4. Malfremdaj homoj

La vojevodon Urquhart ne trovis, sed neniom ĉagreniĝis pro tiu cirkonstanco, ĉar en la kancelario sidis kaj fumis argilan pipon bofilo de sinjoro Patriko Gordon kolonelo Snivin.

— Ho! — diris la kolonelo. — Ĉu ne sinjoron Urquhart-on mi havas honoron vidi mia gasto?

La ŝipestro kun brilanta rideto movis antaŭ la ventro la ĉapelon, piedfrapis la plankon, ankoraŭ movis pli alte, ankoraŭ piedfrapis pli laŭte. Kolonelo Snivin faris saluton per la mano. La ŝipestro finis la ceremonion per abrupta turniĝo, ankoraŭ fleksiĝo, fina frapo de la kalkanumo al la kalkanumo. Kancelariano en timo kuris en la kelon por malvarma kvaso.

Kolonelo Snivin, ĝentile ridetante, rakontis al la gasto novaĵojn: baldaŭ devas veni Siro Petro Aleksejeviĉ. Estos, verŝajne, kaj Lefort, kaj sinjoro Gordon, kaj aliaj amikoj, kiujn la ŝipestro, eble, memoras. Ja li gastis en Kukujo ĉe Moskvo? Gastis ankaŭ ĉe la Perejaslavla lago?

La ŝipestro kapjesadis: certe, certe! Bonegaj, ĝentilaj, edukitaj sinjoroj, malsame de, ne riproĉu sinjoro kolonelo, tiuj moskvianoj. Li tiel ripozis tiam en Kukujo, tiel bonege pasigis tempon ĉe la lago.

— Kio pri la Siro? Ĉu li ankoraŭ ne forlasis siajn maraj amuzojn?

Snivin balancis la kapon:

— Ho ne! Juneco estas persista eĉ en siaj eraroj... Lia cara moŝto estas en ekstremeco kaj atentas nenies konsilojn...

— Sinjoro vojevodo? — singarde demandis la ŝipestro.

— Sinjoro Apraksin estas absorbita de la penso pri floto ne malpli, ol lia cara moŝto, — batpurigante la pipon, respondis Snivin. — Sinjoro vojevodo Apraksin ne multe pli aĝas, ol lia cara moŝto...

Nun ili ambaŭ — kaj la gasto kaj la kolonelo — estis balancantaj la kapojn. La kancelariano alportis kvason. Urquhart pro deco glutis, apenaŭ rimarkeble sulkiĝis, demandis kompate:

— Plej verŝajne, sinjoro kolonelo treege laciĝis pro la vivo inter moskvianoj kaj plurfoje revis pri reveno al siaj bonaj penatoj?

La kolonelo mallonge ekridis:

— Penatoj estas bonaj, kiam ekzistas taleroj aŭ aliaj oraj moneroj. Ĉe la moskvianoj mi estas kolonelo, sed kio mi estas tie? Ĉu mi jam faris kapitalon, sufiĉan por en mia patrujo aĉeti rangon almenaŭ de kapitano? Patento por rango kostas tre multe. Ĉe la moskvianoj ĉiuj devas obei min, oni pagas al mi duoble pli multe ol al rusa oficiro, ĉi tie al mi la oro fluas mem, sed tie mi forgesus, kiel ĝi aspektas, ne dirante eĉ pri tio, ke min komandus riĉa knabaĉo, aĉetinta al si patenton por generala rango...

Snivin koleris, liaj vangoj bruniĝis, la rememoroj pri la karaj penatoj ne kortuŝis la kolonelon, sed kolerigis...

La ŝipestro malagrafis sakon, pendintan sur lia femuro, elprenis el ĝi bele broditan monujon, metis sur la tablon:

— Tiuj ormoneroj, kolonelo, proksimigu la horon de via reveno al la patrujo. Mi esperas, ke en la angla reĝlando vi estos ne kolonelo, sed generalo. Kaj nun — pri la afero, kiu kondukis min al vi...

Kaj la ŝipestro rakontis pri la ofendo, kiun faris al li la knabaĉo, aroganta Krikov.

— Tiun arogantan knabaĉon estas ne tiel facile venki! — prononcis la kolonelo. — Ne de mi sola dependas plenumado de la leĝo en Moskvio...

La monujo kuŝis sur la tablo — tie, kien ĝin metis la ŝipestro.

— Tiu knabaĉo havas malfacilan karakteron, — diris Snivin. — Krikov estas obstina kaj insidema sinjoro. Mi timas, ke mi ne sukcesos helpi al vi, ĉar tiu monujo estas tiom maldika, ke el ĝi ne eblas manĝigi ĉiujn malsatantojn...

Urquhart tordis la vizaĝon: la kolonelo, vere, havas avidajn okulojn. Sen ajna afableco la ŝipestro metis sur la tablon ankoraŭ tri ormonerojn. La kolonelo alpremis la monerojn per la multhara mano kaj forrastis ili kune kun la monujo. Sed lia vizaĝo plu restis morna.

— Nun, mi esperas, vi deklaros al Krikov mallaŭdon? — demandis Urquhart. — Ĉu vi timigos lin?

Snivin levis la dikan ŝultron.

— La gardistaron mi forigos, — finfine eldiris li. — Tio estas ĉio, kion mi povas. Cetero dependas de via inĝenieco kaj ruzeco...

«Vi bolu en infera peĉo! — pensis la ŝipestro. — Via animo ne iru al la ĉielo!»

Kaj li silente riverencis.

La kancelariano alportis inkon kaj pintigitajn plumojn. Snivin, snufante, ekskribis ordonon: la gardistoj iru for de la ŝipo, kiu venis sub komando de glorinda ŝipestro kaj negocisto sinjoro Jan Urquhart.

La ŝipestro tralegis la ordonon, suspiris, adiaŭis la kolonelon pli malvarme, ol salutis. Snivin proponis ankoraŭ kvason, Urquhart respondis:

— Dankon, sed tiu terura trinkaĵo ne konvenas al mi.

Kaj, ne invitinte Snivin-on sur la ŝipon, foriĝis.