4. Riska komisio
En tiu mateno li estis invitita manĝi ĉe kolonelo Snivin, la edzo de lia filino. La tablo estis primetita en la parko, inter trunkoj de maljunaj betuloj. Alpelitaj el submontaj vilaĝoj servistinoj en helenaj ĥitonoj kaj florkronoj, en sandaloj, kudritaj por tiu ĉi okazo el ledaĵoj, destinitaj por armeo, en orbrokitaj zonetoj kaj kupraj braceletoj, portadis al la tablo fiŝajn rondpanojn, pirogojn, drinkaĵojn kaj trinkaĵojn. Speciala servistino, vestita kiel paŝtistino, kaj kun ŝi knabo — tute malgranda paŝtisteto — surtabligadis turkan kafon en konkoj kun arĝentaj teniloj. En kiosko, kaŝitaj de la okuloj per arbustaro, ludis muzikistoj de fremdlandaj ŝipoj — violono, fluto kaj liuto. Krom Gordon, ĉi tie estis ankoraŭ nur unu gasto — majoro James.
Gordon venis perpiede, sen akompanantoj, vestita simple: en kaftano el griza drapo super leda kamizolo. En la mano li havis bastonon kontraŭ hundoj, en la dentoj — mallongan ĉibukon. La helenaj junulinoj en ĥitonoj — timigitaj, malfeliĉaj paŝtistinoj — kaj la muziko trans la arbustoj al li ne plaĉis. Li kuntiris la brovojn kaj nenion trinkis kaj manĝis. La filino Anabelle, la edzino de la kolonelo Snivin, rigardis al la patro malgaje, — kiel li maljuniĝis, kiaj profundaj faltoj kuŝiĝis sur la vizaĝo, kiel li suspiras...
Post kafo la patro kaj la filino ekiris promeni en la parko. Mallaŭte, sub matena Dvina venteto, estis interflustrantaj la betuloj. En interspacoj inter arboj arĝente briletis la larĝa rivero. Gordon brakumis la filinon je la talio, ŝi metis sian kapon sur lian larĝan, ankoraŭ fortikan ŝultron.
— Via edzo estas ŝtelisto! — diris Patriko Gordon nelaŭte, sed firme.
Anabelle tremeris.
— Via edzo estas malpura ŝtelisto! — ripetis Gordon ankoraŭ pli mallaŭte. — Vi ne devas timiĝi, mia infano, mi ne intencas al iu denunci pri li, denunco entute ne estas en miaj principoj de honoro. Sed ĉi tie la afero estas multe pli serioza, ol vi povas imagi. Nin ne tre ŝatas la rusoj. Kaj pro kio ili ŝatu nin? Fraĉoj, fremdulaĉoj — tiel ili nomas nin, mi mem tion aŭdis. Jen iras fraĉo, diras ili, almontrante nin per la fingroj. Ili scias, ke homoj, venintaj el trans la maro, estas kruelaj al ili, priŝtelas ilin, mokas ilin. Ĉu via edzo almenaŭ en io faris bonon al tiu ĉi lando? Ĉu li ŝtelas ne por tio, ke, reveninte al la patrujo, aĉeti por si licencon por generala rango? Anabelle, vi devas helpi min. Vi devas kompreni, ke tio ne povas finiĝi bone. Kaj vi komprenas tion, ĉu? Vere? La malpura ŝtelado, farata de via edzo, malpurigas ne nur lin, sed ankaŭ min, kaj ne solan min, sed ĉiujn, kiuj servas al la caro per sia spado...
Anabelle ĵetis al la patro malkonfidan rigardon.
— Por mi sufiĉas vagadi tra la mondo, — daŭrigis li. — Mi estas maljuna kaj deziras morti, ne rompinte mian ĵuron. Mi servadis al la svedoj, servadis al la poloj — por mi sufiĉas. Almenaŭ ĉi tie mian nomon nenio makulis. Ĉu mi povas peti vin pri unu afero? Ke via edzo pensu ne nur pri si, sed ankaŭ pri mi. Ĉi tien lin instalis mi, se li memoras tion.
Anabelle kunplektis la manojn, krakis per la artikoj...
— Ni tiel deziras hejmen! — ekkriis ŝi. — Al ni estas tiel malfacile ĉi tie. Vi ne komprenas kaj ne deziras kompreni, ke licenco por generala rango signifas trankvilon kaj sendependan staton de niaj infanoj...
— Al diablo la infanojn! — kriis Gordon. — Ne ekzistas tia fiulo, kiu, farante fiaĵon, ne dirus, ke tio estas por la infanoj. Al diablo la infanojn! Kaj se temas pri infanoj, tiam bonvolu pensi ne nur pri la viaj. En tiu ĉi lando estas multaj infanoj, tamen vi ne pensas pri iliaj sortoj...
— Sed, patro, necesas ja kompreni...
— Mi nenion komprenas kaj ne komprenos! — kriis Gordon, kaj lia vizaĝo kovriĝis per ruĝaj makuloj. — Jes, mi ne komprenas, kial, se vi deziras hejmen, — necesas ŝteli. Mi ne komprenas tion kaj ne deziras kompreni. Por mia malfeliĉo — ĉi tien al ili venas friponoj kaj sentaŭguloj. Mi pensis, ke via edzo prudentiĝos ĉi tie kaj ĉesos esti tio, kio li estis tie. Sed li iĝis centoble pli malbona — tiu falsigisto de aliulaj subskriboj, kiu apenaŭ evitis pendumon, bedaŭrinde — evitis. En Moskvo li tiel turmentis rusajn soldatojn, la plej bravajn el tiuj, kun kiuj mi havis okazon batali brakenbrake, ke lin necesis forigi ĉi tien, sed ankaŭ ĉi tie li ne trankviliĝis... Ha, por kio mi diras tion al vi! Vi ne kredas al mi, kial vi kredus, ja vi estas sorĉita de via edzo...
Ili longe silentis. La vizaĝo de Gordon estis severa, malgaja; preskaŭ flustre li diris:
— Tio estas granda popolo! Tio estas bonkora, sincera popolo. Kaj ni venas al ili kun nigra animo, por priŝteli, trompi kaj forkuri. Ni nur multe parolas pri honoro kaj multe batalas en dueloj, sed neniu el ni provis honeste servi al ili...
— Ili ne fidas nin, — mallaŭte diris Anabelle.
— Mi same ne fidus homon, kiu deksesan fojon vendas sian spadon! — respondis Gordon.
— Vi vane tiel diras, patro. Ekzemple, sinjoro James estas tre afabla kaj bonmaniera junulo.
Gordon subridis sole per la lipoj.
— Mi ne devus paroli kun vi, vi nenion komprenis. Sed nun vi komprenos.
Li metis la pezan fortan manon sur la ŝultron de la filino kaj ekparolis, rekte rigardante en ŝiajn okulojn:
— Mi restos ĉi tie, en Rusio. Kaj se almenaŭ guto da koto falos sur mian nomon kulpe de via edzo, li estos grave punita. Kaj mi ne movos eĉ fingron por defendi lin. Eĉ pli: mi diros, ke oni permesu al mi juĝi, kaj oni permesos, ĉar eksterlandanojn ĉe ili juĝas eksterlandanoj. Kaj kiam oni permesos, mi subskribos nur unu verdikton: pendumi...
— Pendumi?!
— Jes, fari finfine tion, kio ne estis farita en Edinburgo. «Je la kolo, — kiel oni skribas en nia lando kaj kiel skribis la juĝistoj en tiu memorinda por vi tago, — je la kolo, por ke li pendu tiel ĝis la morto, kaj post ĝi tiom, kiom necesas, ke lia peka animo ekstaru antaŭ la granda juĝisto...»
— Ĉu mi devas ĉion ĉi rediri al li?
— Nepre. Li ne estas tro kuraĝa, via edzo, kaj rememorigo pri la maŝo, el kiu li siatempe eskapis, eble malvarmigos en li soifon de akirado. Adiaŭ kaj akompanu min. Mi ne plu deziras vidi vian edzon...
— Kaj la infanojn, patro?
Gordon paŭzis, poste diris decideme:
— Ne, ne hodiaŭ.
Anabelle akompanis la patron ĝis la pordego kaj mem riglis post li la barilpordon. En la korto estis raŭke bojantaj kaj saltantaj ĉenhundoj. El la parko aŭdiĝis muziko — la ŝipaj muzikistoj estis ludantaj polonezon. Anabelle rebonigis sian hararanĝon kaj ekiris al la tri betuloj — tien, kie la edzo kaj James estis trinketantaj malvarman vinon...
— Nu? — demandis la kolonelo. — Ĉu la maljunulo decidis dormi?
— Por li oni alveturis! — mensogis Anabelle. — Li iĝis necesa al la Siro...
Kolonelo Snivin elorbitigis la okulojn.
— Kiam? Mi nenion scias. Al mi oni ne raportis...
Anabelle ne respondis. Post kiam James adiaŭis, ŝi mallaŭte ekparolis:
— La patro suspektas ĉion, kaj eble eĉ scias ĝuste. Li nomis vin malpura ŝtelisto kaj diris, ke li postulos por vi pendumon, se vi enkaptiĝos. Kaj li tion faros, mi bone konas lin. Li neniam ĵetas vanajn vortojn...
La kolonelo profunde enpensiĝis. Komence li nur snufadis kaj nenion povis elpensi, poste lia grasa vizaĝo iĝis decidema, li eksnufis pli laŭte kaj ordonis tuj voki al si ŝipestron Urquhart-on kaj sinjoron James-on.
— Kion vi faros? — demandis Anabelle.
La kolonelo respondis nenion.
Kun Urquhart li interkonsentis rapide. James-on li demandis:
— Ĉu inter la soldatoj de la dogana skipo troviĝos homo, fidela al vi? Homo, kiu pretos plenumi riskan komision?
James enpensiĝis, gratis la mentonon kun kaveto.
— Temas ne nur pri mi. Temas ankaŭ pri via estonteco. Pensu pli rapide — tempo neniom toleras prokraston.
Ili decidis voki tiun kaporalon, kiu vipis iam per angla krudleda rimeno leŭtenanton Krikov-on. Post horo kaj James kaj Snivin sidis antaŭ la kaporalo en malbutonitaj kaftanoj, koleraj, demandadis tiel rapide, ke la kaporalo ne sukcesadis respondi. La servistinoj en helenaj ĥitonoj herde preteriris por redoni la ĥitonojn, sandalojn kaj zonojn kun braceletoj al la tolaĵistino. La kaporalo frostosenteme kuntiris la ŝultrojn.
— Ĉu vi konsentas, Kostjukov?
— Tro timinde, sinjoro...
— Galimatio! — diris Snivin. — Bagatelo! Hodiaŭ venos ankoraŭ tri ŝipoj, li kontrolos ilin. Dum li kontrolos — pasos tago. Ne malpli!
— Estas tiel... Sed tamen timinde. Se iu vidos, kiel mi eniris kaj eliris...
— Nu, vi diros ion... ke vi eraris... Ormonero estas nemalgranda mono, vi, verŝajne, tian monon eĉ ne vidis. Nun vi ricevos unu, kaj kiam vi faros — duan...
Kaj Snivin ĵetis sur la karnodika polmo hele brilintan moneron.
Kostjukov silentis.
— Do, vi ne deziras? — diris Snivin. — Sed tio estas domaĝe. Tre domaĝe. Jen sinjoro James estos reen al vi nomumita — vi iĝus gardisto de la dogana tenejo, sed tiele kio... Vi estas malfidela homo, al vi iĝos tute malbone...
Kostjukov suspiris.
— Ĉu vi ne deziras?
— Donu! — diris la kaporalo. — Donu, mi faros. Metos pekon sur mian animon...
James metis sur la tablon tri talerojn. Sur ĉiu per fajlilo estis faritaj noĉoj: sur unu duobla kruco, sur la dua du strekoj, sur la tria dentoj. Tiujn tri monerojn la majoro envolvis en ĉifoneton kaj etendis al Kostjukov.
— Kaj tiun ĉi — al vi! — diris li kaj donis al li la kvaran sen ajna signo.
Kostjukov riverencis.
— Nun iru! — ordonis la kolonelo.
La kaporalo suspiris kaj ekiris. James kaj Snivin akompanis lin per la okuloj kaj interrigardis.
— Ne! — diris James. — Li ne faros!
Kaj kriis:
— Kostjukov!
La kaporalo revenis kure.
— Ni ŝercis! — diris James. — Nun ni scias, vi estas fidela homo. Redonu la monon.
Kostjukov kun preteco redonis ĉiujn kvar monerojn.
— Kaj per tio drinku! — ordonis James kaj ĵetis al la kaporalo arĝentan rublon. — Drinku ankaŭ je nia sano. Iru!
La kaporalo viŝis ŝviton, malforte ridetis kaj riverencis. Lia vizaĝo iĝis feliĉa.
— Aĥ, Dio mia! — diradis li, paŝante al la doganejo. — Aĥ, kia afero...
La vojo estis longa, la kaporalo rememoris pri la rublo kaj iris por regali sin en la drinkejon. Magrulo elprovis la rublon per la dento kaj miris:
— Vidu, arĝenta. Longe mi ne vidis veran monon... Kion do al vi doni, kaporalo?
Kostjukov drinkis gdanskan vodkon, svingis la kapon kaj diris:
— Jen kiele! Kio okazas al homo...
Poste li drinkis duoble distilitan vodkon, poste la bojaran, poste bieron. Kaj, akirinte kuraĝon, ekpaŝis en la doganejon al leŭtenanto Krikov.
— Kaj mi diros! — rezonadis Kostjukov. — Honeste diros! Kial ili malbone faras? Ĉu sur mi ne estas kruco? Ĉu mi estas tataro? Mi estas rusa homo kaj malbone fari al neniu permesos. Mi estas ne ia angla germano. Mi estas kaporalo, jen kiu mi estas! Kaj ankaŭ tiujn monerojn mi al li montrus, kaj punkto! Kaj al li estu averto. Li estas homo simpla, de nia, laborula deveno... Ĉu mi ion faras malbone?
Kostjukov ekvidis akvoportiston kun barelo kaj kriis:
— Haltu! Ĉu en fremdaj landoj vi estis? Ĉu vi havas armilon sur la ŝipo pli ol estas difinite kontraŭ mara pirato? Respondu, kiu estas antaŭ vi.
— Ĉu vi diboĉas? — demandis la akvoportisto.
— Nu, diboĉas! Kaj vi respondu! El kiu lando vi navigas?
— El la lando, do... el tiu... el la vilaĝo...
— Tiam iru kun mi, mi regalos, se vi estas nia...
Duope ili sidiĝis sur la barelĉaron kaj veturis al Magrulo. Tie ili diboĉis longe, kaj Kostjukov, reveninte al la doganejo, subite forgesis, kion li bezonis diri al la leŭtenanto. Li staris kaj ridetadis, rigardante, kiel Atanazio Petroviĉ per malgranda ĉizileto finfaras ridindegan homan figureton el osto.
— Nu, iru, frato, iru! — ordonis Krikov. — Iru! Vi diboĉis, kaj nun dormu. Jen ŝipoj baldaŭ venos — kontroli necesas...
— Kaj li estas kiu? — demandis Kostjukov, almontrante per la fingro la figureton.
— Ja tiel, simple pro enuo! — eldiris la leŭtenanto.
— Lasu, Atanazio Petroviĉ, — mi vidas. Ekspopo li estas — jen kiu! Kaj antaŭnelonge vi fremdlandanon elĉizis, kiu kontraŭ homoj stamfas...
En tiu momento Kostjukov komencis rememori, por kio li venis al Krikov, sed ne sukcesis rememori, — denove distriĝis, kaj ankaŭ Krikov serioze koleriĝis kaj pelis lin dormi.