6. Bona kaj malbona

Dum en la ĉambro de Silvestro Petroviĉ oni estis fumantaj pipojn kun forta tabako, li duonŝerce, duonserioze rememorigis al la oficiroj malnovan bonan edifon: «Ve al ofendinto de vidvino, prefere li sian domon bruligu, ol pro amara suspiro de la vidvino li mem brulu en la Geheno». Poste li rakontis al nesciantoj, kia homo estis rudristo Rjabov. La pafistaj centestroj aŭskultis atente.

— Feliĉa kombinaĵo! — parolis Ievlev, elspirante dolĉan pipan fumon. — Menso akra, gaja koro sen rankoro, kapablo al lerno de sciencoj mirinda. En tiuj malproksimaj jaroj, kiam mi estis ĉi tie la unuan fojon, la estonteco de la floto rusia malkovriĝis al Petro Aleksejeviĉ kaj ni, kiuj estis kun li, ne tiam, kiam ni ekvidis la ŝipojn kaj la maron, sed tiam, kiam ni ekkonis la homojn, similajn al la pereinta rudristo...

Leŭtenanto Meĥonoŝin, duonkuŝante sur larĝa benko, tiris sin, prononcis kun oscedo:

— Ĉu tiel, sinjoro kapitan-komodoro? Tre mi pri tio dubas. Mia pronuncio estos alia: fremdlandaj ŝipistoj — jen kiu vere inspiris la Siron pri maraj artoj. La forestieroj — niaj fremdlandaj vizitantoj — estas la veraj instruistoj niaj. Mi tiel aŭdis...

— Vi aŭdis, leŭtenanto, sed mi vidis! — abrupte diris Silvestro Petroviĉ kaj leviĝis. — Kaj al vi mi tutkore konsilas: kion vi ne scias bone — ne babilu. Kaj kio estas tiu «pronuncio»? Ĉu vi ne povas elparoli «eldiro»? «Forestieroj»? Kiam vi ĉi doktecon akiris, kiam sukcesis?

— Estante eksterlande...

— En kiu do ekstera lando? — demandis Ievlev. — Vi ja, fraĉjo, estas Muroma nobelo, trans la maro ne estis, — vilaĝon Kukujon vi vidis, eble, sed ĝi ankoraŭ ne estas eksterlando...

Meĥonoŝin kunmetis la lipojn, ruĝo ĵetiĝis al lia vizaĝo.

— Prepariĝante al fora vojaĝo...

— Prepariĝo ankoraŭ ne estas vojaĝo! — tute kolere diris Ievlev. — Jen, kia lertulo. Jam hieraŭ mi intencis diri al vi, sed forgesis pro tempomanko: por kio vi ne estas en uniformo? Ĉu vi estas transmara bonvivanto? Vi estas dragono, sed kamizolo sur vi brokaĵa por kio estas? Per pinglo kun gemo vi pavas — por kio? Ĉu puntoj estas militista afero? Pli bone ol gemoj oficiron ornamas glora uniformo, memoru!

La leŭtenanto ofendiĝis, Ievlev frapis lin al la ŝultro, diris, kvazaŭ repaciĝante:

— Ne gravas, ĉio ĉi estas pro juneco. Tio pasos kun jaroj. Ni iru al la tablo!

Taisja renkontis la gastojn per profunda riverenco, laŭ malnova moro petis ne abomeni kalikon el ŝiaj manoj. Apude, en lazura ĉemizeto, brodita per akvostrioj, skvamoj kaj herboj, zonita per pimpa zoneto el tafto, staris kun serena rideto knabo, tenis sur la etenditaj manoj pladon kun raspita kun acidkremo rafano — por la unua, postvoja manĝeto. La gastoj, amasiĝante en la pordo, paŝbruante per altbotoj, trinkadis el la kaliko, kisadis la belan mastrinon al la delikate rozkoloraj vangoj, manĝetadis la rafanon el la manoj de la knabo. Li rigardis gaje, liaj okuloj — verdaj kun varmegaj fajreroj — kvazaŭ spiris per regalema afableco.

Per la festeno la fiŝista avino Eŭdoĥa mirigis ĉiujn. Ĉio estis dismetita sur blanka brodita tablotuko, inter boteletoj, boteloj kaj kruĉoj, prunteprenitaj por tia okazo de la edzino de la pafista regimentestro: kaj pirogoj kun sturga ĥordo, kaj pirogetoj kun haketitaj ovoj kaj fungoj, kaj rulaĵo kun piprita ŝafaĵo, kaj tranĉita ruĝa brasiko kun cepo, kaj leporo en vino, kiu estas surtabligata post tagnokta stufado en malgrandaj, sigelitaj per argilo potetoj...

Por la kvara pladŝanĝo la avino kaj Taisja surtabligis en tukoj frajajn blinojn, tiujn, kiuj estas bakataj el frostigita frajo kun grio. Ĉe la blinoj la gastoj intermiksiĝis: la pafista regimentestro ekdisputis kun majstro Koĉnev, Ivano Kononoviĉ depuŝis oficiron Meĥonoŝin-on, alsidiĝis al Krikov. Merkurov, la pafista centestro, komencis kun Semisadov duope longan fiŝistan kanton. Leŭtenanto Meĥonoŝin, ebriiĝinte, ekfanfaronis pri sia nobeleco, pri la hereda bieno, minacis, ke li ankoraŭ iomete servos, kaj poste iros al gloraj transmaraj landoj — homojn rigardi kaj sin montri. Svingante la manojn, kroĉante per la maniko jen salujon, jen bovlon, li rakontadis, kiajn agojn li faros, por ke estu al li direktita atento de la patro-Siro. Kaj jam nun, diradis Meĥonoŝin, lin ofte vokas al si neniu alia, ol la princo-vojevodo, konsiliĝas kun li kaj, eble, intencas edzigi al unu el la princidinoj. Maljunaj fraŭlinoj ne estas frandaĵoj, plezuron de tia galantaĵo oni ne povas atendi, sed ne eblas ja ofendi la princon Prozorovskij-on mem. Edziĝinte al la princidino, li iros al malproksimaj transmaraj teroj, aĉetos tie por si château — palacon kaj vivos por sia plezuro, ne tiel, kiel ĉi tie — kie eĉ traktadon decan ne eblas atendi, nur sola sovaĝeco kaj malĝentileco...

La gastoj aŭskultadis, interrigardadis, interridadis. Li nenion rimarkadis. Ievlev ekrigardis al li unu fojon, alian, poste interrompis lin, ordonis iri hejmen — dormi. Meĥonoŝin grimacis.

— Iru, frato, iru! — diris Silvestro Petroviĉ. — Tempas, amiko. Jen, vi tro krias. Kaj ne taŭgas por vi, leŭtenanto, malglori kaj malhonorigi patrinon-Rusujon. Ĉiu vorto estas insulto. Sed vi de ĝi nutriĝas, de la hereda bieno monon atendas. Iru, satdormu, eble vi iĝos pli saĝa!

Meĥonoŝin leviĝis; malfirme paŝante, ekiris al la pordo, kaj estis aŭdeble, kiel li insultis en la vestiblo. Silvestro Petroviĉ balancis la kapon; kliniĝinte al Simono Borisoviĉ, diris riproĉe, ke tro multe da libero oni donis al la leŭtenanto, kun tia ni ankoraŭ suferos...

Poste venis kun gratuloj tri malnovaj amikoj — dogansoldatoj Sergunkov, Alekseo kaj Prokopjev Eŭdokimo, la ĥolmogora majstro, eburtajlisto kaj kantanto. Dum tago Prokopjev tajlis al la kapitano por la spada tenilo vangojn el malnova osto. La vangoj rondiris por rigardi, sur ili Eŭdokimo kun granda kaj subtila arto montris ŝipojn, maron kaj leviĝantan sunon. Ĉiuj laŭdis la lertulon. Eŭdokimo diris modeste:

— Mi ja ne estas la plej bona, prefere sinjoro kapitano mem montru siajn faraĵojn. Mi al li ne egalas en tiu arto...

Silvestro Petroviĉ kun miro ekrigardis al Krikov, Taisja malfermis kofron, elmetis sur stanan teleron fiŝiston en maro, tajlitan el rosmara dentego. La fiŝisto-rudristo estis staranta ĉe postremilo, vento taŭzis al li la harojn, la fiŝisto rigardis for, al malbonvetero, atendis baton de kolera furiozanta naturo.

— Paĉjo mia! — diris en la eksilentinta ĉambro Ivaĉjo.

— Via, infaneto! — mallaŭte respondis Ievlev, glatumante la molajn buklajn harojn de la knabo.

Taisja rigardis al la fiŝisto silente, trankvile. Sed ie en profundo de ŝiaj okuloj Ievlev ekvidis subite tian fieron, ke lia koro ekbatis pli ofte. Li komprenis: ankaŭ ĝis nun ŝi estas feliĉa pro tio, ke lin amis Rjabov, ankaŭ ĝis nun ŝi fieras pri li, ankaŭ ĝis nun ŝi fidelas ne al lia memoro, sed al li mem.

En malfrua nokto, kiam ili drinkis la lastan glaseton je longa kaj glora vivo de kapitano Krikov, kun ŝriko malfermiĝis la pordego, en la korton enveturis stebita per lupa pelto sledkaleŝo por longa vojo, ties koĉero malfermis la pordon, kriis:

— He, kiu loĝas, eliru renkonti gastojn...

Ievlev eliris, apogante sin sur la bastono, fiksrigardante en noktan mallumon. El la sledkaleŝo la koĉero kun peno elprenis unu volvaĵon, poste alian. La senfine kara voĉo petis:

— Pli singarde, oĉjo, ne veku ilin...

Silvestro Petroviĉ oĥis, kuris malsupren, brakumis Manjon, perdinte la bastonon, ekportis la infanojn en la domon. Atanazio Petroviĉ en malbutonita kaftano estis lumanta sur la sojlo de la vestiblo, ronkadis la ĉevaloj, ekploris, subite ektiminte la tumulton, la pli juna filino de Ievlev — Venjo. Manjo, surgenuiĝinte, estis malvolvanta sur la pli aĝa filino feltajn kovrilojn, la pli junan, plorantan, kun rido estis malvestanta Taisja. Avino Eŭdoĥa kun Krikov ekhejtis la banejon, vekiĝinta Jegorĉjo kuradis tien kaj reen kun manĝetoj — manĝigi la vojaĝintojn; la koĉeron la oficiroj regalis per vodko, demandis, kiu venis. La koĉero drinkis, viŝis sian buŝon, dankis, rakontis, ke li alveturigis bonan virinon, dum la tuta vojo ŝi eĉ fojon ne plendis pri li, neniu lin batis al la dentoj, ŝi nutris lin per siaj vojprovizoj.

Jam estis mateniĝo, kiam Manjo kun la filinoj revenis el la banejo kaj eksidis al la ordigita tablo — ĉu tagmanĝi, ĉu matenmanĝi, ĉu vespermanĝi. La knabinoj manĝis silente. Ivaĉjo, ne ekdorminta en la bruo kaj tumulto, ĵetadis al ili scivolajn rigardojn. Taisja regaladis, ĝojis, ke jen nun ankaŭ Silvestro Petroviĉ ekvivos, kiel aliaj homoj vivas, — kun la tuta familio. La okuloj de Manjo karese lumis, dum la vojo ŝi maldikiĝis, ŝia knabina vizaĝo iĝis eĉ pli subtila. Silvestro Petroviĉ, admirante la edzinon, diris nelaŭte:

— Vi duan fojon en Arĥangelskon venis. Ne eviteblas nun ankaŭ la tria. Kaj eble, ni ĉi tie por ĉiam restos. Konstruos domon apud Dvino, kaj vivos. Ĉu, Manjo?

Manjo ridetis, ŝia rigardo diris: «Kie vi diros — tie ni vivos!»

— Kial vi silentas, silentulino? — demandis Silvestro Petroviĉ. — Rakontu, kio estas en Moskvo? Kiun vi vidis, kion vi aŭdis?

— Mi alveturigis leterojn — tutan sakon, — diris Manjo. — Ĉiuj al vi skribas, Silvestro Petroviĉ, — kaj Apraksin, kaj Izmajlov...

— Izmajlov? — miris Silvestro Petroviĉ.

— Li. El Danio — li estas ambasadoro tie en urbo Kopenhago. Menŝikov skribas, Aleksandro Daniloviĉ, kelkaj aliaj el via kompanio...

Jegorĉjo alportis la sakon, malbukis rimenojn, demetis vaksosigelon. Silvestro Petroviĉ, alŝovinte al si kandelon, kuntirante la brovojn legis malgrandajn liniojn de la letero de Izmajlov. Manjo demandis maltrankvile:

— Ĉu li ion malbonan skribas?

— Andreon Jakovleviĉ-on, princon Ĥilkov-on, svedoj arestis, — diris Ievlev severe, — li sidas sub forta gardo, je ĉio senigita, kaj lia sano estas malforta...

Manjo kunfrapis la manojn, ĉesis manĝi. Silvestro Petroviĉ ree eksusuris per folioj de leteroj. En la veninta silento Ivaĉjo subite diris al la Ievlev-aj knabinoj:

— Kaj oĉjo Ataĉjo nun spadon havas. Ĉu mi montru?

La knabinoj sen respondi, ŝmacante, kun apetito estis manĝantaj grasajn blinojn.

— Ĉu vi estas senlangaj? — demandis Ivaĉjo.

— Ni manĝi deziras! — diris la pli aĝa.

— Nu, manĝu! — permesis Ivaĉjo.

Kiam Manjo kun la infanoj kaj Silvestron Petroviĉ foriris en sian duonon, Krikov, alfiksante la spadon, mallaŭte, per solaj lipoj demandis:

— Kia do estos via decido, Taisja Antipovna?

Taisja suspiris, rigardis flanken.

— Mi ne urĝas! — kvazaŭ ektiminte, ekparolis Krikov. — Mi, Taisja Antipovna, atendos kiom vi ordonos. Jaron, ankoraŭ du... Nur lasu min esperi, faru tian favoron...

— Multe vi bonkoras al mi, Atanazio Petroviĉ, kaj tion mi neniam forgesos.

— Bona komenco! — malgaje subridis Krikov. — Nun ja mi scias, kia estos ankaŭ la fino...

— Amas mi lin por eterne, ĝis mia ĉerko, Atanazio Petroviĉ. Kiel do fari?

Krikov riverencis mallerte, trovis la mantelon, eliris, dense ferminte post si la pordon. Jam tute venis tago, malvarma, ne printempa, kun pikanta frosta vento. Laŭ la kurba Pulva strato, devancante Atanazion Petroviĉ-on, kanonistoj trote traveturigis al Dvino du novajn kanonojn; pafistoj responde al krioj de la kanonistoj larĝe malfermadis gardajn barierojn. En la korto, kie estis gisataj kanonoj, oni estis sonorigantaj batilon, kunvokante homojn al laboro. Rajdantaj dragonoj turnis sin al interstrato — por dormi post malproksima nokta patrolado. Elirinte al la kajo, Krikov malrapidigis la paŝojn: la printempa suno subite aperis el trans malhelaj nuboj, ekludis sur preĝejaj kupoloj, sur muskedoj de pafista cento, iranta al trejnado, sur pintoj de bajonetoj, sur jungilaro de la tatara ĉevaleto sub centestro Merkurov.

— Al kapitano Krikov — prezentu armilojn! — komandis Merkurov per gaja voĉo.

La pafistoj strabis, klare marŝante per kadencaj paŝoj, movis la muskedojn supren kaj maldekstren. Merkurov eligis la spadon el la ingo, salutante. Krikov elmetis la sian. Lia koro ekbatis pli gaje, la soldatoj rigardis kun karesa kompato, — ĉiuj konis lian sorton.

— Bonan trejnadon! — diris Atanazio Petroviĉ al malalta soldato, postkuranta la ceterajn. — Ĉu vi aŭdas, Petruniĉev?

Petroviĉ respondis dum kurado:

— Poste ni vidos, kia estis trejno. La svedon ni demandos...

Liaj botoj disglitis sur glacio, li lerte saltis kaj ekstaris en la vicon. Krikov ridetis, kun fajfo mallevis la spadon en la ingon, ekpaŝis pli rapide — trejni siajn doganistojn.

Sed tuj kiam li turnis sin en mallarĝan interstrateton, nomatan Ankra — pro tio ke ĉi tie tenis forĝejon ankra majstro Ŝestov, — al li renkontiĝis malgaja procesio, pro kio peze ekdoloris lia koro: pare mankatenitaj kaj ligitaj ĉiuj ses al peza fera stango, iris, timigante per si metiistojn kaj petante laŭ la moro almozon, torturitaj de la bojaro vojevodo malliberuloj. Malgraŭ la frosto, ili iris en ĉemizoj kun sekiĝinta sango, por ke vidu la popolo verecon de la torturo, peze lamis kaj, spirante kun stertoro, petadis la kristanojn je la Krista nomo, helpi per kio ili povas. La kristanoj per silenta amaso akompanadis la torturitojn kaj avaris nek monon, nek bulkojn, nek sekan fiŝon. Unu metiisto elportis eĉ kruĉon da brando, kaj la torturitoj sur la loko trinkis po gluto — fare de la tuta rondo. La eskortanto same deziris gluti, sed al li iu faris piedbaton de malantaŭe, li balanciĝis kaj verŝis la restintan brandon.

— En la transmondo al vi estos vino! — diris alta voĉo el la homamaso. — Tie vi drinkos...

— Li ne kulpas! — diris unu el la torturitoj. — Kial vi lin atakas! Cara servo, ĉu li povas eviti...

Unu torturito, malalta, kun bruligitaj manplatoj, nenion povis teni en la manoj — lin trinkigis per lakto el argila taso iu maljunulino. Li riverencis al ŝi malalte, diris ne petante, ordonis:

— Vi por mi funebran diservon faru, avino. Min oni hodiaŭ finos...

Alia, pli alta, kun maldika vizaĝo, kun pensema rigardo, konfirmis:

— Lin oni finos...

Kaj tria kun lamentoj rakontadis al la popolo pri torturoj — kiel oni levas sur pendigilon, kiel eltordas la brakojn, kiel bruligas per fajro. Aliaj silentis, apenaŭ tenante sin sur la piedoj. Nek Vataĵnikov, nek Gridnev estis inter ili...

Krikov forte kunpremis la dentojn, ekiris pluen...