Li sciis en sciencoj matrosaj tre forte, pri maroj, kie estas insuloj kaj profundaĵoj, kaj malprofundaĵoj, kaj rapidfluoj, kaj ventoj.
Historio pri rusia matroso1

Ĉapitro sepa

1. Demĉjo Borisov

Demĉjo akompanis la jaĥton per la okuloj, rigardis, kiel ĝi kvazaŭ degelis, tirata de la barko en brilo de riveraj strioj, ĝisatendis, kiam la ŝipo iĝis nigra punkteto, tiris sin kaj iris en ombron — atendi sian rudriston, kiel li atendadis lin multfoje dum sia ankoraŭ ne longa vivo.

Manĝon li havis, se li ekdezirus trinki — trinkus el Dvino, de la insulo lin neniu estis pelanta, kaj nun finfine liberiĝis tempo, kiam eblis kviete kuŝi kaj pensi, kiel li vivu plu, kio okazis dum la antaŭnelongaj, eventoriĉaj tagoj kaj kion li atendu de la estonteco.

Eblis ĉion pripensi kaj samtempe eblis rigardi, kiel vivas la cara palaco sen la caro, kia ĉi tie estas ordo, kio okazas en la kuirejo. Eblis aŭskulti kantojn, kiujn kantas caraj servistoj, venintaj kun li el la fora blankŝtona Moskvo, kaj ĉefe — eblis satdormi, li jam sufiĉe dormadis duone, vekiĝante pro ĉiu susuro. Ĉi tie estis trankvile. Ĉi tien ne povas veni monaĥejaj servantoj, ili ne havas aferojn ĉi tie, kaj des pli ne havas kialojn esti ĉi tie patro ekonomo de tiu monaĥejo, kien antaŭ multaj jaroj estis vote fordonita Demĉjo Borisov, alnomata Goroĵanin2. Ne havas ĉi tie aferojn Agafoniko, ne kaptos li Demĉjon, ne sendos lin kiel interpretiston al fremdlandaj ŝipoj, tien, kie dum ĉiu navigado li perlaboradis monon por la monaĥejo, tradukante ordonojn de ŝipestro al ŝarĝistoj...

Sub mallaŭta, apenaŭ aŭdebla plaŭdado de la Dvinaj akvoj, sub ŝrikaj krioj de mevoj, sub flustro de betuloj Demĉjo fermis la okulojn, tiris sin kaj, instalinte sin sur la sablo pli oportune, komencis revi pri tio, kiel aranĝiĝos lia plua vivo kune kun la rudristo.

Kun forto, klareco kaj difiniteco de revo, kio okazas nur en adoleska aĝo, Demĉjo imagis al si ne nur la rudriston ĉe la rudro de la ŝipo, sed ankaŭ sin mem kondukanta la jaĥton ĝuste tiam, kiam batas subita kaj feroca skualo el trans grizaj rokoj, kovritaj de likeno, kiam kun fajfo, kun hurlo leviĝas krutaj ondoj, por forviŝi, dispremi, frakasi tute la ŝipon, sur kiu la caro faras sian vojaĝon.

Kaj ĝuste en tiu ĉi momento Demĉjo staras ĉe la rudro. Al liaj brusto kaj vizaĝo batas ŝaŭmo, ŝprucoj, salo de la Blanka maro, — tion li plurfoje spertis, fiŝante, kun timemo, espero kaj fido rigardante al la vizaĝo de la rudristo. Nun li mem estas rudristo. Rjabov, certe, estas samtie, kie do li povus esti alie, sed li estas kvazaŭ en nebulo, kvazaŭ li estas, kaj samtempe ne estas, kaj la ĉefa, la plej grava ĉi tie estas Demĉjo, simila al Rjabov kiel ĝemelo. Ne mizera monaĥeja servanto, ne denaska kriplulo — Demĉjo Goroĵanin, sed alia Demĉjo — alta, grandŝultra, kun rekta rigardo de la heligitaj de la maro okuloj, kun blondaj bukloj ĝis la ŝultroj, kun tondra voĉo, pro kiu stuporiĝas ĉio, kio estas viva sur la ŝipo, — ĝuste li estas Demĉjo Borisov, ĝuste li estas Goroĵanin.

Li savas la ŝipon. Li per sia tondra voĉo faras ordonojn, kiel farus ilin Rjabov, li sentime rigardas al la furioziĝinta maro, kiel rigardus Rjabov, li trankvile starigas la ŝipon kun pruo kontraŭ la ondo, kaj li eĉ trovas en si fortojn por ŝerci, kiel ŝercus Rjabov.

Kaj la caro, tiu altega homo en pluvmantelo, staras apud li kaj ĉiam demandas, ĉu ni dronos aŭ ne?

Sed la firma mano de Demĉjo kaj la Dia volo savas la ŝipon. Batas tamburoj, tondras muziko, la suno bruligas varmege, sonoras sonoriloj, kaj rajdistoj retenas la petolemajn ĉevalojn, kiam la maristoj elŝipiĝas ĉi tie sur la Mosea insulo kaj kiam Demĉjo Borisov, rudristo, la unua surpaŝas larĝan tapiŝon, sternitan de la jaĥto ĝis la cara palaco. La caro ie perdiĝis, kaj Demĉjo iras, kaj ial li havas orkoloran barbon, li glatumas tiun barbon kaj malrapide paŝadas, kaj la popolo ĉirkaŭe — metiistoj kaj ŝarĝistoj, kaj fuĝintaj popoj, kaj vavĉugaj kampuloj-matrosoj — ĉiuj krias, kvazaŭ mevoj:

— Rekompencon al li, rekompencon!

Kaj oni portas al li rekompencon, sed tuj iuj malklaraj vizaĝoj aperas antaŭ li, forprenas la rekompencon, kaj li rezistas, ŝrikas...

Demĉjo vekiĝas, malrapide komprenas: tio estis sonĝo. Kaj nun venis realo.

Liaj manoj estas ligitaj malantaŭ la dorso, neelteneble doloras la ŝultro, preskaŭ tordita en la artiko, en la okuloj glitas brilo de la akvo, la suna lumo.

Oni turnas kaj puŝas lin. Puŝas ankoraŭ, kaj tiam li vidas patron ekonomon. Agafoniko sidas sur renversita korbo — en tiaj fratoj-bakistoj portas el bakejo aromajn panojn, — sidas kaj viŝas per ĉifoneto sian rozkoloran maljunulan puran vizaĝon, tutan en sulkoj kaj faltoj. Al li estas varmege.

Du novicoj — sataj, fortikegaj, kun dormemaj vizaĝoj — staras maldekstre kaj dekstre de patro ekonomo.

— Do, ĉu vi sukcese fuĝis?

La okuloj de la ekonomo brulas per furiozo. Li bone memoras, kion li ricevis de la aroganta Rjabov tiam, post la «Ora nubo».

— Latrono! Krimulo!

Demĉjo silentas.

Patro ekonomo koleras: la caraj servistoj nenion oferis al la monaĥejo, sed kiel penadis kaj patro monaĥestro kaj patro ekonomo, kiel kribradis farunon por cara konsumo, kiel faradis fermentaĵon, kiel fornojn ardigadis, por liveri al la cara tablo panojn malpezajn, lanugajn, gajajn. Ekde la pratempo monaĥejan zorgon pagadis oni de la caro per malavaraj kontribuoj, sed hodiaŭ kio? Eliris el la kuirejo ŝvita ulo sen krucosigni la frunton, sen peti benon, abrupte tiris al si la korbon, elfaligis la panojn sur krudtolon, tiris la alian korbon kaj bojis al la frataro:

— Kial vi la buŝojn dismalfermis? Ĉu mi sola portu?

Kun humileco, interne insultante per laikaj vortoj, ili transportis la panojn — ĉiu pano havis krucon, ĉiu estis benita de la abato mem. En la antaŭaj tempoj por la panoj estus donita ne malpli ol ora kovraĵo por ikono de Sankta Nikolao, sed nun oni eĉ ne demandu: razmuzeluloj, kun negocistaj pipoj en la dentoj, Antikristaj idoj, ne alie...

— Iru en la ŝalupon!

Demĉjon oni puŝis ankoraŭfoje.

La konata malamata monaĥeja ŝalupo kun kupra kruco sur la masto estis knaretanta ĉe la albordiĝejo. La novicoj akceptis patron ekonomon preskaŭ sur la manojn, ĵetis suben la pankorbojn, forpuŝiĝis per hokstango.

Demĉjo sidis, ferminte la okulojn, por nenion vidi, silentis, pensis: «Se vento nun alflugus, tempesto, la ŝalupo renversiĝus, ĉiuj dronus. Tiel bone! Mi venus antaŭ Dion, dirus: „Kial, Sinjoro, monaĥoj viaj estas viaj servantoj, sed tiel malpie vivas, turmentantoj!“ Ĉion mi rakontus, nenion kaŝus. Kaj kiel ili kun ratoj en karceron ĵetas, salitan gadon manĝigas, kaj poste akvon ne donas, dormi ordonas sur ŝtona planko malseka. „Ĉu vi vere tiel instruis?“ Koleriĝus, eble, la caro ĉiela, ili scius, kiele estas ofendi orfon!»

Kaj denove Demĉjo komencis imagi precize kaj klare, kiel koleriĝus la caro ĉiela, kiel li stamfus, krius al patro ekonomo, kiel rekompencus lin, Demĉjon, kaj kiel Rjabov, eksciinte pri ĉio, ridus, turnadus la kapon, laŭdus:

— Aj, Demetrio! Aj, bravulo! Aj, knabo!

Sed ankoraŭ nenio el tio okazis. Dvino estis kviete rulanta siajn akvojn. Demĉjo sidis ligita sur la varmega peĉita fundo de la ŝalupo. Barnabo nazvoĉe, el la interno mem, per la ventro estis kantetanta psalmon, patro ekonomo, kuntirinte la brovojn, estis rigardanta for.

Kaj ankaŭ en la monaĥejo mem nenio ŝanĝiĝis: same varmiĝadis la frataro sub sunaj radioj, same venadis el malfermita kelo odoro de salita fiŝo, same, kiel printempe, kiam Demĉjo fuĝis el la monaĥejo, patro pordegisto estis dormetanta apud la pordego.

— Ĉu kaptis? — indiferente lispis li, pririgardante Demetrion. — Nun vi ne fuĝos, ne.

En la korto la frataro ĉirkaŭis lin kaj Barabon. Kapto de fuĝinta votulo — junulo, kiun fordonis la gepatroj en la monaĥejon kiel servanton pro voto, — estas ne ĉiutaga afero, evento tie, kie la vivo malriĉas je eventoj.

Barnabo, kontenta pro tio, ke li povis rakonti, kie kaj kiel ili trovis Demetrion, staris apud li, mensogadis ĉion, kio venadis en la kapon. La frataro estis riproĉe zumanta, pririgardanta la laikan veston de Demetrio, lian batvunditan vizaĝon, hipokrite suspiradis, aŭskultante, kiel ili trovis lin nemalproksime de la cara domo sur la Mosea insulo, kien ili veturigis panon por la cara tablo, kvazaŭ Demĉjo kuŝaĉis tie, ebriiĝinte per vodko, la okulojn ne povis malfermi, aroganta, batema, sen ajna humileco...

— Nun ni la rudriston atingos, — diris Barnabo, venke ĉirkaŭrigardante la frataron, — ne timos la latronon, ribelulon, dimalplaĉulon. Li estas la kaŭzo de ĉiuj niaj malfeliĉoj. De li ĉio komenciĉis...

Demĉjo levis la rigardon.

«Kio komenciĝis? Kio okazis en la monaĥejo dum tiu ĉi tempo?»

Nur nun rimarkis li gardiston kun batalhakilo kaj du monaĥojn, pasumantajn apud la enirejo de la monaĥeja malliberejo, — Filoteon kaj Kornelion — ambaŭ kun halebardoj.

— Iru! — ordonis Barnabo.

Demĉjo ekiris. La monaĥoj, interflustrante, rigardis post lin. Filoteo kaj Kornelio disiris, ŝlosilo grincis en la seruro, el la kelo venis odoro de humideco. En la antaŭĉambreto estis fulganta lumileto el foka graso. Poste estis mallume.

— Iru! — kriis Barnabo, kaj eĥo resonis lian voĉon.

Li bruligis kandelon de la lumilo, kovris la flirtantan flamon per la dika mano kaj ekpaŝis sur ŝmacanta akvo. Post la dua turno estis ankoraŭ ŝlosita pordo. Barnabo malŝlosis ankaŭ ĝin kaj, forte batinte Demĉjon per la genuo, ŝlosis post li...

— Kiun diabloj alportis? — demandis el la mallumo raŭka voĉo.

— Mi tio estas! — nelaŭte respondis Demĉjo, ĝojante al homa voĉo. — Mi, Goroĵanin.

— Ĉu oni vin kaptis?

— Kaptis.

— Kaj la rudriston?

— La rudriston nun ne eblas atingi per mano, — respondis Demĉjo. — Ivano Sabateiĉ nun ĉe la caro mem iĝis rudristo...

En la mallumo alia voĉo gaje sakris. Nun Demĉjo rekonis subite ĉiujn: tio estis monaĥejaj servantoj — fiŝistoj, rudristoj kaj ĉasistoj, per kies laboroj nutradis sin kaj grasiĝadis la Nikola-Karela monaĥejo. Ĉi tie estis suferantaj: avo Teodoro, la unua en Blankmario ĉasisto je foko, je rosmaro; estis liaj amikoj fiŝistoj — Ĥagajo kaj Semisadov; estis rudristoj Jakobo kaj Moseo, Longinov kaj Kopilov; estis monaĥeja lardofandisto Ĉernicin. Ĉiuj ili ĉirkaŭis Demĉjon, pridemandadis, ĉiuj interrompante unu la alian mem rakontadis kaj miradis: ĉu vere kaj li, kaj Rjabov nenion scias pri la monaĥejaj okazintaĵoj...

Demĉjo ĵuris je Dio, ke ili eĉ ne aŭdis. Avo Teodoro, kriinte al la aliaj, komencis rakonti ĉion laŭorde. Komenciĝis tio baldaŭ post kiam Rjabov kun Goroĵanin el la monaĥejo foriris: Agafoniko kaj la monaĥestro en kolero entute ekpremis la servantojn, pro la rjabova ŝalupo oni de ili ĉion postulis, eĉ de lardofandistoj, de ĉiuj ĝis la lasta servantoj, kaj kion iu ŝparis per ĉasado aŭ fiŝado — prenis kiel garantiaĵon. Okazis grandega disputo kun Agafoniko, la ekonomo avon Teodoron per apogbastono batis, la avo la malhonoron ne toleris — iomete respondis. Agafoniko kriis «helpon!» La monaĥoj surfalis sur la servantojn, ĉiujn ligis kaj — en la kelon. Jen do ili sidas ĉi tie, dum kiom da tempo — neniu eĉ scias, la monaĥoj manĝigas intence en malsama tempo, por ke ne eblu diveni — ĉu jaro pasis, aŭ pli, aŭ multe malpli.

— Do, jen tiel ni sidas! — diris Semisadov. — Atendas. Sed kion? Putrigos ili nin ĉi tie, verŝajne...

Al la lardofandisto Ĉernicin ŝvelis la piedoj, Ĥagajo sendentiĝis, Jakobo kun avo Teodoro ankoraŭ subridadis, sed ne tro gaje. Nun la tutan esperon ili metis sur Rjabov-on. Se li serĉos sian Demetrion — trovos ankaŭ ilin. Kaj se ne serĉos — pereos ĉiuj.

— Ĉu ĉi tie iu iam ĝismorte pereis? — demandis Demĉjo.

— Ĉu vi pensas, ke ne? Jegorĉjo dum dek unu jaroj sidis, kun la piedoj antaŭen foriris3. Multaj okazoj estis...

Interrompante unu la alian, ili rememoradis servantojn, enkarcerigitajn porvive: kvasiston Akimon, forĝiston Lukianon, ĉiziston Nilon...

— Kaj la ĉiziston pro kio? — demandis Demĉjo.

— Pro dubo! — diris Ĥagajo.

— Pro kia tia dubo?

— Kontraŭ Dio li ekdubis...

— Ĉu kontraŭ Dio?

— Kaj vi jen aŭskultu...

Sed elaŭskulti Demĉjo ne sukcesis. Barnabo kun kandelo venis por li kaj kondukis lin al patro monaĥestro, kie jam sidis la ekonomo kaj kie staris odoro de storaka oleo, de sekaj herboj kaj de raspita gado kun rafano — manĝaĵo, kiun patro monaĥestro tre favoris.

Demĉjo riverencis, ekstaris ĉe la pordo.

La monaĥestro, ne rigardante al li, per glata voĉo klarigis, kia sorto atendas la neobeulon, se tiu ne konfesos siajn pekojn. Minacis, ke Demĉjon vivan ronĝos vermoj, ke en humideco kaj malvarmo de la monaĥeja karcero ne postvivos li la venontan vintron, ke nur pento povas savi la ankoraŭ junan vivon.

Demĉjo silentis.

— Diru!

— Mi ne scias, kion diri, patro!

— Ĉu instigadis Ivaĉjo Rjabov servantojn al malobeo?

— Ne instigadis!

— Kie nun estas tiu Ivaĉjo?

— Sur la cara ŝipo.

— Kion li faras?

— Rudristo!

La monaĥestro kaj la ekonomo interrigardis.

Poste patro monaĥestro alŝovis al si lignan bovlon kun la raspita fiŝo, komencis manĝi, ŝmacante. Eĉ en duonmallumo de la kelo estis videble, kiel moviĝas liaj makzeloj, li estis maĉanta per la gingivoj — dentojn li malhavis tute.

— Por kio vi fuĝis?

Demĉjo silentis, mallevinte la okulojn.

— Parolu, junulo! — kun minaco eldiris la ekonomo.

Per obtuza voĉo Demĉjo respondis, ke la jaroj, por kiuj fordonis lin la patro kaj la patrino en la monaĥejon, jam antaŭlonge pasis, ke li deziras al libero, la monaĥejo al li ne plaĉas, prefere li vivu kiel simpla fiŝisto, mara laboristo, ol suferu ĉi tie. Parolis li ne arogante, sed rekte, ne laŭte, sed firme, kaj liaj nigraj grandaj okuloj, kadritaj per pintarkaj okulharoj, kuraĝe rigardis en la malbrilajn maljunulajn pupilojn de la monaĥestro.

— Aroganta! — diris la monaĥestro.

— Dimalplaĉulo! — konsentis la ekonomo. — De la rudristo ekzemplon prenas!

Demĉjo silentis.

— Kriplulo, sed fiŝisto deziras iĝi, — lispis la monaĥestro. — Vi eĉ kiel logaĵisto ne taŭgos, frenezulo. Mortos vi, neniu eĉ entombigos, kiel bruta kadavraĵo en paŝtejo vi putros. Ĉu tion la patro kaj la patrino deziris por sia infaneto? Kun kiu vi ligiĝis? Kun latrono, rabisto, drinkemulo fiega, kiun ekzekuta ŝtupo ĉiutage atendas.

— Malveron vi parolas, patro! — obtuze diris Demĉjo.

— Kio?

Demetrio ripetis. Kaj aldonis:

— Ne latrono li estas kaj ne rabisto, sed la plej unua rudristo, kaj kun li mi ĉien iros, kien ajn li vokos. Kaj en la monaĥejo mi, patro, ne havas aferojn. En monaĥojn vi min ne logos, kiel servanto mi jam mian servon plenumis. Kaj ke mi de la monaĥejo sur fremdlandaj ŝipoj interpretas kaj pro tio al la monaĥejo iras profito, do ne estos tio plu... Ne bezonas mi interpreti, mi iĝos ŝipisto, maristo...

La monaĥestro deŝovis de si la bovlon, lia malgranda vizaĝo kun elstarantaj oreloj ŝrumpis kiel pugneto, la maldensa barbo hirte elstariĝis antaŭen. Estis tia silento, ke iĝis aŭdeble, kiel en la libero, trans la dika muro, ektamburis pluvo, eksusuris vento.

— Ŝipisto? Maristo? Vi? Sed kie vi tiujn ŝipojn vidis? Kiu vin tie, favulon, bezonas? Lama kriplulo, kaj sur la tero apenaŭ rampas, elpensis iĝi maristo? Ankoraŭ serĉu riĉulon, kiu farus vin fiŝisto, fiŝon tranĉi — eĉ por tio vi ne taŭgas. Sed li jen kion elpensis.

Kaj, frapinte al la tabloplato per la sekiĝinta pugneto kun ŝvelintaj, kiel ŝnuroj, maljunulaj vejnoj, patro monaĥestro ordonis tuj malliberigi Demetrion per granda mallibero, sen elirigo por preĝo, sen pano kaj akvo.

— Kun sala gado li tuj subfosajn pensojn forlasos, — kriis li, — kun sala gado la racio revenos, forgesos li la rudriston, ekpreĝos. Kompatante la orfecon ni lin tenas, sed li sian muzelon forturnas. Malbonas ni por li, patro Agafoniko, ne necesaj iĝis.

— Riverencu, — nelaŭte diris patro ekonomo, — danku.

Demĉjo staris senmove.

— Arogantega! — kriis la monaĥestro kaj leviĝis de la tablo tiel, ke la tablo balanciĝis. — Sed ni eĉ ne tiajn rompadis. Rompos ankaŭ tiun ĉi dimalplaĉulon! En sangaj larmoj li sin lavos, per favo kovriĝos, skabio lin turmentos, tiam li rememoros Dion, damnito!

— Riverencu, danku, — per fajfanta flustro diris la ekonomo kaj puŝis Demĉjon de malantaŭe.

Sed Demetrio retenis sin sur la malsanaj kruroj, kaptis la pordofoston, diris:

— Vi min ne rompos!

El liaj brulantaj okuloj subite ŝprucis larmoj, kaj tute mallaŭte li ripetis:

— Ne rompos! Per favo mi kovriĝos, sed vi ne rompos. Mi mortos, sed vi ne rompos. Ne rompos!

La forta mano de patro ekonomo batis lin al la vango. Li balanciĝis kaj denove tute mallaŭte, apenaŭ aŭdeble ripetis:

— Ne rompos!

Oni batis lin ree. El la nazo ekfluis sango, li ekkriis, elŝiriĝante el la manoj de servisto kaj aliaj alkurintaj monaĥoj, ĵetiĝante antaŭen, al la monaĥestro:

— Ne rompos vi, nigraj korvoj, ne rompos!

Poste li perdis konscion, kaj kiam oni kondukis lin tra la korto de la monaĥejo, por malliberigi per granda mallibero, liaj okuloj plu brulis per humila forto, kaj li iris mem, sen subteno, kvankam malfortiĝis ĝis tio, ke lia kapo turniĝis...

Nemalproksime de la perono de la monaĥeja preĝejo Demĉjo subite kaj abrupte haltis kaj levis la kapon. En la egalmezura susurado de pluvo li ekaŭdis kanonajn pafojn — unue unu, poste alian, poste ankoraŭ alian. Tio estis pafantaj sur Dvino ŝipoj, kaj la pafoj gaje tondradis super la akvo, ruliĝante, resoniĝadis eĥe, denove tondradis ĉiam pli proksime, ĉiam pli laŭte. Kaj estis simile, ke ili pafas ne vane, sed pafas por tio, ke al Demetrio iĝu pli facile en tiuj malfacilaj por li horoj.

— Ĉu mi longe vin atendos? — kriis Barnabo.

Li pasigis lin preter la servistoj kaj puŝis solan en fetoran malsekan truon — por granda mallibero. En lumo de la kandelo, kun kiu kondukis lin ĉi tien la monaĥeja prizonisto, li sukcesis ĉirkaŭrigardi: ŝtona planko, ŝmacanta per akvo, duonputrintaj lignotabuloj, sur kiuj putras pajlo, ŝtono anstataŭ tablo.

Ree frapfermiĝis la pordo, bruis la peza riglilo. Barnabo foriris.

En plena mallumo de la granda mallibero ĉio ŝajnis al la okulo velura, senmova, rigidiĝinta por ĉiam. Neniaj sonoj estis venantaj ĉi tien — nek fajfo de vento, nek malrapidaj paŝoj de monaĥoj, nek kantado de psalmoj. La obskuro estis tiel densa kaj intensa en la ŝtona sako sub la tero, ke la okuloj neniam alkutimiĝadis ĝin, kaj eĉ la manon estis terure etendi antaŭ si kaj movetiĝi same estis terure, por ne rompi la pezan, premantan, tomban kvieton.

Post malgranda tempo da vivado en mallibero la malliberuloj ĉesadis observi fluon de tago kaj nokto. Ĉio miksiĝadis al ili, la interna vivo okupadis tro grandan lokon, vizioj de pasinteco svarmis en la kapo, la imago, plifortigita per eterna obskuro, per terura silento de neekzisto, per soifo, malsato, kreadis bildojn sovaĝajn, kripligitajn, kvazaŭ reflektitajn en distordaj speguloj. Malliberuloj grave ekmalsanadis.

Demetrio vidis tiajn — kun tremantaj manoj, kun okuloj, larmantaj pro lumo, kun esprimo de eterna teruro sur la grizaj vizaĝoj. Ili vivis, kiel talpoj, en kavoj, elfositaj apud la muro, preskaŭ ne eliradis el tie, timante ĉion, de ĉiu homo atendante malbonon, elrampadis nokte, teruraj, en forputrintaj ĉifonaĵoj, perdintaj ajnan homan aspekton.

Aliajn la mallibero venkadis tuj, en la plej mallongaj horoj. Pretaj ĉion forkonfesi, ili malbenadis sin, perfidadis ĉion, pri kio oni ilin demandadis kaj ne demandadis; nomadis kunkulpuloj homojn, kiuj en nenio kulpis; rigardante en iliajn okulojn, rakontadis pri iliaj neekzistantaj agoj. Timo de obskuro, muteco, malsato transformadis tiajn malliberulojn en monstrajn krimulojn.

Tiajn oni pentopunadis; ili postvivadis, revenadis al la frataro, aŭ al la servantoj, aŭ en foran monaĥejeton. Tiaj ĝis la morto konservadis en la vizaĝo flatemon, vivadis senkuraĝe, kun timo, denuncadis, kiam povis, kredis, ke la malantaŭa perono estas malpli kruta...

Demĉjo kunpremis la polmojn, fermis la okulojn, por ne pensi pri la granda mallibero, devigis sin pensi pri maro, pri ŝipoj, pri tio, kio estis ĉiam facile, feliĉe kaj simple revata.

Metinte la batitan vizaĝon sur la manojn, kunpreminte la dentojn, sidas Demĉjo en la ŝtona malseka fetora kavo. Fluas tempo, per neaŭdeblaj paŝoj pasas tago, ĝin anstataŭas somera humida blanka nokto. Revenas el la manĝoĉambro la frataro, la sonorilisto denove leviĝas sur la sonorilturon, anoncas tutnoktan diservon, la egalmezuraj sonoj fluas super Dvino. Demĉjo sidas senmove en potenco de vizioj. Nek malvarma obskuro, nek malsato, nek humideco, nenio povas deŝiri lin de la vivo, kiun pentras por li la imago. La tempo haltis, konfuziĝis, deŝoviĝis. Jaroj pasas dum sola momento, momento disetendiĝas al eterno.

Kviete, senmove, kvazaŭ malviva, sidas Demetrio.



1. «Historio pri rusia matroso Bazilo Koriotskij kaj pri bela reĝidino Heraklia de la Florenca tero» — unu el la plej antikvaj rusaj aventur-kortezamaj romanoj, kreita en la tempo de Petro I. La aŭtoro estas nekonata. (trad.)
2. «Goroĵanin» en la rusa signifas «urbano». Tiu persono reale ekzistis en la historio, sed mencioj pri li en la dokumentoj estas malsamaj, kaj Borisov povas esti kiel familinomo, tiel ankaŭ patronomo (nun ni dirus «Borisoviĉ», t. e. «filo de Boriso»), kaj Goroĵanin povas esti kiel familinomo (kiun oni ne traduku), tiel ankaŭ kromnomo (t. e. «Urbano»). Tial mi intence tradukis ambigue, same kiel en la originalo. (trad.)
3. Metaforo de morto: oni lin elportis kun la piedoj antaŭen (trad.).