8. Por gloro de la reĝo!
Post signalo «Ŝipanaroj drinku la reĝan glaseton kaj tagmanĝu» sekvis dua signalo «Ŝipestroj tuj venu al grafo subadmiralo».
Gyllenstierna akceptis la oficirojn stare kaj al neniu proponis eksidi. Antaŭ li sur vila drapo de la tablo kuŝis koverto kun ok vaksaj sigeloj. Ĉirkaŭrigardinte ĉiujn kunvenintojn per siaj kafkoloraj, nebonkoraj pupiloj, Gyllenstierna prononcis:
— Nia Siro, daŭrigu la Sinjoro liajn tagojn, ordonis al mi kunvenigi vin kaj legi al vi lian reĝan ordonon. Ĝis eliro en la maron neniu el la matrosoj devas scii pri ĝi ion ajn, kaj nur kiam ni forlasos la havenon, tiu ĉi ordono povas esti deklarita al la maristoj de la krona floto. Ĉu vi komprenis min?
La ŝipestroj zumis, ke ili komprenis.
Gyllenstierna per du manoj prenis la koverton, rompis vice la sigelojn, elprenis paperfolion kaj laŭtlegis per firma, malmilda voĉo:
— «Al vi, miaj oficiroj kaj matrosoj, mi donacas urbon Arĥangelskon kun ties Komerca korto, kun ties Komercaj ĉambroj, kun ties tenejoj kaj magazenoj, kun ties temploj kaj kapeloj, kun domoj personaj kaj ŝtataj, kun domoj de pastroj kaj eminentuloj por plena disrabo por daŭro de tri tagnoktoj...»
Li silentis ekzakte tiom da tempo, kiom al li necesis por vidi la impreson, kiun faris la reĝa donaco al la oficiroj, kaj eklegis plu:
— «Al vi, miaj oficiroj kaj matrosoj, mi ordonas ĉiujn rusajn ŝipajn majstrojn, same kiel dungitajn de la rusoj alilandajn ŝipajn majstrojn kaj submajstrojn, kune kun tiuj, kiuj almenaŭ per io kontribuas al frato mia caro Petro en konstruado de planita de li floto, — kapti...»
Gyllenstierna por momento paŭzis:
— «...kapti kaj submeti al mortpuno per pendumo sur placoj de urbo Arĥangelsko, por ke en estonteco neniu faru tion, kio de la Providenco estas destinita por la regno sveda...»
— Ĉiujn pendumi? — per raŭka baso demandis Golgolsen.
— Ĉiujn pendumi! — per glata voĉo ripetis la subadmiralo.
Kaj, tusinte, li eklegis plu:
— «Ĉiujn ŝipojn rusajn finkonstruitajn mi ordonas peli al mia ĉefurbo, en urbon Stokholmon. Ĉiujn ŝipojn nefinkonstruitajn mi ordonas submeti al fajro. Post kio al subadmiralo mia grafo Gyllenstierna mi ordonas bruligi urbon Arĥangelskon de kvar flankoj kaj ne forlasi la incendiejon, ĝis de la menciita urbo restos nur solaj braĝoj, por ke per tiu ĉi nia ago por eterne senigi fraton mian caron Petron je loko, kie povus li konstrui kaj ekipi ŝipojn por mara kaj oceana irado».
Kaj, levinte la voĉon, la subadmiralo legis la daton kaj la lokon de la subskribo de la ordono fare de la reĝo, poste ankoraŭ foje kisis la paperon kaj ordonis al la ŝipestroj direkti sin al siaj ŝipoj.
La ŝipestroj estis disirantaj silente. Ĉe la ŝtuparo Golgolsen diris nelaŭte:
— Ne facila afero al ni estas komisiita...
Al li neniu respondis.
Tuj kiam la ŝipestroj forlasis «Kronon», Gyllenstierna ordonis levi la ankrojn. Estis kviete, varme, facila vento alportis el la urbo sonoriladon. Urquhart ridetis per la dika vizaĝo, liaj malgrandaj okuletoj kvazaŭ dronis en la grasaj vangoj, li diris per dolĉa voĉo:
— La danoj preĝas pri ni!
— Ili dankas Dion pro tio, ke ni foriras en la maron, — respondis kolonelo James. — Kovarda lando. Kaj rimarku, herre ŝipestro, kiel ĉio estis aranĝita: kiam du niaj matrosoj interbatiĝis kaj elprenis tranĉilojn, la danoj mem ligis ilin kaj mem liveris en la eskadron. Ĉu vi scias, pro kio estas tia komplezemo? Tial, ke se pereus nia matroso, ni povus supozi, ke tion faris la danoj, ĉu ne? Kaj tiam ili devus respondi!
— Bedaŭrinde, ke saman ordonon, kiel pri Arĥangelsko, ni hodiaŭ ne aŭdis pri Kopenhago. Ilin ĉiujn necesas fini...
En krepusko la ordono de la reĝo, transskribita de skribisto de la subadmiralo por ĉiu ŝipestro, estis legata sur ĉiuj ŝipoj. La matrosoj furioze kriadis gloron al la reĝo de la svedoj, vandaloj kaj gotoj. La ŝipoj iris kolumne. Matene, ĉirkaŭirinte la kabon de Skagen, ili boardis, ĝis kiam konstanta vento de Atlantiko plenigis la velojn. Iĝis malvarme. Vaĉantoj kaŝe, por varmiĝi, drinkis vodkon, rezervitan jam en Stokholmo, subvaĉantoj ludis ĵetkubojn kaj kantis malnovan kanton pri herre Sjöter, kiu demandis sian patrinon, per kia morto al li estas destinite morti. La patrino respondis:
Ho filo, mi scias ja ĝin!
Ne timu batalon sur seka vi ter',
Vin mare renkontos la fin'!
La matrosoj kantis per raŭkaj gorĝoj, ĵetadis kubojn, insultadis, sed la kanto iĝadis ĉiam pli laŭta, ĝin sciis ĉiuj sur la ŝipo kaj ĉie kunkantis: kaj en la meza ferdeko, kaj en la orlopo, kaj sur la kanonferdeko, kaj en la ŝipkuirejo, kaj sur la ĉefa ferdeko. Jen jam herre Sjöter konstruis ŝipon kaj foriris en la maron. Komenciĝis tempesto. Peke vivis herre Sjöter, kaj li ne deziras morti:
Kaj Sjöter en sia kajut'
Ĵetkubojn, lotlibron en plena trankvil'
Elmetis al tabl' en minut'.
Nun lasta, amikoj, alvenas la hor',
Mi vivis en peko, kaj vi!
Okazu do nun nia lasta esplor'
Ni trovu plej pekan el ni!
Herre Sjöter ĵetas lotkubon, ĝi almontras lin. Per hurlantaj voĉoj la matrosoj kantis:
Pri pekoj faritaj de li:
Pri hont' fianĉina, por edzoj misfar'
En temploj kun sakrilegi'...
Ne timis li juĝon, rabante sur voj',
Atakis en nokt' kaj vesper',
Tranĉadis senkulpajn li homojn kun ĝoj',
Enfosis vivantojn en ter'...
La matrosoj kantis; subleŭtenanto Klas, sub sonoj de la kanto, en antaŭvespera krepusko, en sala oceana vento estis rakontanta pri riĉaĵoj de la moskvianoj. Dungitoj aŭskultis avide, iliaj pupiloj lumis tiel, kvazaŭ por ili sufiĉis nur etendi la manon, por kapti perlojn, ĉervoncojn, grandkostan brokaĵon, felojn de zibeloj kaj arĝentaj vulpoj. Ankaŭ pri la rusaj virinoj rakontis la ĉioscia Klas. Laŭ la vortoj de la subleŭtenanto rezultis, ke la rusaj belulinoj estas belstaturaj, kun alta brusto, ruĝvangaj, cedemaj...
Moskvio ŝajnis proksima. Ankoraŭ kelkaj tagoj da oceana vojo — kaj la eskadro estos ĉe la celo.
Tiam tamburistoj ekbatos sur la mezferdeko «forpermeson», kaj matrosoj en kirasoj, kun tranĉiloj ĉe la koksoj deiros en Arĥangelskon. Sonoriloj de rusaj preĝejoj sonoros, salutante la novan mastron de la tuta Nordo — reĝon Karolon XII kaj liajn kuraĝajn militistojn. Rusaj bojaroj, morte timigitaj de la floto de lia reĝa moŝto, en brokaĵaj peltmanteloj kaj altaj ĉapoj falos antaŭ la konkerintoj sur la genuojn. Kaj la matrosoj ekiros per fieraj paŝoj sur stratoj de la por ĉiam subigita urbo kaj elektados por si pli riĉajn domojn — por rabado kaj amorado...
Atakis en nokt' kaj vesper',
Tranĉadis senkulpajn li homojn kun ĝoj',
Enfosis vivantojn en ter'...
Ĉe la prua kanono, rigardante antaŭen al ŝaŭmaj maraj ondegoj, staris, enpensiĝinte, Jakobo. La bufedisto aliris lin de malantaŭe, frapis al la ŝultro, demandis:
— Kio, knabo? Ĉu vi pripensas la ordonon de lia reĝa moŝto? Ĉu vi estas kontenta? Certe! Al vi fortunis, ege fortunis. Vi riĉiĝos jam en la unua ekspedicio. Ĉu vi aŭdis, kion tiuj rabistoj rakontas pri Arĥangelsko? Ja ili scias la aferon. En Arĥangelsko ni ĉiuj ion akiros...
— Jes, ni akiros! — sen ajna esprimo ripetis Jakobo.
Li rigardis antaŭe, en senliman, egale bruantan vaston de la oceano. Nemalproksime la ŝipa ekzekutisto Svante Bragge, enplektante en trivostan skurĝon kuglojn, kantis per melankolia tenoro:
Kaj lasus reveni al hejm':
Mi templon konstruus el ŝtono kun pi',
Kaj plumbe ĝin kovrus mi mem...
La pastro de la eskadro surgenue estis preĝanta en sia kajuto, kies duonon okupis kanona trunko. Balbutante psalmon, la maljunulo sulkiĝadis, la rabista kanto malhelpis al li konversacii kun Dio.
Kaj plumbe ĝin kovrus mi mem...
Sinjorino Gyllenstierna aŭskultis la kanton, reveme rigardante al la ŝaŭma, griz-blanka oceano. Kolonelo James, akompanante promenantan sur la ŝipo sinjorinon Margret-on, pensis pri tio, kiel li postulos al si blankan ĉevalon, por ke sur ĝi enveturi en fumantan pro incendioj, nigran pro fulgo, disetendiĝintan antaŭ la venkintoj urbon Arĥangelskon.
La eskadro iris sub ĉiuj veloj, la svedaj flagoj flirtis sur mastoj, vento fajfis en rigilaro, salaj oceanaj ŝprucoj flugadis sur la ferdekon.
Fore, malproksime brileris kaj malaperis fajroj de Stavanger.
La matrosoj kantis la lastan strofon de la kanto:
Lin kovris malluma inund',
La ŝip' kun la mastoj ekkrakis kun fort'
Kaj dronis al nigra profund'...