Ĉapitro naŭa
1. Ĉe skansoj1 en gardista budo
Majoro James ne plu interesiĝis pri Krikov — li sciis, ke la eksa leŭtenanto ne leviĝos el kaporalo. Kaj kaporalon eĉ ne indas rimarki. Kaporalo pli proksimas al soldato, ol al oficiro...
Sub komando de Atanazio Petroviĉ estis nur tri doganistoj kaj gardista budo ĉe skansoj, sur la Dvina buŝo, — por defendi la urbon kontraŭ neatendita atako de malamikaj militistoj. Neniu en Arĥangelsko timis malamikajn militistojn, sed tia ordo estis establita de malnove: estas skansoj, ĉe la skansoj estas budo, en la budo estas doganistoj, super ili estas kaporalo.
Tempo flugadis nerimarkeble. La gardistoj — ĉiu el ili perlaboradis per sia metio: unu — Sergunkov, kvieta kaj humila ulo, — estis lignaĵisto, liajn faraĵojn prenadis la maljuna patrino, vendadis en la urbo en la bazaro; alia — Alekseo, pli aĝa, — lerte plektadis retojn por fiŝistoj, vendadis, kaj per tio nutradis sian grandegan familion. La tria — Eŭdokimo Prokopjev, ĥolmogora eburtajlisto kaj granda majstro fari ĉian subtilan laboron, — ne povis eĉ unu minuton sidi sen afero, kaj ĉio, kion li faradis, estis sukcesa: jen li eltranĉis per tranĉilo lignan manĝovazon, admire rigardos ĝin, balancos la kapon, sendos por vendo, kontraŭ la gajnita mono aĉetas multekostan transmaran draton, komencos forĝi tiun draton, — li rakontas, ke vidis Solviĉegodan ĉeneton el seruroj, deziras, li diras, provi, eble, sukcesos mem konstrui, por ke estu ne malpli bone. Konstruas li ĉeneton de mirinda beleco, balancos la kapon:
— Oblikve mi konstruis. Al la tero kliniĝas. Ekflugo en ĝi ne estas!
— Kia tia ekflugo al vi bezoniĝis?
— Ja tia, kian la Solviĉegodaj uloj havas. Ĉe ili estas pli bele...
Pri la ĉeneto li forgesas, komencas pripentri fuston por fajroŝtona fusilo, agrafon, argilajn fajfilojn. Ankaŭ tio ne plaĉas, li pensas, pensas — komencos emajli kaj filigrani, kaj poste — reen al la ligno, vidu: eltranĉas salujon-anason.
— Kio, Eŭdokimo Aksenoviĉ, ĉu vi reen iras? — demandas iam Atanazio Petroviĉ.
— Ja, vidu, elpensis mi alian ornamon. Kiam mi ĝin sur la fuston metis, sur la fusilan, tiam mi ĝin elpensis, tamen tie ĝi estis malgranda, sed ĉi tie ĝi estos tute konvena...
Fojfoje ili kantadis triope. La kvara estis gardanta sur la gvatturo — rigardis, ĉu ne videblas ŝipo. Komencadis kantadon, farinte suferantan vizaĝon, Prokopjev, la dua voĉo estis nepre Sergunkov. Sen Sergunkov kanto ne sukcesadis. Sur la dvina vasto, en la rivera buŝo, ekkriadis mevoj, fajfadis mara vento, libere, larĝe, iam kun minaco, flugadis la kanto. Se sur la buŝa malprofundaĵo aperadis ŝipo, la gardisto sur la turo batadis la frapilon, kriadis en paroltubon:
— Velon mi vidas, sinjoro kaporalo!
Krikov ekkuradis supren — sur la galerion, prenadis lornon, fiksrigardadis:
— Unu. La flago estas nederlanda — de la Ĝeneralaj Statoj. Iras komerci por profito de sinjoro majoro.
Ili ree kantadis kanton, okupiĝante ĉiu per sia afero.
Atanazio Petroviĉ ĉiam pli diligente kaj insiste tajladis eburon. Nun li havis la tutan necesan por vera majstro ilaron, havis rezervojn de rosmara eburo, havis farbojn — por kolorigi eburon, havis per kio blankigi ĝin. La laboro konsoladis lin, kun ĉizileto kaj alenetoj en la manoj li zumadis kantojn, gajiĝadis, lia rigardo iĝadis pli klara, kvazaŭ forgesiĝadis la peza ofendo.
Rigardante, kiel tajlas kaporalo Krikov, Eŭdokimo Aksenoviĉ suspiradis:
— Dotis vin la kreinto per talento, sed ne taŭge vi faras, Atanazio Petroviĉ. Diablojn kaj demonojn vi ĝojigas. Malicaj estas viaj figuroj. Vi prefere tajlus ikonon, sur ĝi sanktuloj sur monton facile defilas, sur la monto en la tuta lukso estas Dia brilo...
— Ĉu brilo? — subridadis Krikov.
— Brilo, Atanazio Petroviĉ...
— Kial do ĝi por vi tie ekbrilis?
Prokopjev silentis.
— Ja vi mem, Eŭdokimo Aksenoviĉ, tion ne faras, — diradis Krikov, — nu kaj min ne instruu. Mi, fraĉjo, jam instruita nun estas, vidis mi viajn brilojn...
Tamen foje li decidis tajli sanktulon: tajlis, tajlis, oscedis, oscedis, la sanktulo neniel sukcesadis. Barbeto kvazaŭ de avo Teodoro, nenia bonaspekto, ĉemizo kanabtola...
— Vi lin, Atanazio Petroviĉ, vestus pli dece, — konsilis Prokopjev, — harĉemizon, sur la kapeton monaĥan kapuĉon, estos asketo, fastanto, ermito...
Krikov ekridis, diris gaje:
— Kiel la fabelo diras pri kato Eŭstakio: por iu malfastaĵo, sed por ni bongustaĵo, diris kato Eŭstakio, monaĥiĝinte, kaj asketiĝinte, kaj aldone muson manĝinte...
La sanktulo ne sukcesis. Krikov retajlis lin al fiŝisto, pomora avo. La avo sukcesis, kaj tiel, ke la doganistoj nur lipŝmacadis kaj kapbalancadis. Post la fiŝisto li komencis tajli dvinan ŝarĝiston. Kiam la afero estis venanta al la fino, venis en la gardistejon gasti Silentulo, Vataĵnikov kaj Jefimo Gridnev. El freŝa fiŝo, kiun tage kaptis Eŭdokimo Aksenoviĉ, ili kuiris bonan fiŝsupon, ekiris ronde duonstofo da brando.
Post la fiŝsupo Prokopjev ekkantis:
Sed eĉ malfeliĉo ne malĝojo estas
Jen per basto malfeliĉo zonis sin
Kaj per basto la piedojn implikis
Flamo de la lignofajro en la griza nokta krepusko strange prilumadis la barbajn vizaĝojn de Silentulo, Vataĵnikov, Gridnev, ĵetadis kurantajn rebrilojn sur kantantan Prokopjev, sur enpensiĝinta Sergunkov. Kaj tiaj fortaj, tiaj potencaj ŝajnis subite al Atanazio Petroviĉ tiuj homoj, ke li pensis: «Eĉ se militon kune kun ili militi flankon ĉe flanko — mi ne pereos! Ne, ne pereos!»
Ili kantadis longe, kaj iom poste Jefimo rakontis:
— Homoj tiel diras, ke kancelariano Gusev — ne vidu li lumon en la mondo — novan aferon elpensis: preni de fiŝistoj remilan monon ne tiel, kiel antaŭe, sed alie. Kiam fiŝisto el la maro eliros kaj al la bordo aliros, preni de li imposton albordiĝan. Kiam li en la maro iras, tiam li pagu el ĉiu boato debordiĝan aŭ fiŝan monon. Kaj la remila mono kiel estis, tiel plu estos...
Sergunkov oĥis, balancis la kapon.
— Sed ĉu la komunumo permesos?
— Komunumo, ĝi nur laŭ la nomo estas komuna! — disbatante per bastono brulaĵojn en la lignofajro, diris Silentulo. — Komunumo! Tetrajn pariĝejojn dividi kaj herbejojn — tiam ili estas komunaj! Sed kiam oni ilin senhaŭtigi komencos, kiaj ili estas komunaj...
— Nu, nu! — severe diris Prokopjev. — Vi nian Blankmaran landon ne konas bone. Ĉe ni komunumo estas granda afero. Kiam ili unuiĝos — provu, prenu ilin! De antikva tempo ili arbostumpojn elradikigas, el unu bovlo supon manĝas — po kiom da familioj? Tio, frato, ne tiom simplas! La popolo estas lerta, kvankam ne babilas troe...
— Diversaj ĉe vi estas homoj ĉi tie! — diris Jefimo.
— Kiaj tiaj diversaj?
— Ja tiaj, ke ĉiaj. Iris ni antaŭnelonge al foiro haŭli barkojn — ĉiaspecaj homoj estis. El la tuta kristana Rusujo estis popolo. Kaj fuĝuloj ne nur ni estis: multajn liberulojn mi kalkulis, kiujn malfeliĉo-embaraso al rabado ĵetis. Kaj plej multas fuĝuloj el plugokampoj, de la bojara laboro, neelportebla.
Ili paroladis pri ĉio — pri ekscesaj premoj de impostoj, pri nova konstruado de ŝipoj, pri tio, kiel oni pelos tien homojn el najbaraj vilaĝoj, kaj eble, pelos ankaŭ el malproksime. En la urbo rampis maltrankviligaj onidiroj. Forĝisto ie eksciis, ke oni atendas el trans la maro konstruitan de fremdlandanoj ŝipon, tiaj ŝipoj estos multaj, al matrosoj sur tiuj ŝipoj estos ordonite konvertiĝi al la pagana kredo, preĝi al lignaj idoloj, skrapadi per tranĉiloj siajn muzelojn...
— Mensogas via Forĝisto! — bruske diris Krikov al Silentulo. — Babilas absurdaĵojn, kaj vi malfermis la orelojn...
Prokopjev almetis en la fajron ankoraŭ brullignon, atendis, kiam la branĉetojn kaptos flamo, kaj diris, rigardante al la fajrolangoj:
— Ŝipojn grandajn konstrui — estas bona afero. Kial do koleri? Mi kiom da jaroj pasigis ĉe la skansoj, ĉiam pensadis: kaj niaj maristoj estas kuraĝaj pomoroj, kaj niaj barkoj estas fortikaj, malpezaj por iro, kaj vizitas forajn landojn, sed je ŝipoj ni ne riĉas. Al ni venas sub siaj flagoj kaj bremenanoj, kaj angloj, kaj ankoraŭ diversaj holandanoj, prenas nian varon kiel deziras, sed ni al ili komerci ne iras. Ne, fratoj, ŝipoj estas afero inda. Sed malfacile al ni estos, kiam oni pelos nin en ŝipkonstruejojn, tio estas vero... Sed kial pri tio konjekti kaj diveni...
Kaj li komencis kanton:
...