5. Poste
Ĉe la cara tendo sgtaris ĉaretoj, al Petro Aleksejeviĉ venis komercistoj — el Moskvo, el Arĥangelsko, el Vologdo, el Jaroslavlo. Unu riĉulo — seka, faltoplena, kun maldika barbo, — riverencante al Menŝikov, parolis:
— Ni ĝuste scias, sinjoro, ke svedaj komercistoj kolektis monon, nemalgrandan, kun kuriero sendis tiun monon al reĝo Karolo, por ke ne cedu sian forteson, kiu gardas eliron al la maro — ĉu Balta, kiel ĝi nomiĝas. Al la svedaj negocistoj ni havas per kio respondi. Riverencu al Petro Aleksejeviĉ, diru, ke ni venis al lia moŝto, diru, ke ni falas al liaj piedoj — ne juĝu tro severe, akceptu, kolektis ni po iomete, — mi pensas, taŭgos por militiro. Se ne hodiaŭ, do morgaŭ venos horo, ankaŭ ni kun profito per niaj varoj komercos...
Petro, gaja, juna, kvazaŭ en la longe pasintaj tagoj de la konstruado de la Perejaslavla luda floto, brilante per la brunaj okuloj, estis rapide skribanta, starante ĉe alta, farita el nerabotitaj tabuloj pupitro, leteron al Apraksin, parolante samtempe kun Boriso Petroviĉ Ŝeremetev...
«Mi deklaras al via moŝto, ke kun helpo de venkodonanto Dio, ĉi fortreso, post kruela, ekstrema, malfacila kaj sanga sturmo, kapitulacis...»
— Do kiun, Petro Aleksejeviĉ? — demandis Ŝeremetev. — La afero ne estas ŝerca. La citadelo estas detruita forte, multajn laborojn necesas komenci, kaj la svedo ne prokrastos ĝin rekonkeri...
— Kiun, se ne Daniloviĉ-on! — trankvile respondis Petro. — Li estu komandanto. Kun li eblas esti certa, li faros ĉion kiel necesas...
— Daniloviĉ-on — bone! — konsentis Ŝeremetev kaj komencis legi preparitan liston pri riparaj laboroj en la nove rekonkerita fortreso. Petro, aŭskultante kaj kuntirante la brovojn, skribis alian leteron al Moskvo — al Romodanovskij, riproĉis la princon-cezaron, ke tro malrapide tiu sendas apotekistojn kaj kuracistojn, pro kio iuj pli frue ol destinita tempo mortis per malbona morto. Ne finskribinte, li diris al Ŝeremetev:
— Feron do ni kie tiom multe, sinjoro feldmarŝalo, povas trovi? Ankaŭ sen fero estos bone — ni enbatos fostojn peĉitajn, ili tenas bone...
Kaj li komencis skribi novan paperon — al kiu kiajn dekoraciojn doni pro la preno de la fortreso Noteburgo. De malantaŭe aliris Aleksandro Daniloviĉ, tuŝis la ŝultron de la caro, diris:
— Al via moŝto, Siro...