2. En la citadelo kaj en la urbo

Silvestro Petroviĉ revenis en la fortreson el fora vojaĝo — inspektado de fortikaĵoj — malfrue post noktomezo. Manjo eksidis sur la lito, etendis al la edzo la manojn, almetis la vizaĝon al la kruda drapo de lia Preobraĵenska kaftano. Li silente kisis ŝian kapon, kolon, varman orelon kun malgranda orelornamaĵo.

Apude en la ĉefĉambro kuiristino estis blovekscitanta fajron en la forno, por manĝigi la kapitan-komodoron. Frapante per la boton, la servosoldato estis portanta brulŝtipojn, por hejti la banejon. Venjo kaj Irenjo vekiĝis, per dormaj voĉoj diris:

— Ĉu vi vidas, kiu venis? Paĉjo nia venis.

— Paĉjo venis...

En la diafana krepusko de la blanka nokto, sen kandeloj, Silvestro Petroviĉ avide manĝis fortan brasiksupon, bonguste maĉante porecan sekalan panpinton, rakontis:

— Vojevodo nia kion faris, Manjo, jen kapo! La petskribon pri tio, ke li ankoraŭ restu en la vojevodeco, li mem skribis, je Dio. Mem, kun siaj kancelarianoj. Al mi pri tio en vilaĝoj kaj fortikaĵoj homoj rakontis. Li kaptas fiŝiston, aŭ negociston faman, aŭ ĉasiston — kaj antaŭ si starigas. Tiu, kompreneble, tremas antaŭ li. Unue li persvadas — jen, diras, sklavo Dia, estas, diras, petskribo al la granda Siro pri mi, pri vojevodo, pri princo Prozorovskij, ke pro multaj miaj penoj oni petas lasi min en la vojevodeco por ankoraŭ unu servotempo — du jaroj. La Dia sklavo, nature, palpebrumas. Tiam eliras la monstro — torturisto Pozdjunin kun knuto, tiele svingas. La homo gratas sin, gratas, pensas, suspiras kaj metas sub la petskribo sian sanktan nomon, kaj kiu ne scias skribi — krucon. Kun tio estu sana. Do tiele ili sendis la petskribon, tiun, pri kiu al mi la bombardisto en Moskvo diris, per kiu riproĉis min...

— Ho Dio! — kunfrapis la manojn Manjo.

— Vere, ho Dio! Unu kampulo kun tiela malgaja rido rakontis: vi, diras, sinjoro kapitan-komodoro, vane miras. Por ni, diras, ĉio estas egala — kiu super ni kiel vojevodo sidas, kiu nin regas, kiu de ni sin nutras. Bonan homon ni neniam ĝisatendos, kaj kiu el la bestoj estas pli feroca — lupo aŭ urso, — mankas tempo esplori. Ni unu aferon scias: estu viaj vojevodoj trifoje malbenitaj. Riproĉis mi lin, la kampulon, por timigo, — ne taŭgas, mi diras, tiel pri vojevodo paroli, sed... Svingis mi la manon.

— Ĉu vi tiel lasos?

Silvestro Petroviĉ respondis ne tuj:

— Sed kion fari? Sub tiu petskribo, ŝajne, la tuta fremdula Komerca korto metis subskribon, kaj angloj kaj aliaj kelkaj, kiuj ĉe mi sub aresto sidas. Malfacile estas al mi, Manjo. La bombardisto tiam en Moskvo koleriĝis...

Manjo subite maltrankviliĝis, leviĝis de la benko, ekkuris malkovri la skatolon:

— Aĥ, ve al mi, mi preskaŭ forgesis. Leteroj al vi el Moskvo, multaj leteroj. Kaj de Apraksin, kaj de Aleksandro Daniloviĉ...

Ne finmanĝinte la varman pladon, maĉante la panon, Silvestro Petroviĉ transsidiĝis al la fenestro, komencis legi la malgrandajn liniojn, skribitajn per la mano de Teodoro Matejeviĉ:

«...ankoraŭ Golicin el Vieno al la Siro raportas, ke la ĉefministro grafo Kaunitz eĉ paroli kun li ne deziras, kaj ankaŭ je neniu alia kalkuli eblas, ili nur ridas pri ni. Petas Golicin plore — per ajnaj laŭ li rimedoj necesas atingi super la malamiko venkon. Kvankam, li skribas, eternan pacon ni povas aranĝi, sed eternan honton per kio ripari? Nepre necesas por nia ŝtato almenaŭ malgranda venko, per kiu ties nomo plu en la tuta Eŭropo gloriĝus. Sed nun pri armeoj niaj pri nia armea regado oni nur ridas. Matvejev nia al Golicin skribis el Hago: «vivi ĉi tie por mi nun estas tre malfacile: amo ilia estas nur en komplimentoj al mi, sed en la afero ili estas tre malvarmaj. Turniĝas mi inter ili kiel fremdeca, kaj pro ilia ĉiama riproĉado ĉagreniĝas neelteneble».»

Manjo eksidis apud Silvestro Petroviĉ, ŝovis la manon sub lian kubuton, alpremiĝis al li. Li frotis la vangon al ŝia kapo, ne deŝiriĝante legis plu:

«...la turkoj, impertinentiĝinte, ĉe ĉiuj niaj malfeliĉoj kaj misfortunoj, malhoneste postulas, ke ni redonu al ili Azovon kaj nian floton bruligu en la Azova maro. Silvestro, Silvestro, tiujn ŝipojn bruligi, kiuj estis en tiaj penoj de ni konstruitaj, — nekristanoj damnitaj, eternaj niaj kontraŭuloj, kion ili deziras! Tolstoj nia inde al la ofendantoj respondis: «La ŝipojn, kiuj estas en la Azova distrikto, bruligi kaj la novkonstruitan fortikaĵon detrui, pri tio ne nur raporti, eĉ pensi pri raportado por mi ne eblas»...»

— Vi manĝus, Silveĉjo! — petis Manjo. — Malvarmiĝos la kokaĵa pirogo.

Silvestro Petroviĉ, ne aŭskultante, eksusuris per folioj de alia letero. Menŝikov estis transdonanta frazon de Petro Aleksejeviĉ: «Kiam vortoj ne fortas pri paco, ĉi kanonoj per ĵetado de krudferaj pilkoj diros, ke pacon fari tempas». En la letero estis manifesto de la caro, en kiu Petro estis klariganta la sencon de la milito kontraŭ Svedio.

— Pri kio oni skribas? — mallaŭte demandis Manjo.

— Pri malgranda venko, — faldante la foliojn de la leteroj, respondis Ievlev. — Oni skribas, kiel bezonas ni almenaŭ malgrandan venkon super la svedo. Kvazaŭ mi mem tion ne scias...

Li balancis la kapon, ridetis, komencis finmanĝi la tagmanĝon. Manjo rakontadis per mallaŭta voĉo novaĵojn, li, rigardante al ŝi, pensis pri siaj aferoj. Poste li plenigis la pipon; trovinte momenton, eliris el la ĉambro, en nokta silento ĉirkaŭiris la fortreson, pririgardis, kio estis farita, dum li veturadis al fortikaĵoj. Manjo jam estis kuŝanta, kiam li revenis.

— Kie vi estis? — demandis ŝi.

— Fumi tabakon iris! — respondis, ridetante, Silvestro Petroviĉ.

— Vi vian citadelon rigardis, — diris Manjo. — Mi vin konas. Rezen antaŭnelonge fanfaronis, ke multo estis farita: la kavalieron oni finis kaj...

Silvestro Petroviĉ ekridis:

— Je, kiajn vortojn vi eksciis: kavaliero...

— Kun vi ĉiuj ne eblas ne ekscii, se nenio alia aŭdeblas: fusiloj, kaj muskedoj, kaj grenadoj, kaj ankoraŭ svedoj...

Li prenis ŝian manon en la sian, demandis flustre:

— Sed ĉu ne timas vi, Manjo? Nur veron diru, sincere?

Ŝi pensis iom, respondis trankvile, per serena voĉo:

— Kion do timi? Antaŭ nelonge estis ĉe mi Jegorĉjo, alveturigis tinon da peklitaj kukumoj, rezonis kun mi pri tio, ke kvazaŭ estis dirite de Petro Aleksejeviĉ pri bona militestro, eble, ankaŭ pri vi. Mi tiujn vortojn memorfiksis.

Manjo leviĝis sur la kubuto, deĵetis la harligojn, por ke ili ne malhelpu.

— Dirite estis tiel pri tiu oficiro: kuraĝo lia al la malamiko timidon kreas, arto lia igas homojn al li firme esperi...

Silvestro Petroviĉ rozkoloriĝis, mallevis la rigardon. Manjo plu rezonis:

— Same kaj Jegorĉjo, kaj Merkurov, kaj Krikov Atanazio Petroviĉ pri vi juĝas. Kial do mi timu? Mi vin pli bone ol ili konas, mi vidas, kiel vi pensas...

Glatiginte per la polmo lian frunton, ŝi aldonis:

— Jen ankaŭ nun vi pensas, jen kiaj faltetoj... Ne pensu, Silvestro Petroviĉ, ripozu, karulo...

Kaj interrompinte sin, ŝi ekparolis rapide:

— Taisja ĉe mi ĉi tie estis kun Ivaĉjo, dum du tagoj loĝis. Kaj tiel ŝi kun mi ploris, tiel dolĉe ploris; diris ŝi al mi: ne edziniĝos mi, Manjo, al Atanazio Petroviĉ, ne edziniĝos, kaj pensi pri tio al mi estas amare...

— Pri kio do vi ploris, stultaj?

— Ĝuste pri tio ploris, — pasis ŝia vivo, pasis bone; amas ŝi sian rudriston ĝis nun, kaj neniun alian ŝi plu amos. Pri tio ni ploris.

— Sed vi ja mem pro kio ploris?

— Duope estas pli dolĉe plori, Silveĉjo. Mi ankoraŭ kiam fraŭlino estis, sola neniam ploris, sed kun amikino — ploris, ploregis...

Silvestro Petroviĉ laŭte ekridegis, ŝi tiris lin je la maniko, — la filinojn vekos! Li, ridetante, komencis malvesti sin.

Li dormis nelonge — ĉirkaŭ du horojn; leviĝis, dum Manjo ankoraŭ dormis, eliris vesti sin en la najbaran ĉambron. Tie jam estis fumanta pipon Rezen, atendis. Ili konversaciis rapide, per mallongaj frazoj; la inĝeniero akompanis la kapitan-komodoron ĝis lia velboato. Matrosoj en maristaj senmanikaj jakoj, en kroĉetitaj ĉapoj, renkontis Ievlev-on gaje, per ŝercoj; per la tuta animo li subite eksentis — ili amas lin. Kiel, kiam tio fariĝis — li ne sciis; ankoraŭ antaŭ tiel nelonge oni ĵetis al li tranĉilon sur la perono de la Sepurba domo. Eble, tie oni ne sciis tion, kion scias la matrosoj? Eble, ne scias la laborantoj, kiel malmulte li dormas, kiel doloras liaj malvarmumigitaj kruroj, kiom multe li devas fari, por sukcesi inde renkonti la svedan latronon?

— Vimplon! — ordonis la serĝento malantaŭ la dorso de Ievlev.

— Ekiris! — respondis alia voĉo.

La flageto — «Kapitan-komodoro estas ĉi tie!» — leviĝis sur la masto, ekplaŭdis en matena venteto. La tago estis varma, Dvino estis pigre plaŭdanta je la konataj ĝis ĉiu betulo bordoj, en la animo subite iĝis tute trankvile, facile, pensoj ekiris klaraj, difinitaj, unu post alia: kio ankoraŭ ne estas farita, kio estas farenda hodiaŭ, kio morgaŭ.

Malagrafinte la kaftanon, li demetis la trikornan ĉapelon, metis ĝin apud si, kun ĝuo komencis spiri bonan odoron de herboj, mallarĝigis la okulojn al malproksimaj arbaretoj, okulmezuris, kie sur la bordo — trans arbustoj, inter arboj — ankoraŭ meti kanonojn, kie li kaŝos kampulojn-ĉasistojn, kiuj sen celado ne mistrafos altinan moneron.

La velboato iris vigle, la matrosoj per junaj voĉoj kantis kanton, kiun Silvestro Petroviĉ ankoraŭ ne aŭdis. Li fiksaŭskultis:

Sur kampo vasta Jermako, sur blua maro,
Disbatis Jermako ĉiujn ŝipojn,
Tatarajn, armenajn, nekristanajn,
Kaj eĉ pli ol tio — la carajn!
Carajn ŝipojn sen distingiloj,
Sen la cara flago ili iris...

— Kia kanto estas tio? — demandis Silvestro Petroviĉ, turniĝinte al la rudristo.

— Kiu scias! — respondis matroso Stepuŝkin. — Kantas ĝin, sinjoro kapitan-komodoro, sur la Marka insulo laborantoj, ĉiuvespere kantas. Estis kvazaŭ Jermako Timotejeviĉ, konkeris la kozako Siberion por Rusujo, — jen pri li la kanto estis verkita...

La matrosoj kantis enpense, nehaste, plenbruste:

Tiam ekparolis Jermako — filo Timotea:
— Ho, mensogas vi, hundo aĉa!
Sen juĝ' kaj demand' min deziras vi pendumi!
Proda forto en li ekflamiĝis,
Proda sango en li leviĝis.
Elprenis li el ingo akran sabron,
Li forhakis al la bojaron lian kapon,
Lia kapo de la ŝultroj defalis,
Kaj tra la caraj haloj ekruliĝis...

Ievlev kuntiris la brovojn, deziris frapi per la promenbastono, por ke ili ĉesu kanti pri tio, kiel estis forhakita la kapo de la bojaro, sed rememoris pri la vojevodo — princo Prozorovskij — kaj nenion diris. Pensis kun amaro: «Verŝajne ili multe pli pri li scias, ol mi. Pro tio ili ĝojas, ke ekruliĝis la bojara kapo». Kaj li rememoris subite la printempan nokton en Moskvo, caron Petron kaj liajn vortojn, plenaj de angoro: «Nubo de duboj!»

La matrosoj plu kantis, Silvestro Petroviĉ, kvazaŭ ne aŭdante, kunpremadis per la dentoj la buŝaĵon de la pipo, pensis, kion fari kun Prozorovskij, kun lia latrona petskribo. Kaj decidis firme: nun ĉi aferon ne komenci, — la svedo estas proksime, ne pri tio necesas maltrankviliĝi.

En la Sepurba domo li kunvenigis homojn — pafistan estron Simonon Borisoviĉ-on, Krikov-on, Merkurov-on, Semisadov-on, Ĥagajon Pustovojtov-on, ŝipajn majstrojn Ivanon Kononoviĉ-on, Koĉnev-on, okaze estintaj en la urbo ambaŭ Baĵenin-ojn: la pli aĝan — Jozefon kaj la humilan — Teodoron, pafistajn kaj dragonajn oficirojn, ŝipmajstrojn de Dono. La kancelarianoj same estis ĉi tie, sidis modeste sur la benko, penis ne trafi al la okuloj de la kapitan-komodoro. Ievlev atendis silente, ĝis ĉiuj eksidos, frapetadis per la pipo la tablon, rigardis en la fenestron per malbonkora rigardo. Sur la enfalinta vango, ĵus razita de servuta barbiro, estis moviĝanta makzelmuskolo.

— Ĉu la kanonoj el Moskvo estas ricevitaj? — demandis Silvestro Petroviĉ.

— Entute nombre dek kvar, sed kelkaj dum la vojo difektiĝis, — respondis Merkurov. — Ni riparas nun. La mortiroj kaj haŭbizoj estas en vojo...

Ievlev rigardis en la fenestron al blua Dvino.

— Kiu el fremdlandaj ŝipoj penis latrone foriri?

— Ilia eskortulo, «Obeo» nomata, — respondis Krikov.

— Kial ne foriris?

— Matrosoj de subleŭtenanto Pustovojtov eliris transverse.

— Ĉu estis brue?

— Ses senkuglajn pafojn ni faris! — diris de sia loko Ĥagajo. — La bruo ne estis granda!

— Sinjoro kapitano Krikov kune kun subleŭtenanto sinjoro Pustovojtov kaj kun matrosoj iros sur «Obeon», — diris Ievlev, — kaj de la indikita eskortulo per mia nomo demetos ĉiujn kanonojn. Se al la fremdlandanoj ne plaĉos — ligi la ŝipanaron.

Krikov kaj Pustovojtov leviĝis.

— Atendu! — ordonis Ievlev. — Kiam vi la kanonojn sur la bordon per homoj kaj boatoj liveros, loku ilin, laŭ ordono de sinjoro kolonelo, tra la tuta ŝtona urbo, en la Komercaj kortoj — la rusa kaj la fremdula... Kio pri la vojevodo? Ĉu li plu malsanas?

Ĥagajo Pustovojtov malestime ridetis:

— Sed kion li faru? Ekmalsanis pro timo, eĉ la nazon ne elŝovas.

Ievlev strabis al Ĥagajo: ankaŭ tiu ĉi same, ankaŭ al tiu ĉi la vojevodo la vojon baras!

Li diris mallaŭte:

— Ne ni, sinjoroj konsilio, kaj ne nun juĝu la princon. Li desupre estas starigita al vojevodeco, li antaŭ la Siro respondos. Iru. Ĝis vespero pri la kanonoj necesas ĉion fini.

Li trinkis akvon, por trankviligi sin, nerimarkeble ĉirkaŭrigardis la homojn, komprenante: ili devas defendi la urbon, sed ja neniu el ili esperas la vojevodon, neniu eĉ je grajno fidas la princon, li estas malamata kaj malestimata.

— Pri ŝipoj niaj estos la parolo, — komencis la kapitan-komodoro. — Por tio mi kolektis vin hodiaŭ, sinjoroj konsilio. En Solombalo sur ŝipglitejoj staras ŝipoj, kaj ĉe Jozefo Andrejeviĉ en la konstruejo estas finataj en Vavĉugo. Kvar estas sur akvo — lanĉitaj, garnataj. Se svedaj militistoj enrompiĝos — estos pereo, ili bruligos ĉiujn. Pri tiu temo necesas pensi kun tuta diligenteco, senprokraste...

Teodoro Baĵenin interflustris kun Koĉnev kaj Ivano Kononoviĉ; alpremante la manojn al la kava brusto, li komencis timide konsili, kien necesas forkonduki la ŝipojn. Jozefo forsvingis la fraton, kvazaŭ tedan muŝon, roris, ke ĉio estas galimatio, ŝipo ne estas kudrilo, ĝin ne eblas kaŝi, kaj se vi kaŝos — tiam la svedoj tutegale ekscios, kie estas la rusia floto kaŝita. La donanoj-ŝipistoj kun furiozo atakis Jozefon, kriis, ke kaŝi necesas, ke ĉe ili en Dono oni lerte kaŝas ajnajn ŝipojn — neniu povas trovi.

Silvestro Petroviĉ rigardis al la sata, memkontenta vizaĝo de Jozefo Baĵenin, divenis liajn kaŝitajn pensojn, pri tio, ke ne domaĝas li homan laboron, ne domaĝas la ŝtatajn ŝipojn, ne granda laŭ li estas malfeliĉo: forbruligos la svedo la ŝipojn — ni novajn konstruos, aliajn forbruligos — ni ankoraŭ faros.

— La fisko ja ne estas senfunda, mi pensas! — retenante koleron, diris Ievlev.

Baĵenin rideris, malfleksiĝis sur la benko, elmetinte antaŭen la ventron:

— Kio?

— La ŝipoj laboron grandan kostas! — diris Ievlev. — Nemalmulte da popolo oni per la piedoj antaŭen el la ŝipkonstruejoj forportis, dum ili estis konstruataj.

— Popo-olo! — subridis Baĵenin. — Ĉu estas granda afero — popolo! Inoj naski ne mallernis — estos popolo. Kaj kio pri la fisko, sinjoro kapitan-komodoro, do ni ankaŭ al la fisko helpos, ne mizeraj almozuloj ni estas, ne fremdaj homoj, kvitiĝos se ne hodiaŭ, tiam morgaŭ. Vi aŭskultu, Silvestro Petroviĉ, kion mi diros...

Li kun grako leviĝis de la benko, demandis:

— Kun paso de tempo kion ni veturigos sur ŝipoj trans la maron?

Ĉiuj silentis. Jozefo respondis al si mem:

— Niajn varojn ni veturigos, profitoj iros en nian monsakon mem.

— En kies — nian? — demandis Semisadov.

— Ĉu?

— En kies — nian? Ĉu en mian?

— Vi per la lango ne muelu! — trankvile respondis Baĵenin. — Ne pri vi temas. Plu aŭskultu, sinjoro kapitan-komodoro...

Jozefo parolis longe, la homoj rigardis al li moke, Teodoro tusetadis, malkviete moviĝadis sur sia loko, finfine tiris la pli aĝan fraton je la basko de la kaftano. Jozefo ĉitis al li, li kvietiĝis.

— Gudron ni veturigos, — fleksante la dikajn mallongajn fingrojn en ringoj, estis diranta Jozefo, — kanabajn fibrojn! Jufto nia ĉe ili ĝuas grandan honoron. Peltojn ni veturigos — mustelon, linkon, gulon, vulpon. Kandelojn ankoraŭ sebajn Vologdajn, potason, mielon, vakson...

Li piedfrapis la plankon per la piedo en boto, paŝis antaŭen, kriis:

— Ĉie ni iros komerci, kun Petro Aleksejeviĉ mem ni pri tio interkonsentis. Sed vi, sinjoroj militistoj, ne embarasu nin, kaj ni repagos, vi nin eterne dankos. Ho Dio ĉiopova! Kanabon ni veturigos, tritikon, peĉon, lanugon molanasan, salmon, premos ni ilin per nia varo, prezon faligos, unuaj negocistoj iĝos. Ankoraŭ negocisto Litkin kun kamaradoj ricevis pri tio la caran benon. Nia estos komerco, sed ne ilia, sur genuojn ili antaŭ ni ekstaros, rememoros, kiel ni al ili riverencadis...

— Kaj poste vi repaciĝos! — el sia angulo diris Semisadov. — La sia al la propra ĉiam estas kara. Kial vi, Jozefo Andrejeviĉ, ardiĝas. Ĉiuj vi estas samaj.

— Kiel do? — ruĝiĝante, demandis Jozefo. — Ĉu mi ne rusa estas homo? Ĉu sur mi ne estas kruco? Ci, kampulo, parolu, sed ne deliru...

Semisadov fajfis, balancis la kapon:

— Ne videblas ja sur vi kruco, sinjoro Baĵenin, Jozefo Andrejeviĉ. Sed atendu, ne furioziĝu, mi vin ne timos. Kaj ĉu vi estas rusa aŭ ne rusa, tion, certe, tuj diri ne eblas. Ne memoras mi, ke vi niajn fratojn kontraŭ la fremdlanda knuto defendis en tiuj tempoj, kiam ni ŝipojn konstruadis.

Baĵenin ekstamfis, Silvestro Petroviĉ frapis al la tablo, kriis:

— Ne en bazaro! Eksidu, sinjoro Baĵenin. Kaj ankaŭ vi, ferdekestro, tio... estu pli kvieta...

Li renkontis ridantan vivan rigardon de Semisadov, pensis: «Bona estas la oĉjo. Tia ĉion povos. Se sendi lin kiel piloton sur svedan militan ŝipon — li ĉion faros kiel necesas, eĉ ne palpebrumos...»

Per firma voĉo, ĉirkaŭrigardante la kunvenintojn po unu, kvazaŭ mezurante fortojn de ĉiu por la estonta afero, li komencis ordoni — kiu kian laboron faru. Da klopodoj por ĉiu evidentiĝis abunde, nur sola Jozefo Baĵenin restis sen ajna tasko. Kolerante, li eliris el la ĉambro, frapis per la pordo. Silvestro Petroviĉ kvazaŭ nenion rimarkis. Ili ree komencis diskuti, kie kaŝi la floton.

Ievlev dismetis sur la tablo mapon, Semisadov aliris pli proksime, per trapeĉita fingro montris malgrandan havenon, diris flustre:

— Vi prefere rigardus mem, sinjoro kapitan-komodoro...

— Mi rigardos! — same nelaŭte respondis Silvestro Petroviĉ.

Ili ankoraŭ interparolis, Silvestro Petroviĉ dankis pro bonaj konsiloj, diris, ke la floto nepre estos kaŝita, kaj kie — tio decidiĝos baldaŭ. La homoj komprenis singardemon de la kapitan-komodoro, komencis leviĝi, foriri...

Ĝis la tagmezo Ievlev restis kun Semisadov kaj la pafista estro. La kancelarianoj alportis montri fiskajn kalkulojn pri asigno de mono kaj pano al laborantoj, Silvestro Petroviĉ legadis longajn foliojn kaj rakontadis, kion li vidis dum sia inspektado, kiel fortiĝis la fortikaĵoj por kontraŭstaro al la svedo. La Kola fortikaĵo nun eltenos seriozan sieĝon, la Solovkiaj monaĥoj same ektimis: arĥimandrito Firso rekonsciiĝis, pelis siajn pigrulojn al la afero. Fortikaĵoj Pustozerska, Suma, Kemo, Mezeno — atakon de eskadro apenaŭ eltenos, sed al la atakantoj estos varmege. La popolo — laborantoj — mortas multe: malsato, humido, febro.

La pafista estro suspiradis — nenion eblas fari, por ĉio la Dia volo; Semisadov sidis, malalte mallevinte la kapon.

— Kio pri niaj arestitoj?

— Ja kio al ili fariĝos? — respondis Semisadov. — Nutras ni ilin sufiĉe, malbonon por si ili ne atendas, vivas — ne ploras. Ripley, la kanona majstro, bieron postulis en la citadelon — ni donis. Inĝeniero Lebanius komence timis, sed nun — reviviĝis. Kaj kiun oni la unua prenis — fiŝisto Swenberg, — tiu korbojn vergajn plektas en libertempo, ja libertempo multas.

— Ili sidu plu, sen ili estas pli trankvile! — diris Ievlev. — Poste, kiam la batalo finiĝos, li liberigos, pelos for... Ĉu mi ĝuste diras, ferdekestro?

Semisadov levis la kapon, subridis:

— Ĝuste, Silvestro Petroviĉ. Ni vivu almenaŭ malgrandan tempon sen ili, eĉ sen tio rajdantoj por nia frato ne kalkuleblas...

— Kiaj tiaj rajdantoj? — mire rigardante, demandis pafista estro Simono Borisoviĉ. — Pri kio vi parolas?

— Ja kiuj sur kampulo rajdas! — firme respondis Semisadov. — Ili estas rajdantoj.

— Tro saĝa vi iĝis! — tranĉis la kolonelo. — Jen kion elpensis...

— Nu, Simono Borisoviĉ? — demandis Ievlev, kiam Semisadov foriris. — Rakontu, kiom da muskedoj, kaj fusiloj, kaj blankaj armiloj vi akceptis, dum mi ĉi tie ne estis? Mi vidas — nemalmulte, se vi ne plendas.

La kolonelo respondis, ke vere nemalmulte, estas peke plendi. Kaj la armilaro estas bona, ne avaris Moskvo. Silvestro Petroviĉ prenis plumon — skribis liston, penseme demandis:

— Se iujn homojn kolekti — ĉasistojn, doni al ili armilojn bonajn, sidigi laŭ Dvino en sekretaj lokoj, tie, kie la ŝanelo estas pli proksima al la bordo, ili faros al la latronoj malfeliĉojn, ĉu? Kiel vi opinias? Se subite okazos peko — trarompiĝos la sveda eskadro?

Simono Borisoviĉ kuntiris la brovojn, prenis la liston, kalkulis mense, rezoneme prononcis:

— La afero estas bona. Homoj ĉi tie estas kiel falkoj, sentimaj, lertaj; la okulojn havas de Dio. Nu, kaj pulvon laŭ la ĉasista kutimo ŝparas, vane ŝargon ne uzos.

Ievlev prenis ankoraŭ folion da papero, per la plumo maldike skizis, kie estu la ĉasistaj embuskoj. La kolonelo konsilis ĉion ĉi doni al Krikov: li mem estas el ĉasistoj, lin la popolo konas, kaj li la homojn konas. Do li ilin komandu.

El la Sepurba domo Silvestro Petroviĉ rajde trotis en Muskojn al Taisja, por rigardi la baptofilon, kiun li delonge ne vidis, kaj demandi, ĉu ne estas ia urĝa bezono. Taisja renkontis lin kiel ĉiam — kviete, afable. Nenio vidvina estis en tuta ŝia aspekto, eĉ unu plendan vorton ŝi ne diris, dum li sidis en la ĉambro. Ĉio, laŭ ŝiaj vortoj, estis bone dank' al Dio, ili vivas kun pano kaj brasiksupo, brulligno por la vintro estas rezervita. Atanazio Petroviĉ, bona homo, eltranĉis novajn tabulojn — fari sarafanajn kaj tablotukajn stampornamojn, tiuj ornamoj bone vendiĝas en la bazaro, nur hastu fari. La laboro estas gaja, pura, kun tia laboro vivi ne estas enue. Venas iam Semisadov, ĉiam persvadas Taisja-n serĉi fortunon en mara afero.

— En kiu do? — miris Ievlev.

— Ja kiel logaĵistino iri en la maron aŭ kiel remistino, — ridetante, respondis Taisja. — Ĉe ni, Silvestro Petroviĉ, multaj virinoj en maron iradas. Eĉ rudristinoj ekzistas. Mi ja la maron ne tre timas. Ivano Sabateiĉ plurfoje kun mi en la antaŭ longe pasintaj jaroj al ĉasadoj iradis, — ne skoldis min...

— Ni atendos iomete, kaj ankaŭ mi iros! — diris Ivaĉjo, maĉante nuksojn en mielo, alportitajn de Silvestro Petroviĉ.

Li sidis samtie sur la benko, fosis per ambaŭ manoj en la paperkorneto kun dolĉaĵoj.

— Ankoraŭ kion mi deziris diri, Silvestro Petroviĉ, — ekparolis Taisja. — Ne taŭgas por vi familion vian en la citadelo teni. Povas io okazis, — la filinoj estas malgrandaj. Antaŭ nelonge Maria-n Nikitiŝna-n mi kiel persvadadis al mi transloĝiĝi, — ĉe ni estas kviete, ĝardeneto estas, por kio do en la fortreso...

— Nu, kaj mia Nikitiŝna kion diris? — demandis Silvestro Petroviĉ.

— Ne, diras, ne veturos mi.

Ievlev ridetis:

— Jene, ne. Mi mem pri ĉi temo eĉ paroli ĉesis. Kaj ŝi, kaj vi, Taisja Antipovna, — ambaŭ vi estas obstinulinoj. Eble, tiel estus pli bone, sed la koro malpermesas. Kaj donu al vi ambaŭ Dio pro tio...

Taisja komprenis, pri kio parolas Silvestro Petroviĉ, ruĝiĝis, diris apenaŭ aŭdeble:

— Ne povas mi, Silvestro Petroviĉ. Kaj al li malbone estos, kaj mi ne povos vivi kun li...

Ievlev silente klinis la kapon.

Adiaŭante, li metis sur la tablon arĝentan rublon «por dolĉaĵoj por la baptofilo», — tiel li faradis ĉiam, se vizitadis la domon en Muskoj. Laŭ silenta interkonsento Taisja akumuladis tiun monon — por la orfo por nigraj tagoj. Ivaĉjo pri la nigraj tagoj ne konjektis, sed la rublojn kalkuladis, mezurante, kiam da ili akumuliĝos tiom, por komenci konstrui por si negrandan velboaton.

— Do kio? — demandis Ievlev sur la perono. — Ĉu vi veturos al mi en la fortreson, Ivano Ivanoviĉ?

— Ni veturos! — venkante sian paperkorneton, respondis Ivaĉjo. — Oĉjo Ataĉjo prenos, li promesis. Sed se per kanonoj oni pafus... Ja antaŭ nelonge eĉ unu ne pafis.

— Eble, ni pafos! — kun mallonga subrido diris Silvestro Petroviĉ. — Do vi venu...

— Atendu! — ordonis Ivaĉjo.

Ievlev kliniĝis al li, kisis al la rigidaj malvarmetaj vangetoj, riverencis al Taisja, deligis la ĉevalon. Ivaĉjo malfermis la pordegon, la ĉevalo tuj ekiris per vigla troto.