7. Malliberuloj

Nelonge antaŭ la mateno ili leviĝis sur la holmeton, interkonsiliĝis flustre, aliris la monaĥejan pordegon, kaj la tamburisto per ambaŭ bastonetoj ekbatis alarmon. En griza antaŭaŭrora nebulo obstine, kolere batadis la tamburo, vekante el dolĉa dormo la monaĥojn, la monaĥejestron, la ekonomon, la novicojn, la monaĥejajn servantojn. Raŭke, sufokiĝante pro furiozo bojis la monaĥejaj ĉenhundoj, trans la alta muro ekkuris monaĥoj, knare malfermiĝadis la pordoj de ĉeloj.

Ievlev, mordante la lipon, per la tuta forto bategadis per la botoj la feritan rustan pordegon...

Finfine malfermiĝis luketo en la pordego, la barbokovrita pordegisto demandis timigite:

— Kiaj homoj?

En alia luketo, pli alta, aperis arkebuza tubo, el trans la muro apud la pordega turo elŝoviĝis kun halebardoj en la manoj la monaĥejaj batalistoj — Barnabo, Kornelio kaj Filoteo. Maldekstre — surdmuta maljuna novico Kuĥrja kun ĝemoj trenis la monaĥejan kanoneton. La soldatoj de la Preobraĵenska regimento1, starantaj ĉe la pordego, ridis, — tre gaje estis rigardi, kiel la diaj homoj prepariĝas al batalo.

Ievlev severe, dise, por ke ĉiu vorto estu komprenebla, ordonis la pordegon malfermi sen ajna prokrasto. La nomo de mastro Atanazio, la standardeto, flirtata de la antaŭmatena venteto, la pribrulitaj per pulvo de ludbataloj severaj vizaĝoj de la soldatoj, krakado de la tamburo, la cara oficiro — ĉio kune donis tian timon al la monaĥoj, ke tuj ekknaris la rigliloj, la pordegisto formetis la trabon kaj ektiris la ĉenon. Malrapide malfermiĝis la pordego. En monaĥa cilindra ĉapo, malalta, kun elstaranta antaŭen barbeto, apogiĝante sur bastonon, staris meze de duonrondo el monaĥoj la monaĥejestro, kolere rigardis al Ievlev, al la soldatoj, al Rjabov. Estis sekundo — iliaj rigardoj interkruciĝis: la hela trankvila rigardo de la rudristo kaj la fajranta per kolero rigardo de la monaĥejestro. La monaĥejestro ne eltenis — forturniĝis. Rjabov subridis pigrete.

Batinte per la apogbastono la teron, la monaĥejestro kriis per la maljunula malforta voĉo: por kio la senhontuloj rompas trankvilon de la monaĥejo. Sed Ievlev tiel ĉitis, ke la maljunuleto eĉ retiriĝis kaj svingis la diafanajn polmojn. Ne petinte benon, ne krucosigninte la frunton, Ievlev ekiris antaŭen, al la monaĥoj, per la ŝultro dispuŝis du dikajn kvasistojn, per manmovo formetis de sur la vojo Barnabon kaj ordonis malŝlosi la karceron.

Rjabov elkaptis el la harkovritaj manoj de Filoteo peĉan torĉon, alte levis ĝin. Malalta lerta preobraĵenskano Konoplev, sukcesinte trovi rompostangon, kun la radikoj komencis elturni krampon sur la pordo de la malliberejo. Kaj por ke la nigra frataro timu pli forte, la tamburisto Nejelov ĉiam batadis kaj batadis la tamburon, ŝanĝante alarmon al matensignalo kaj matensignalon al alarmo.

Finfine, ĝuste kiam patro ŝlosisto alportis la ŝlosilojn, la krampo estis elrompita, kaj Rjabov la unua paŝis antaŭen, en la subteraĵon. Nur por sola momento lia vizaĝo tremeris, li ekspiris pli ofte, sed tuj retenis sin kaj, alte tenante super si la torĉon kun nigra kresto de fulgo super la oranĝa flamo, per rapidaj fortaj paŝoj ekiris antaŭen sur glitaj malsekaj ŝtonoj. Malantaŭ li ĉe lia ŝultro mem kun bruo kaj tondro batadis la tamburo, fere tintadis la muskedoj de la preobraĵenskanoj, retenante la spadon, estis paŝanta Ievlev. Pro ĉio ĉi Rjabov kvazaŭ flugis, kaj tia subite senegala forto aperis en li, ke li per la ŝultro puŝis la pordon, grakis, enpremis internen de la kamero, en obskuron, la rustintan, forputrintan feron kaj la ronĝitan de vermoj lignon. Kaj preskaŭ falis sur rampantajn ĉirkaŭ li, blindigitajn pro la torĉo, pro brilo de la armilaro, surdigitajn per la tamburado malnovajn kaj bonajn amikojn, laboristojn de la Blanka maro, tuj rekonintajn lin, Rjabov-on Ivanon filon de Sabateo...

— Ivano! — aŭdiĝadis el la humida fetora obskuro.

— Rudristo!

— Amiko bona!

— Homoj, levu min, la piedoj ne iras...

— Ho panjo, ĉu tio ŝajnas al mi...

— Ivano, ĉu tio estas vere vi?

— Mi, mi, — hele kaj larĝe ridetante, diradis Rjabov, sed liaj okuloj estis serĉantaj la laman Demĉjon, serĉadis kaj ne trovadis.

Kaj de ĉie aŭdiĝis:

— Ĉi tie li estas — via kriplulo...

— Plue estas kamero, lin solan ili sidigis...

— Iru al li, iru...

Lardofandisto Ĉernicin eklamis antaŭen sur la ŝvelintaj piedoj, avo Teodoro kriis postsekve:

— En la suba kamero li estas, en la plej fora, la suba...

Ĉi tie Rjabov per la rompostango deŝiris la ŝlosilon, Demĉjo flanke mallerte paŝis al la rudristo, alpremiĝis al la ŝultro, plorsingultante, ripetadis:

— Oĉjo, oĉjo...

— Jen, vere, oĉjo! — severe respondadis Rjabov. — Oĉjo!..

Kaj subite, en kolero, ekkriis:

— Kaj vi de mi ne deiĝu! Tro saĝa, jen, troviĝis! Sen mi deziris vivi. Bone vivis en la kamero, ĉu?

Kiam ili eliris el la fora ĉelo, Ievlev en lumo de torĉo per funebraj okuloj pririgardadis la estontajn matrosojn de la cara jaĥto. Forkonsumitaj, malpuraj, barbaj, iu ŝvela, iu sendentiĝinta — la homoj treniĝis per malgaja vico, kaj estis malfacile kredi, ke ili ankoraŭ ŝercas pri si, subridas, kiu el ili estas pli malbona, spritas pri sia malfeliĉo.

— Vi ne rigardu, Silvestro Petroviĉ, ke ili apenaŭ rampas, — diris Rjabov al la tablestro, — vi nian popolon ne konas. Ilin necesas unue en ŝvitbanejo varmigi, per kreno iliajn korpojn froti, kaj poste ankaŭ manĝon doni, tamen ne senlime, sed kun gardo, por ke ne ŝvelu la malplena ventro, kaj ne unufoje kun gardo, sed du, tri...

Ievlev, ne disigante la lipojn, subridis al la rudristo, malfideme balancis la kapon.

— Poste, certe, freŝan gadon al ili, rafanon kun oleo, panon kiom ili deziros, kaj oksikokon. Oksikoko, vakcinio, ankoraŭ pinaj pingloj brogitaj, — kaj estos bone...

— Ĉu ĉiuj postvivos?

— Nu, eble, iun ni al tombejo portos, — respondis Rjabov, — sed aliaj postvivos.

— Sed ni ja atendi ne povas, ni devas iri en la maron! — kolere diris Ievlev.

En flagranta lumo de la torĉo la okuloj de la rudristo brileris ruze. Li glatigis per la polmo la mallongan orkoloran barbon kaj sen hasto diris:

— Se iri, do iri! Por la unua iro ni eĉ sen ili sukcesos!..

— Kio? — demandis Ievlev, ne kredante al la propraj oreloj. — Ja vi mem antaŭ nelonge diris — sen ili ne vidos ni maron...

— Ne gravas, — flanke rigardante al la tablestro, singarde respondis Rjabov, — kaj de kie mi povus scii, en kia ili estas malbona stato... Vidu, kiel mortintoj, kiaj el ili nun estas matrosoj. Nura malfeliĉo! Kaj aliflanke, sinjoro, kiel ĉe ni la popolo inter si esprimas: «Ĉi tie karcero estas ĉerko — se la pordo fermita. Kaj se malfermita, tiam — vivo!»

Kaj, ekridinte rule, li sen ajna ĝentileco kun forto tiris Ievlev-on al la libero — tien, kie lumis la kvadrato de la pordo, trahakita en la malliberejon. Ĉi tie la preobraĵenskanoj jam trovis monaĥejajn rondpanojn, sunsekigitan fiŝon, kruĉojn da kvaso kaj, en lumo de la venanta tago, pike ŝercante, regalis la monaĥejajn malliberulojn. Rudristo Semisadov, sen avideco, diligente, je malgrandaj pecoj rompante rondpanon, disdonadis al la siaj, por ke ili ne tromanĝu post la malsato.

Jam preskaŭ tute tagiĝis. Monaĥeja servisto — paŝtisto Jegorĉjo — per longa knuto batadis sen rigardoj monaĥejan bovaron, pelante ĝin sur la paŝtejon. Dormeme kaj malkontente muĝadis la bovinoj. Kvazaŭ freneziĝinte, saltadis sur la korto, levinte la vostojn, du rufaj bovidinoj. La monaĥoj elmalproksime rigardis al la soldatoj, fumantaj tabakon en la monaĥejo, al la kolera pala oficiro en Preobraĵenska kaftano, al la larĝŝultra orhara rudristo Rjabov, al la malliberuloj, perdintaj ajnan timon kaj sakrantaj kun la preobraĵenskanoj. Kaj Jegorĉjo-paŝtisto, kvazaŭ sorĉita, ĉiam pli kaj pli proksime aliradis al la monaĥejaj malliberuloj, serĉadis, demandadis ĉiam pli laŭte:

— Ĥagajo? Ĥagaĉjo? Ĥagajo nia kie?...

— Ĉi tie li estas, fraĉjo via! — diris Rjabov. — Ĉi tie, viva, jen, ekdormis en libero...

Kaj puŝis Ĥagajon, por ke tiu ekĝoju pri la renkontiĝo kun la frato. Ĥagajo malfermis la okulojn, oĥis, ne ekstarante de la tero etendis la manojn al Jegorĉjo.

— Ĉu vi vivas?

— Vivas! — ridetante al la frato kaj plorante pro kompato al li, ke li tiel magriĝis kaj nigriĝis, respondis Jegorĉjo. — Mi vivas, Ĥagaĉjo...

— Kaj mi nun jen vivas! — diris Ĥagajo. — Ĉu vi vidas, kiel?

— Jegoro, he, Jegoro! — vokis la knabon Rjabov.

Tiu turniĝis, plu tenante sin je la frato.

— Iru kun ni kiel matroso! Ĉu vi deziras en nian brigadon? Jen kompanio estos — granda!

Jegorĉjo malforte ridetis.

— Via avo estis rudristo, la patron la maro forprenis, — jam sen rideto diris Rjabov. — Via frato estis bona maristo. Por kio vi ĉi tie paŝtu brutaron? Ĉu vi estas sklavo ilia? Ili eble vin iam en subteraĵon metos, jen kiel Ĥagajon...

La bovinoj estis muĝantaj apud la fermita monaĥeja pordego, frapadis per la kornoj la triverŝokajn pinajn tabulojn, petadis irigi ilin en la kampon. Jegorĉjo ilin ne vidis. Ne vidis li ankaŭ la patron ekonomon, elirintan sur la peronon de sia ĉelo kaj kolere aŭskultantan, kiel delogas la malbenita rudristo la monaĥejan paŝtiston.

— Aŭ vi timema iĝis? — demandis Rjabov. — Kial do? Ja estis tempo, mi vin tute malgrandan memoras, — iradis vi kun mi dum granda burasko kaj tute ne timis. Ĉu vere, Ĥagajo? Kaj kun vi li iradis kaj kun Semisadov. Ĉu tiel, Semisadov?

Semisadov, maĉante pankruston, kapjesis. Ĥagajo konsilis:

— Li mem pripensu, Ivano Sabateiĉ, li pli bone scias.

— Nun vi, Jegoro, kiom da jaroj aĝas? — demandis Rjabov. — Eble, dek ses? Vi estus brava maristo! Nu, kial paroli, se tiel...

Kaj li forturniĝis al la leviĝantaj por ekiro eksaj malliberuloj de la Nikola-Korela monaĥejo. Ree ekbatis la tamburo, la pordegisto ekknaris per la ĉeno. Ievlev atendis, kiam foriros la grego, kaj elkondukis la homojn sur la Dvinan bordon. Ĉe la barko, sur argila deklivo, Rjabov donis al ĉiu po gluto da vodko. Post tio ili almanĝetis anseron. Avo Teodoro, sidiĝante en la barkon, levis la manon por krucosigno al la monaĥejaj bulbaj kupoloj, sed sub rigardo de Rjabov mallevis la manon kaj eĉ kraĉis.

— Jene! — eldiris la rudristo. — Al sia morta karcero li krucosignas. Maljunas oldulo, sed racion ne akiris...

Li kraĉis al la manoj, prenis remilon, por depuŝiĝi de la bordo, kaj haltis.

Sur la glita argilo, jen sinkante, jen glitante, kvazaŭ sur glacio, kuris Jegorĉjo — en bastoŝuetoj, kun la knuto en la mano.

— O-oĉjo, atendu-u! Oĉjo, atendu min...

— Ni atendos! — subridis Rjabov.

Kalcitrinte per la bastoŝuoj, Jegorĉjo de sur la deklivo saltis rekte en la boaton kaj, sufokiĝinte pro la kurado, demandis:

— Ĉu vere, kiel maristo?

— Vere, infaneto, — per bonkora voĉo respondis Rjabov. — Estos vi nun de la mara metio laboristo!

Kaj, turniĝinte al Ievlev, diris:

— Lia nomo estas Jegoro, kaj familinomo Pustovojtov. Lerta, sprita, timon en la maro ne scias. Ĉu taŭgas por la jaĥto, Silvestro Petroviĉ?

— Taŭgas! — klare rigardante en la okulojn de Jegorĉjo, respondis Ievlev. — Kaj ne nur por la jaĥto. Eble, ni grandan ŝipon konstruos, iros vi sur ĝi al malproksimaj maroj...

Jegorĉjo silentis. Silentis ankaŭ la aliaj — eksaj malliberuloj — fiŝistoj, rudristoj, lardofandistoj, ĉasistoj. Silentis ankaŭ Demĉjo Goroĵanin, sendeŝire rigardis al Jegorĉjo: tiu havos grandan navigadon. Sed li? Li, Demetrio?

— Levu do la velon, viroj! — kriis subite Rjabov. — Tuj! Ĉu vi la venton ne sentas?

Vento de la maro — odoranta, sala, gaja — vere kovris per hulo la grizajn Dvinajn akvojn, eksusuris per arbustaro sur la bordo, ekludis per maldika betulo. La barko kliniĝis sub la vento, la rufa suno priverŝis la oblikvan velon per varma lumo. Rjabov premis la rudron kaj kondukis la ŝipeton al la malproksima Mosea insulo...

Ievlev rigardis antaŭ si kaj pensis.

Kaj ju pli li pensadis pri la homoj, kiuj estis sidantaj malantaŭ lia dorso kaj babilantaj, spritantaj, ŝercantaj, des pli varma iĝadis lia koro.



1. La regimento, formita de Petro I en 1690 el ludsoldatoj de vilaĝo Preobraĵenskoje (kies nomo devenas de la kristana festo Transfiguriĝo), konserviĝis ĝis la 20-a jarcento. (trad.)