8. Malsano

Silvestro Petroviĉ ne memoris, kiel oni alveturigis lin al onklo Rodiono Kiriloviĉ, kiel oni levis lin laŭ la ŝtuparo en la superan ĉambron, ne memoris, kiel pasis la somero, kiel venis aŭtuno. Kuracisto-germano balancadis sian maljunan grandorelan kapon — por ĉio estas volo de Dio, nur rusa sano povas venki tian febron. Pro la febro en la vejnoj de la sinjoro tablestro nun la sango treege densiĝis. Ordinare oni pro tio mortas, tamen necesas preĝi...

Maria Nikitiĉna ploradis kaŝe, sidante ĉe Silvestro Petroviĉ. Lian maldikan vizaĝon prikreskis maldensa hela barbo, fojfoje per la sekiĝintaj lipoj li prononcadis iajn vortojn. Manjo fiksaŭskultadis kaj nenion komprenadis.

— Delasu la ŝkoton, delasu!

Poste ŝi komprenis: li navigas sur sia lago, konstruas siajn ŝipojn, vivas tie, en Perejaslavlo, sed ne ĉi tie, en Moskvo.

Kaj tage, kiam li estadis speciale pala kaj flava, kaj nokte, kiam pro febro sur liaj vangoj brulis ruĝaj makuloj, fiksrigardadis Manjo en lian vizaĝon, demandadis sin, pro kio ŝi tiel ekamis lin? Kial ŝi ne deziras vivi, se li mortos?

Fojfoje al Rodiono Kiriloviĉ alveturadis princo Hilkov. Ili, sidante malsupre, longe konversaciadis pri siaj manuskriptoj. Manjo mordadis tukon, — kiel povas ili okupiĝi pri aferoj, kiam Silvestro Petroviĉ estas mortonta!

Kaŝe de la onklo Manjo vokadis sorĉistinojn, tiuj flustradis super akvo, aspergadis la malsanulon, kovrinte lin per tuko, turniĝadis, farante sorĉadon. Manjo, kaj kredante kaj timante, rapide krucosignadis sin en la vestibleto, petegis sanktan Dipatrinon ne forlasi ŝin, orfinon, ne permesi al la sorĉistinoj pereigi Silvestron Petroviĉ-on.

En kvieta hela diafana tago de postsomero Silvestro Petroviĉ subite malfermis la okulojn, koncentris la pensojn kaj per solaj lipoj apenaŭ aŭdeble eldiris:

— Bonan tagon, Maria Nikitiĉna.

Manjo kunfrapis la manojn. Kudraĵo falis de sur ŝiaj genuoj.

— Apraksin kie estas — Teodoro Matejeviĉ?

— En Arĥangelsko ili ĉiuj estas, — diris Manjo, — kaj ankaŭ Petro Aleksejeviĉ kun ili...

— En Arĥangelsko?

Al Manjo tremis la lipoj, en la okuloj brilis larmoj. Ŝi sidis senmove, firme kunpreminte la manojn ĉe la gorĝo.

— Por kio en Arĥangelsko?

Manjo ne sciis. Silvestro Petroviĉ pensis, kuntirante la brovojn. Poste li malforte ridetis kaj diris, ke li deziras dormi. Vespere li petis manĝi, kaj post semajno ekintencis preni ŝvitbanon. Por tia okazo estis vokita maljuna banisto el kaptitaj tataroj — malgranda, teruraspekta, lerta kaj glita, kiel diablo. La onklo rakontis al li, kia estis malsano, la tataro kapjesis per la razita kapo:

— Jakŝi!1

La kuracisto, ĉeestinta ĉe la interparolo, kaptis sian kapon: anstataŭ kuraco povus okazi morto.

La kancelariestro kraĉis, — kial mensogas la germano, kiam okazis, ke homo mortus pro bano? La tataro plu kapjesadis — jakŝi, jakŝi, montrante, ke li scias...

La banejo estis hejtita ekde la mateno — de la tataro mem kaj de lia helpanto, surdmuta, kun kromnomo Senaŭdulo. En tiliajn kaldronojn per same tiliaj siteloj estis portita «mola» akvo el malproksima puto. En bekkruĉoj la tataro miksis kvason — mintan kun herboj, por per tiu kvaso fari vaporon, kiam venos la tempo. Sur kuŝbretoj kaj benkoj Senaŭdulo disĵetis alportitan en sako fojnon, kun ĝiszona riverenco, krucosigninte sin, metis folifaskojn, faritajn de li mem. En betulbastaj skatoloj staris hordea biero kaj tatara vodko kun vinagro kaj abrotana herbo, por la lasta, facila vaporo.

Ridetante pri la serioza vizaĝo de la tataro, pri fervora riverenco de la Senaŭdulo, pri la tuta soleneco de la malgranda banejeto de la kancelariestro, Silvestro Petroviĉ kuŝiĝis ventre sur la kuŝbreton, enspiris per la tuta brusto fortan kaj bonan odoron de prisorĉita fojno kaj dolĉe ekdormetis, dum la lertaj manoj de la tataro tamburadis sur liaj skapoloj, dorso, ŝultroj. Senaŭdulo laŭ signoj de la tataro vaporadis per minta kvaso, tra la glimaj fenestretoj de la lanterno lumis kandelo, spiri iĝadis ĉiam pli varmege, la koro batis per egalaj potencaj puŝoj, pelis la sangon tra la korpo, la varmega aero favore vastigadis la bruston. Kaj la tataro jam dancis sur la dorso per siaj fortaj malgrandaj piedoj, gaje kaj vigle aldirante:

— Aj, jakŝi, aj-aj, jakŝi, aj, nu, jakŝi!..

Kaj ŝmacadis per la lango:

— Paf-paf-paf!

Kaj Senaŭdulo, trempante la folifaskojn en sorĉita biero, jam estis vipanta de la flankoj al la ripoj, poste al la dorso, al la ŝultroj, al la kolo kaj muĝis ĝoje, kvazaŭ dirante, ke ĉio estos bona, ja ni nian metion scias, ni ja servos...

Subite malfermiĝis la pordo — kaj en la banejon enfalis Jakimo Voronin kaj Lukov. Ili venis por viziti la malsanulon, kaj tiu estas en la banejo, do, per tiu okazo ankaŭ al ili Dio ordonis varmigi siajn ostojn.

— Sed de kie vi venis? — demandis Silvestro Petroviĉ.

— De la maro! Ni, fraĉjo, nun estas maraj ŝipistoj! — diris Lukov. — Nur hieraŭ ni revenis. Kio esti-is!

Interrompante unu la alian, ili komencis rakonti pri Arĥangelsko, pri tio, kiel konstruiĝas nun tie ŝipoj, kiel restis tie kiel vojevodo Teodoro Matejeviĉ Apraksin...

Voronin subite kunfrapis la manojn, kriis:

— Sed atendu, atendu, pri Baĉjo Rĵevskij ĉu vi scias?

Ievlev silente rigardis al Jakimo.

— Je Dio, li ne scias, je Dio! — ĝojis Voronin. — Li, infano, nun per la mano ne atingeblas. Li kiel vojevodo veturis en Jaroslavlon...

Silvestro Petroviĉ ne kredante forsvingis.

Ambaŭ — kaj Lukov kaj Voronin — komencis krucosigni sin, ke ili ne mensogas, alie ili enfalu sur tiu ĉi loko, kaj glutu ilin fajra geheno...

— Nur du vojevodoj ekzistas nun el niaj fratoj, ludsoldatoj, — kun malgajo diris Lukov: — Teodoro Matejeviĉ — laboranto, kaj Bazilo Andrejeviĉ — denuncisto kaj spiono...

— Nu, kaj ne indas pri tio paroli! — konkludis Voronin. — Tio estas lia cara volo...

La konversacio per tio finiĝis, komenciĝis gajo. La tataro, montrante la dentojn, dancis sur Voronin, Lukov levadis vaporon — en sia maniero, por ke la okuloj elorbitiĝu, vipadis sin, kriadis per antaŭmorta voĉo:

— Patroj, ve al mi, la morto venis! Fraĉjoj, verŝu malvarman! Ne memoru malbonon, infanoj...

Lukov, tuta en sapa ŝaŭmo, dancis, kantante:

Oj, bruligu, hej, bruligu,
Ĵetu fajron!

Ievlev kviete kuŝis sur la kuŝbreto, enviis al tiuj, kiuj vidis la Blankan maron nun, kiuj navigis sur ĝi, spiris bonan, fortan, salan venton...

Post la bano ili malstreĉiĝis. Voronin penis persvadi la tataron kristaniĝi, promesadis pro tio donaci al tiu arĝentajn talerojn, kiom tiu povos porti. La tataro subridadis, turnadis la kapon. En la domo de Rodiono Kiriloviĉ ili eksidis trinki medon. Lukov kaj Voronin interŝanĝis rigardojn, Voronin diris kun suspiro:

— La granda ŝipestro ordonis ekscii — ĉu ne venis tempo sendi svatantojn? Kion vi diros, sinjoro Ievlev?

Ievlev levis la kapon, ekrigardis en la okulojn de Rodiono Kiriloviĉ, paŭzis kaj diris sen hasto, por ke ĉiuj komprenu — tio ne estas ŝerco:

— Mi riverencas al vi, Rodiono Kiriloviĉ. Via volo por mi estas leĝo.

La manoj de la maljunulo ektremis. Li reĝustigis la okulvitrojn, ĉirkaŭrigardis la gajajn ruĝajn vizaĝojn de Voronin kaj Lukov, mallaŭte diris:

— Kiom ajn plektu harligon, iam necesos malplekti2. Sendu!

Supre io falis, ekruliĝis, la onklo, glatumante la barbon, leviĝis:

— Mi iros forpeli la katinon, por ke ĝi kruĉojn ne frakasu...

Lukov kaj Voronin same leviĝis.

— Nu, Silvestro, — diris Voronin, — pereis via kapo: oni edziĝas por supo, kaj pro bonaj virinoj monaĥiĝas. Mi vin kompatas...

Lukov trinkis ankoraŭ medon, viŝis la lipharojn, suspiris:

— Se preni pigon — hastema, se preni kornikon — kartava; edziĝos vi kaj mi, Jakimo, ne alie, al strigo. Jen kiam ni lin envios. Adiaŭ, Silvestro. Atendu svatantojn...



1. Bone (en la tatara).
2. Laŭ la rusa moro, fraŭlinoj havis harligojn, kaj edzinoj ne, tial malplekto de la harligo signifis edziniĝon.