2. Novgeedzoj

La ringon Taisja reen ne akceptis, kaj kiel ja li povis pensi, ke ŝi akceptos? Ŝi elaŭskultis ĉion, ekrigardis al li de malsupre supren, diris subite per profunda, nelaŭta voĉo:

— Popon necesas trovi, kaj jam hodiaŭ, ĉu vi aŭdas, Ivano Sabateiĉ?

Luphundoj de Antipo estis saltantaj apude, ĝoje jelpantaj, penante leki Rjabov-on al la vizaĝo. Li ĉiujn dispuŝis, ne kredante al siaj oreloj:

— Kian popon?

— Kiu nokte nin geedzigos kaj en la libron enskribos. Ekzistas tiaj — mi scias, aŭdis. Kiuj ŝtele geedzigas.

— Ĉu vi freneziĝis, Tainjo? Oni min eble morgaŭ en la monaĥejan malliberejon metos, ĉu multaj el tie eliris sur siaj piedoj? Kaj se ne metos, tiam en la ŝipo malliberigos, en la «Ora nubo». Al kiu vi intencas edziniĝi?

— Al vi! — firme diris Taisja.

— Fuĝi mi bezonas el ĉi tie.

— Kaj ankaŭ mi fuĝos kun vi.

— Kien?

— Kien vi fuĝos — tien ankaŭ mi.

— Kaj se oni min kaptos?

— Se kaptos — mi vin atendos!

Poste ŝi koleriĝis kaj diris:

— Mi mem al mi tian edzon elektis, ĉu vi komprenis? Kuru al la leŭtenanto, veku, se li dormas, konduku ĉi tien: li kaj popon trovos, kaj defendos, dum la popo estos geedziganta. Kaj al Eŭdoĥa venu, vian oron prenu: popo ja antaŭ rigardi en la manon al altaro ne aliros.

Kaj ŝi puŝis lin je la dorso, por ke li iru pli rapide.

Li ekkuris, ne sentante sub si la piedojn, vekis avinjon Eŭdoĥa-n, mem bruligis fajron, mem lumis per keno, dum ŝi serĉis tiun lian pakon, kiu donis al li tiom da afliktoj...

— Ĉu ŝtele? — demandis la avinjo, oscedante kaj krucosignante la buŝon.

— Ŝtele! — per ĝoja flustro respondis la rudristo.

— Bona afero. Antipo furioziĝos, kaj diablo kun li! Ne gravas, vi bone elpensis — ŝtele...

En la subforno ekfrapis per la piedoj, eksnufis la erinaco, la virkoko maltrankviliĝis kaj kokerikis, sur la forna tabullito ekmoviĝis orfoj, prizorgataj nun de la avinjo...

— Post la geedziĝo do kien vi iros?

— Ni ne scias, avinjo...

— Estus bone ĉi tien, sed ĉi tie trovos vin Antipo...

Ŝi subridis, ŝia vizaĝo juniĝis, por momento la rudristo ekvidis tiun fiŝistinon Eŭdoĥa-n, kiun ankaŭ nun, turnante la kapojn kaj ruze palpebrumante, rememoradis fiŝistoj-maljunuloj.

— Estu juneco, kaj cetero troviĝos, — diris ŝi kaj leviĝis.

Leviĝis ankaŭ Rjabov.

— Falu sur la genuojn, mi vin benos! — ordonis la avinjo.

Li malleviĝis sur la genuojn, ekrigardis al ŝi de malsupre supren. Ŝi benis lin per ikono de malnova pentro, donis kisi ĝin kaj staris iom, enpensiĝinte. Ŝiaj lipoj estis flustrantaj neaŭdeblan preĝon.

— Nun — iru!

Rjabov malalte riverencis kaj ekiris al la pordo. Ŝi de malproksime ordonis:

— Amu ŝin, ĉu vi aŭdas, viro?

— Mi aŭdas, avinjo! — ne returniĝante, obeeme respondis li.

— Kaj sciigon pri vi sendu!

De avinjo Eŭdoĥa Rjabov haste ekiris al la doganejo. Atanazio Petroviĉ ne estis dormanta, iradis en pensoj en sia ĉambro. La pluvego plu tamburadis sur la tabula tegmento, defluadis sur la korto per bruaj rojoj. Apud la doganejaj tenejoj gardistoj estis frapantaj per frapiloj, kriantaj:

— Rigardu!

La gardostaranto respondadis:

— Iru vigle, gardu!

— Ĉu popon ŝi ekbezonis trovi? — penseme prononcis la leŭtenanto. — Kaj ke ĝuste mi trovu?

Rjabov kapjesis.

— Eble, vi ambaŭ sen mi sukcesos?

La rudristo silentis.

La leŭtenanto demetis de ligna kroĉilo gudritan pluvmantelon, intencis surmeti sur sin, sed ŝanĝis sian decidon — surmetis sur la rudriston. Estis la leŭtenanto pli pala ol ordinare, lia supra lipo tikis, la okuloj rigardis negaje. En la korto li ordonis al soldato seli du virĉevalojn. La virĉevaloj estis prancantaj, mordantaj, la soldato sakris. Demĉjo estis profunde dormanta sur benko, ridetante en dormo.

Kiam ili elveturis, venis mateno, de la incendiejo estis rampanta akra fumo, estis hurlantaj virinoj sur la ruinoj.

Al Taisja la leŭtenanto ne diris eĉ vorton. Rjabov sidigis la junulinon antaŭ si, la tro longe senmovaj ĉevaloj tuj ekkuris, elportis la rajdantojn sur kamparan vojon al barilo. La okuloj de Taisja, dum ili veturis, estis fermitaj, ŝi sidis kvazaŭ sen konscio, sed milda ruĝo estis brulanta sur la vangoj, kaj de tempo al tempo ŝi tremeradis, kvazaŭ pro malvarmo.

— Ĉu vi ne frostiĝos? — demandis Rjabov.

— Tenu pli firme! — respondis ŝi.

La virĉevalo dum rajdado ronkis. Taisja ĉiam glatumadis per la malgranda malmola polmo ĝian krutan ŝvitintan kolon, kompatis, ke al la ĉevalo estas peze. Krikov, ne retrorigardante, estis rajdanta antaŭe. Proksime de putra preĝejaĉo Atanazio Petroviĉ abrupte haltigis la ĉevalon ĉe domo, enprofundiĝinta en la teron, sen ajna arbo aŭ arbusto ĉirkaŭe, desaltis en likvan gluan koton. Malsekaj kornikoj kriis kolere, sub krutaĵo pigre, en nebulo, estis fluanta Dvino, la pluvo ree iĝis pli forta.

— Ĉu vi ne maldecidis? — demandis Rjabov.

— Ne maldecidis!

— Vi preskaŭ al latrono edziniĝas! — diris li. — Mi eĉ mian domon hodiaŭ fordonis. Kie vi dormos?

— Silentu, stulta! — respondis ŝi apenaŭ aŭdeble.

Krikov ne eliradis longe, poste elkondukis el la domo longan popon kun ezoka vizaĝo, postdorman, avidan, timigitan. La rudristo montris al li la oron, la popo ekkapjesis, ekriverencis, ordonis tuj alveturi al la preĝejo, mem alligis la virĉevalojn al trabo ĉe puto. Ŝmacante per la bastoŝuoj, sur la koto li kuris por sakristiano. La sakristiano, tute en plumoj — li estis senplumiganta virkokon, — ekkuris por diakono. Knare malfermiĝis la pordoj de la preĝejeto, ligna, traba, konstruita en malnovegaj tempoj...

Dum ili atendis, Krikov paŝadis apud la preĝeja perono — pensadis, kaj dum la geedzigo same estis pensema kaj malgaja, kaj poste skuis la kapon, per novaj okuloj ekrigardis al la rudristo kaj al Taisja, ridetis.

— Kien do vi nun, novgeedzoj? Kie festeni, kie medojn drinki, kie vino estis preparita?

La novgeedzoj silentis.

— De kie vi aperis por mia malfeliĉo, — ĉu ŝerce, ĉu kolere eldiris la leŭtenanto, — kien mi iru kun vi? Probable, Antipo jam serĉas...

— Serĉas, ne trovos, — diris Rjabov, — multaj nun nin serĉas...

— Tro laŭte vi vivas, jen tial oni serĉas...

Ili ree ekveturis — ĉirkaŭire de bariloj, laŭ interstratetoj de la urbo Arĥangelsko, sub malgranda pluveto, kien — nesciate. Taisja ekdormetis pro laco, vekiĝadis ofte, tremeradis, malsekiĝis plene. La ĉevaloj iris ne rapide — ili same laciĝis. Sur leviĝo Krikov malantaŭis, ordonis atendi. Li forestis dum longa tempo, finfine li aperis kun sako, alfiksita al la selo, kriis:

— Pli gaje, amikoj, baldaŭ ni venos...

Ili venis antaŭ vespero. La pluvo ĉesis, la ĉielo puriĝis, super Dvino estis tremanta ĉielarko. Virinoj nemalproksime estis kantantaj:

Dormemas mi, juna, dormetas.
Kliniĝas mia kapo sur kusenon;
L'amato en vestiblo paŝas,
Facile, mallaŭte parolas...

Blankaj kamomiloj estis florantaj apud dogana gardistejo, apud la akvo ĉio estis flava pro floroj de trolio, poste lilis geranioj, post la geranioj senlime sterniĝis Dvino. Ĉi tie estis ĝia fino — la maro. La virinoj ĉesis kanti — ekrigardis al la rajdantoj, interridante, decidis, ke tio estas soldatoj-gardistoj. Post paŭzo ili ree ekkantis:

L'amato en vestiblo paŝas,
Facile, mallaŭte parolas...

Ili kantis nelaŭte, tiel nelaŭte, ke eĉ emberizon ne timigis, kiu estis puriganta la plumojn nemalproksime de la dogana gardistejo.

— Nun ni ĉi tie gardistojn ne tenas. Dume kaŝiĝu ĉi tie, — diris Krikov. — Kaj se io nova okazos, mi soldaton sendos. Kun la soldato, Ivano Sabateiĉ, vi veturos: do, estos afero, se mi sendos. Manĝaĵo por vi dume sufiĉos en la sako, ĉi tie estas ankaŭ botelo da nupta vino. Eble, vi regalos min, Taisja Antipovna?

Taisja eniris en la gardistejon, ĉirkaŭrigardis: forno neblankigita, ikonujo kun nigriĝinta ikono, post la ikono du lignaj kuleroj, sur breĉetita tablo basta skatolo kun salo, benko, tabullito por dormo. Ridetante, kvazaŭ ebria, ŝi eksidis, puŝis per la mano gliman vazistason — varma vento de la maro ekblovis en la gardistejo, ekodoris je la ĵusa pluvo, je ankoraŭ malsekaj herboj, je gudro de boato, kiu estis sekiĝanta sur la bordo...

— Mi neniam forgesos! — kuntirante la brovojn, diris Rjabov al la leŭtenanto. — Ĉu vi aŭdas, Atanazio Petroviĉ.

— Kiam oni dronas — hakilon promesas, kaj kiam oni saviĝos — tiam eĉ tenilon ne eblas elpeti, — respondis Krikov. — Bone, lasu, rudristo, ni kvitiĝos en la transmondo per braĝoj... Do, ĉu via mastrino regalos aŭ ne regalos la lacan gaston?

Taisja regalis kun riverenco. Krikov eltrinkis, diris abrupte:

— Nun mi pardonpetas, tempas veturi!

Taisja ree riverencis. Rjabov retenis unu virĉevalon, la kondukilon de la dua donis en la manon de la leŭtenanto.

Krikov pikis per la spronoj la ĉevalon, tiu baŭmis, tuj ekkuris per granda bela amblo, kaj baldaŭ trans la arbareto estingiĝis frapado de la hufoj. Taisja staris alpremiĝinte al Rjabov, aŭskultis, kiel kantas nemalproksime mallaŭtaj virinaj voĉoj.

Dormu, dormu, vi, mia saĝulino,
Dormu, dormu, vi saĝulino,
Edzinigita frue,
Dormu, dormu, mia saĝulino...