4. Arĥangelsko estas proksima!
Dum tuta tago kaj pli granda parto de kvieta blanka nokto la ŝipoj de la eskadro estis kuniĝantaj apud la Mudjuga insulo. Post ĉiuj venis fregato «Dia sonorado». La matrosoj kaj la ŝipestro de la fregato per propraj okuloj vidis la lastajn minutojn de jaĥto «Aroma floro», kiu dronis dum la ŝtormo, trafinte al rokoj, ne indikitaj sur holandaj mapoj. Neniu homo saviĝis el la pereinta ŝipo.
La rusaj bordoj estis silentaj kaj ŝajnis senhomaj. Sed kiam kelkaj matrosoj forpetis sin ĉasi, por diversigi la menuon de la admiralo per freŝa ĉasaĵo, la bordoj subite evidentiĝis loĝataj. Tuj kiam la matrosoj surbordiĝis, el apudbordaj arbustoj ektondris pafoj. La rusoj pafadis kun tia ĝusteco, ke neniu kuraĝis iri sur la bordon, por preni la korpojn de la pereintoj, tial ili restis kuŝi, kaj fluso forportis ilin en la maron.
Gyllenstierna ordonis bati al la bordo per kanonoj, kaj la ŝipaj baterioj sensence malŝparadis pulvon kaj kuglegojn dum dudek minutoj.
Sed strange: nek la pereo de matrosoj ĉe Sosnovco, nek la perdo de du ŝipoj el la eskadro, nek la ŝtormo, nek la trafaj pafoj de la bordo faris specialan impreson al la dungitoj. Rusaj preĝejoj kaj kortoj de riĉaj rusaj komercistoj, malnova Ĥolmogoro kaj Arĥangelsko estis nun tute proksime. Kaj tio, ke soldatoj kaj matrosoj iĝis malpli multaj, neniom afliktis tiujn, kiuj restis vivaj: pli konserviĝos da riĉo por tiuj, kiuj atingos la urbon, pli riĉa estos ilia akiraĵo, pli dense ili plenigos siajn sakojn kaj kofrojn.
Nun nemultaj babilis pri kolero de sankta Brigita kaj pri insidoj de la mara demono. Milito estas milito, diradis la dungitoj, en milito okazas ĉio. Kiu estas pli stulta — tiu pereas, kiu estas pli saĝa — tiu ne nur postvivas, sed ankoraŭ pliriĉiĝas.
Por ke pli rapide forgesiĝu la malfacilaĵoj de la ekspedicio, grafo Gyllenstierna ordonis al la eskadra trezoristo doni soldon al ĉiuj — de ŝipestroj ĝis kajutaj ŝipknaboj. La monon, kiun devis ricevi la mortintoj, estis ordonite disdoni al la vivantoj. Tio ankoraŭ plifirmigis la spiriton de la dungitoj. Sur la ŝipoj, ĉe disdono de vinaj porcioj, la matrosoj kriadis gloron al la reĝo kaj laŭdadis sian admiralon.
Ne indus perdi tempon, sed la ŝipoj bezonis riparon, kaj la subadmiralo ordonis komenci laborojn. Ŝipaj ĉarpentistoj, forĝistoj kaj kalfatristoj laboris konscience, urĝataj de matrosoj kaj soldatoj, kiuj ne povis atendi por penetri en Arĥangelskon. Sed tamen la riparado iris malrapide, — tro taŭzis la eskadron la ŝtormo.
Sinjorino Gyllenstierna enuis, kolonelo James, ŝlosinte sin en sia kajuto kun Golgolsen, drinkadis brandon; la subadmiralo ne foriradis de la pobkastelo, dum horoj rigardadis per lorno al la senhomaj minacaj bordoj, kunpremadis la lipojn, balancadis la kapon. Kaj ankaŭ Urquhart iĝis lastatempe pensema kaj malgaja. Nur kun kolonelo James li fojfoje faciligadis la animon: ambaŭ ili tamen ion sciis pri Moskvio...
Vento ne leviĝadis. La maro estis kalma, staris stranga sufoka silento. Matrosoj sur «Krono» kantis:
Atakis en nokt' kaj vesper',
Tranĉadis senkulpajn li homojn kun ĝoj',
Enfosis vivantojn en ter'...
En tagmezo, post manĝo, grafo subadmiralo eniris en sian kajuton. Sinjorino Margret, ventumante sin per ventumilo, diris neglekte:
— Mi, kiel vi scias, havas amikon de infaneco, malnovan amikon Lars-on, Lars Des-Fonteines — tia estas la nomo de tiu homo. Oni punis lin pro tio, ke li supozis en la rusoj kuraĝon kaj deziron rezisti al malamiko. Ĉu ne ŝajnas al vi nun, ke Lars Des-Fonteines estas tute prava?
La matrosoj kantis laŭte, ilia kanto aŭdeblis sur ĉiuj ŝipoj de la eskadro:
Kaj lasus reveni al hejm':
Mi templon konstruus el ŝtono kun pi',
Kaj plumbe ĝin kovrus mi mem...
— Ĉu, laŭ vi, Des-Fonteines estis prava? — demandis grafo Gyllenstierna, akcentinte la vorton «estis».
Klininte la kapon flanken, ne palpebrumante li rigardis al la edzino per siaj flavaj okuloj. Ŝi eksentis timon, malfacile leviĝis, mallerte kroĉis per la maniko kristalvitran vazeton. La vazeto frakasiĝis.
— O ho! — prononcis la subadmiralo. — Vi perdis vian naturan gracion!
— Estis? — kriis ŝi. — Kion vi volas diri per tio?
— Lars Des-Fonteines ne plu ekzistas, — dise kaj klare diris Gyllenstierna. — Li ne vivas en la mondo. Lars Des-Fonteines antaŭ longe iĝis cindro.
Sinjorino Margret sufere mienis, kiel oni mienas pro subita tondro. Ŝiaj lipoj tremis, la vizaĝo tordiĝis. Ĝi ĉesis esti bela, la vizaĝo de sinjorino Margret...
De sur la ferdeko aŭdiĝis:
Lin kovris malluma inund',
La ŝip' kun la mastoj ekkrakis kun fort'
Kaj dronis al nigra profund'...
— Ĉu Lars mortis? — demandis sinjorino Margret.
— Jes. Li forpasis.
— Vi mensogas! Lars estas en Arĥangelsko! Vi mem diris...
— Ĉu ĝuste tial vi ekiris kun mi en Arĥangelskon?
La sinjorino eksilentis. La subadmiralo ridetis. Tiel gaje li ridetis dufoje: kiam li iris al altaro kun sinjorino Margret kaj jen nun.
— La ĉefleŭtenanto senglore kaj tre rapide trapasis sian vivan vojon, — estis diranta Gyllenstierna, malfermante per ŝlosilo skatolon, garnitan per kupraj bendoj. — Tiu diboĉulo, evidente, ne tro alte taksis siajn amikojn de infaneco kaj hastis foriri de ili en alian mondon...
Li levis la kovrilon de la skatolo kaj elprenis paperon — mallongan mesaĝon pri morto de bagnulo Des-Fonteines, alnomata Ŝilingo, okazinta en la galera floto de lia reĝa moŝto. La korpo de la kondamnito estis sepultita en maro, laŭ la regularo.
Sinjorino Margret legis la paperon unu fojon, poste alian. Grafo Gyllenstierna eliris sur la pobferdekon, por refreŝiĝi. Li estis tre gaja kaj afable konversaciis kun Urquhart pri vetero kaj pri tio, ke ĝis vespero, eble, ili sukcesos levi la ankron. Reveninte post ioma tempo en la kajuton, la subadmiralo diris al sia edzino:
— Vi faris grandan vojaĝon kaj, bedaŭrinde, ne vidos vian amikon. Probable, por vi nun ne havas sencon riski... Du ŝipojn ni lasas ĉi tie por ajna okazo. Ĉu vi transloĝiĝos sur unu el ili? Tie estos pli sekure.
— Jes, mi konsentas, — per indiferenta voĉo respondis sinjorino Margret.
Ŝi plu tenis en la mano la mesaĝon pri la morto de bagnulo Ŝilingo.
— Vi estas prudenta, — diris Gyllenstierna.
Margret strange ridetis.
— Ho jes, mi estas prudenta! — prononcis ŝi multsignife.
— Por vi ĉi tie estos pli trankvile.
— Ĉiuokaze, mi ne pereos! — plu kun la sama rideto diris sinjorino Margret. — Mi revenos en Stokholmon kaj longe kaj feliĉe vivos tie kiel vidvino de glore pereinta subadmiralo grafo Gyllenstierna, ĉar vi, herre, nepre perdos ĉi tie vian kalvan kapon. Ĉu ne?
Li ne trovis, kion respondi, nur forte kunpremis la makzelojn. Kaj ŝi plu diris, ridetante kaj defie rigardante al li per siaj diafanaj okuloj:
— Mi estados ĉe la kortego, mi estas ankoraŭ juna, ĉu ne? Juna kaj bela. Kaj vian nomon mi faligos en koton tiel, ke eĉ en la alia mondo vi skuiĝados, mia forpasinta edzo. Ĉu vi maltrankvilis pri via honora nomo kaj tial murdis Lars-on?
Lia vizaĝo tordiĝis pro furiozo, li paŝis al ŝi, krude kaptis la manon.
— Lasu min! — flustre ordonis Margret. — Lasu, aŭ mi krios kaj batos vin en ĉies ĉeesto...
Ŝi elŝiris la manon, deiris, diris el malproksime:
— Kaj tiam ni estos kvitaj! Nur tiam! Mi jam aŭdas tiun ĥoron de voĉoj: «Ho, sinjorino Gyllenstierna, la vidvino de admiralo Gyllenstierna, kion ŝi faras! Kompatinda maljunulaĉo, liaj ostoj eĉ renversiĝas en la ĉerko!»
Ŝi foriris kaj ŝlosis sin en la dormoĉambro. Li provis rompi la pordon, Margret diris trankvile:
— Ne estu ridinda, se tio estas ebla por vi!
Ĝis la kvara posttagmeze ĉiuj laboroj en la eskadro estis finitaj. Grafo Gyllenstierna ordonis al Urquhart:
— Transdonu al la ŝipanaroj dankon de ilia admiralo. Hodiaŭ ili ricevu duoblan glason da vodko. Post tio — levu la ankrojn. En la buŝo ni penos kiel eble pli rapide venki la doganistojn, penetros en Dvinon kaj matene, kun Dia helpo, komencos elŝipigon de trupoj en Arĥangelsko.
— La doganistoj, evidente, scias pri nia eskadro...
— Des pli malbone por ili...
Vespere malgranda nubeto, aperinta sur la horizonto, kreskis, sur ondoj ekkuris ŝaŭmaj krestoj, la ĉielo malsereniĝis, komenciĝis pluvo, sed plu estis sufoke. La subadmiralo ordonis doni al si mantelon kaj ne foriris de la pobferdeko. Li iĝis ankoraŭ pli flava, ol matene, liaj lipoj sekiĝis, la manoj rimarkeble tremis.
— Du fregatoj — «Fenikso» kaj «Dromedaro» — atendos nin ĉi tie, — diris la subadmiralo al Urquhart. — Ĉu vi aŭskultas min?
— Jes, herre subadmiralo, mi atentas.
— Sur fregaton «Fenikson» transiros mia edzino. Mallevu la velboaton.
— Jes, herre subadmiralo...
Sinjorino Gyllenstierna leviĝis sur la pobferdekon, por adiaŭi la edzon. Dum tiuj horoj ŝiaj vangoj kaviĝis, sub la okuloj kuŝiĝis bluaj ombroj. La subadmiralo rigardis al Margret per pika, ia mira rigardo. Ili ne diris unu al la alia eĉ unu vorton.
Kolonelo James petis permeson akompani la sinjorinon sur «Fenikson». Lia fizionomio estis eĉ pli langvora, ol kutime. Gyllenstierna diris al li ĉe la ŝtuparo:
— Ne forgesu reveni, herre kolonelo. Matrosoj el malproksime rigardis al la edzino de la subadmiralo, al ŝiaj kofroj, al la nigra servistino. Ekzekutisto Svante Bagge diris, ke ĉio estas por bono. Se en la eskadro estis malagrablaĵoj, do nur pro la virinoj. Nun ĉio iros bonege, la subadmiralo estas ruza oldulo, li scias, kion li faras...
Sinjorino Gyllenstierna, retenante per la fingroj la jupojn, malleviĝis en la velboaton, kajuta ŝipknabo, kajuta vaĉanto kaj Jakobo portis post ŝi kusenojn, tapiŝon, ledojn, por aranĝi por ŝi kajuton sur «Fenikso», korbojn kun manĝaĵoj, liuton. La velboato foriris.
Gyllenstierna plu staris sur la pobferdeko de «Krono», kiam kolonelo James revenis de la fregato. La ankroj estis levitaj. La kolonelo diris al la subadmiralo:
— La sinjorino petis transdoni al vi, herre subadmiralo, ke ŝi senĉese preĝos pri vi.
Grafo Gyllenstierna respondis nenion.
La malsekajn velojn de la flagŝipo estis pleniganta vento. Laŭte, per malamikaj voĉoj, raŭke kriadis mevoj. Matrosoj sur la pruferdeko kantis malnovan kanton:
Di', indulgon al mia anim'...