Parto kvara
«Standardo de kvar maroj»
Kaj ŝipo iĝis mia hejm'...
Ĉapitro unua
1. Kun raporto al Moskvo
En la domo de Rezen Silvestro Petroviĉ ordonis doni al si inkon, plumon kaj paperon kaj eksidis al tablo — skribi leteron al la caro, sed tuj kiam li zorge skribis la caran titolon, venis la inĝeniero kaj diris, ke estas nova, bona sciigo. Post Rezen videblis ĝuste tiu akranaza serĝento de suboficiro Ĥodiĉenkov, kiu antaŭ nelonge petis de la kapitan-komodoro la kupran kanoneton por la soldatoj, starantaj sur la limposteno.
— Kia bona sciigo? — per elturmentita voĉo demandis Ievlev.
La serĝento paŝis antaŭen, rakontis, ke sveda rajdista taĉmento antaŭ nelonge atakis la Konduŝan limpostenon, por trabatiĝi al Oloneco. Sed suboficiro Ĥodiĉenkov al tiu latronaĵo estis preta, dormadis dum la tuta nuna tempo nur per unu okulo, la popolo sur la limposteno estas ne simpla, la svedojn ili batis firme. El mil homoj vivaj foriris ne pli ol tricent, la ceteraj estas enterigitaj apud rulŝtonego nomata Sorĉisto. Ili enterigadis dum du tagoj, da armilaro akiris multe: kaj fusilojn, kaj spadojn, kaj kanonojn.
— Kaj la vian, sinjoro kapitan-komodoro, ni sendifekte liveris reen! — finis la serĝento.
Ievlev gratulis la serĝenton kun la viktorio kaj, ordoninte lin trinkigi kaj manĝigi sate, revenis al la letero. Unue li pensis detale priskribi la tutan bildon de la batalo, sed subite eksentis tian malfortecon, ke preskaŭ falis de la benko: en la oreloj subite alte ekkantis flutetoj, antaŭ la okuloj kun neeltenebla zumado traflugis multegaj muŝoj, la plumo elfalis el la fingroj...
— Mi trinkus! — petis Ievlev.
Jegorĉjo donis akvon en kruĉeto, Silvestro Petroviĉ lipis, fermis la okulojn, strikte kaj severe ordonis al si: «Skribu tuj. Poste estos pli malbone!»
Kaj mallonge, sen ajna troa vorto, li skribis al la caro, ke la svedoj estas frakasitaj plene, la ŝipoj estas kaptitaj, al Arĥangelsko ne plu minacas danĝero. En la tuta letero estis sep linioj.
— Ĉu mi veturu? — demandis Jegorĉjo.
— Vi, amiko, — viŝante la ŝvitan vizaĝon kaj suferante pro turmentanta doloro en la vundita kruro, respondis Ievlev. — Ni iru al Maria Nikitiŝna, ŝi ankaŭ monon donos — la vojo ne estas proksima. Se vi faligos ĉevalon — aĉetu alian, flugu kiel sago. Prenu en la citadela korto riparitan svedan kuglegon — vi veturigos al la caro suveniron...
Li ankoraŭ trinkis akvon, koncentrante la pensojn, maltrankvilante forgesi la ĉefan. Jegorĉjo atendis silente.
— Ankoraŭ jen: survoje en Ĥolmogoro unuavice vizitu eminencon Atanazion. La maljunulo estas febla, probable en atendo elturmentiĝis. Al li ĉion rakontu detale, li ĝoju. Eble, ankaŭ la vojevodon vizitu. En ĉi bonaj horoj pri la antaŭa malhonoro rememori ne indas. Tio pasis — kaj kun Dio!
— Kia malhonoro? — demandis Jegorĉjo.
Ievlev ĵetis al li severan rigardon, ne respondis.
— Ĉu kiel la princo ektimis? — rememoris Pustovojtov. — Ĉu pri tio?
— Tio estas afero ne de via kapo! — abrupte diris Ievlev. — Post la eminenco vi hastu al vojevodo princo Alekseo Petroviĉ. Lin ĉirkaŭiri al ni estas nekonvene. Kun tuta respekto bojaron Prozorovskij-on pri la granda viktorio gratulu. Se li deziros, li ankaŭ mem al la Siro skribu — laŭ la rango. Sed ĉu vi aŭskultas min?
— Mi aŭskultas! — morne respondis Jegorĉjo.
Li prenis la sigelitan per vakso leteron, volvis en tukon. Silvestro Petroviĉ balancis la kapon:
— Sed kiel vi estas malpura, Jegoro. Kaj malpura, kaj ŝirita tuta...
— Tio estas pulva fulgo! — per ofendita voĉo diris Jegorĉjo. — Kaj kaftanon alian mi ne havas, kiu sur mi estas — estas la plej bona...
— Ĉio mia ja forbrulis! — diris Ievlev kaj ordonis al Rezen doni al Jegorĉjo ion por ŝanĝi veston. La inĝeniero elprenis el la kofro belan kaftanon, mallongan pantalonon, bonkvalitan mantelon.
Jegorĉjo eliris el la domo de Rezen, pririgardis la mantelon, venis al Maria Nikitiŝna por la mono, ekpaŝis al la albordiĝejo. Juna matroso metis en lian velboaton riparitan svedan kuglegon. La velboato debordiĝis de la fortreso. La koro de Jegorĉjo batis puŝe, forte, al li estis varmege, li deziris rakonti al ĉiuj, ke li jam hodiaŭ veturas en Moskvon al Siro mem Petro Aleksejeviĉ — veturigas raporton pri la viktorio super la svedoj. Sed paroli li ne rajtis...
Arĥangelsko renkontis Jegorĉjon per gaja sonorilado, — en sonorilejoj restis nur malgrandaj sonoriloj, ili sonoris alte, pro tiu sonoro al lia koro iĝis tute bone. Ĉie — en stratoj kaj stratetoj, sur la Resurekta kajo, apud la Komerca korto — tumultis metiistoj, ankoraŭ kun tranĉiloj, kun arkebuzoj, kun muskedoj — iris ripozi. Laŭ Dvino per remiloj unu post alia moviĝadis velboatoj kaj barkoj de tiuj ĉasistoj, kiuj sidis en embuskoj, aranĝitaj de forpasinta Krikov. La ĉasistojn renkontadis la edzinoj kun pirogoj, kun stofoj, kisadis la edzojn, riverencadis al ili. Kaj apud kanonoj bruis blankharaj knaboj, frapadis la tubojn, penadis levi pezajn skovelojn, timigadis:
— Jen mi pafos!
Ĉevalon Jegorĉjo prenis el la ĉevalejo de la Sepurba domo, eksidis en la selon, alligis al ĝi la kuglegon, alrajdis la barilon. La gardistoj, rekoninte Pustovojtov-on, demandis, por kia neceso li forveturas el la urbo. Ĉi tie Jegorĉjo ne eltenis, diris kvazaŭ senintence:
— Al Moskvo — de la kapitan-komodoro kun raporto al la Siro pri la viktorio.
La pli aĝa gardisto demetis la ĉapon.
— Nu, donu Dio! Eble, rekompencos vin la caro-patro. En la antikvaj tempoj tiel okazadis: kiu bonan sciigon alveturigas — al tiu estas rekompenco, kaj kiu ion pli malbonan, tiun oni povis aresti...
Aliaj gardistoj ekridis:
— Aresti? Tro, frato, milde: tiam oni pli severe faras...
— Ja sendube la kapon for...
— Kaj sur palison...
La maljunulo suspiris:
— Tio estas vero: apud la caro — apud la morto. Provu, divenu! Nu, tamen por Jegorĉjo la afero estas senduba. Ankoraŭ okazas, demandas la caro — kion vi pro via bona sciigo bezonas. Tiam, Jegoro, tuj respondi hastu. Se vi prokrastos — sen rekompenco restos. Ĉu vi scias, kion peti?
— Mi scias! — firme respondis Jegoro.
— Vi duonon de la regno petu! — diris el malproksime blonda gardisto. — Duonon de la regno, kaj al ĝi caridinon aldone...
— Ŝerculoj! — eldiris la maljunulo. — Ne caridinon li bezonas, sed bovinon kaj ŝafojn en la korton. La domo ja tute, mi pensas, kadukiĝis...
La gardistoj kun rido levis la stangon, Jegoro elveturis el Arĥangelsko. Kaj tuj en sia imago li ekvidis sin ne en densa ĉedvina pinarbaro, sed en Moskvo, en la caraj ĉambroj. Jen iras al li renkonten Siro Petro Aleksejeviĉ, legas la raporton, kisas Jegoron kaj demandas, per kio lin rekompenci. Kaj Jegoro respondas:
— Metu min, sinjoro bombardisto, en la navigistan lernejon, kiu estas en la Suĥareva turo. Mi lernos kun tuta penemo kaj diligenteco kaj iĝos estro de granda kvindekkanona ŝipo.
Batas tamburoj, trumpetas klarionoj, kaj Jegorĉjo sur ĉevalo enveturas en la navigistan lernejon... Grandegaj pinoj staras en la navigista lernejo, ne aŭdeblas homaj voĉoj, ne videblas lernantoj... Aĥ, jen kio! Tio estas ne la lernejo. Tio estas la pinaro, — ne ĝisveturis Jegorĉjo la navigistan lernejon. Ekdormis en la vojo pro laco. Sed ne gravas, li ĝisveturos. Nepre ĝisveturos...
Ĉe tagiĝo Jegorĉjo atingis Ĥolmogoron. La bieno de mastro Atanazio mirigis lin per nevidita senhomeco: kvazaŭ formortis diversaj servoj, super la episkopa kuirejo ne videblis fumo, sur la korto ne tumultis, kiel ĉiam, subdiakonoj, monaĥejaj panistoj, brandistoj, fiŝistoj, kaligrafoj, arĝentistoj, kandelistoj, dikaj episkopaj kantoroj...
— Kio ĉe vi okazis? — demandis Jegorĉjo palan, kun mallevitaj okuloj, serviston.
— Ke ni senhomiĝis?
— Neniu videblas ja...
— La mastro ĉiujn al Arĥangelsko sendis — svedajn militistojn bati. Li mem, per siaj manoj lancojn disdonadis, halebardojn, sabrojn, muskedojn, mem ĉi tie ekzercojn en la korto aranĝis. Kiel centestro super ili iris nia sakristiano patro Makario...
Jegorĉjo deziris ridi, sed retenis sin, ne montris tion, nur viŝis la buŝon per la polmo. La servisto per rapidaj paŝoj iris en la ĉambrojn, revenis, diris:
— Atendas vin la mastro!
Atanazio staris en sia dormoĉambro, apogante sin per la maldika mano al la litpiedo. Li estis en longa blanka subĉemizo, kun noktoĉapo sur la grizaj haroj, maldika, nerekoneble ŝanĝiĝinta dum tiuj ĉi tagoj.
— Nu? — kriis li. — Kial vi silentas? Ĉu la lango forsekiĝis?
— Viktorio! — per plena, profunda voĉo proklamis Jegorĉjo. — Plene frakasita estas la svedo. Finita la latrono!
La mastro plorsingultis, volis ion diri kaj ne sukcesis. Longe daŭris la silento. Jegorĉjo pensis, ke Atanazio malleviĝos nun sur la genuojn kaj komencos preĝi, sed la maljunulo, anstataŭ preĝo, subite riverencis kaj diris:
— Dankon al vi, nepo. Nun eĉ morti iĝos pli trankvile. Malsanas mi — maljuneco min venkis, antaŭ nelonge intencis mi veturi al vi en la citadelon, sed fortoj mankis.
Kaj li komencis demandi pri detaloj de la batalo, kaj tiel inteligente, ke Jegorĉjo miris — eblis pensi, ke la mastro en antaŭaj tempoj militis. Kaj kiam Jegorĉjo, kun deco, konforma al la loko kaj al la rango de Atanazio, rakontis, ke svedoj estis batitaj en granda kvanto kaj iliaj korpoj ĝis nun naĝas sur Dvino, Atanazio sen ajna humileco en la voĉo sakris:
— Nu do tiele ilin kaj tiele! Ĉu ni vokis ilin al Arĥangelsko, lupajn idojn?
Iom poste li demandis:
— Ĉu la vojevodon vi sciigis pri la viktorio?
— Mi tuj al li iros! — respondis Jegorĉjo.
— Saĝe! Ne necesas nun kun li kvereli. Li estas malutilema, hundaĉo, multajn fiaĵojn kapablas fari, firman manon sur la pinto mem li havas. Gardu vin de li, infanoj, de la blasfemulo damnita, kalumnianto, denuncisto...
Jegorĉjo kun mirego ĵetis rigardon al Atanazio — kion li diras pri la princo-vojevodo. Tiu, kvazaŭ diveninte la pensojn de Jegorĉjo, klarigis:
— Timas mi, infano, bonkorecon de la kapitan-komodoro. Li estas flamiĝema kaj bonkora nekonvene. Nun kun la granda viktorio li al la malbona pasinteco svingos la manon, sed ĉi serpentoj, mi pensas, ne forgesos, per la dentoj ili ĝis nun grincas. Eksidis, kanajloj, ĉi tie en Ĥolmogoro — kaj ĉiuj tri kancelarianoj, kaj la dumaano, anatemulo, kaj la latrona vojevodo mem, ankoraŭ kun iu fuĝinta oficiro. Prozorovskij, oni diras, dum tago kaj nokto brandon drinkas, ĝis deliraj vizioj. En ĉi nokto li nudpieda kaj nudkorpa sur la korto ĵetiĝadis, malhonoro por tuta najbaraĵo. Por tio mi pri tio rakontas, ke vi gardu vin en lia domo...
— Sed kiel do gardi min? — perplekse demandis Jegorĉjo.
— Estu pli humila, riverencu pli malalte, la kolo ne rompiĝos... Nu, iru, nepo, iru, infano, laciĝis mi, kuŝiĝos. Iru kun Dio...
Li benis Jegorĉjon, kuŝiĝis. Jegorĉjo eliris. La servisto akompanis lin ĝis la barilpordeto, flustris funebre:
— Tute malfortas nia avo. Ho, Dio!
Ĉe la domo de la vojevodo plu estis pasumantaj la gardistoj, destinitaj de Silvestro Petroviĉ. La kvindekestro impetis renkonten al Jegorĉjo, tiu, sidante en la selo, mallonge rakontis pri la venko super la svedoj. La soldatoj amasiĝis ĉirkaŭ Jegorĉjo, avide demandadis, li respondadis kun detaloj, kiel surgrundiĝis la flagŝipo «Krono», kiel en ties pobon batis la fregato, kiel eliris la brulŝipoj, kiel per ŝipatako oni kaptis la jaĥton. La kvindekestro demandis:
— Eble, ni al Arĥangelsko iru? Kion ni plu faru ĉi tie? La vojevodon, mi pensas, neniu nun ofendos, finita estas la svedo.
— Ĉu plu malsanas la princo? — demandis Jegorĉjo.
— Drinkuliĝis tute! — ridante, respondis la kvindekestro. — Antaŭ nelonge sur la tegmenton grimpis — kokerikis. Eĉ rigardi al tio estas hontinde...
— Do, iru! — diris Jegorĉjo. — Kaj vere ĉi tie ne plu estas kion fari. La sekvantaro vojevoda estas ĉe li: kiu lin tuŝos?
Li deĉevaliĝis, frapis per la rajdovipo al la pordego.
Sur la perono de la bojara domo Jegorĉjo preskaŭ kunpuŝiĝis kun Meĥonoŝin. Tiu retropaŝis en la vestiblon. Jegorĉjo paliĝis, pli firme kunpremis en la mano la vipon, dise diris:
— Jen kie vi estas, sinjoro leŭtenanto.
— Sed kie mi estu? — same paliĝinte, demandis Meĥonoŝin.
— Ĉu vi vere ne scias?
— Mi ne scias, instruu! Forgesis mi iel...
— Jam, kiam oni pendumi kondukos — vi rememoros!
— Ĉu min pendumi?
Jegorĉjo, ne respondante, eniris en la vestiblon, ordoneme malfermis la pordon. Renkonten, mole paŝante, ĵetiĝis kancelariano Gusev, flustris, elspirante ajlon:
— Dormas ankoraŭ la princo-vojevodo! Malforta... Tiom grandaj estas malsanoj...
— Veku! — ordonis Jegorĉjo. — Mankas al mi tempo.
— Neniel estas permesite! — riverencante ripetadis la kancelariano. — Li estas severa, rapide punema...
— Atendi mi ne povas! — diris Jegorĉjo. — Mi veturas al Moskvo kun raporto al la Siro...
La kancelariano ektimis, ekkuris sur knarantaj plankotabuloj — al la vojevodo. Jegorĉjo eksidis sur benkon, enpensiĝis. Tra la ĉambro per larĝaj paŝoj, kvazaŭ ne rimarkante Jegorĉjon, trairis Meĥonoŝin. Frapis unu pordo, poste alia. Desupre, de la ŝtuparo al Jegorĉjo rigardis la maljunaj fraŭlinoj-princidinoj, malaprobante, ke li ne riverencas, ne demandas pri la sano. Princido Borĉjo aliris pli proksime, metis la manojn post la dorson, interesiĝis:
— Ĉu vere viktorio estas?
— Kaj kiel tio vin koncernas? — bruske demandis Jegorĉjo.
— Tiel, ke mi estas vojevoda filo! — brustoŝvelis la princido.
— Blato vi estas subforna, sed ne vojevoda filo! — respondis Pustovojtov. — Hontu demandi.
La maljunaj fraŭlinoj ekflustris, riproĉante Jegorĉjon, ke tiu ne scias chevalier-econ, ne estas instruita pri plaisir, certe, same kiel la ceteraj Ievlev-aj, estas filo de tolaĵlavistino. Jegorĉjo sidis, rigardante flanken, frapetante la kruron per la vipo.
En la domo ĉiam aŭdeblis moviĝado, kuradis servistoj, portadis al la vojevodo maceritan oksikokon, peklakvon, raspitan krenon, bieron por refreŝiĝi post drinko. Desupre fojfoje aŭdiĝadis minaca graŭlado, admonanta voĉo de Meĥonoŝin. Post la dorso de Jegorĉjo knaradis pordoj, plankotabuloj, interpalpebrumadis la hejmanoj. Ŝajnis, ke la tuta bojara servistaro interkonsentas pri io. Al Jegorĉjo tedis, li diris al maljuna nanino:
— Vi, oldulino, saltu pli rapide, kiom mi povas atendi?
La nanino ŝrikis per vira voĉo, transkapiĝis, malaperis en krepusko de la vojevoda polva domo. Tuj venis dumaano Larionov, sen riverenco, severe, kvazaŭ arestiton, kondukis Jegorĉjon laŭ ŝtupoj supren en la ĉambron. La vojevodo sidis retrokliniĝinte en fotelo, lia vizaĝo estis griza, ŝvela, la okuloj apenaŭ rigardis, la frunto estis ligita per tuko kun raspita kreno. Dumaano Larionov eksidis sur benkon, ekfiksrigardis Jegorĉjon per la akraj okuletoj, komencis balanci la piedon en mola marokena boteto. Post la dorso de la vojevodo estis mordetanta la lipojn leŭtenanto Meĥonoŝin. Pli malproksime estis interflustrantaj la kancelarianoj. Jegorĉjo riverencis al Prozorovskij, transdiris, kio estis ordonita de Silvestro Petroviĉ. La vojevodo per malcerta voĉo, malbone movante la langon, demandis:
— Ĉu Ievlev via kaj kaj Krikov estas kompanoj?
— Kiel — kompanoj? — ne komprenis Jegoro.
— Ĉu de la sama speco?
Meĥonoŝin plu lekadis kaj mordetadis siajn lipojn, aŭskultis, kaŝante rigardon. Larionov balancadis la piedon, rigardis malkonfide, kvazaŭ prepariĝante al io.
— Rjabov kaj Krikov estas kompanoj, — daŭrigis la vojevodo, — tion mi scias. Krikov kun la kapitan-komodoro, probable, same ribeligajn foliojn legadis, per unu sama gudro ŝmiritaj latronoj, unu saman kovardan aferon entreprenis...
Jegorĉjo, streĉiĝinte, paliĝinte, interrompis la vojevodon:
— Ĉi insultajn vortojn, princo-vojevodo, por mi aŭdi estas neelteneble. Mi por afero al Moskvo estas sendita kaj devas esti tie sen ajna prokrasto...
— Ĉu vi?
— Mi, princo-vojevodo!
— Sed vi estas de kia deveno?
Jegoro, kuntirinte la brovojn, antaŭsentante malfeliĉon, respondis, ke lia deveno estas simpla. Tiam per alta voĉo, kvazaŭ legante libron, la dumaano diris, ke ne konvenas al li, malnoblulo, kampula filo veturi por stari antaŭ la helaj caraj okuloj. Veturos al Moskvo alia homo, de nobela deveno, kaj al Jegorĉjo estas ordonite de la vojevodo sidi ĉi tie, en Ĥolmogoro. Jegorĉjo flamiĝis, kriis, ke al li estis ordonite iri de la kapitan-komodoro mem. Tiam antaŭen eliris Meĥonoŝin, mallarĝigis la okulojn:
— Donu la leteron!
— Ĉu al vi?
— Al mi!
— Sed kiu vi estas ĉi tie?
— Tiu, ke por vi mia ordono estas leĝo!
La vojevodo ion muĝis, same etendis la manon por la letero... Jegorĉjo, malbone komprenante, tremegante pro furiozo, elkuris en la korton — al la ĉeval-alligejo.
Lia nigra virĉevalo ĉi tie ne estis.
Iuj servistoj en manteloj, grasaj, fortikaj, hirtaj, estis ludantaj ĵetkubojn apud la ĉeval-alligejo. Insultante, Jegorĉjo demandis, kie estas lia stalono, kien la ŝtelistoj forkondukis la virĉevalon, por kio faras malbone? La servistoj, interridante, ne respondis. Tiam li kaptis la plej fortikan je la kolumo, skuis, starigis antaŭ si, sed tuj de malantaŭe oni batis lin sub la genuojn, kaj li falis dorsaltere — en la amason de la servistoj. Kelkaj servistoj surfalis lian bruston, aliaj la piedojn. Li perdis la konscion.
— Pli facile, pli facile! — diris Meĥonoŝin. — Ĝismorte ja ne necesas. Prenu, ĵetu lin en la kavon, kie Longinov enuas, duope por ili estos pli gaje.
La servistoj prenis Jegorĉjon je la piedoj kaj la manoj, ekportis en la ĝardenon; tie sub kverko estis fosita kavo kun kovrilo el feraj strioj. Apud la kavo Jegorĉjon oni metis sur la teron. Meĥonoŝin kliniĝis super li, serĉis en liaj poŝoj, trovis la leteron de Silvestro Petroviĉ al la caro kaj revenis al la vojevodo. Prozorovskij estis staranta ĉe la fenestro, oĥadis, forblovadis de biero ŝaŭmon, trinkis per etaj glutoj.
— Nun por ni revena vojo ne estas, princo! — diris Meĥonoŝin. — Se ni komencis la aferon, necesas sen timo ĝis la fino fari...
— Ne estu nur malfeliĉo! — alpremante per la mano la tukon al la frunto, oĥis Prozorovskij. — Tro kuraĝe ni komencis, pereos ni, leŭtenanto...
— Pli malbone ne estos! — grave prononcis Meĥonoŝin. — Kaj se ni kun saĝo faros — nenio malkovriĝos. Mi mem veturos al Moskvo, ĉion al la granda Siro rakontos pri vi unuavice. Ni mem pri ni pensu, aliaj ja ne helpos.
Prozorovskij sidiĝis sur la benkon, eklamentis:
— Kapo mia turniĝas, ĉio rondiras, je Dio, la mondo min timigas...
— Drinki nun necesas malpli! — firme diris Larionov. — Ne ŝercan aferon ni entreprenis, pensu nemalmulte pri tiu afero, princo... Regimentoj iras desupre, — eble, tiuj regimentoj ankoraŭ servos al vi. Ili malfruis por kontraŭ la svedo batali — tio por vi, princo, estas profita. Kaj ĉesu oĥi, alie mi eĉ ne parolos plu, kvazaŭ al surdulo...
Prozorovskij ektimis, kaptis la dumaanon je la mano:
— Vi min ne forlasu. Mi laŭ vi, laŭ vi, kara! Ĉion mi faros, kion vi al mi konsilos. Ne koleru, kara. Eksidu kun mi. Mi drinkus vodkon gdanskan nur iomete, por la kapon purigi. Ĝi doloras, krevas...
Meĥonoŝin laŭte, kvazaŭ mastro en la domo, vokis serviston, tiu alportis vodkon, la leŭtenanto mem verŝis por la vojevodo. La princo refreŝiĝis, ordonis legi la leteron de Ievlev al la caro. En la letero ne estis eĉ vorto kaj pri Meĥonoŝin, kaj pri la vojevodo, kaj pri Larionov.
— Eble, estas kaŝe skribite? — demandis Prozorovskij. — Ekzistas tia inko, nenio videblas, sed se varmigi sur kandelo — aperos vortoj. Tio estas sekreta skribo, mi scias, aŭdis. Varmigu sur flamo...
Larionov varmigis super kandelo, sekretaj leteroj ne aperis. La vojevodo mem prenis la paperon, turnis, flaris, — plu ne kredis, ke en la letero ne estas denunco pri li. Kaptinte sian kapon, Prozorovskij kriegis:
— Por kio ni tiel faris? Li pri mi eĉ ne skribas malbonon! Nun ni pereos, — la kurieron ni ligis, por kio tiel stulte...
Kriegante, insultante, li ekfrapis per la pugno kontraŭ Meĥonoŝin kaj Larionov. La dumaano leviĝis de la loko, ĉitis al li, kiel al hundo:
— Ĉit! Por tuta Ĥolmogoro bruon vi levis! Ĉu ne estas skribite pri ni en la letero? Sed la kuriero ĉion per vortoj transdirus, ĝuste por tio li estis sendita, ĉu ne povas vi kompreni, vojevodo? Ĉesu kluki! Ĉi tie estas afero ruza, pensi necesas, kiel tiun Ievlev-on rebati...
— Ja mi same... Kiel?
— Silentu. Aŭskultu, kion mi diros. Ĉu mi al vi pri Krikov kaj pri ĉi Silvestro vane diris antaŭ nelonge? Necesas Ievlev-on firme al ĉi ŝtatkrimulo alligi, — estas bone, ke tiu mortis kaj ne povas paroli. Necesas, ke ili ambaŭ iĝu por la Siro mortaj malamikoj. Vi insistu pri tio firme — li vin kredos, ekde Azovo mem kredas, vi por li estas fidela servanto, bona sklavo, kaj pri Silvestro kion li scias? Al Ievlev necesas morte bati. Jegoron, la kurieron, ni kaptis — bone! Li estas juna: kiam lin Pozdjunin sur pendigilo levos — ĉion, kion ni bezonas, li diros. Al la Siro tiujn torturajn foliojn kun kuriero ni sendos. Kaj dume ni mem skribos, kion Krikov depoziciis, ne gravas, kio estis, la mortinto al ni ne malhelpos. Vi, princo-vojevodo, sidu kviete, silentu, mi kaj sinjoro leŭtenanto ĉion kiel necesas faros, estos bone... Eksidu, leŭtenanto, klopoda tempo al ni venis, ni konversaciu, per kio komenci...
Meĥonoŝin eksidis, verŝis por si vodkon, eltrinkis. Dumaano Larionov parolis per glata, firma voĉo. La princo aŭskultis lin silente, palpebrumante, krucosignadis sin, suspiradis...