diris Tamriko.

Jam en la aŭto, meze de stela aroma nokto — maldiketa lunarko naĝis tiel trankvile — Stanjo demandis, kiam Iraklo deiris por fermi la pordegon:

— Ĉu Liza vin renkontos?

— Ne. Ili eĉ ne scias.

— Bone. Do, ni sukcesos tie interkisi por adiaŭo.

— Mi venos, Stanjo! — mia gorĝo spasmis pro tenero kaj kompato. Mi sciis, tio estas malvero, neniu povas veni al iu ajn dufoje. — Mi venos!

— Mi estas via hejmo, — respondis ŝi.

En karesa mallumo jen tie, jen ĉi tie pulse sonoretis cikadoj.


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo]

Notoj pri la ĉapitro


versto

Malnova rusa mezurunuo de distanco (1066.8 metroj, t.e. proksimume 1 kilometro).


bruas, kunfluiĝante

Temas pri priskribo de tiu ĉi loko fare de granda rusa poeto Miĥailo Jurjeviĉ Lermontov (1814–1841) en komenco de poemo «Mciri» (en traduko de B. Tornado):

Nemultajn jarojn antaŭ nun,
kie brakumas sin sub sun'
kiel fratinoj kun la bru'
Kura' kaj de Aragvo flu' —
situis monaĥej'. Post mont'
eĉ vidos nun preteriront'
ruinojn de l' preĝeja mur',
de l' volbo kaj de l' garda tur'...

sacivo

Kartvela manĝaĵo el kokaĵo.


aĥaŝeno

Kartvela vino.


Mickiewicz

Adamo Mickiewicz (1798–1855), granda pola poeto.


gazavat

Sankta milito ĉe islamanoj.


pelulo ... pelas brutaron

La tradukinto petas pardonon de leganto pro tio, ke li ne sukcesis traduki la kalemburon en Esperanton; sed espereble tio estas pardoninda, ĉar la kalemburo montras ĝuste neregulecon de rusa vortoderivado, kio nature apenaŭ tradukeblas en regulecan Esperanton.


Didad gmadlobt

Grandan dankon (en la kartvela).


Uŝbo

Monto en Kaŭkazo, sudoriente de Elbruso; havas glaciriverojn.


pinto de Komunismo

La plej alta pinto de Pamira montaro.


azilo de suomo povra

Citaĵo el fama poemo de la granda rusa poeto Aleksandro Puŝkin «Kupra rajdanto».


alianca montaro

Citaĵo el poemo de M. Ju. Lermontov «Disputo» pri Kaŭkazo.


Gamarĝobat

Saluton (en la kartvela).


Gamarĝobat, batono knjaz

Saluton, sinjoro (en la kartvela) princo (kripligita rusa «knjazj»).


pitosporo

Dekoracia planto (latina nomo: pittosporum, t.e. «peĉosemulo»).


kiel ĝirafon

Aludo al rusa anekdoto pri ĝirafo, kiun ŝercoj atingas prokraste pro longa kolo.


programo «Tempo»

Vespera televida novaĵprogramo je 21:00.


Gmadlobt daĥmarebisatvis

Dankon pro la helpo (en la kartvela).


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo]